Por klarigi la kunlaboron inter UEA kaj ITK kaj la rilatojn al ALTE
(Asocio de Lingvo-Testistoj en Europo), UEA kaj ITK prezentas la chi-
suban komunikon faritan en la hungara kaj Esperanto. En ambau lingvoj
la komuniko estas legebla en la retejo de ITK http://itk.hu.
-------
Komuniko
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ekskluziva internacia partnero
de la Supera Fremdlingva Trejnejo (Hungara Shtata Lingvoekzamena
Centro) de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) en la tereno de
Esperanto-ekzamenado.
En 2009 la du institucioj subskribis kunlaborkontrakton, lau kiu ELTE-
ITK trejnas kaj regule pluklerigas ekzamenantojn proponitajn de UEA,
kiuj post sukcesa trejnado ricevas rajton esti ekzamenantoj en la
parola parto de unulingvaj Origo-tipaj ekzamenoj de ELTE-ITK
organizitaj en ekzamenlokoj prideciditaj de UEA kaj aprobitaj de ELTE-
ITK. La tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj la strukturoj de la unulingvaj
Origo-ekzamenoj estas komplete identaj kun la unulingva ekzameno de la
hungara, kiun ALTE-revizoroj ekspertizis en 2008. La komuna celo de
ELTE-ITK kaj UEA estas submeti en la unulingva Origo-ekzamensistemo
ankau la Esperanto-lingvoekzamenojn al ekspertizado far ALTE.
Supera Fremdlingva Trejnejo de ELTE -- Universala Esperanto-Asocio
-----
Por konatighi kun la postuloj de la KER-ekzamenoj kaj por alighi al
konvena ekzamensesio vidu: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj