1. Pardonu, "dimancxo" devenas ne el "dio" sed el la franca "dimanche",
kiu elvolvigxis el la latina "[dies] dominica" (akcento sur la unua
"i"), t.e. "[tago] sinjora".
2. Ne nur la estona uzas numerojn por nomi la tagojn : ankavx la
hebrea kaj portugala faras tion (la hebrea "sxabat" [nun "ripozo" avx
"sabato"] devenas el prasxemida vorto signifanta "sep".
3. La rusa lingvo estas ekzemplo de lingvo, kiu montras necertecon pri
la numero de cxiuj tagoj.
Montras semajnkomencon en la dimancxo :
- "voskrjesjenje" ("dimancxo") ankavx signifas ("relevigxo [de Kristo
el la morto]")
- "srjeda" ("merkredo") signifas "mezo"-n.
- "subbota" ("sabato") devenas el la hebrea "sxabbath" ("ripozo"), kiu
mem devenas
el prasxemida vorto signifanta "sep" kaj pruntita de la
hindevxropaj lingvoj.
Montras semajnkomencon en la lundo :
- "nedjela" ("semajno") antavx-vladimire estis la nomo de la dimancxo,
signifante en la frurusa "nefaro"-n avx "neafero"-n.
- "ponedjelnik" ("lundo") signifis "post-nefaro"-n avx "ek-semajno"-n.
- "vtornik" ("mardo") signifas "duaulo"-n.
- "cxjetvjerg" ("jxavxdo") signifas "kvaraulo"-n.
- "pjatnica" ("vendredo") signifas "kvinaulino".
Fartu bone.
Manvxelo
> 1. Pardonu, "dimancxo" devenas ne el "dio" sed el la franca "dimanche",
> kiu elvolvigxis el la latina "[dies] dominica" (akcento sur la unua
> "i"), t.e. "[tago] sinjora".
Dimancxo estas tagnomo duoble dia:
dominica - sinjora estas sinonime dia (La Sinjoro en La Biblio signifas
Dion)
kaj dies - tago en pratempo versxajne ankau tion signifis (cxar dum
pratempo tago, suno kaj dio estis sinonimoj).
En la gxermanaj lingvoj dimancxo nomigxas sun-tago.
En mia artikoleto mi erare notis ke krom la estona lingvo ankau la
finna uzas por dimancxo sanktatago. Finne dimancxo estas sunnuntai
sun-tago (versxajne devenis tien de la sveda).
> 2. Ne nur la estona uzas numerojn por nomi la tagojn : ankavx la
> hebrea kaj portugala faras tion (la hebrea "sxabat" [nun "ripozo" avx
> "sabato"] devenas el prasxemida vorto signifanta "sep".
Pluraj lingvoj uzas numeralecajn tagnomojn
> 3. La rusa lingvo estas ekzemplo de lingvo, kiu montras necertecon pri
> la numero de cxiuj tagoj.
Konfuzo de tagnomoj ekzistas en multaj lingvoj.
Tio devenas de malsameco de juda kaj kristana kalendaroj kaj eble ankau
pro aliaj kialoj.
Ekzemple en la lingvoj kie nuntempe lundo estas la unua tago kaj
dimancxo la sepa oni trovas ke merkredo nomigxas semajnmezo. En la
finna lingvo keskiviikko - semajnmezo, estone krom kolmapaev - triatago
estas uzata kesknadal - semajnmezo, ruse sreda - mezo...
Mi estas nek lingvisto nek historiisto nek fakulo pri kalendaroj. Per
mia artikoleto mi atentigis nur pri tio kial ne eblas uzi numeralecajn
vortradikojn por esperantaj tagnomoj.
Estas klare ke Zamenhof prenis dimancxon de la franca kaj sabato
devenas de la hebrea. Sed kial li uzis por aliaj semajntagoj gxuste
tiajn tagnomojn kiajn li uzis?
Peeter Aitai
petro.esp...@mail.ee skribis interalie:
> Estas klare ke Zamenhof prenis dimancxon de la franca kaj sabato
> devenas de la hebrea. Sed kial li uzis por aliaj semajntagoj gxuste
> tiajn tagnomojn kiajn li uzis?
Tiun ĉi demandon eble nur povos respondi mediumo, kiu sukcese kontaktus
la Majstron por ekscii liajn motivojn. Ni petu helpon de la spiritismanoj
inter niaj brazilaj samideanoj. :-)
Persone mi scipovas [1] nur unu latinidan lingvon, la francan, kaj tial por mi
ĉiuj nomoj de la semajntagoj (escepte de "sabato", kiu en la franca estas
"samedi" -- cetere tre simila al la germana "Samstag") shajnas esti sufiĉe
similaj al la francaj por supozi, ke Z. ĉerpis ilin el tiu fontolingvo. [2]
Ni komparu:
lundi -- lundo (konservas la ortografion, sed ne la prononcon: por la
franca "un" [nazalo] ne ekzistas E-a liter[kombin]o)
mardi -- mardo (1:1)
mercredi -- merkredo (la franca "c" kongruas kun E-a "k")
jeudi -- ĵaŭdo (la franca "j" kongruas kun E-a "ĵ"; por "eu" [germane: "ö"
kiel en "schön"] ne ekzistas taŭga ekvivalento, do Z. iom
arbitre decidis uzi la diftongon "aŭ" [kaj ne "eŭ"!])
vendredi -- vendredo (konservas la ortografion, sed ne la prononcon: por la
franca "en" [nazalo] ne ekzistas E-a liter[kombin]o)
dimanche -- dimanĉo (konservas la ortografion, sed ne la prononcon: por la
franca "an" [nazalo] ne ekzistas E-a liter[kombin]o;
krome la franca "ch" fakte estus "ŝ" -- supozeble la
"principo de ortografia simileco" ankaŭ motivis la
elekton de "ĉ"; en sensupersigna notado "dimancho"
fariĝas eĉ pli simila al la franca vorto)
Malkoncize kaj amatore,
Kolonjano
[1] Verdire mi lernis la francan dum gimnazia tempo, do antaŭ pli ol 20 jaroj,
kaj pro neuzado plejparte mallernis ĝin dume.
[2] Eble en "Lingvo kaj Vivo" de G. WARINGHIEN ankaŭ ie traktiĝis la deveno
de la nomoj por la semajneroj. Krome la franca verŝajne estis la sola
latinida lingvo, kiun Z. regis sufiĉe bone.
--
Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano | I have always wished that my computer
mailto:web...@web.de | would be as easy to use as my telephone.
http://kolonjano.blogspot.com | My wish has come true. I no longer know
Linguae: Deutsch Esperanto English | how to use my telephone. (B. Stroustrup)
Ni tute ne bezonas spiritismanojn por diveni la kialon . En tempo de
Zamenhof la "internacia lingvo" estis la franca. Sed la nomo de la
tagoj en Esperanto similas ankau al tiuj de la itala, de la rumana kaj
eble ankau al tiuj de aliaj latinidaj lingvoj.
Itale: Lunedì, Martedì, Mercoledi, Giovedì,Venerdì, Sabato e Domenica
Rumane: Luni, Marţi, Miercuri, Joi, Vineri, Sîmbătă şi Duminică
Mi kuraĝas diveni ke en la hispana kaj portugala ne estas tre malsame.
> Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano | I have always wished that my
computer
Eugenio
ĉeĥa ŝaŭmmanĝaĵo
Lunes, martes, miércoles, jueves, viernes, sábado, domingo.
Katalune:
Dilluns, dimarts, dimecres, dijous, divendres, dissabte, diumenge.
Dario
La portugala malkonformemas: domingo, segunda-feira, terça-feira,
quarta-feira, quinta-feira, sexta-feira, sábado.
Ken
Tre interese. Do, en la portugala similas nur sabato kaj dimanĉo. Kial
ĉi tiu lasta ne estas primera-feira?... Tiel sabato estus la sepa tago
kiel estis ĉe la hebreoj. Estus interese scii kial la unuaj kristanoj
ŝanĝis ĉi tiun ordon eknomante lundon la unua tago kaj dimanĉon la
sepa?... Krome mi demandas min: Ĉu por la islamanoj sabato estas la unua
tago de la semajno?
>
> Ken
>
Antaŭdankas por eventuala respondo,
Eugenio Fabian
www.molecole.it/transitiveco/
Mi opinias, ke iuj portugalanoj diras "primera-feira".
Cxiuokaze, se lundo estas "segunda feira", evidente gxi estas la dua
tago, dimancxo estas la unua kaj sabato la sepa.
La unuaj kristanoj ne sxangxis la ordon de la tagoj.
En la komenco ili ripozis la sabaton kaj festis la relevigxon de Jesuo
la suntagon. Ili renomis "solis dies"-on "dies dominica". Post 2-3
jarcentoj ili cxesis ripozi la sabaton kaj davxrigis festi la
dimancxon. Nur en la 20-a jarcento oni komencis pro la apero de la
semajnfina ferieto (kun ripozo la sabaton kaj dimancxon) konsideri la
lundon kiel la unuan tagon -- unue por komercaj kalendaroj kaj poste
aliaj uzoj.
> > Ken
> Antaŭdankas pro eventuala respondo,
> Eugenio Fabian
Manvxelo
"Hispane : domingo, lunés, martés, miercolés, juevés, viernés,
sábado"
La akcentoj ne estas ĝuste skribitaj: la nomoj estas:
domingo, lunes, martes, miércoles, jueves, viernes, sábado.
En antaŭa mesaĝo mi ankaŭ donis la katalunajn nomojn.
Darío
> Estus interese scii kial la unuaj kristanoj ŝanĝis ĉi tiun ordon
> eknomante lundon la unua tago kaj dimanĉon la sepa?
La unuaj kristanoj ne ŝanĝis tion:
Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la
tombo [Luk 24:1]
La teksto kompreneble parolas pri dimanĉo.
Simile jenaj versoj parolas pri dimanĉo:
Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi
panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago;
kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo. [Ag 20:7]
Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la
eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. La unuan tagon de la
semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris,
por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. [1 Kor 16:1-2]
Ili eble aludas al la frua kutimo kunveni dimanĉe.
Al la dimanĉa kunveno estas diveneble pluraj motivoj. Unue la kristanoj
partoprenis sabate en la sinagogaj servoj penante konverti la judojn per
bibliaj pruvoj kaj predikoj. Do ili devis elekti alian tagon por sia
propra ekskluziva kunveno ("eklezio" signifas "ekskluzivadon"). Dimanĉo
estis konvena tago, ĉar oni povis kompari la spertojn el la sabata
misiado. Krome Jesuo mortis dimanĉe, do estis oportune memori tion kaj
"dispecigi panon" ĝuste en tiu tago. Post jardekoj, kiam kristismo klare
disŝiriĝis el judismo, estis oportune elpensi kaj obei morojn, kiuj
emfazis la apartecon disde judeco.
En modernaj usonaj kalendaroj dimanĉo restas la unua tago de la semajno.
Antaŭ jardekoj tio laŭ mia kompreno validis ankaŭ en Suomujo. La suoma
lingvo tradicie parolas ne pri "semajnfino" ("viikonloppu" pruntita el
la angla lingvo) sed pri "semajnŝanĝiĝo" ("viikonvaihde"). Modernaj
suomaj kalendaroj montras lundon kiel la unuan tagon. Mi suspektas, ke
tio ŝanĝiĝis dum la industriiĝo de la suoma socio: dum la suoma bienisto
komencis la semajnon per diservo, la suoma laboristo finis sian
fordormante la sabatnoktan ebrion.
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
Tre amuze, Marko. Dankon pro via detala respondo. Ĉu vi scias ion pri la
Vendreda festo de la islamanoj? Ĉu ankaŭ ili volis distingiĝi elektante
tagon kiu estu nek Sabato nek Dimancho? :o)
>
>
> Marko
>
> --
> Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net
http://pacujo.net/marko/
Plezurajn Festotagonn deziras al ĉiuj, amike, Eugenio
Ekzemple, che romkatolikoj, kiam oni celebras la dimanchan sanktan
meson, oni diras, komence de la rito de eukaristio, "En chi tiu unua
tago de la semajno ni celebras la tagon kiam Kristo relevighis el la
mortintoj..."
Bruno
Ankavx la unuaj kristanoj estis judoj.
> Do ili devis elekti alian tagon por sia
> propra ekskluziva kunveno.
> ("eklezio" signifas "ekskluzivadon").
Mi havas novajxojn por vi, kara Marko. La helena vorto "ekklesia"
signifas "kunvenon".
> Dimanĉo
> estis konvena tago, ĉar oni povis kompari la spertojn el la sabata
> misiado. Krome Jesuo mortis dimanĉe, do estis oportune memori tion kaj
> "dispecigi panon" ĝuste en tiu tago. Post jardekoj, kiam kristismo klare
> disŝiriĝis el judismo, estis oportune elpensi kaj obei morojn, kiuj
> emfazis la apartecon disde judeco.
> En modernaj usonaj kalendaroj dimanĉo restas la unua tago de la semajno.
> Antaŭ jardekoj tio laŭ mia kompreno validis ankaŭ en Suomujo. La suoma
> lingvo tradicie parolas ne pri "semajnfino" ("viikonloppu" pruntita el
> la angla lingvo) sed pri "semajnŝanĝiĝo" ("viikonvaihde"). Modernaj
> suomaj kalendaroj montras lundon kiel la unuan tagon. Mi suspektas, ke
> tio ŝanĝiĝis dum la industriiĝo de la suoma socio: dum la suoma bienisto
> komencis la semajnon per diservo, la suoma laboristo finis sian
> fordormante la sabatnoktan ebrion.
Cxu vi opinias, ke la industriigxo estas la kialo de la ebriado ?
> Marko
Manvxelo
> Marko Rauhamaa skribis:
> > ("eklezio" signifas "ekskluzivadon").
>
> Mi havas novajxojn por vi, kara Marko. La helena vorto "ekklesia"
> signifas "kunvenon".
Vi estas prava. Mi simple ripetis etimologion, kiun mi iam aŭdis. Sed
nun esplorante la aferon, evidentiĝas, ke tiu kunligo estas nur
plebetimologiaĵo. "`Εκκλείω", kiu signifas "ekskluzivi", devenas el
"κλείω" ("fermi", "ŝlosi"), sed la similsona "`εκκλησία" devenas el
"καλέω" ("nomi", "voki").
Mi ne scias, amiko, kial la portugaloj tiel nomis siajn semajntagojn.
Verdire, la kutimo estas tia, kian oni atendus post la Franca Revolucio :)
Sed cxe http://en.wikipedia.org/wiki/Days_of_the_week#Names troveblas, ke
ankaux en aliaj lingvoj tiel kutimas. En Euxropo, eble pro deziro eviti
paganecajn nomojn. (Ecx la germana 'Mittwoch' [semajnomezo] spitas la dion
Woden, ktp.] Sed en Cxinio (se gxustas la vikiinformo) certe estus aliaj
kialoj.
Ken
Eble la ekuzo de "mezo" kiel semajntaga nomo gxuste kialas certigi, ke
dimancxo estas la unua semajntago... (germane "Mittwoch", ruse
"srjeda"...)
> Ken
Manvxelo
Peeterv Aitai
Jxus la autoro de la listo menciita en la antaua mesagxo (Kalle
Vilbaste el Estonio) skribis en la grupo Estonio
http://groups.google.com/group/estonio
pri tiu cxi temo kaj restigis jenan adreson ebliganta rigardi multajn
tradukojn:
http://www.hot.ee/kvil/semajntagoj/index.html
Peeter Aitai