Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Pola Radio: informo

0 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Aug 6, 2008, 4:09:52 PM8/6/08
to
Karaj,

Ekde la 06-a kaj la 13-a de aŭgusto – pro la feria periodo - E-Redakcio
de Pola Radio proponas denove en sia programo retrorigardajn kaj
arkivajn programojn, en kiuj vi trovos interesajn sondokumentojn kaj
felietonojn el la ciklo "Ni invitas al Pollando".

Dimanĉe tamen, la 10-an de aŭgusto – nia Leterkesto estos tute originala
kaj premiera. Same premieraj estos niaj Leterkestoj la 17-an kaj 24-an
de aŭgusto.

Al ĉiuj interesiĝantoj, kiuj maltrafis niajn dumkongresajn raportojn pri
la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo aŭ ne sukcesis
ilin elŝuti pro forestoj kaj feriadoj ni sube listigas la adresojn, ĉe
kiuj eblas ilin aŭskulti kaj ankaŭ elŝuti:

26.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072607583178.mp3

25.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072508071556.mp3

24.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072407435383.mp3

23.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072308181359.mp3

22.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072209063683.mp3

21.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072107090460.mp3

20.07.2008
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072007330401.mp3

Kvankam ni klopodis speguli la kongresan programon laŭeble abunde
kompreneble tio ne plene povis sukcesi pro la riĉo de la kongresa
programo. Ankaŭ niaj sonraportoj pri la solenaj Inaŭguro kaj Fermo ne
povis enteni plene ĉiujn sondokumentojn. Tial ekde la 14-a ĝis la 26-a
de aŭgusto en niaj E-elsendoj aŭdiĝos retrorigarde plenaj sondokumentoj
pri tiuj du aparte solenaj programoj de la Kongreso, omaĝanta ĉi-jare la
100-jariĝon de Universala Esperanto Asocio kaj traktanta la temon
"Lingvoj – trezoro de la homaro".

Ni dankas pro ĉiuj reagoj kiuj jam venis al la Redakcio lige kun niaj
kongresraportoj kaj daŭre atendas pliajn. Ĉe la adresoj:
esperanto(ĉe)polskieradio.pl aŭ barbarinella(ĉe)gmail.com ni atendas
krome ĉiujn aliajn rimarkojn kaj opiniojn pri niaj E-elsendoj, sugestojn
kaj suflorojn – pro kiuj – tiom nemalhaveblaj por ni, ni anticipe
dankas.

Ni kaptas la okazon por atentigi niajn radioamikojn kaj aliajn
interesiĝantojn, dezirantajn subvencii nian laboron, pri nia konto ĉe
UEA: vars-t. Pro ĉiuj kontribuaj donacoj ni anticipe dankas.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

0 new messages