Le lundi 6 mai 2013 00:48:33 UTC+2, Nikolao Mihajlenko a écrit :
> mi komprenas "estu timanta" = timu!
>
> mi komprenas "estu timigata"
>
> Sed kiel kompreni "estu timata"?
>
Tre facile: "estu timata" = "oni timu vin".
> Ludoviko ne povis doni plenan gramatikan priskribon de la Lingvo. Kaj fakte neniu auskaltus lin, se li prezentus dikan libron pri gramatiko.
>
Gramatiko neniam estos suficxe dika por harfendemuloj.
>
>
> Mi tre saghe proponis dividi la verbojn je kvaj tipoj:
Sendube tre saĝa almenaŭ por la proponinto, sed senutila.
Ĉiu verbo, kiel ĉiu vorto, memkompreneble havas propran sencon.
>
> netranzitivaj (sen ajna objekto)
Ne ekzistas.
>
> false-tranzitivaj (sen rekta objekto, sed kun uzo de -n anst. prepozicio)
Ne ekzistas.
>
> duontranzitvaj(objekto estas, sed nur por fari la rilaton kun subjekto, forestas objekto de AGO)- ami, timi, atendi
>
Ne ekzistas.
> tranzitivaj (kun rekta objekto, objekto de ago)
>
Ne ekzistas.
>
>
> Nur la kvara tipo permesas uzi (-ita formoj)-n.
>
> Kaj (-ita formoj) ne devas diri pri tempo, sed nur pri LA REZULTO.
>
Tia regulo ne ekzistas. Vokita, li tuj venis.
>
>
> Ne "vivita" sed "travivita"
>
> Ne "atendita" sed "kiu estis atendata"
... aŭ pli ĝuste: "kiun oni atendis".
Atendita dum tri tagoj, li ne venis, kaj oni do festis sen li.
>
> Bela, klara koncepto. Tamen anarkio ne estas venkebla inter duoninstrita esperantistaro.
>
?
> Necesas centoj miliardoj da USD por enigi LI-n.
>
?
> Kaj tiu lingvo devus altrudata al homaro kun vere Plena Gramatiko.16 reguloj ne sufichos.
>
Sufiĉis kaj sufiĉas.
>
> Kio devigos? Mono, tre granda Mono. Kiel che la angla.
>
La estonteco apartenas al la estontaj generacioj. Neniu devigis min lerni
Esperanton, kies disvatigo estis malpermesita, kiam mi lernis ĝin. Krom
lernolibroj, la lernado kostis al mi eĉ ne unu groŝon.
>
>
http://mi.anihost.ru
>
> "La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko"
>
> воскресенье, 5 мая 2013 г., 20:38:01 UTC+4 пользователь
indrik...@gmail.com написал:
>
> > 2013年5月3日金曜日 9時27分45秒 UTC+9 Nikolao Mihajlenko:
> >
> > > Falsetranzitiva:
> >
> > > timi, kosti //timas Petron; kostas kvin rublojn
> >
> > > Ne egzistas: timata, kostata, timita, kostita.
> >
Ne ekzistas: "egzistas", "(ne-, false-, duone-, duoble-)tranzitiva"
> >
> > Mi hazarde trovis:
> >
> > "La esprimo 'estu timata' estas uzita tute bone kaj regule.
> > En la rusa lingvo 'timi' ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute
> > ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas
> > havi pasivon."
> >
> > Lingvaj Respondoj, Zamenhof, 111
> >
> > Mi konsentas kun la opinio, sed laŭ mi, Dr. Zamenhof
> > devus skribi 'estas uzAta' kaj 'devas ne havi'.
> >
Zamenhof parolas pri ekzemplo, en kiu oni uzis la esprimon, kaj
li do prave uzis "estas uzIta", kaj pri "ne devas havi" aŭ "devas
ne havi" ne valoras ĉikani.
> >
> > Klivo
Petro.