"Liberalisma"?..Chu ne "konservatisma" "dekstrema""dekstremega"?
> "Liberalisma"?..Chu ne "konservatisma" "dekstrema""dekstremega"?
Cxi tio estas opinio kiel "Tout sauf Sarkozy" ("Cxio krom Sarkozy"),
slogano kiu celas lin prezenti kvazaux Jean Marie Le Pen, kvazaux
Napoleono kaj tiel plu...unuvorte la celo estas timigi francojn.
Francoj_plimulte cxar (53%)_elektis Nicolas Sarkozy, cxar li prezentis
pli klaran programon ol Segolène Royal, precipe por ke Francio ekonomie
relevigxu. Segolène allogis dekomence sed sxi farigxis tro "populisma",
parto de la francoj tiel sxin vidis. 53% de la francoj preferis la
elekton de "kuragxa vojo por Francio" ol la elekto de "(5 + 20)jaroj da
stagneco + 5 da duonstagneco( la 5 lastaj)".
Kiom vi estimas mian landon, ne scias mi, sed al tiuj kiuj gxin estimas
mi kuragxas diri:
"Al ni francoj deziru sukceson por Francio dum la kvin venontaj jaroj,
cxar, kiu ajn estas la prezidento (mi certe dirus same kaze de
Prezidento Segolène Royal), se iu lando en Euxropo ne bone fartas,
Euxropo iel ankaux suferos."
Mireja konvinkinta ke Euxropo jam estas sxia dua _lando_, tute same kiel
Esperanto estas sxia dua _lingvo_.
Francaj konservativuloj estas iagrade liberalismemaj.
En la franca, liberalisma ne samsignifas kiel en Usono (kie ghi
signifas maldekstrema).
> Francaj konservativuloj estas iagrade liberalismemaj.
????
Por franco "konservatismo" signifas "rifuzi la necesajn sxangxojn por
adaptigxi al la nuna mondo", kompreneble la du kandidatoj predikis
kontraux konservatismon, nur faktoj permesos al ni diri cxu la elektita
Nicolas Sarkozy estas "konservatisma"aux "malkonservatisma/progresema".
Por franco "liberalismo" sonas ekonomie, gxi iagrade signifas "liberigi
de tro da katenoj la entreprenojn kaj ankaux liberigi la entreprenemon
de la francoj", tiusence ne estos facile apliki liberalismon al Francio
kiu tradicie tro kalkulas sur la helpo de la sxtato.
> En la franca, liberalisma ne samsignifas kiel en Usono (kie ghi
> signifas maldekstrema).
Certe, por franco "iu liberalisma" ne estas "iu maldekstrema", kiel mi
diris supre, li estas "iu kiu apogas liberalismon en ekonomio"
Mireja
Hm. Lau gazeta informo partoprenis 85 % de la balotrajtigitoj. 53 % de
85 % estas do 45 % de la balotrajtigitoj. Do estas 55 % de la
balotrajtigitoj, kiuj ne akceptis s-ron Sarkozy. Aldone ekzistas
multaj Francoj, kiuj ne estas balotrajtigitoj, kiuj do ankau ne
balotis au "elektis" s-ron Sarkozy.
> "Al ni francoj deziru sukceson por Francio dum la kvin venontaj jaroj,
> cxar, kiu ajn estas la prezidento (mi certe dirus same kaze de
> Prezidento Segolène Royal), se iu lando en Euxropo ne bone fartas,
> Euxropo iel ankaux suferos."
Vid-al-vide al la franciaj egoismoj en ekonomiaj aferoj, kiuj
kelkrilate lastatempe jam malagrable tushis la ekonomion en Germanio,
mi ne senrezerve povas konsenti kun tiu deziro.
Sebastiano
> Hm. Lau gazeta informo partoprenis 85 % de la balotrajtigitoj. 53 % de
> 85 % estas do 45 % de la balotrajtigitoj. Do estas 55 % de la
> balotrajtigitoj, kiuj ne akceptis s-ron Sarkozy. Aldone ekzistas
> multaj Francoj, kiuj ne estas balotrajtigitoj, kiuj do ankau ne
> balotis au "elektis" s-ron Sarkozy.
Do por esti pli klara, ankaux pli preciza, ankaux pli tede kaj longe
skribanta mi diras:
Inter tiuj kiuj, laux la franca legxaro, rajtas baloti kaj vocxdonis al
unu el la du proponitaj kanditatoj (Segolène Royal kaj Nicolas Sarkozy),
pli multas la francoj kiuj vocxdonis al Nicolas Sarkozy (53% kontraux
47%). Apud tiuj procentoj konsiderindas la procento 15% de tiuj kiuj
rajtis vocxdoni sed ne vocxdonis al unu inter la du kandidatoj. Apud la
procento 85% kaj 15% konsiderindas la francoj kiuj ne rajtis vocxdoni,
kies procento ne sciatas. Kiujn mi forgesis?
Nu...La rezulto estas ne kontestebla. Francio elektis plej demokrate
sian prezidenton la 6an de majo 2007, en paca etoso malgraux akra
kampanjo inter du fortaj personecoj. Akcepti la rezulton de la baloto
estas akcepti la demokration, kontrauxi la rezulton estas kontrauxi la
demokration.
Ideale kaj utopie oni povas revi ke en demokratio cxiuj samopiniios sed
la realo ne estas tia. Kiam la rezulto de baloto afisxas "99% da
sukceso", sur suficxe granda nombro da vocxdonantoj, demokrato komprenas
kion kasxas tia procento.
>> "Al ni francoj deziru sukceson por Francio dum la kvin venontaj jaroj,
>> cxar, kiu ajn estas la prezidento (mi certe dirus same kaze de
>> Prezidento Segolène Royal), se iu lando en Euxropo ne bone fartas,
>> Euxropo iel ankaux suferos."
> Vid-al-vide al la franciaj egoismoj en ekonomiaj aferoj, kiuj
> kelkrilate lastatempe jam malagrable tushis la ekonomion en Germanio,
> mi ne senrezerve povas konsenti kun tiu deziro.
> Sebastiano
Bone. Cxu ni eku trian militon inter germanio kaj francio en jarcento?
(1914-1939-....?... -2014).
Pli serioze: mi emas revi ke la bonstato de cxiu lando de EU povas
realigxi sen konfliktaj rivalecoj, ke la bonfarto de la EU estigxos nur
per la bonfarto de cxiu membro. Revo?
Mireja
la elektita
Nicolas Sarkozy ridindigas la esperantistojn de longe kaj
Segolene mokas ilin same....
> la elektita Nicolas Sarkozy ridindigas la esperantistojn de longe kaj
> Segolene mokas ilin same....
Ho, la fina venko nepre estas proksima, ĉar esperanto jam estas inter la
ĉefaj temoj de ŝtatestra balotkampanjo!
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
Se vere, kaj probable estas vere, restas al ni pruvi al ili ke
esperantistoj ne estas ridindaj :-)
Mireja
> Marko
Hihihi!
Bobo sur miaj genuoj saltis, vi tiom ridigis min!
Mireja
Kial vi demandas tiel stultajn demandojn?
Sebastiano
Cxar mi ne volas ke rekomencu strecxitoj inter niaj landoj.
Mireja
> Hodiaux okazis francia baloto, kaj la liberalisma kandidato Sarkozy
> gajnis po 53%.
Nu, tio kion mi aŭdis pri li kaj de li, pensigas min pri "nia"
eks-ĉefministro Aznar...
Mi esperas, por la bonfarto de francoj, ke tiu supraĵa pritakso montriĝu
erara!
--
Manuel Pancorbo Castro
http://bitakoro.blogdns.org/
> Hm. Lau gazeta informo partoprenis 85 % de la balotrajtigitoj. 53 % de
> 85 % estas do 45 % de la balotrajtigitoj. Do estas 55 % de la
> balotrajtigitoj, kiuj ne akceptis s-ron Sarkozy.
Partopreno de 85% estas tre bona (por lando kie balotado ne estas deviga).
Mi ne shatas Sarkozy, sed oni ne povas aserti ke estis manko de partopreno.
> Aldone ekzistas multaj Francoj, kiuj ne estas balotrajtigitoj, kiuj do
> ankau ne balotis au "elektis" s-ron Sarkozy.
Kion vi nun celas; kiuj estas tiuj francoj kiuj ne rajtus baloti? Chu tiuj
kun malpli ol 18 jaroj?
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
> "Liberalisma"?..Chu ne "konservatisma" "dekstrema""dekstremega"?
La problemo estas, ke la signifo de la vorto "liberala" shovighis.
Tradicie, ghi signifis tiujn, kiuj volis ke la shtato malplej intervenu en
la ekonomio. Tute konfuze, oni nun foje uzas la vorton "konservativa" en
tiu signifo.
Mi ne scias chu Sarkozy estas "liberala" en tiu senco, sed povas esti ke
jes.
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
> La problemo estas, ke la signifo de la vorto "liberala" shovighis.
> Tradicie, ghi signifis tiujn, kiuj volis ke la shtato malplej
> intervenu en la ekonomio. Tute konfuze, oni nun foje uzas la vorton
> "konservativa" en tiu signifo.
Mi ne kredas, ke okazis ŝoviĝo, kvankam ja la usona laika signifo
diferencas de la cetera mondo. (Antaŭ kelkaj jaroj novaĵlegisto de CNN
anoncis en Usono: "Venkis en la japana parlamentbaloto la
Liberal-demokrata partio, kiu malgraŭ sia nomo estas konservema
partio.")
En Usono oni nomas "liberalaj" maldekstrismanojn, kiuj estas permesemaj
pri individua moralo. Ekster Usono oni nomas "liberalaj" dekstrismanojn,
kiuj estas permesemaj pri individua moralo.
Usono estas konservema lando, kie nomoj kiel "liberala" kaj "radikala"
ĝenerale estas malaprobaj, do oni ordinare ne konfesas sin "liberala" aŭ
"radikala".
> Mi ne kredas, ke okazis ŝoviĝo, kvankam ja la usona laika signifo
> diferencas de la cetera mondo. (Antaŭ kelkaj jaroj novaĵlegisto de CNN
> anoncis en Usono: "Venkis en la japana parlamentbaloto la
> Liberal-demokrata partio, kiu malgraŭ sia nomo estas konservema
> partio.")
Oni unue uzis la vorton "liberalismo" por priskribi la ideojn de John
Locke, David Hume, Adam Smith, kaj tiel plu. Adam Smith, kompreneble,
asertis ke oni ne ghenu la funkciadon de la ekonomio. Tiajn ideojn oni nun
ofte nomus "konservativaj". (Ekzemple, la brita konservativa partio de
Thatcher subtenis ilin.)
En Usono, kompreneble, "liberala" signifas proksimume "komunisma".
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
> Oni unue uzis la vorton "liberalismo" por priskribi la ideojn de John
> Locke, David Hume, Adam Smith, kaj tiel plu. [...] En Usono,
> kompreneble, "liberala" signifas proksimume "komunisma".
En Usono oni ne tre ofte uzas la vorton "liberalismo" (ekster la
universitatoj). Ĝenerale oni uzas nur la vortojn "liberala" kaj
"liberalulo".
Tiuj, kiuj ne hontas esti "liberalaj" ofte preferas nomi sin
"progresemaj". Al la progresemaj ideoj apartenas demokratio, homrajtoj,
mediprotektado, paco, egaleco ktp. Ili ofte simpatias kun komunismaj
celoj, sed ilia idealo ŝajnas esti pli simila al Nordio ol komunismo.
Kompreneble 85 % da partoprenantoj estas kompare multe, kaj mi ne
asertis, "ke estis manko de partopreno". Mi atentigis, ke ne 53 % de
la "francoj" elektis Sarkozy-on, sed konsiderinde malpli, kaj ke ech
inter la balotrajtigitoj klare malpli ol la duono elektis Sarkozy-on.
> > Aldone ekzistas multaj Francoj, kiuj ne estas balotrajtigitoj, kiuj do
> > ankau ne balotis au "elektis" s-ron Sarkozy.
>
> Kion vi nun celas; kiuj estas tiuj francoj kiuj ne rajtus baloti? Chu tiuj
> kun malpli ol 18 jaroj?
Mi celis "multajn Francojn, kiuj ne estas balotrajtigitoj". Inter tiuj
certe plejgrandkvante trovighas tiuj Francoj, kiuj havas malpli ol 18
jarojn, sed certe ankau tiuj, de kiuj oni forprenis la aktivan
balotrajton au kiuj pro diversaj kialoj neniam ricevis ghin post
transpaso de la agholimo.
Por la dua baloto estis 44.472.363 personoj balotrajtigitaj. El tiuj
18.983.408 balotis por Sarkozy-o kaj 16.790.611 por Royalo.
Bedaurinde mi ne trovis indikon, kiom da shtatanoj havas Francio.
Komence de 2006 Francio havis 62.998.773 enloghantojn. Sur la
franclingva Vikipedia pagho mi trovis la informon, ke iuj taksis, ke
4,9 milionoj da personoj en Francio ne havas la Francian shtatanecon.
Do estus proksimume 58.098.773 shtatanoj/francoj.
Tio signifus, ke entute apenau 77 % de la francoj estis
balotrajtigitaj, kaj ke apenau 33 % de la francoj elektis Sarkozy-on
(ne 53 %). Inverse oni vidas, ke (se la nombroj kaj miaj kakuladoj
estas ghustaj) 77 % de la francoj (pro diversaj kialoj) _ne_ elektis
Sarkozy-on.
Sebastiano
Ségolène Royal skribis jenon al esperantisto (mi transskribas el informo
de Henri Masson - SAT-Amikaro je 3 Majo):
-----------------------------------------------------------
Tiun chi respondon ricevis J.-C. Corbeau (el la listo "Bretonio") de
Ségolène Royal:
La réponse que voici a été reçue par J.-C. Corbeau (de la liste
"Bretonio) :
"Cher Monsieur,
Vous m'avez écrit le 7 mars dernier pour me sensibiliser à l'intérêt
d'introduire une épreuve facultative de l'espéranto dans l'examen du
baccalauréat
C'est avec beaucoup d'attention que j'ai pris connaissance de vos
arguments en faveur de cette langue. Si je suis élue à la présidence de
la République au mois de mai prochain, je réunirai aussitôt des Etats
Généraux de l'Education pour débattre avec tous les acteurs et les
partenaires de l'école de l'avenir du système éducatif qui représente, à
mes yeux, une priorité absolue de mon action politique. Dans ce cadre la
suggestion d'une introduction de l'espéranto comme discipline
d'enseignement sera abordée.
Vous remerciant...
Signature : Ségolène Royal"
TRADUKO :
"Kara Sinjoro,
Vi skribis al mi la 7an de la lasta monato Marto por konsciigi min pri
la intereso enkonduki fakultativan ekzamenon de Esperanto en la
abiturienta ekzameno.
Kun multe da atento mi konatighis kun viaj argumentoj favore al tiu
lingvo. Se mi estos elektita al prezidenteco de la Respubliko, en
venonta Majo, mi tuj kunvenigos Gheneralajn Statojn [t.e.
reprezentantojn de sociaj grupoj] por debati kun chiuj lernejaj agantoj
kaj partneroj pri la estonteco de la eduksistemo, kiu reprezentas,
miaopinie, absolutan prioritaton de mia politika agado. En tiu kadro, la
sugesto pri enkonduko de Esperanto, kiel instruobjekto, estos
pritraktata.
Dankante al vi...
Subskribo : Ségolène Royal"
------------------------------------------------
La informon de Henri Masson transskribis Dario
Nu, nu, kompreneble mia kalkulado ne estis ghusta, estis 67 % de la
francoj, kiuj ne elektis Sarkozion.
Mi, cetere, forgesis ankorau unu interesan nombron:
Estis 44.472.363 balotrajtigitoj.
El tiuj balotis 37.343.469 personoj (83,97 %).
El la balotantoj 1.569.450 elektis nek Sarkozion nek Rojalon.
Nur 35.774.019 elektis unu el la du kandidatoj.
Sarkozion elektis 18.983.408 personoj.
Do Sarkozion elektis nur 43 % de la balotrajtigitoj kaj ech nur 50,83
% de la partoprenantoj en la balotado.
Tio ne estas seninteresa, char almenau en Germanio ekzistas kampanjoj,
kiuj ja baloti, sed baloti nevalide.
Sebastiano
Vi bonege kalkulas kaj ŝajnas al mi ke ĵongli per ciferoj plaĉas al vi.
Sekve, kaj tute honeste, mi proponas ke vi faru saman kalkuladon
seneraran por sciigi pri Segoleno.
Segolenon elektis nur ??% de la balotrajtigitoj kaj ech nur ??
% de la partoprenantoj en la balotado.
Dankon pro la kalkulado.
Mireja
> Dario Rodriguez a écrit :
> Ségolène Royal skribis jenon al esperantisto (mi transskribas el informo
> de Henri Masson - SAT-Amikaro je 3 Majo):
>
> -----------------------------------------------------------
>
> Tiun chi respondon ricevis J.-C. Corbeau (el la listo "Bretonio") de
> Ségolène Royal:
> La réponse que voici a été reçue par J.-C. Corbeau (de la liste
> "Bretonio) :
>
> "Cher Monsieur,
> Vous m'avez écrit le 7 mars dernier [...]
>
> TRADUKO :
>
> "Kara Sinjoro,
> Vi skribis al mi la 7an de la lasta monato Marto
La respondo estas tipa respondo kian prezentis la aliaj kandidatoj dum
la pasintaj balotoj por prezidenteco en Francio.
Fakte mi opinias _iel_ kiel Robert, nur pli milde:
La kandidatoj ne interesiĝas pri la lingvo Esperanto.
Kial?
Ĉar francoj ne sufiĉe interesiĝas pri Esperanto.
Kial francoj ne sufiĉe interesiĝas pri Esperanto?
??????
Neantaŭlonge mi diskutis pri Esperanto kun interesa persono kiu evidente
interesiĝas pri lingvaj problemoj.
Tiu franco diris al mi: "Ja Esperanto estas interesa, sed nur kiel
komunikilo, ne pro alio".
Pardonu, sed mi tre bone sentis ke tiu persono faris jam al si ideeton
pri kio estas "alio".
Jen la adreso en kiu oni legas afiŝojn poŝtitajn de bretonaj esperantistoj.
http://fr.groups.yahoo.com/group/bretonio/messages?o=1
Freŝdate estis afiŝita atesto pri Estonio.
Ankaŭ estas tie afiŝoj kiuj ne rilatas al Esperanto, nur esprimas
personajn politikajn opiniojn kiuj kraŝas sur Nicolas Sarkozy.
Tiajn kompreneble oni povas trovi en retaj blogoj ;-)
Mireja
Kiel vi el la informo, ke 45 el cent balotrajtigitoj voĉdonis por Sarkozy,
konkludas, ke 55 % ne akceptis/akceptas lin?
Kalman
> Mi celis "multajn Francojn, kiuj ne estas balotrajtigitoj". Inter tiuj
> certe plejgrandkvante trovighas tiuj Francoj, kiuj havas malpli ol 18
> jarojn, sed certe ankau tiuj, de kiuj oni forprenis la aktivan
> balotrajton au kiuj pro diversaj kialoj neniam ricevis ghin post
> transpaso de la agholimo.
Bonvolu esprimi vin klare. Kion vi celas, per Francoj de kiuj "oni
forprenis la aktivan balotrajton au kiuj pro diversaj kialoj neniam
ricevis ghin"?
Vi ja scias, ke en Francio, kiel en chiuj modernaj landoj, chiuj kun
almenau 18 jarojn principe rajtas vochdoni.
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
Vi ja scias pli multe ol mi pri juraj aferoj, sed ...
Mi ne scias pri Francia leĝo, sed ja tion, ke en Germanio principe eblas
forpreni la (aktivan) balotrajton de persono, kiu laŭ medicina perspektivo
ne kapablas juĝi laŭ sia volo.
Krome ekzistas x-oj, kiu ne posedas la ŝtatanecon de x-io, do certe ankaŭ
francoj, kiuj ne posedas la Francian ŝtatanecon; al tio povus rilati la dua
frazduono de Seb.
Kalman
> Mi ne scias pri Francia leĝo, sed ja tion, ke en Germanio principe eblas
> forpreni la (aktivan) balotrajton de persono, kiu laŭ medicina perspektivo
> ne kapablas juĝi laŭ sia volo.
Certe ekzistas kelkaj esceptoj al la universala vochdonrajto. Ech chiu
lando, mi supozas, homoj kiuj ne estas mense kompetentaj ne rajtas
vochdoni. Antaue en Kanado, jughistoj ne povis vochdoni (mi ne scias chu
ankorau estas tiel). Oni ankau povas perdi la vochdonrajton pro puno.
Sed chiuj chi estas relative malmultaj okazoj.
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
> Manuel Pancorbo Castro:
> Nu, tio kion mi aŭdis pri li kaj de li, pensigas min pri "nia"
> eks-ĉefministro Aznar...
>
> Mi esperas, por la bonfarto de francoj, ke tiu supraĵa pritakso montriĝu
> erara!
Ne estas facile al mi respondi al vi ĉar mi ne vivas en Hispanio kaj nur
la sinteno de Sinjoro Aznar kiam la usona registaro serĉis
internaciajn apogojn por la milito al Irako atentis min.
Mi supozas ke vi aludas al la videblaj "amikaj rilatoj" inter Nicolas
Sarkozy kaj Usono.
Pri tio mi donas propran opinion (kaj povas erari):
La nova prezidento ne administros Francion sole, 47% de francoj kiuj
voĉdonis, ĉu al Nicolas sarkozy ĉu al Segolène Royal, elektis la
kandidaton kiu "larĝe" reprezentas la maldektrajn partiojn kaj kiu en
ŝia kampanjo ne hezitis prezenti la konkuranton kiel "personon ne
deziratan". Sekve oni povas konsideri ke sur 100 kiuj elektis
kandidaton, estas 47 kiuj voĉdonis "kontraŭ Sarkozy", kaj 53 kiuj
voĉdonis "por Sarkozy", (apenaŭ kalkulindas la proporcio de 53% kiuj
voĉdonis "kontraŭ Segolène", ŝi havis por si la simpation de amaso da
francoj).
Do neniu povas forgesi en Francio ke 47 sur 100 voĉdonis _kontraŭ_ la
onta prezidento (16a de majo 2007).
Pro tio mi diris ke li ne povos administri Francion sole.
La kontraŭpotenco tradicie estas forta en mia lando kaj ne ŝoviĝos
mirakle el nia politika pejzaĝo ;-).
Neniam oni forgesu ke en Francio la prezidento ne estas prezidento de iu
partio sed estas prezidento por francoj.
Pro tio mi povas pensi ke la Nikolao post la 6a de majo 2007 estos alia
ol la Nikolao antaŭ la 6a de majo.
Kiu en sia vivo ne ŝanĝiĝis, ĝuste fare de gravaj eventoj rekte
rilatantaj al si?
Mireja
Jes, en tiu frazo mia vortigo ne estis tre klara. Mi volis diri, ke se
el cent homoj nur 45 elektis Sarkozion, evidente 55 preferis fari
alian elekton. Mi ne intencis diri, ke tiuj 55 post la baloto ne
akceptas la rezulton de la baloto kaj ne akceptas, ke en la balotado
venkis s-ro Sarkozy.
Sebastiano
Iel mi havas la impreson, ke la baza miskompreno inter ni estas, ke vi
eble supozas, ke mi iel volas esprimi nekontentecon pri la Franciaj
balotoj au pri iliaj rezulto au maniero. Sed ne pri tio temas. Mi
solsole reagis al la aserto, ke 53 % de la francoj elektis Sarkozion.
Tio estas erara; multe malpli da francoj elektis Sarkozion. Tio ne
forprenas de Sarkozy la venkon en la balotadoj kaj same ne
malvalidigas la rezulton au ion tian. Certe temis pri bonaj,
demokratiaj kaj ghustaj balotoj, kaj ili havis klaran kaj tute validan
rezulton. Estas neniu ajn kialo dubi pri tio.
Kaj - por respondi al via demando - same mi ne supozas iajn malhelajn
mahhinaciojn por forpreni la balotrajton de grava nombro da francoj.
Mi esprimis min tutklare: Mi celis la kelkmilionojn da francoj, kiuj
ne rajtas baloti. Kaj mi opinias same kiel vi, ke tio estas tutnormala
afero en chiu nuntempa demokratia shtato: Beboj kaj infanoj ne rajtas
vochdoni, che certaj mensaj malsanoj au che certaj krimoj la shtato
forprenas au ne donas la rajton baloti. Temas pri tutnormalaj aferoj,
kiujn mi neniel kritikis.
La sola afero, kiujn mi volis rimarkigi, estas, ke _ne_ 53 % de la
francoj elektis Sarkozion, sed (pro diversaj kialoj) 33 % de la
francoj. La procent-nombro estis rilatigita al la malghusta kategorio.
Tiuj 53 % ne rilatis al "la francoj", sed al la nombro de tiuj, kiuj
elektis unu el la du kandidatoj. Kaj por klarigi tion, mi devis mencii
la diversajn aliajn nombrojn, interalie ankau la (tute normalan)
diferencon inter la nombro de "francoj" kaj la nombro de
"balotrajtigitoj".
Kaj denove: Mi neniel intencis per tio eldiri, ke la balotadoj estis
malbonaj au malvalidaj au maldemokratiaj au mal-io-ajn. Mi ech tute ne
pensis pri tio au supozis, ke iu povus pensi pri tio. Mi simple reagis
al la malghusta aserto, ke 53 % de la francoj elektis Sarkozion. Kaj
ekzakte tion mi diris.
Sebastiano
Kial? Shin elektis kelkaj malpli. Interesa por mi estus eble ankorau
la nombro de personoj en Francio, kiuj elektis nek tiun nek la alian
kandidaton.
35.774.019 elektis unu el la du kandidatoj.
44.472.363 estis balotrajtigitaj.
58.098.773 (proksimume!) franciaj shtatanoj ("francoj") ekzistas.
62.998.773 enloghantoj trovighas en Francio.
Do, en tiuj balotadoj 20 % de la balotrajtigitoj elektis nek nek (tio
ne estas kritiko, tio fakte estas tre malalta nombro); proks. 38 % de
la francoj elektis nek nek; 43 % de la enloghantoj en Francio elektis
nek nek.
Sebastiano
Mi tute bone vin komprenis.
Vi pravas kiam vi korektis min kiu pigrule ne aldonis "kiuj vocxdonis al
unu de la du kandidatoj" nur skribante "53% de la francoj".
Kompreneble mi ne povas forgesi tiujn francojn, kiuj posedas la francan
civitanecon do rajtus baloti se la franca legxo rajtigus ilin.
Cxi tio estas alia afero, alia temo.
Konkrete unu kaj nur unu el la du kandidatoj devis esti elektita la 6an
de majo kaj lia elektado nur bazigxas sur la nombro da vocxoj kiujn ili
rekoltas. Nur cxi tio legitimas la fakton ke cxi tiu aux tiu cxi estas
prezidento de francio. Pro tio, en cxiuj amaskomunikiloj, oni citas 53
kaj 47. Certe apud tiuj donitajxoj cxiam estas interesa alrigardi la
procenton de tiuj kiuj _vole_ ne elektis unu el la du kandidatoj. Tamen
cxikaze 15% estas tre malgranda procento.
Legxe mi estas kuratoro por mia tre malforta patrino, ne estas penseble
ke mi vocxdonus per sxia balotkarto.
(Ho ve!... mia frato tiom malgajis la 22an de aprilo ke li metis en la
balotkoverto la balotkarton de panjo...).
Hodiaux (8a de majo) estas feritago en Francio, pro tio mi ne estas apud
sxi kiel kutime cxiumarde, sed morgaux mi iros! kaj postmorgaux nia
hxorgrupo kantos en la domo kie panjo vivas!
Certe ne mi kiu forgesas ke iuj personoj, kvankam civitanoj en Francio
kiuj rajtus baloti, ne plu povas baloti :-/
Mireja
Devas esti politika geniulo, tiu Sarkozy.
Li estas la dua plej grava homo en la lasta registaro. Li estas la
chefo de la reganta partio. Kaj li sukcesas konvinki la elektantojn ke
li ekirigos la landon sur novan kuraghan vojon, post jaroj da
stagneco.
Kvazau li estus nova politikisto. Mirinde!
La vorton "liberala" ni probable ne devus uzi en internacia kunteksto.
Kaj probable ankau ne en naciaj.
La politika signifo de la vorto venis el la hispanaj demokrataj, kiuj
kontrauis la absolutan monarkion
(vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Liberalism#Etymology_and_historical_usage
kaj ankau mia eseeto http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/09/george-soros-universalismo-liberala.htm).
Ekzistas libro, de 1884, de hispana pastro, kiu tre disvastighis: "La
liberalismo estas peko". Ghi ricevis la aprobon de la katolikaj
superuloj, kontrau la protesto de alia pastro. Kurioze, nun ankau en
Hispanio, la gazetaraj kaj politikaj fortoj pli proksimaj al la
Eklezio nomas sin "liberalaj".
La vortoj liberala kaj liberalismo estas do jam sensignifaj, shajnas
al mi.
Mi konsilas al vi legi la francan paĝon de Wikipedia, kiu raportas pri
la politika agado (aŭ kariero se vi preferas), pri Nicolas Sarkozy.
Se vi ne scipovas legi france rigardu en la angla.
Ne la paĝo en Esperanto donos al vi ĝustan vidon de Sinjoro Sarkozy, ĝi
ne estas sufiĉe informiga.
Tiel vi observos ke li ne responsas de la jaroj ekde 1981.
Mi ne ŝatas François Miterand, kiu estis prezidanto dum 14 jaroj en
Francio, precize ekde 1981. Ja li estis tre tre lerta politikisto sed ĉu
vi povas rigardi kiom estas 14 jaroj kompare al la jaroj dum kiuj
Nicolas Sarkozy okupis influajn postenojn en Francio?
http://fr.wikipedia.org/wiki/Nicolas_Sarkozy
http://en.wikipedia.org/wiki/Nicolas_Sarkozy
Mireja kiu preferus ke oni diskutu ĉi tie pri Segolène Royal kaj pri la
tialoj de ŝia malbona rezulto. Ŝi estas "mirinda virino"! malfeliĉe ŝi
estis katenigita de ŝia partio.
Mireja
Tio estas malvera. Mi ne vocxdonis simple cxar mi certis, ke Sarkozy
gajnos, kaj ne sentis bezonon iri al la konsulejo por baloti, anstataux
ol promeni en la printempa suno.
Pierre
--
Pierre Jelenc
The Gigometer www.gigometer.com
Home Office Records www.homeofficerecords.com
> Ekzistas libro, de 1884, de hispana pastro, kiu tre disvastighis: "La
> liberalismo estas peko".
Tio estas tute alia afero. Ekzemple <URL:
http://www.m-w.com/dictionary/liberalism>:
2 a [...] moderna protestisma movado, kiu emfazas intelektan
liberecon kaj la spiritan kaj etikan enhavon de kristismo
Jesuo diris: "serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi".
Tamen la katolikisma eklezio deklaras pluan serĉadon peko, ĉar ĝi jam
trovis la veron.
Antaŭ jaroj, kiam la antaŭa papo vizitis en Usono, li plendis pri la
usonaj junuloj, kiuj pripensis pri ideologiaj kaj religiaj demandoj. Li
avertis la junulojn pri la danĝeroj de tia pripensado. Li admonis ilin
ĉesi pri ĝi kaj akcepti la jam trovitan veron instruitan de la eklezio.
Do pli bone estas ne serĉi, nur vivi sen obsedoj pri religiaj aferoj, ĉu
ne? ;-)
Mireja
Anstatau elekti Sarkozion (au Rojalon) vi faris alian elekton: promeni
en la printempa suno.
Sebastiano
Nu, certe la eklezio instruas la veron. Vi serchu en via koro kaj en
via menso la komprenon de tiu vero. Kaj se vi honeste serchas, vi
trovos. ;)
Sebastiano
> Mi konsilas al vi legi la francan paĝon de Wikipedia, kiu raportas pri
> la politika agado (aŭ kariero se vi preferas), pri Nicolas Sarkozy.
> Se vi ne scipovas legi france rigardu en la angla.
Jes, mi bone legas la francan.
Sarkozy havas du kuriozajn rilatojn al Hispanio:
- Lia panja familio devenas el sefardaj judoj el Saloniko; tre eblas
ke la avoj au praavoj parolis judhispanan, char Saloniko estis la
chefurbo de tiu lingvo antau la Holokausto.
- Lia edzino (chu ankorau?) Cecilia estas pranepo de la hispana
muzikisto Isaac Albéniz (http://eo.wikipedia.org/wiki/Isaac_Albeniz).
Shi estas duagrada kuzo de la nuna urbestro de Madrido.
> Tiel vi observos ke li ne responsas de la jaroj ekde 1981.
Sed ja almenau parte de la lastaj 5 au ech pli.
> Mi ne ŝatas François Miterand, kiu estis prezidanto dum 14 jaroj en
> Francio, precize ekde 1981.
Mi neniam povis kompreni kial la francoj kaj aparte la francaj
maldekstruloj povis tiom admiri tiun fiulon. Kiam mi eksciis ke li
(duon)organizis falsan atencon kontrau si mem, nu, mi ne povas
kompreni kiel li supervivis politike.
> Mireja kiu preferus ke oni diskutu ĉi tie pri Segolène Royal kaj pri la
> tialoj de ŝia malbona rezulto. Ŝi estas "mirinda virino"! malfeliĉe ŝi
> estis katenigita de ŝia partio.
Parolu, parolu. :-)
Mi ne scias multe sed suspektas ke tiu ne estas la nura faktoro kiu
rolis en shia malvenko.
> Kaj - por respondi al via demando - same mi ne supozas iajn malhelajn
> mahhinaciojn por forpreni la balotrajton de grava nombro da francoj.
> Mi esprimis min tutklare: Mi celis la kelkmilionojn da francoj, kiuj
> ne rajtas baloti. Kaj mi opinias same kiel vi, ke tio estas tutnormala
> afero en chiu nuntempa demokratia shtato: Beboj kaj infanoj ne rajtas
> vochdoni, che certaj mensaj malsanoj au che certaj krimoj la shtato
> forprenas au ne donas la rajton baloti. Temas pri tutnormalaj aferoj,
> kiujn mi neniel kritikis.
Bone, do ni konsentas pri kio temas. Mi trovis mistera vian aserton ke "ekzistas
multaj Francoj, kiuj ne estas balotrajtigitoj", sed evidente vi tamen
simple celis tiujn kiuj havas malpli ol 18 jaroj, kaj la aliaj diversaj
esceptoj.
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
Mi ege kompatas se vere ke li promenis en la printempa suno :-)
Eugenio diris ke tie estas la infero...
Ridas Mireja sed ne mokas.
Kial, cetere, tio shajnis al vi mistera?
58.098.773 (proksimume!) franciaj shtatanoj ("francoj") ekzistas.
44.472.363 francoj estis balotrajtigitaj.
Do, estas pli ol 14 milionoj da francoj, kiuj ne estas
balotrajtigitaj. Mi ne pensas, ke estas "mistera" la aserto, ke ili
estas "multaj".
Sebastiano
> Do pli bone estas ne serĉi, nur vivi sen obsedoj pri religiaj aferoj, ĉu
> ne? ;-)
> Mireja
Plie la papo pravas, la fruaj kristanoj kiujn oni nomas "la Patroj de la
Eklezio" serĉis kaj jam serĉis la novan Dion revelaciitan en/per Jesuo.
En 2007 oni povas rekomenci tian serĉadon per legadoj de kristanaj
tekstoj sed jam kleruloj faris por ni la laboron. Nur restas la demando
ĉu oni preferas rekomenci ilian serĉadon aŭ ĉu oni preferas fidi ilin.
Mireja
PS:
Ne tute hazarde mia penso iris al la Patroj de la Eklezio, antaŭ kelkaj
tagoj mi redaktis en vikipedio la paĝon ĉiteman.
http://eo.wikipedia.org/wiki/%22la_Patroj_de_la_Eklezio%22
Mi ne bone konas lin, sed ankaŭ Sarkozy mensogas.
Min, Sarkozy pensigas pri Bush kaj Berlusconi.
Mi hontas, ke ankaŭ ni francoj, elektis tian homon por reprezenti nin
antaŭ la mondo. Bonvolu pardoni nin, pri kio li diros aŭ faros. Ne ciuj
voĉdonis por li.
Plie, tre bonaj Amikoj de li posedas la ĉefan telividan ĉenon kaj
plejparte la radiojn kaj la gazetaron; kaj aliaj gravaj televidaj ĉenoj
estas publikaj ĉenoj, regitaj de la registaro, kiu ankaŭ proksimas al
li. Tio certe helpis lin.
> Mi esperas, por la bonfarto de francoj, ke tiu supraĵa pritakso montriĝu
> erara!
Deziru al ni bonan kuraĝon!
--
Lorenzo
> Mi ne bone konas lin, sed ankaŭ Sarkozy mensogas.
> Min, Sarkozy pensigas pri Bush kaj Berlusconi.
Kiel vi reagus _se_ iu dirus al vi ke Segoleno mensogas kaj pensigas
pri "Ina versio de François Miterand"?
> Mi hontas, ke ankaŭ ni francoj, elektis tian homon por reprezenti nin
> antaŭ la mondo.
???? Ne hontu: en la historio de nia lando ja estas politikistoj kiuj
meritas ke nacianisma franco hontu. Atendu por vidi kion faros la nova
prezidento.
> Bonvolu pardoni nin, pri kio li diros aŭ faros. Ne ciuj
> voĉdonis por li.
La mondo kiu legas en gazetaroj tion scias: 53 kaj 47.
Ankaux oni devas scii ke grupoj, politike konataj kiel
ektrem-maldekstruloj, jam (ekde la nokto de la elektado)komencas inciti
la junulojn kaj la rezulto estas klara: perforto kontraux demokratio.
> Plie, tre bonaj Amikoj de li posedas la ĉefan telividan ĉenon kaj
> plejparte la radiojn kaj la gazetaron; kaj aliaj gravaj televidaj ĉenoj
> estas publikaj ĉenoj, regitaj de la registaro, kiu ankaŭ proksimas al
> li. Tio certe helpis lin.
Mi defias vin pruvi tion, koncerne radiojn kaj gazetaron: "Le Monde"
afisxis klare por Segolène dum la kampanjo. Ecx mi povas aserti ke la
kandidato O. Besancenot sur la sceno de TF1, kie kunvenis la ne
elektitaj kandidatoj la 22an de aprilo vespere, diris "ni agu en la
stratoj kaj...". Klare li komencis per "la stratoj". Cxu ne estas klare?
Cxu vi mem ne hontas pro la bruligitaj auxtomobiloj sur la stratoj de
niaj grandaj urboj? Cxu la junuloj kiuj faras tion ecx momente pensas al
la posedanto de la auxto? Espereble ke Sinjoro Bsanconot estas franca
demokrato kiu suficxe konscias pri sia responseco kiel reprezentanto de
partio. Mi travivis 1968 kiam mi estis studento, Olivier pensigas min
pri la tiama (1968) Daniel Cohn-Bendit. ;-)
>> Mi esperas, por la bonfarto de francoj, ke tiu supraĵa pritakso montriĝu
>> erara!
> Deziru al ni bonan kuraĝon!
Jes kaj mi konsilas al la oponantoj helpi al estigxo de granda "nova
socialista partio" kiu proponos alion ol cxiam kaj cxiam la regurditan
"cxio krom ...". En tia slogano kaj en viaj esprimoj (pardonu mian
sincerecon) mi nur sentas negative. Kiel kutime estas nur kritikoj kaj
ne videblas serioza propono.
Mireja
PS:
Mi sekvas la postkampanjon kun granda intereso, auxskultante kaj Europe
1 kaj France Inter, kaj mi informigxas ankaux cxe pluraj gazetoj per la
reto, ecx el fremdaj landoj, ecx en la angla.
Estas misgvide kredigi al tiuj kiuj ne vivas en Francio, ke francoj
elektis Sarkozion cxar li havis pli da rimedoj ol Segoleno.
Mi ripetas: La kampajno estis ege malferma kaj la fakto ke 85%, el la
francoj kiuj povis baloti elektis unu el la du kandidatoj, vocxdonis al
S aux al N, pruvas ke francoj tre interesigxis pri la kampanjo. Ankaux
pruvas ke ili ne sentis sin esti "premitaj kiel citronoj" favore al unu
el la kandidatoj.
>Ankaux oni devas scii ke grupoj, politike konataj kiel
ektrem-maldekstruloj, jam (ekde la nokto de la elektado)komencas inciti
la junulojn kaj la rezulto estas klara: perforto kontraux demokratio.
Mi admiras la francojn pro ilia demokratia matureco. La partopreno en la
baloto estis altega kio montras ke la francoj atendas de la politiko solvon
de grava problemo, nome la kunkreskado de la socio, la malfremdiĝo kun la
novaj anoj de tiu socio, nome la enmigrintoj (grandparte el islama kulturo).
Ŝajne Sarkozy prezentis pli konvinkajn argumentojn ol S. Royal, li estis
malpli nebuleca ol S. Royal. Ĉu tio signifas ke li havas taŭgajn receptojn
por solvi la socian krizon en Francio, tion mi ne scias. Mi pensas ke en
plej bona kazo li sukcesos mildigi sed ne fine solvi la problemojn.
La demando estas ĉu necesas malmildaj metodoj por atingi mildiĝon de la
sociaj problemoj. La francoj indikis per la balotilo ke ili subtenas rigoran
politikon rilate al elŝalto de kontraŭdemokratiaj elementoj. Mi kredas ke
ankaŭ la venontaj parlamentaj balotoj ne montros alian direkton.
La rifuzo de la eŭropa konstitucio en referendumo estas ankaŭ parto de tiu
pensado. Kiel la eŭropa socio kunkresku se tio ne funkcias en la propra
lando?
Anton Oberndorfer
(reveninte hejmen post ingvena operacio)
> --
> Lorenzo
Kion signifas tio: "Mi ne bone konas lin, sed ankaŭ li mensogas"? Se
vi ne bone konas lin .... kiel vi scias ke li mensogas?
Amike
Vinicio
Cxu vi pensas pri Felix Faure (1841-1899), kiu mortis, dum lia amanto
Margarito Sxtejnhejla (avx Stenheja ?) "pumpis" lin (ne je mono,
didiable !) ? Ne forgesu, ke li kunportis en sian tombon la honton
esti forsendinta kapitanon Drejfusan al Kajeno.
Avx cxu vi pensas pri Petro Lavala, la visxia cxefministro ?
Avx pri Filipo Petena, la visxia sxtatestro ?
Nu li havas amikojn, kiuj havas pli da rimedoj ol cxiuj amikoj de
Segonjo.
> Mi ripetas: La kampajno estis ege malferma kaj la fakto ke 85%, el la
> francoj kiuj povis baloti elektis unu el la du kandidatoj, vocxdonis al
> S aux al N, pruvas ke francoj tre interesigxis pri la kampanjo. Ankaux
> pruvas ke ili ne sentis sin esti "premitaj kiel citronoj" favore al unu
> el la kandidatoj.
Manvxelo
> Kiel vi reagus _se_ iu dirus al vi ke Segoleno mensogas kaj pensigas
> pri "Ina versio de François Miterand"?
Se iu dirus tion al mi, tiam mi pensus ke li ne shatas Ségolène Royal. Kaj
do?
(Cetere, estas "Mitterrand".)
--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>
Ne tre serioze estas plendi ke liaj amikoj posedas pli da rimedoj, (eble
vi aludis al la mono). Fakto estas ke la mono regas la mondon. Utopie
hodiaux estas kredi ke sen mono oni povas progresigi idealon aux ideojn,
helpi al pli malfortunaj, helpi al tiuj kiuj bezonas helpon.
Bati la ricxulojn ne estas la solvo por helpi la malricxulojn.
Mireja
Dankon pro la atentigo. Sciate ke mi legas malmulte pri li kaj ecx ne
sukcesis enkapigi lian nomon.
Danke al vi nun mi memoros kaj de nun ne plu forgesos ke lia nomo estas
komponajxo de "mit"+ter+rand" do li estas Mitterrando ;-).
Mi re ja
Eugenio
Imposti la ricxajxon de la ricxeguloj estas parto de la solvo por
helpi cxiujn. Mi opinias, ke devus esti suficxe da impostoj al la
ricxeguloj, por disdoni regulan cxekon al cxiuj civitanoj -- almenavx
la nunan bonfartan pagon.
> Mireja
Manvxelo
Enketo (Ipsos 2007-05-06) post la dua baloto por la elektado de
prezidento en Francio montras la sociologian konsiston de la
vochdonintoj. Estis vochdono lau klasika skemo en
Francio kun elekto inter la dekstra kaj maldekstra kampoj.
Nicolas Sarkozy por la dekstro trovis larghan plimulton che la 25-43-
jaruloj kaj la pli ol 60-jaruloj. Li ankau signife gajnis che la
agrikulturistoj, metiistoj kaj komercistoj, sed nur kun eta plimulto
che la superaj kadroj kaj liberalaj profesiuloj.
Ségolène Royal por la maldekstro atingis plimulton che la laboristoj
kaj estis apenau pli sukcesa ol sia kontrauulo che la mezaj
profesiuloj kaj la oficistoj. Shi atingis bonajn rezultojn en la
antauurboj, sed shi regajnis nur parte la popolajn kategoriojn
perditajn de Lionel Jospin en 2002.
54% de la laboristoj vochdonis por la socialista kandidatino. Oni
kelkfoje audas la aserton ke la laboristoj proteste vochdonas por la
dekstro kaj la ekstremdekstro (ekzemple por Le Pen en 2002), char ili
havas la impreson ke la socialista partio ne plu defendas ilin, sed la
mezklasulojn. La nunaj ciferoj relativigas chi tiun aserton.
Risho
Ĉio tio estas interesa se rigardi entute la rezultojn, kion mi legis mi
mem atendis. Tamen estas esceptoj se rigardi regione: ekzemple Bretonio
balotis favore al Segolène kvankam la regiono ne estas industria. La
bildo kiun oni povas fari pri mia regiono estas tia, kie vivas
agrikulturistoj, metiistoj, komercistoj, fiŝkaptistoj, superaj kadroj
kaj liberalaj profesiuloj. Tradicie Bretonio ne estas industria, tamen
Segolène gajnis larĝe ĉe ni. Mi opinias ke tio estas la rezulto de la
Regiona Konsilio kie la maldekstraro superas la dekstraro, vidu la
desegneton ĉe
http://fr.wikipedia.org/wiki/Conseil_r%C3%A9gional_de_Bretagne.
Mireja
> Parolu, parolu. :-)
> [...]
> Toño
Jen mi parolas ;-)
Miaopinie la socialista partio ne faris la bonan elekton de sia
kandidato. Ĝi privetis virinon konsiderante ke ŝi sufiĉe afiŝas/os
volon ŝanĝi, tamen mi persone opiniis ke Dominique Strauss-Kahn havis
pli da ebloj fariĝi prezidento ol Segolène.
Kaj nun Segolène klare petas ke la socialista partio tuj elektu la ontan
kandidaton por 2012...probable ŝi timas ke François Hollande perdu la
postenon de "la unua de la socialista partio".
Jen amuza desegneto el mia dimanĉa gazeto Ouest-France
(mi Ŝanĝis la francan teksteton, ĝin tradukante al Esperanto).
http://corobu.chez-alice.fr/14majo2007.JPG
Mireja
Jes, vi pravas, la geografiaj kaj demografiaj aspektoj estas ankau
atentendaj. Larghtrajte oni povus diri, se oni faras linion inter Caen
kaj Toulon : en la okcidento kaj la centro de chi tiu imagita linio
oni vochdonis pli multe por Ségolène Royal (same en la grandaj urboj),
en la oriento pli multe por Nicolas Sarkozy (same en la malgrandaj kaj
mezgrandaj urboj kaj en la kamparo).
Risho
Jes Cecilia estas lia edzino. Kompreneble klaĉoj svarmas pri la paro,
tamen publike hieraŭ ili montris ke ili estas la gepatroj de Louis...en
la salono kie la nova prezidento ricevis la "Prezidentkolieron".
Por ni francoj, jen tre moderna familio al la Prezidenteco :-)
Sen plia komento ridetante salutas
Mireja
Vinicio skribis:
> Kion signifas tio: "Mi ne bone konas lin, sed ankaŭ li mensogas"? Se
> vi ne bone konas lin .... kiel vi scias ke li mensogas?
La ago de Aznar la plej amasinformita en Francio, estas lia mensogo pri
la terorismaj atencoj en Madrido.
Amike,
--
Laurent