Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} ha scritto nel messaggio
<7fputag0d7....@faith.csis.hku.hk>...
>>>>>> "Eugenio" == Eugenio Fabian <eofab
...@freemail.it> writes:
> Eugenio> Por la tuta
> Eugenio> mondo: la problemo komplikighas kaj superas nian
> Eugenio> vidkampon. Tamen lau mia negrava opinio ech la plej
>Via opinio ne estas negrava, sed nevalida.
Se vi kredas tion, mi nenion povas fari por vi.
> Eugenio> 'natura' planlingvo (ekz: Interlingvao) estas multe pli
> Eugenio> facila ol etna lingvo.(Mi volis diri ech la plej malfacila
planlingvo estas pli facila ol etna lingvo)
>Tute ne. Laux mi -- nedenaskulo de Latinindaj lingvo -- Interlingvao
>estas tiel malfacila, kiel la franca, la hispana kaj la itala. Kial?
>Por la vortstoko, mi devas lerni cxiuj vortojn kial novaj vortojn. La
>kosto por mi lerni nova Interlingva vorton estas sama por mi lerni
>novan francan lingvon. Simile por la kosto por lerni la gramatiko kaj
>la idiomojn, pro la simileco inter tiuj lingvo. Do, por mi,
>Interlingvao estas same malfacila kiel la franca kaj la hispana. Gxi
>estas nur *alia* Latininda lingvo.
Kiel vi povas kredi tion? Chu por vi estas egale lerni dekmil vortojn
samkiel centmil vortojn?
Mi ne diras tion char mi ne kredas ke Interlingvao por vi estas nur alia
latinida lingvo sed vi devas rekoni ke ghi estas multe simpligita kompare
kun alia latinida lingvo
ankau se ghi estas pli malfacila ol Esperanto. Ghia vortaro kaj gramatikaj
reguloj
estas nur almenau triono de etna lingvo kiel la franca. Por lerni etnan
lingvon apenau sufichas tuta vivo. Mi povas konsenti kun vi nur se vi
intencis diri: Kostas egalan laboron lerni trionon de la franca lingvo au
lerni la tutan Interlingvaon
>Similkiale, Esperanto estas por mi nur *alia* OkcidentEuxroplingvo.
>Gxi estas tiel malfacila, kiel cxiuj etnOkcidentEuxroplingvo.
Mi abonis la revuon El Popola Chinio, por vidi se mi trovas similan opinion
kiel la via. Nu, kredu min neniu chino diris tie ke Esperanto estas tiel
malfacila kiel chiuj okcidenteuropaj lingvoj. La fakton ke vi devas lerni
multe pli da vortoj, mi kredas. Tio estas memkomprenebla.
Mi citas vortojn de Huang Yinbao, Jingchuan-gubernio de gansu provinco:
>>>>Mi vidis ke la gestudentoj en la Esperanta kurso, kiuj lernis Esperanton
nur 5 monatojn, jam flue parolis kaj bele respondis demandojn de la
instruisto. La instruisto instruis nur en Esperanto [...]<<<< Nu, kion vi
pensas? Chu estas malbona rezulto por malfacila lingvo?
>Simile, mi trovas la japanan kaj la vjetnaman pli facila ol la franca
>kaj ecx pli facila ol Esperanto, pro iliaj simileco al la
>kantonlingvo.
Kion pruvas tio? Ankau hispano trovas pli facila la italan lingvon ol
Esperanton
sed poste povas esti ke li neniam parolos ghin perfekte. Cetere tio multe
varias de persono al persono. La plejparto de la personoj estas entuziasmaj
nur je la inico kaj poste chi tiu entuziasmo tute perdighas kaj la lingvo,
precipe se etna, restas malbone-lernita.
> Eugenio> Facilan etnan lingvon mi ne konas kaj
> Eugenio> mi ne kredas ke ghi ekzistas.
>Pidgins kaj Creoles normale estas tre simpliaj kaj facilaj. La malaja
>ankaux estas facila.
Chu oni povas diri chion ajn en chi tiuj lingvoj kiel en Esperanto? Au ili
estas nur lingvoj por babili.
> Eugenio> :-) Ne ekzistas etna
> Eugenio> lingvo sen multaj idiotismoj.
>Esperanto ne mankas idiotismojn. Gxi havas multegajn Euxropecajn
>idiotismojn.
... ne mankas idiotismoj...
Ghi origine havis malmultajn. Ilin enportis la varilingvaj europaj
parolantoj. Pro la multeco de la europaj lingvoj ankau ni europanoj ne chiam
komprenas ilin. Por eviti chi tiun infektighon oni devus teni la lingvon sub
alkoholo, en la muzeo, chu ne?.;o)
> Eugenio> Lerni idiotismojn, almenau
> Eugenio> por normalaj homoj, estas malfacilege.;-)
>Do, mi trovas Esperanto malfacila.
...trovas Esperanton...
Chu la honkonganoj tiel malsamas de la aliaj chinoj?
Chu Huang Yinbao estas tiel diversa kompare al vi?
>>>>Mi vidis ke la gestudentoj en la Esperanta kurso, kiuj lernis Esperanton
nur 5 monatojn, jam flue parolis kaj bele respondis demandojn de la
instruisto. La instruisto instruis nur en Esperanto >>>>>
> Eugenio> Ghis tiam ni povas esperi ke laupashe kun la
> Eugenio> ekonomia pligravigho de Chinio ankau Esperanto povas
> Eugenio> plenighi per chindevenaj vortoj....Do esperantoj, esperu!
> Eugenio> ;o)
>Vi restu cxiam (tro)esperantado.
Ghis chi tie vi skribis surprize bone esperante sed chi tiun lastan frazon
mi tute ne
komprenis.
>--
>Lee Sau Dan $(0,X)wAV (B(Big5)
~{@nJX6X~}(HZ)
Amikajn salutojn de Eugenio eofab...@freemail.it