Se vere necesus elekti inter la du, certe, mi preferus la kultigan
anstataŭ la revolucianigan Zamenhofon, ĉar, eĉ se ambaŭ interpretoj
pri la celoj de la Majstro ja estas kaj eraraj kaj troaj, la kulta
imago estas pli proksime al la interna ideo de kaj liaj filozofioj pri
hilelismo/homaranismo kaj la lingvo internacio. Se la "kultejo" ne
estus ŝerco aŭ realiĝo fantasta de hilelista revo de Zamenhof, mi
devus tamen konkludi ĝin iomete fanatika ĉar ĝi estas evidentaĵo de
ekstrema misinterpreto, ĉar la reviz-religian hilelismon (skizitan en
1901) Zamenhof anstataŭigis per humanisma homaranismo plej frue ĉirkaŭ
1906.
La imago de Zamenhof en ĉapeto Che-Guevara-a vere kaj plene ŝokas, se
ne ŝerco.
rB
> > http://www.ipernity.com/doc/alejandrocossavella/3204816
>
> La imago de Zamenhof en ĉapeto Che-Guevara-a vere kaj plene
> ŝokas, se ne ŝerco.
Hmm, mi acxetis tian T-cxemizon antaux unu kaj duona jaro,
kaj dauxre (foje, eble trifoje monate) portas gxin, sen
nepre sxerca celo - gxi simple belas :-)
Sed jes, la produktintoj de tiu T-cxemizo (Pola Eo-Junularo)
ja havis ironian intencon. Gxi bone vendigxis, parenteze.
Pauxlo
--
Nun ludigxas: : ()
Paùlo:
> Hmm, mi acxetis tian T-cxemizon antaux unu kaj duona jaro,
> kaj dauxre (foje, eble trifoje monate) portas gxin, sen
> nepre sxerca celo - gxi simple belas :-)
>
> Sed jes, la produktintoj de tiu T-cxemizo (Pola Eo-Junularo)
> ja havis ironian intencon. Gxi bone vendigxis, parenteze.
Jes, vidu ankaù alian belan kaj ironian chemizon:
http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article13
"Vivu la Che-metodo"
Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu
Ĉu povas estiĝi eĉ la plej eta dubo pri tio, ke ĝi ja estas ŝerco?
>La imago de Zamenhof en ĉapeto Che-Guevara-a vere kaj plene ŝokas, se ne
>ŝerco.
Min pli ŝokas la "imago" (=bildo) de Zamenhof (nu, esperantistoj estas foje
pedantaj...); serioze, tamen:
1. Kio ĝi povus esti, se ne serĉo? Ja Zamenhof mortis 11 jarojn antaŭ la
naskiĝo de Che Guevara!
2. Kial ĝi "vere kaj plene ŝokas"? Ĉu Esperanto ne estas revolucia ideo,
eĉ se Zamenhof estis arĥetipa Bildungsbürger?
Al certaj homoj krize mankas humursento...
Angelos TSIRIMOKOS