> Ĝuste. Ekzemple en la uzo de la artikolo italoj trapasas ĉi tiun limmarkon. Kiam oni ne uzas nedifinitan artikolon oni povas preskaŭ ĉiam uzi difinitan artikolon. Ĉi tiu kutimo, kompreneble trapasas ankaŭ en la uzo de la Esperanta artikolo. Jen kial rusoj kaj poloj kritikas nian uzon de la Esperanta artikolo. La reguloj estas iomete tro nombraj, ankaŭ se ne 70 kiel asertas nia samsektano kiu diris la sekvajn:
>
> Accusative is not very interesting subject. Make an exercise for articles: the 70 rules of their use definitely could be helped with it.
>
> Oto: 70?
>
> Ĉu vi estas certa?
>
> Kie estas la problemo? Se vi ne estas certa skribu la frazon anglalingve kaj tradukigu ĝin, per tradukprogramo, francen. Se tie mankos la artikolo, ne uzu artikolon. Krom kelkaj formikfikuloj neniu kritikos vian uzon de la artikolo.
>
> Konsilo de Kalocsay:
>
> *Se oni dubas pri la uzindeco de la artikolo, en tiu okazo, oni provu, ĉu oni povas, sen ŝanĝi la sencon, anstataŭigi ĝin per "ĉiu", "ĉiuj" aŭ "la tuta": se jes oni uzu artikolon.*
>
> Ĉu vi trovas sufiĉaj la suprajn 2 difinojn?
>
Mi opinias ilin pli ol sufiĉaj.
> ---
>
> Oto
>
> Tekihaki
>
> > Amike, Petro.
Saluton!
Mi konas nur unu regulon pri la artikolo:
- Esperanta versio de FG, el la _neFundamenta_ "Fundamenta Krestomatio":
"1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la),
egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La
personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas
en la unua tempo tute ĝin ne uzi."
- Franclingva versio, Fundamenta:
"1) L'Esperanto n'a qu'un _article défini_ (la), invariable pour tous les
genres, nombres et cas. Il n'a pas d'article défini.
Remarque.- L'emploi de l'article est le même qu'en français ou en allemand.
Mais les personnes auquelles il présenterait quelque difficulté peuvent fort
bien ne pas s'en servir."
(Noto mia: la signifo de la franca _Fundamenta_ versio de la regulo mem estas la sama, kiel tiu de la Esperanta _neFundamenta_. La rimarko estas iom malsama
en la du versioj. La franclingva versio estas pli unusenca: _la difinita
artikolo estas nedeviga_. La rimarko ekzistas ankaŭ en la rusa, kun sama
unusenco, kiel en la franca. Ĝi ne estas redirita en la angla, germana kaj
pola oficialaj lingvoj de la Fundamento.)
En la Ekzercaro, oni trovas jenan precizigon:
"§ 27. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La
personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo
tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa."
Komento mia:
Krom tiu unua regulo kun ĝiaj rimarkoj kaj komento, mi ne konas alian regulon
pri la artikolo en Esperanto. Nur povas ekzisti tre respektindaj pli malpli
saĝaj opinioj, komentoj kaj rekomendoj. Miaj rekomendoj (ne reguloj!) estas:
1. Uzi la artikolon kiel eble plej sobre, sed neniam en okazo de dubo.
2. Eviti tro senutile cerbumi pri tia bagatela neproblemo.
Ne forgesu, ke reguloj, kiuj ne ekzistas, estas absolute senlime plej multaj.
Elhana rajtas manĝi la siajn 170 regulojn, se li opinias ilin bongustaj.
Amike, Petro.