Por spekti la filmeton, iru al:
http://www.youtube.com/watch?v=-F5ZXQJYQwg
Mi esperas ke la filmeto plaĉas al vi.
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
La parolado estas flua kaj natura, la prononco estas modela. Mi
rekomendis ghin ech al komencantoj.
amike,
Emilio
> La parolado estas flua kaj natura, la prononco estas modela. Mi
> rekomendis ĝin eĉ al komencantoj.
Koran dankon pro via laŭda komento. Mi fakte nun multe pensas pri Brazilo,
ĉar mi vizitos vian landon dum februaro. Mi ĵus prilaboris la brazilan
klavarprogramon de Vindozo "kbdbr.dll" kaj aldonis per la Mikrosofta
programo "Keyboard Layout Creator" la esperantajn literojn. Ili produktiĝas
per la senpaŝa klavo "~" kaj la koncerna c, g, u ... resp. C, G, U ...
Mi nomis ĝin "Brazila-esperanta klavaro" kaj kreis instalilon. La instalilon
mi metis en zip-dosieron.
Se oni malfermas la zip-dosieron aperas dosierujo kiu enhavas la instalilon
kaj en subdosierujo la novan klavarprogramon "kbdbres.dll". Por instali ĝin
necesas nur starti la msi-dosieron.
Vi povas elŝuti la klavarprogramon ĉe:
http://aldone.de/kbdbres.html
Sukcesan uzon de la klavarprogramo deziras
Anton Oberndorfer
http://aldone.de
Bedaŭrinde mi ne povas vidi kiom da homoj elŝutis la brazilan-esperantan
klavarilon por Vindozo. Mi volonte ricevus reagon ankaŭ je tio. La
zip-dosiero estas elŝutebla sub:
http://aldone.de/kbdbres
Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
Kaj ĉe mi en Bretonio aŭtuno estis bela kaj eĉ varmeta ĝis la komenco de
novembro. Poste ĝi estis ventega, ŝtorma tre malstabila kun ne malmulte
da ektondroj inter du efemeraj bluaj nubtruoj.
Ekde novembro regas malsekeco, kiu foje akompanas amason da sporadaj
pluvegoj kaj alifoje estas portata de la maraj ventoj.
Dume la temperaturoj de la aero estas nekutime altaj. En mia urba eta
ĝardeno vinkoj floris en ĉi aŭtuno kaj ankoraŭ floras.
De la jaro 2000 mi fotis la unuajn printempajn vinkojn kiujn mi trovis
sed mi ne plu faros ĉar ĉe mi la vinkoj ne plu floras printempe sed
floras aŭtune!
Mi devas atentigi la legantojn ke la klimato en Bretonio ne estas la
klimato de Francio, mia francia regiono estas klare sub la influoj de la
maro Maniko kaj de la oceano Atlantiko do la bretonia klimato estas mara.
Malofte blovas ĉe ni la ventojn el Oriento, tiaj dum vintro alportas
malvarmon, froston, foje tamen malofte neĝon, kaj dum somero alportas al
ni la "belan veteron", tiam bluas la ĉielo kaj varmas la aero.
Morgaŭ en franciaj kinejoj ekvideblas la filmon "Loup" de Nicolas
Vanier, mi aĉetos la dovodon kiam aĉetebla ĝi estos ĉar al la regionoj
varmaj mi preferas la malvarmaj. Plie la rakonto en la filmo pritemas
etnon (la evenoj?) kies lingvo, la evena, estas mortanta samkiel la
bretona, kaj kies vivo ŝanĝiĝos se la klimato tro varmiĝos.
Mireja
la filmo
kaj jen por gustumi peceton de ĝi
http://www.loup-lefilm.com/
<http://www.loup-lefilm.com/>
Mireja