Subtekstoj en fremdlingvaj filmoj ne nur plifaciligas la komprenon, ili
povas ankaŭ helpi lerni la parolatan lingvon. Pli bonaj ol subtekstoj en la
gepatra lingvo tiucele estas subtekstoj en la fremda lingvo. (Ekzemple en TV
5 oni prezentas franclingvajn filmojn kun franclingvaj subtekstoj).
Subtekstoj en la gepatra lingvo aliflanke akcelas la akiron de fremda lingva
signife malpli, la esploristoj raportas en studaĵo.
La subtekstoj en gepatra lingvo ja estas bonaj por la kompreno, sed ili
fortiras la atenton de la sonlingva nivelo de la parolataĵo. Kaj ĝuste tiu
sonlingva nivelo estas esenca por la lernado de la lingvo. Ankaŭ la legado
de la subtekstoj (en gepatra lingvo) estas sonlingva kaj tio konfliktas kun
la aŭdata parolataĵo.
La prilabora konflikto en la cerbo kondukas al tio ke subtekstoj en gepatra
lingvo ĝenas la akiron de la lingvo. Por lerni lingvon estas do rekomendinde
spekti fremdlingvajn filmojn kun subtekstoj en la sama fremda lingvo. Tio
tamen validas nur se la lernanto jam atingis certan nivelon en la regado de
la koncerna lingvo.
Mi resumis artikolon en orf.at: http://science.orf.at/stories/1631560/
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
Remuŝ