Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

UEA nun ankau en Facebook

0 views
Skip to first unread message

Osmo

unread,
Nov 10, 2009, 1:04:09 PM11/10/09
to
De kelkaj tagoj ekzistas profilo de Universala Esperanto-Asocio en
Facebook. Tiuj, kiuj cheestas en Facebook, povas farighi shatantoj de
UEA che
http://www.facebook.com/pages/Universala-Esperanto-Asocio/179539493576?v=wall&re\
f=mf#/pages/Universala-Esperanto-Asocio/179539493576

Ekde aprilo UEA havas nichon en Ipernity, chefe por enretigo de filmoj
pri Esperanto-temoj. Ghia plej populara ero ghis nun estas filmo pri
la Internacia Junularkunveno en 1938, dum kiu estis fondita Tutmonda
Junular-Organizo, la posta TEJO. Tiu filmo estis vizitita jam ch. 1650
fojojn. La adreso de la "reta kinejo" estas http://www.ipernity.com/home/97850

Tria nicho trovighas, ekde majo, en YouTube por la novajhbulteno
UEAviva. Ghia unua filmo, enretigita en majo, jhus superis 3000
vizitojn. La adreso estas http://www.youtube.com/user/UEAviva

Osmo Buller


0 new messages