Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Re: Ekzercilo por la akuzativo

101 views
Skip to first unread message

Elhana

unread,
May 12, 2013, 1:08:46 AM5/12/13
to
Oto Tekihaki:

> Ekzercilo por la akuzativo

Accusative is not very interesting subject. Make an exercise for articles: the 70 rules of their use definitely could be helped with it.

indrik...@gmail.com

unread,
May 12, 2013, 1:43:46 AM5/12/13
to
2013年5月12日日曜日 14時08分46秒 UTC+9 Elhana:

> Make an exercise for articles: the 70 rules of their
> use definitely could be helped with it.

70 rules? In January we only had 40.

We'll probably reach our goal of 100 before the year is over.

Yeah!!

Klivo

Oto Tekihaki

unread,
May 12, 2013, 3:50:49 PM5/12/13
to
70? Ĉu vi estas certa?

Kie estas la problemo? Se vi ne estas certa skribu la frazon anglalingve kaj tradukigu ĝin, per tradukprogramo, francen. Se tie mankos la artikolo, ne uzu artikolon. Krom kelkaj formikfikuloj neniu kritikos vian uzon de la artikolo.

Konsilo de Kalocsay:

*Se oni dubas pri la uzindeco de la artikolo, en tiu okazo, oni provu, ĉu oni povas, sen ŝanĝi la sencon, anstataŭigi ĝin per ĉiu, ĉiuj aŭ la tuta: se jes oni uzu artikolon.*

---
Oto
Tekihaki

Elhana

unread,
May 13, 2013, 2:50:17 AM5/13/13
to
indrik...@gmail.com:

> 70 rules?

Forty, it was a typo. If you have any doubt, I could cite you 3 of them on your choice.
Message has been deleted

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Oct 12, 2018, 5:04:23 PM10/12/18
to
Il giorno sabato 11 maggio 2013 18:34:17 UTC+2, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:

La supra ekzercilo ne plu estas atingebla sur la reto, sed ekzistas alia ekzercilo.La rilato inter subjekto kaj rekta objekto estas sufiĉe simpla. Kondiĉe ke vi kapablas rigardi la aferon el zamenhofa vidpunkto. La subjekto agas kaj la (gramatika) objekto estas celprenita de ĝia ago. La aganto finiĝas per -O aŭ -OJ kaj la agato per -ON aŭ -OJN... https://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/ ... http://remush.be/tezauro/Kontakto.html ... http://legoscia.github.io/nfa/index.html. Nun ekzistas ankaŭ Lingvohelpilo. Kial ne uzi ĝin?… Atentu! Se, unue, vi ne difinas la grandecon de la literoj, ĝi ne funkcios: http://visl.sdu.dk/lingvohelpilo/
--------------------------------
Eugenio da Sangiorgio


LeviPetro

unread,
Oct 12, 2018, 6:09:49 PM10/12/18
to
Mi neniam bezonis tian ekzercilon. Mi atente legis la dekses regulojn de la Fundamenta Gramatiko kaj la klarigojn donitajn en la Fundamenta Ekzercaro, kaj tio sufiĉas. Tamen mi certe ne estas Superhomo. Kompreneble mi povas ankaŭ erari pro malatento, sed kontraŭ malatento validas neniu regulo.

Petro.

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Oct 13, 2018, 9:20:56 AM10/13/18
to
Mi estis iomete pli bonŝanca ĉar helpas min ankaŭ mia gepatra lingvo. Kompreneble, kiel ĉiuj lingvoj, ankaŭ la hungara estas plena de esceptoj, kiuj kelkfoje povus erarigi min. Lingvoj kiuj uzas la vortordon SVO, laŭsisteme konfuzas subjekton kun la objekto. Pro tio, por ili devus esti la unua lernotasko distingi la subjekton disde la gramatika objekto. Ili devus lerni tion antaŭ ol komenci lerni Esperanton mem. Bedaŭrinde, ili komencas lerni tion nur post kiam ili jam kreis nekuraceblan miskutimon. Aliflanke, estas malmultaj kiuj frekventas kongresojn kaj en la loka klubo oni povas uzi ankaŭ sian nacian lingvon. Jen kial Kabe diris la sekvajn: “La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante." :-)
----------------------------
Amike salutas vin, Eugenio
Message has been deleted

LeviPetro

unread,
Oct 13, 2018, 12:25:22 PM10/13/18
to
Distingi inter subjekto kaj objekto estas inter la unuaj aferj, kiujn mi lernis tuj post aŭ samtempe kiel lerni legi kaj skribi, kaj mi ĉiam miris, ke iu povas heziti pri tio. Certe, en la franca, ofte estas ebleco de dubasenco. Tiam la kompreno nepre devas principe esti dubasenca. La normala vortordo en la franca estas SVO. Tial ekzemple "le chat regarde le chien" nur povas signifi "la kato rigardas la hundon".

LeviPetro

unread,
Oct 13, 2018, 12:38:02 PM10/13/18
to
En tiu frazeto do ne povas esti dubasenco. Sed oni ne rajtas inversigi la vortordon. En "le chat a vu le chien et le cheval aussi", oni ne povas scii, ĉu la ĉevalo ankaŭ vidis aŭ ankaŭ estas vidita. Tie la vorto "aussi" produktas ambiguecon.

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 13, 2018, 2:21:36 PM10/13/18
to
LeviPetro <levipes...@yahoo.fr>:
> Certe, en la franca, ofte estas ebleco de dubasenco. Tiam la kompreno
> nepre devas principe esti dubasenca. La normala vortordo en la franca
> estas SVO. Tial ekzemple "le chat regarde le chien" nur povas signifi
> "la kato rigardas la hundon").

Oni ofte povas trovi helpilojn en la nacia lingvo, eĉ se ĝi ŝajne ne
posedas eksplicitan akuzativan kazon.

La plej evidenta diferenco en la franca lingvo inter objekto kaj
subjekto estas en la relativa pronomo, kiu ja havas apartan formon por
subjekto kaj objekto: "qui/que":

Qui est-ce que = Kiun
Qui est-ce qui = Kiu

Qu'est-ce que = Kion
Qu'est-ce qui = Kio

<URL: http://www.bonjourdefrance.com/exercices/contenu/quest-ce-que-que
st-ce-qui-qui-est-ce-qui-qui-est-ce-que.html>


La hispana lingvo uzas devigan objektomarkilon por uloj:

¿Vio algo?
Ĉu li/ŝi/ĝi/vi vidis ion?
Aŭ teorie: Ĉu io vidis?

¿Vio a alguien?
Ĉu li/ŝi/ĝi/vi vidis iun?

¿Vio alguien?
Ĉu iu vidis?

Vio Paco.
Vidis Franĉjo.

Vio a Paco.
Li/ŝi/ĝi/vi vidis Franĉjon.


Kaj tiel plu.


Marko

LeviPetro

unread,
Oct 14, 2018, 7:22:32 PM10/14/18
to
Le samedi 13 octobre 2018 20:21:36 UTC+2, Marko Rauhamaa a écrit :
> LeviPetro <levip.....yahoo.fr>:
Marko, mi opinias viajn rimarkojn pri ekvivalento de nominativo/akuzativo en la franca. Aliaj ekzistas: qui/que, il/le, elle/la, ils ou elles/les, ktp, sed la vortordo SVO estas deviga en kazoj, kiam nenio morfologie distingas subjekton kaj objekton. Ekzistas aliaj rimedoj en la franca por distingi sen ambigueco la subjekton disde la objekto, kaj unu el la plej ofte uzataj estas la pasivo, kiun vi prave malrekomendas en Esperanto.

Tamen en Esperanto mi ne bezonas kompari kun la franca por scii kiam mi devas uzi la nominativon aŭ la akuzativon. Tiu distingo estas rekte natura en Esperanto. Mi tajpas literon, ne ĝi min. Kiel mi povus dubi pri tio?

Mi vidis listojn de prepozicioj, post kiuj oni laŭdire povas uzi la akuzativon por indiki direkton de movo. Tiuj listoj estas senutilaj se oni unu bonan fojon komprenis, 1) ke ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nminativon kaj 2) ke la finiĝon de la akuzativo (-n) oni aldonas al la vortoj por indiki la direkton de movo.


Petro.

Frans Cobben

unread,
Oct 15, 2018, 4:24:57 AM10/15/18
to
Op zaterdag 11 mei 2013 18:34:17 UTC+2 schreef Eugenio da Sangiorgio:
> Ekzercilo por la akuzativo
>
> Kiel mi jam diris ĉi tiu estas la unua fojo kiam mi sukcesis transskribi mian ekzercilon por la akuzativo al "dropbox", sen alies helpo. Evidente mi ne estas spertulo ĉar kiam mi estis adoleskanto komputiloj tute ne ekzistis. Se iu parolus tiam pri la venonta elektroniko ni kredus ke li eskapis el frenezulejo.
> Kion mi nun scias pri komputiloj mi devas danki al mia filo... Sekve mi faris iom da konfuzo. Pro tio nun mi pardonpetas kaj la sciendaĵojn mi resumas jene:
> 1) La ligilon por la unua mia ekzercilo en dropbox vi trovos ĉi tie sube:
> https://www.dropbox.com/home/Ekzercilo%20por%20la%20akuzativo
> 2) Per la suba ligilo vi povas deŝuti la duan pli malnovan, pli ellaboritan version de la ekzercilo kiun vi povas deŝuti senpage kaj senriske de ĉi tie:
> http://dl.dropbox.com/u/17603385/EkzerciloPorLaAkuzativo.it.zip
> Oto Tekihaki.

Bedau'rinde mi nur ricevas erar-mesag^on: "la dosierujo ne ekzistas!"

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Oct 15, 2018, 6:56:00 AM10/15/18
to
Evidente vi ne legis tion kion mi skribis supre. Mi ripetas:
Il giorno sabato 11 maggio 2013 18:34:17 UTC+2, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:

"La supra ekzercilo ne plu estas atingebla sur la reto, sed ekzistas alia ekzercilo (http://legoscia.github.io/nfa/index.html)...La rilato inter subjekto kaj rekta objekto estas sufiĉe simpla. Kondiĉe ke vi kapablas rigardi la aferon el zamenhofa vidpunkto. La subjekto agas kaj la (gramatika) objekto estas celprenita de ĝia ago. La aganto finiĝas per -O aŭ -OJ kaj la agato per -ON aŭ -OJN... https://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/ ... http://remush.be/tezauro/Kontakto.html ... http://legoscia.github.io/nfa/index.html. Nun ekzistas ankaŭ Lingvohelpilo. Kial ne uzi ĝin?… Atentu! Se, unue, vi ne difinas la grandecon de la literoj, ĝi ne funkcios: http://visl.sdu.dk/lingvohelpilo/"

Vin salutas Eugenio!

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Oct 15, 2018, 7:57:55 AM10/15/18
to
Il giorno lunedì 15 ottobre 2018 12:56:00 UTC+2, Eugenio da Sangiorgio ha scritto: PS: Koncerne la milvortan vortareton. Mi ne konsentas pri la sekva diro: ...koleri, soifi kaj suferi estas ambaŭ, transitivaj kaj netransitivaj. Al mi ŝajnas ke la aŭtoro ne konas la vortojn kolerigi, soifigi kaj suferigi.

Vin salutas Eugenio!

Eugenio da Sangiorgio

unread,
Oct 16, 2018, 7:41:49 AM10/16/18
to
Vi ne dubas sed iuj aliaj jes. Multaj uzas la n-finaĵon antaŭ ol ili komprenis pri kio temas. SVO-uloj estas konvinkitaj ke la substantivo kiu troviĝas en la lasta pozicio estas ĉiam rektaj oblektoj. Jen la pruvo:

SVOulo: *kiam vi uzas la verbon "esti" la objekto ne uzas akuzativon cxar gxi estas ne transitiva.*

Jen via ĝusta respondo:

Pierre Levy Mi preferus diri, ke kun "esti" ne uzeblas akuzativo, ĉar la senco de tiu verbo estas tia, ke ĝi ne povas havi objektan komplementon. Tian verbon oni nomas netransitiva. En la frazo "la tigro estas besto" la verbo "estas" ne indikas, kion la tigro faras al besto, sed ke "besto" partoprenas en la identeco de tigro. Oni diras, ke "besto" estas predikativo de tigro.

-Tamen mi dubas ke ŝi komprenis bone, ĉar ŝi ankoraŭ ne scias ke tie sub la vualo "predikativo" povas troviĝi ankaŭ subjekto. Se mi diras "Mi estas esperantisto", mi kaj esperantisto estas la sama persono, la sama subjekto. Sekve ĉi tie oni ne povas paroli pri objekto. ( citaĵo: *la objekto ne uzas akuzativon cxar gxi estas netransitiva* ) Estas preskaŭ nekredeble ke la nacilingvaj gramatikoj je kia grado sukcesas konfuzi kaj igi komplika tion kio envere estas tre simpla: https://fabigen.wordpress.com/anekdotoj-kaj-sercoj/

Eugenio

>
> Petro.

LeviPetro

unread,
Oct 16, 2018, 5:49:16 PM10/16/18
to
Laŭ tiu ekzemplo, oni povas konjekti, kiel lernante Esperanton oni povas samtempe progresi en la gepatra lingvo...

Petro.
0 new messages