Skizo de kompara analizo pri la strukturoj de la angla lingvo kaj de Esperanto.
Lojhban estas artefarita lingvo, menciata de tempo al tempo en tiu chi forumo, ofte kun grandaj laudoj por ghia "logikeco" kaj "justeco" pro "neeuropeco". Substrekinde, kontraue al tio, kion iuj mesaghoj povus lasi pensi, ghi ne estas proponata de siaj kreintoj kiel konkurajho kontrau Esperanto. La Lojhbana terminologio nomas la strukturajn vortojn "shmavoj". Tiujn vortojn chiuj lingvoj uzas ne por ilia propra senco, sed por ilia gramatika funkcio, kiel gramatikajn helpilojn por indiki la rilatojn inter la signifoj de la sencohavaj vortoj, kiuj kune konsistigas frazon. La aliaj vortoj lau la sama terminologio estas "brivloj" (vortoj kun enhavo). Ofte, la "shmavoj" havas ankau propran enhavon kaj povas do esti "brivloj". La Lojhbana terminologio enhavas kelkajn aliajn specifajn vortojn, kiuj chi tie estas senutilaj.
Chefa karakterizajho de la hindeuropaj lingvoj estas, ke iliaj vortoj principe ne estas tute analizeblaj per "brivloj" kaj "shmavoj". Tipa hindeuropa vorto ne konsistas el radikoj, kiuj ne havas propran ekziston, sed ghi _apartenas al_ "radiko", kiu konkrete ekzistas nur tra diversaj formoj. Tipa hindeuropa vorto konsistas el radiko, sufiksoj kaj finajhoj. Lau la rolo de la vorto en frazo, samtempe varias la radiko mem, la sufiksoj kaj la finajhoj. Chiuj modernaj hindeuropaj lingvoj evoluis disde tiu pratipo. La angla lingvo estas tre evoluinta europa lingvo, kiu tamen ne tute perdis tiun chefan karakterizajhon.
Jen unue dekdu anglaj shmavoj, devige tre konataj ech de komencantoj en la angla lingvo:
am was be have will is were been has would are had
Tiuj dekdu shmavoj estas nur parteto de tio, kio estas minimumo nepre lernota por esti kapabla konjugacii anglan regulan verbon. La uzo de tiuj shmavoj dependas de la nuanco, kiun la parolanto volas doni al la koncerna verbo en difinita kunteksto. En tiuj difinitaj kondichoj, ili chiuj estas _nepre devigaj_ kaj ne estas intershangheblaj sen shangho de la nuanco. Ili estas ofte uzataj en devigaj asocioj kun aliaj shmavoj. Ekzemple oni povas trovi "I am", "she is", "they have", "you were", "he has been", ktp., sed "he am", "you is", "it have", "you was", "they has been" estas esprimoj fremdaj al ghusta angla lingvo. La lernanto devas lerni aparte ne nur chiun shmavon, sed ankau chiun apartan kombinon de shmavoj, kune kun ghia ghusta nepre deviga senco, kaj plie kun konsidero pri la kunteksto. Per longa intensa mensa kaj parolorgana gimnastiko, la lernanto devas ne nur memorigi al si tion, sed ankau plene automatigi ghin ghis senkonscia, senpripensa tuja automata _sed ghusta_ uzkapablo. Mi ne insistu chi tie pri kompaktigitaj formoj, kiel "ain't", "he's", "won't", ktp.
Noto: La gramatiko (pli ghuste: la morfologia parto de la gramatiko) de la angla lingvo estas unu el la plej simplaj el la gramatikoj de europaj lingvoj.
==============
Lojhban bezonas por funkcii iom pli ol mil shmavojn, inter kiuj estas tiaj interesaj aferoj, kiel "ko", imperativa pronomo de la dua persono au "shu" (skribata "cu"), lau la kunteksto jen nedeviga, jen deviga, kiu nur servas por indiki, ke tuj sekvanta vorto estas predikato. Aliaj shmavoj servas por indiki, ke la rigide deviga vortordo, kiu determinas la signifon de frazaj parametroj (nomitaj "argumentoj"), estas iom shanghita sen responda shangho de la senco de koncerna parametro. Tiuj shmavoj estas devigaj, se la loko de unu parametro (argumento) de la predikato estas shanghita. Misuzo nepre shanghas la signifon de la frazo.
Kontraue al chiuj hindeuropaj lingvoj kaj al Lojhban, Esperanto konsistas nur el senshanghaj elementoj. Ili estas senshanghaj ne nur lau formo, sed ankau lau signifo. Ekzemploj eventuale shajne kontrauaj al tiu aserto estas principe fremdaj al nia lingvo; ili eventuale estas akceptitaj kiel idiotismoj.
Tiuj elementoj estas brivloj (substantivoj, adjektivoj, adverboj, verboj) au shmavoj. La substantivoj kaj adjektivoj shanghighas nek lau genro au klaso (kiuj ne ekzistas), nek lau nombro au kazo. La verboj ne shanghighas lau persono, nombro, tempo, aspekto au modo. Tiuj shanghoj, kiuj en hindeuropaj kaj en multaj aliaj lingvoj estas nomataj deklinacioj kaj konjugacioj, en Esperanto estas esprimataj nur per aldono de shmavoj (kiuj povas esti finajhoj, afiksoj au memstaraj vortoj). En Esperanto kiel en la angla kaj multaj aliaj lingvoj, la shmavoj povas ankau esti brivloj. Alivorte ili ankau havas propran signifon.
Esperanto havas iom malpli ol tricent shmavojn, kiuj tute sufichas al la funkciado de ghia gramatiko. Inter tiuj shmavoj, dekunu ludas apartan rolon:
- o a e j n i as is os us u
Tiujn dekunu vortojn, nomitajn finajhoj, plus finajho nula (au foresto de finajho; tiu foresto chiam estas marko de shmavo), oni nomas finajhoj, char oni trovas ilin chiam ligitaj al la fino de brivloj konforme al la interna sintakso de kunmetitaj vortoj. Ili sufichas por priskribi, en Esperanto, la ekvivalenton de tio, kion en hindeuropa lingvo oni nomas gramatika morfologio, sed kiu sub suprajha simileco, estas principe kaj konkrete malsama. Kiu komprenis tiun tekston ghis nun, tiu estas Esperantisto kaj do ne bezonas plian klarigon pri tio, kion li jam scias.
La morfologio de la angla lingvo estas inter la plej simplaj de hindeuropaj lingvoj. Ghi estas pli ol dekoble pli malsimpla ol tiu de Esperanto, sed la diferenco de komplekseco kreskas kun la konsiderata nivelo de kapableco de la lernanto.
Cetere, chiuj propre lingvistikaj kritikoj faritaj al Esperanto (tro da greklatinaj vortoj, idiotismoj, devigataj formoj, ktp.), validas pli ol dekoble por la angla. En chiuj lingvoj, europaj kaj aliaj, ekzistas devigaj formoj kaj sintaksaj devigoj. Neniu lingvo povas funkcii sen idiotismoj. Ili estas konsiderinde malpli multaj en Esperanto ol en aliaj europaj lingvoj, precipe la angla. Tamen chiuj rekordoj shajnas esti batitaj de Lojhban, en kiu la tiel nomata "predikata logiko" varias de unu predikato al alia, kaj konsistigas, el chiu predikato akompanata de argumentoj, apartan idiotismon.
Kion ajn oni povas diri pri la nombro de parolantoj, pri la populareco, pri la potenco de shtatoj kaj komerca hegemonio ktp, restas neforigebla tiu fakto: la lernado de kiu ajn hindeuropa etna lingvo postulas, por ekvivalenta nivelo de kapableco kaj motivado, memorlaboron minimume dekoblan de tiu necesa por lerni Esperanton. Tio signifas, ke en ordinaraj kondichoj, Esperanto estas la sola lingvo, kiun aktiva plenkreskulo, ekzemple laboristo, povas lerni ghis efektiva uzkapablo, ne forlasante siajn aliajn aktivajhojn: vivtena laboro, sindikato, politika partio, asocioj, ktp. Mi ne diras, ke li povos tion fari sen almenau minimuma peno, nek ke li nepre farighos granda poeto, tradukisto, literaturisto au oratoro: por tio chi necesaj estas apartaj talentoj.
Noto: tiu chi analiza skizo ne estas kritiko de la angla, nek de Lojhban au de alia lingvo, sed _kritiko de kritiko kontrau Esperanto_.
===============================
Chiu kompreneble rajtas, se li disponas la rimedojn, lerni kion ajn kaj amuzighi au okupi sian liberan tempon kiel li volas.
Ekzistas tre granda varieco de nehindeuropaj lingvoj, sed ankau inter la hindeuropaj lingvoj. Esprimighi kvazau ekzistus du partoj de la homaro, nome hindeuropa kaj nehindeuropa (oni foje en tiu chi forumo ech provis fari tian artifikan distingon inter "okcidenteuropa" kaj la cetero de la homaro!) estas elmontro de granda nescio au de granda fanatikeco, sed ankau provo disvastigi grandan bremsan iluzion. Kompare al Lojhban, la china, la japana, la indonezia, la suahila ktp lingvoj estas eksterordinare "europecaj", sed sub la shajno kaj malgrau la uzo de tre specifa terminologio, en Lojhban mem, ia influo de la angla estas suspektinda.
Sed estas ankau granda diverseco inter la hindeuropaj lingvoj, kiuj multe evoluis diferencighe dum la jarmiloj de ilia ekzisto, kiel ili probable diferencighis multe pli frue disde aliaj lingvaj grupoj. La parenceco inter ili estas plej ofte tiel malproksima, ke ghi estas malfacile rekonebla. Nur tiu, kiu havas iom da scio pri etimologio, povas kompreni kiel coeur (FR), hjärta (SE) kaj serce (PL) povas esti unu sola kaj sama vorto "kor'o", sed tia scio ne konsiderinde helpas la lernanton de koncerna lingvo.
>>>>> "Pierre" == Pierre Levy <levyp...@worldnet.net> writes:
Pierre> Chefa karakterizajho de la hindeuropaj lingvoj estas, Pierre> ke iliaj vortoj principe ne estas tute analizeblaj per Pierre> "brivloj" kaj "shmavoj".
Strange, la cxina estas lauxkutime analizata tiel! Ili nomigxas <xu1ci2> kaj <shi1ci2>. <xu1ci2> signifas "malvera vorto"; "malvera" lauxsence, ke ili ne portas signifon, sed havas gramatika rolon. <shi1ci2> signifias "vera vorto"; "vera" lauxsence, ke ili ja povas signifon (sed ne gramatikajxoj kiel "-j" nek "-n" en Esperanto). Do, Tiuj du grupoj estas "cmavo" kaj "brivla".
Pierre> Jen unue dekdu anglaj shmavoj, devige tre konataj ech Pierre> de komencantoj en la angla lingvo:
Pierre> am was be have will is were been has would are had
Pierre> Tiuj dekdu shmavoj estas nur parteto de tio, kio Pierre> estas minimumo nepre lernota por esti kapabla konjugacii Pierre> anglan regulan verbon. La uzo de tiuj shmavoj dependas de Pierre> la nuanco, kiun la parolanto volas doni al la koncerna Pierre> verbo en difinita kunteksto. En tiuj difinitaj kondichoj, Pierre> ili chiuj estas _nepre devigaj_ kaj ne estas Pierre> intershangheblaj sen shangho de la nuanco.
Do la malfacileco.
Pierre> Ili estas ofte uzataj en devigaj asocioj kun aliaj Pierre> shmavoj. Ekzemple oni povas trovi "I am", "she is", "they Pierre> have", "you were", "he has been", ktp., sed "he am", "you Pierre> is", "it have", "you was", "they has been" estas esprimoj Pierre> fremdaj al ghusta angla lingvo. La lernanto devas lerni Pierre> aparte ne nur chiun shmavon, sed ankau chiun apartan Pierre> kombinon de shmavoj, kune kun ghia ghusta nepre deviga Pierre> senco, kaj plie kun konsidero pri la kunteksto. Per longa Pierre> intensa mensa kaj parolorgana gimnastiko, la lernanto Pierre> devas ne nur memorigi al si tion, sed ankau plene ........................................................^^^^^ Pierre> automatigi ghin ghis senkonscia, senpripensa tuja automata ............^^^^^^^^^^ Pierre> _sed ghusta_ uzkapablo.
La plej malfacila parto de hindeuropaj lingvoj, ankaux Esperanto (gxia "-j" kaj "-n").
Pierre> Lojhban bezonas por funkcii iom pli ol mil shmavojn, ............................................^ Vi forgesis "nur" tie jene.
Pierre> ...
Pierre> Kontraue al chiuj hindeuropaj lingvoj kaj al Lojhban, Pierre> Esperanto konsistas nur el senshanghaj elementoj.
Sensxangxaj elementoj? Kio estas tio?
Cxu "esti" ne estas sxangxebla al "estas", "estis", "estos", "estu", "estus"? Cxu "iu" ne estas sxangxebla al "iuj", "iun" kaj "iujn"?
Ekzemploj?
Pierre> Tiuj elementoj estas brivloj (substantivoj, Pierre> adjektivoj, adverboj, verboj) au shmavoj.
Substantivoj kaj adjektivoj de Espearnto ja sxangxigxas laux *gramatika* nombro kaj kazo. Verboj ja sxangxigxas laux tempo kaj verebleco ("-u").
Pierre> La substantivoj Pierre> kaj adjektivoj shanghighas nek lau genro au klaso (kiuj ne Pierre> ekzistas), nek lau nombro au kazo.
Ne en Esperanto. Jes en Lojxbano. Do, Lojxbano estas pli facila.
Pierre> La verboj ne Pierre> shanghighas lau persono, nombro, tempo, aspekto au Pierre> modo.
Do Lojxbano estas pli facila.
Pierre> Tiuj shanghoj, kiuj en hindeuropaj kaj en multaj Pierre> aliaj lingvoj estas nomataj deklinacioj kaj konjugacioj, Pierre> en Esperanto estas esprimataj nur per aldono de shmavoj Pierre> (kiuj povas esti finajhoj, afiksoj au memstaraj Pierre> vortoj).
Tamen, tiuj sxangxoj ja estas **devigataj** en Esperanto. Estas tre tre malfacila ke mi fari tiun *devigataj* sxangxojn "plene automatigxi gxis senkonscia, senpripensa tuja automata sed ankoraux gxusta".
Pierre> Esperanto havas iom malpli ol tricent shmavojn,
Tiel multa? Na kiom da "cmavo" havas Lojxbano?
Pierre> Cetere, chiuj propre lingvistikaj kritikoj faritaj al Pierre> Esperanto (tro da greklatinaj vortoj, idiotismoj, Pierre> devigataj formoj, ktp.), validas pli ol dekoble por la Pierre> angla.
Sed Lojxbano ne havas tiujn problemojn.
Pierre> En chiuj lingvoj, europaj kaj aliaj, ekzistas Pierre> devigaj formoj kaj sintaksaj devigoj.
"Cxiuj"? Cxu vi ne scias, ke la cxina estas tipa "isolating" lingvo?
Pierre> Neniu lingvo povas funkcii sen idiotismoj. Ili estas Pierre> konsiderinde malpli multaj en Esperanto ol en aliaj Pierre> europaj lingvoj, precipe la angla.
Tamen, la plejparto de idiotismoj en Esperanto estats Euxropeca, farantaj Esperanto ne neuxtrala.
Pierre> Noto: tiu chi analiza skizo ne estas kritiko de la Pierre> angla, nek de Lojhban au de alia lingvo, sed _kritiko de Pierre> kritiko kontrau Esperanto_.
Evidence ne. Tiu analiza skizo estas errara.
Gxi provas kompari Esperanton kun ambaux la angla kaj la Lojxbano. Bone. Tamen, kiam Esperanto estas iomete pli bona ol la angla *laux iun vidpunkto*, gxi inklinas kompari Esperanto kun la angla kaj ignori Lojxbano (cxar Lojxbano tie estas multe pli bonas ol Esperanto). Kiam Esperanto estas iomete pli bona ol Lojxbano *laux alia vidpunkto*, gxi nur komparas Esperanto kun Lojxbano kaj ignori la angla (cxar la angla tiukaze estas pli bona). Do, estas ne racia nek justa skizo.
Lee Sau Dan <dan...@informatik.uni-freiburg.de> wrote:
>>>>>> "Pierre" == Pierre Levy <levyp...@worldnet.net> writes:
> Pierre> Chefa karakterizajho de la hindeuropaj lingvoj estas, > Pierre> ke iliaj vortoj principe ne estas tute analizeblaj per > Pierre> "brivloj" kaj "shmavoj".
>Strange, la cxina estas lauxkutime analizata tiel! Ili nomigxas ><xu1ci2> kaj <shi1ci2>. <xu1ci2> signifas "malvera vorto"; "malvera" >lauxsence, ke ili ne portas signifon, sed havas gramatika rolon. ><shi1ci2> signifias "vera vorto"; "vera" lauxsence, ke ili ja povas >signifon (sed ne gramatikajxoj kiel "-j" nek "-n" en Esperanto). Do, >Tiuj du grupoj estas "cmavo" kaj "brivla".
Kio estas stranga? Post "Strange", chio, kion vi diras en tiu alineo plene akordas kun mia diro; ankau la fakto, ke "j" kaj "n" estas ghuste tio, kion en Lojhban oni nomas _cmavo_ (shmavoj. Se mi bone komprenis, vi rimarkas kiel mi, ke la china ne estas hindeuropa lingvo. Pri tio vershajne chiuj konsentas.
>>>>>> "Pierre" Pierre Levy <levyp...@worldnet.net> :
..
> Pierre> Jen unue dekdu anglaj shmavoj, devige tre konataj ech > Pierre> de komencantoj en la angla lingvo:
> Pierre> am was be have will is were been has would are had
> Pierre> Tiuj dekdu shmavoj estas nur parteto de tio, kio > Pierre> estas minimumo nepre lernota ...
>Do la malfacileco.
Ne, _nur parto_ de la malfacileco de la gramatiko de la angla lingvo. Kaj chi tie mi nur menciis regulajhojn. La gramatiko de aliaj hindeuropaj lingvoj plej ofte estas ankorau pli kompleksa.
> Pierre> Ili estas ofte uzataj en devigaj asocioj kun aliaj > Pierre> shmavoj. Ekzemple oni povas trovi "I am", "she is", >"they > Pierre> have", "you were", "he has been", ktp., sed "he am", >"you > Pierre> is", "it have", "you was", "they has been" estas esprimoj > Pierre> fremdaj al ghusta angla lingvo. La lernanto devas lerni > Pierre> aparte ne nur chiun shmavon, sed ankau chiun >apartan > Pierre> kombinon de shmavoj, kune kun ghia ghusta nepre >deviga > Pierre> senco, kaj plie kun konsidero pri la kunteksto. Per longa > Pierre> intensa mensa kaj parolorgana gimnastiko, la lernanto > Pierre> devas ne nur memorigi al si tion, sed ankau plene >........................................................^^^^^ > Pierre> automatigi ghin ghis senkonscia, senpripensa tuja >automata >............^^^^^^^^^^ > Pierre> _sed ghusta_ uzkapablo.
>La plej malfacila parto de hindeuropaj lingvoj, ankaux Esperanto >(gxia "-j" kaj "-n").
La Esperantaj shmavoj "j" kaj "n" havas tre simplan uzon, kompare al la rimedoj uzataj anstatau ili en aliaj lingvoj, ekzemple en la angla, la franca au la china.
> Pierre> Lojhban bezonas por funkcii iom pli ol mil >shmavojn, >............................................^ >Vi forgesis "nur" tie jene.
Tute ne _nur_, sed ja iom pli ol mil.
> Pierre> ...
> Pierre> Kontraue al chiuj hindeuropaj lingvoj kaj al Lojhban, > Pierre> Esperanto konsistas nur el senshanghaj elementoj.
>Sensxangxaj elementoj? Kio estas tio?
>Cxu "esti" ne estas sxangxebla al "estas", "estis", "estos", "estu", >"estus"? Cxu "iu" ne estas sxangxebla al "iuj", "iun" kaj "iujn"?
>Ekzemploj?
"est", "as", "is", "os", "u", "us" estas senshanghaj elementoj. Ili estas senshanghaj kaj lau formo, kaj lau senco, chiam egalaj al si.
"est'as", "est'is", "est'os", "est'u", "est'us" ne estas shanghitaj vortoj, sed kunmetoj. Tio havas nenian rilaton kun la shanghoj de "to be": "am" (is, are), was (were), "will be", "would be". La shanghoj de la konjugacioj de latinidaj lingvoj (chefe la franca) estas ankorau pli kompleksaj.
"iu'j", "iu'n" kaj "iu'j'n" ne estas shanghoj de "iu", sed kunmetajhoj, kiel china "tamen" ne estas shangho de "ta", sed kunmetajho de "ta" kaj "men". >
> Pierre> Tiuj elementoj estas brivloj (substantivoj, > Pierre> adjektivoj, adverboj, verboj) au shmavoj.
>Substantivoj kaj adjektivoj de Espearnto ja sxangxigxas laux >*gramatika* nombro kaj kazo. Verboj ja sxangxigxas laux tempo kaj >verebleco ("-u").
Tiuj gramatikajhoj neniam estas shanghoj, sed chiam estas kunmetajhoj. Pri tio ne ekzistas en Esperanto esceptoj au apartajhoj kiel en la angla "man/men", "child/children", "foot/feet", or "drink/drank/drunk". Sed la shanghoj en aliaj hindeuropaj lingvoj estas ofte konsiderinde pli multaj.
> Pierre> La substantivoj > Pierre> kaj adjektivoj shanghighas nek lau genro au klaso (kiuj ne > Pierre> ekzistas), nek lau nombro au kazo. >Ne en Esperanto. Jes en Lojxbano. Do, Lojxbano estas pli facila. > ^^^^^^^^^^^^^^
> Pierre> La verboj ne > Pierre> shanghighas lau persono, nombro, tempo, aspekto au > Pierre> modo.
>Do Lojxbano estas pli facila.^
Chu Lojhban estas pli facila, char ghi bezonas pli ol kvaroble tiom da shmavoj kaj havas longegan liston da duformaj vortoj (rafsi)? Chu vere vi ne legis ion pri "rafsi"?
"rafsi: a word fragment; one or more is associated with each gismu; can be assembled according to rules in order to make lujvo; not a valid word by itself.
gismu: a root word; a kind of brivla; has associated rafsi.
lujvo: a compound word; a kind of brivla; may or may not appear in a dictionary; does not have associated rafsi."
(<rafsi>: vortfragmento; unu au pluraj estas asociataj kun chiu <gismu>; povas esti kunmetita lau iuj reguloj por fari <lujvo>'n, ne estas mem valida vorto.
<gismu>: radika vorto; speco de <brivla>; havas asociatan <rafsi>.
<lujvo>: kunmetita vorto; speco de <brivla>; povas aperi au ne en vortaro; ne havas asociatan <rafsi>)
Esperanto ne bezonas tiajn geniajhojn, kiuj kontribuas al la speciala charmo de facilega Lojhban. :-)
> Pierre> Tiuj shanghoj, kiuj en hindeuropaj kaj en multaj > Pierre> aliaj lingvoj estas nomataj deklinacioj kaj konjugacioj, > Pierre> en Esperanto estas esprimataj nur per aldono de shmavoj > Pierre> (kiuj povas esti finajhoj, afiksoj au memstaraj > Pierre> vortoj).
>Tamen, tiuj sxangxoj ja estas **devigataj** en Esperanto. Estas tre >tre malfacila ke mi fari tiun *devigataj* sxangxojn "plene automatigxi >gxis senkonscia, senpripensa tuja automata sed ankoraux gxusta".
1) Neniam temas pri shanghoj, sed chiam pri _kunmetoj de senshanghaj elementoj_. 2) Chiu lingvo havas devigojn, inkluzive la china. La pli malpli granda malfacileco ne rezultas de la fakto, ke ekzistas devigoj, sed dependas de ilia nombro kaj de ilia pli au malpli granda konsekvenceco (interna logiko) kaj sistema reguleco. 3) La neceso multe ekzercighi por automatigi lingvan uzkapablon estas komuna al chiuj lingvoj; tiuj, kiuj plendas pri la malfacileco de Esperanto, kutime subtaksas la tempon, kiun ili bezonis por lerni jam konatan lingvon, kaj trotaksas la tempon, kiun ili konsentis dedichi al la lernado de Esperanto.
> Pierre> Esperanto havas iom malpli ol tricent shmavojn, >Tiel multa? Na kiom da "cmavo" havas Lojxbano?
Mi skribis pli supre, ke Esperanto havas iom malpli ol tricent shmavojn, dum Lojhbano bezonas pli ol mil, nome pli ol kvaroble tiom, kiom Esperanto havas.
> Pierre> Cetere, chiuj propre lingvistikaj kritikoj faritaj al > Pierre> Esperanto (tro da greklatinaj vortoj, idiotismoj, > Pierre> devigataj formoj, ktp.), validas pli ol dekoble por la > Pierre> angla.
>Sed Lojxbano ne havas tiujn problemojn.
Tiuj kritikoj validas por _chiu vorto_ de Lojhbano, en kiu chiuj vortoj, kiam ili estas pruntitaj el iu alia lingvo, estas deformitaj ghis nerekonebleco, samgrade kiel en volapuko.
> Pierre> En chiuj lingvoj, europaj kaj aliaj, ekzistas > Pierre> devigaj formoj kaj sintaksaj devigoj.
>"Cxiuj"? Cxu vi ne scias, ke la cxina estas tipa "isolating" lingvo?
Jes mi ne nur scias, sed ankau nerekte aludis tion, parolante pri tipa karakterizajho de la hindeuropaj lingvoj. Tio ne malhelpas, ke ankau la china havas siajn devigajn formojn kaj sintaksajn devigojn. Cetere la sintaksaj devigoj estas pli multaj en la china ol en Esperanto.
> Pierre> Neniu lingvo povas funkcii sen idiotismoj. Ili estas > Pierre> konsiderinde malpli multaj en Esperanto ol en aliaj > Pierre> europaj lingvoj, precipe la angla.
>Tamen, la plejparto de idiotismoj en Esperanto estats Euxropeca, farantaj Esperanto ne neuxtrala.
La tuta lingva materialo de Esperanto estas tirita el europaj lingvoj. Lojhban, Ibubo (au Ebubo) kaj Volapuko estas bonaj pruvoj pri tio, ke al neniu profitus lingva materialo tirita kvazau el nenio.
> Pierre> Noto: tiu chi analiza skizo ne estas kritiko de la > Pierre> angla, nek de Lojhban au de alia lingvo, sed _kritiko > Pierre>de kritiko kontrau Esperanto_.
>>>>>> "Pierre" == Pierre Levy <levyp...@worldnet.net> writes:
> Pierre> Chefa karakterizajho de la hindeuropaj lingvoj estas, > Pierre> ke iliaj vortoj principe ne estas tute analizeblaj per > Pierre> "brivloj" kaj "shmavoj".
>Strange, la cxina estas lauxkutime analizata tiel!
Ne strange. La kreinto de Lojban konis la cxinan kaj imitis gxin. Kelkaj "radikoj" en Lojban estas cxindevenaj.
>Sensxangxaj elementoj? Kio estas tio?
Tio estas forta trajto de la hind-euxropaj kaj semidaj lingvoj. Oni sxangxas la radikon sen sxangxi la signifon, kaj estas diversaj formoj de unu gramatika elemento. Ekz., en la angla la radiko "mouse" havas alian vokalon en la pluralo "mice." La plej ofta plurala finajxo estas kaj "-s" kaj "-z" kaj "-@z," depende de la antauxaj sonoj. En la cxina la tono sxangxas laux la cxirkauxaj tonoj sen sxangxi la signifon de la "vorto," do, "yi" signifas 'unu' cxu la tono estu la unua, la dua, aux la kvara, sen mencii "nulan."
>Cxu "esti" ne estas sxangxebla al "estas", "estis", "estos", "estu", >"estus"? Cxu "iu" ne estas sxangxebla al "iuj", "iun" kaj "iujn"?
>Ekzemploj?
"Est-" neniam sxangxas vokalon aux konsonanton. "-as" kaj la aliaj tiaj finajxoj havas unusolan formon. "I-" estas nesxangxebla radiko kaj "-u," "-uj," "-un," kaj "-ujn" estas nesxangxeblaj finajxoj. Oni simple kunmetas tiujn elementojn sen sxangxi ilin. En la hindeuxropaj kaj semidaj lingvoj oni ofte sxangxas la sonan internon de finajxoj kaj radikoj laux diversaj cirkonstancoj. La cxina ne sxangxas konsonantojn aux vokalojn sed jes ja tonojn. Lauxdire la turka kaj la malaja plej similas Esperanton tiurilate. Aliaj euxropecaj planlingvoj "naturisme" sekvas tiun kutimon de euxropaj lingvoj. Lojban estas cxineca.
-- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvim...@mars.superlink.net> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvim...@mars.superlink.net>|| ||"Wer die Fragen nicht beantwortet, hat die Prüfung bestanden." || || Kafka, "Die Prüfung" || ||'Kiu ne respondas al la demandoj, tiu estas sukcesinta en la || || ekzameno.' Kafka, "La ekzameno" || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ toss...@aol.com ab...@aol.com ab...@yahoo.com ab...@hotmail.com ab...@msn.com ab...@sprint.com ab...@earthlink.com u...@ftc.gov
> Pierre> Kontraue al chiuj hindeuropaj lingvoj kaj al Lojhban, > Pierre> Esperanto konsistas nur el senshanghaj elementoj.
> Sensxangxaj elementoj? Kio estas tio?
> Cxu "esti" ne estas sxangxebla al "estas", "estis", "estos", "estu", > "estus"? Cxu "iu" ne estas sxangxebla al "iuj", "iun" kaj "iujn"?
> Ekzemploj?
La sensxangxaj elementoj estas "est" (la brivlo) kaj "i", "is", "os", "u", "us", ktp (la sxmavoj).
> Pierre> Tiuj elementoj estas brivloj (substantivoj, > Pierre> adjektivoj, adverboj, verboj) au shmavoj.
> Substantivoj kaj adjektivoj de Espearnto ja sxangxigxas laux > *gramatika* nombro kaj kazo. Verboj ja sxangxigxas laux tempo kaj > verebleco ("-u").
Se mi komprenas Petro korekte, li rigardas kiel substantivo (brivlo) nur la vorto "vorto", kaj la finigxoj "n" aux "j" estas sxmavo - kiel ne sxangas, sed estas ekssxangita.
> Pierre> Esperanto havas iom malpli ol tricent shmavojn,
> Tiel multa? Na kiom da "cmavo" havas Lojxbano?
Mi citas vin:
| Pierre> Lojhban bezonas por funkcii iom pli ol mil shmavojn, | ............................................^ | Vi forgesis "nur" tie jene.
Se Petro pravas (mi ne konas Lojxbanon, kaj mi ne nombris la sxmavojn de Esperanto), Lojxbano havas multe pli da sxmavoj ol Esperanto.
> Pierre> Cetere, chiuj propre lingvistikaj kritikoj faritaj al > Pierre> Esperanto (tro da greklatinaj vortoj, idiotismoj, > Pierre> devigataj formoj, ktp.), validas pli ol dekoble por la > Pierre> angla.
> Sed Lojxbano ne havas tiujn problemojn.
> Pierre> En chiuj lingvoj, europaj kaj aliaj, ekzistas > Pierre> devigaj formoj kaj sintaksaj devigoj.
> "Cxiuj"? Cxu vi ne scias, ke la cxina estas tipa "isolating" lingvo?
> Pierre> Neniu lingvo povas funkcii sen idiotismoj.
Cito:
| Lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj | estus lingvo senviva kaj tro peza.
>Se mi komprenas Petro korekte, li rigardas kiel >substantivo (brivlo) nur la vorto "vorto", kaj la >finigxoj "n" aux "j" estas sxmavo - kiel ne sxangas, >sed estas ekssxangita.
^^^^ Mi supozas, ke vi volas diri "intershanghita". Mi simple provis apliki la tiel nomatan predikatan logikon de Lojhban kaj konstatis, ke du terminoj de tiu logiko bone aplikighas al Esperanto, sed ne al la hindeuropaj lingvoj. Ankau tria termino, "lujvo" (lujhvo = kunmetita vorto) havus uzeblecon en priskribo de nia lingvo. Aliaj specife lojhbanaj terminoj (bridi, sumti, selbri, fu'ivla, tanru, selma'o) au ne havas aplikeblon en Esperanto, au senutile estus uzataj anstatau pli konataj vortoj. Substantivo ne estas "brivla" (brivlo), sed brivlo povas esti ekvivalento de substantivo, adjektivo, adverbo au verbo, depende de ghia kunteksto, se mi ne tro miskomprenis la ekzotan gramatikon de Lojhban, kies adepto mi neniel estas. En Esperanto, mi kalkulas kiel "cmavo" (shmavojn): - la 11 finajhojn (plus la _finajho nula_), - chiujn fundamentajn afiksojn, - la artikolon (la), - chiujn pronomojn, - chiujn numeralojn, - chiujn tabelvortojn (inter kiuj pluraj pronomoj jam estas kalkulitaj) - chiujn prepoziciojn, - chiujn konjunkciojn, - chiujn memstarajn adverbojn, kiel "plu", "for", "tamen", ... - chiujn interjekciojn.
..(Pri la cetero de lia mesagho, mi konsentas kun Pauxlo)
>"Paul Ebermann" <Paul-Eberm...@gmx.de> skribis: >>"Lee Sau Dan" skribis:
>>> Pierre> ...
>.. > Substantivo ne estas "brivla" (brivlo), sed brivlo povas esti >ekvivalento de substantivo, adjektivo, adverbo au verbo, depende >de ghia kunteksto... En Lojhban, brivlo estas uzata sen finajhoj,
sed chirkau ghi svarmas la shmavoj. La proksimuma ekvivalento de brivlo en Esperanto estas _senfinajha parto de vorto_. La ekvivalento de "gismu" (gismo) estus _radiko_, se al chiu gismo ne estus asociita "rafsi" (rafso), kiu estas mallongigita formo de sama gismo.