Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Nova kampanjo por angligi la mondon

5 views
Skip to first unread message

Emilio Cid

unread,
Jan 21, 2008, 8:58:55 AM1/21/08
to
Nova kampanjo por angligi la mondon
Posted by: "Brian D.Kaneen" bod...@telus.net verdastelo2
Thu Jan 17, 2008 11:56 am (PST)
Karaj:

Se hazarde ankorau restas che iu ajna dubeto, ke la rolo de la
British
Council k de la Unuighinta Regholando ne estas angligi la tutan
mondon,
tiu legu la jhusan [anglalingvan] deklaron de brita chefministro
David
Brown afishita hodiau che BBC:
< http://news.bbc.co.uk/go/em/fr/-/2/hi/uk_news/politics/7193681.stm >
Post la iama deklaro de la usona David Rothkopf en "In praise of
cultural imperialism" [1997],
http://www.mtholyoke.edu/acad/intrel/protected/rothkopf.html
tio estas la plej klara deklaro pri kultura k lingva imperiismo.
Ankau che YouTube David Brown jam aperas hodiau kun la sama mesagho:
http://www.youtubecom/watch?v=6gxaN-hagTY

Chu Davido efektive ne farighis chi-kampe Goljato?
Amike salutas via
Brian
***************
Vancouver: http://esperanto.memlink.ca
KEA: http://www.esperanto.ca/
“Siempre la lengua fue compañera del imperio.†Antonio de
Nebrija, La
Gramática Castellana, 1492.
"Wer fremde Sprachen nicht kennt, weiß nichts von seiner eigenen."
J.W.
von Goethe
***************

Ken Miner

unread,
Jan 21, 2008, 12:33:04 PM1/21/08
to
La tezo estas, ke la mondo jam estas angligita, kaj oni proponas egaligon de
aliro al tiu lingvo.


MartinD

unread,
Jan 21, 2008, 1:48:45 PM1/21/08
to
Ken Miner schrijft :

> La tezo estas, ke la mondo jam estas angligita, kaj oni proponas egaligon
> de aliro al tiu lingvo.

Iam oni diris ke Belgio jam estis francigita, sed ĉar pli ol 60 % parolis
nederlande kaj tute ne majstris la francan, oni provis egaligi la aliron al
la franca. Sed la popolo decidis alimaniere.

En la hodiaŭa mondo la anglalingvuloj estas multe malpli ol 40 %, sed jes,
laŭ ili la tuta mondo jam parolas angle...
--
Martin

Manuel

unread,
Jan 21, 2008, 3:47:21 PM1/21/08
to

Denaskaj anglaj estas nun proksimume 5% de la monda logxantaro.
Komparu kun la stato post la 2-a mondmilito : 15% (tiam la "cxinan"
denaske parolis 25%).
La angla estas nun nur la 4-a denaska lingvo. La "cxina" estas la
unua, la hinda la dua, kaj la hispana la tria. Malagrabla konstato
por anglalingvanoj, cxu ne ?

Ne pli ol aliaj 5% kontentige parolas la anglan.

Certe la plio de la monda logxantaro kapablas diri almenavx "Yankee,
go home", gxenerale prononcata "Jankigovxhxovxm" -- ecx tiuj, kiuj
scipovas diri nek "yes" nek "no".

Manvxelo

Ken Miner

unread,
Jan 22, 2008, 6:45:17 AM1/22/08
to
La argumentoj sxajnas al mi iom nekonsekvencaj. Kiam temas nur pri la
hegemonio de la angla, oni diras, ke gxi invadas cxien, kaj ecx minacas
aliajn lingvojn. Sed kiam temas pri klopodoj egaligi aliron al la angla kaj
nutri plibonigon de lingvokapablo, oni sxangxas la melodion, kaj minimumigas
la amplekson de la angla -- ne necesas egaligaj kaj plibonigaj rimedoj. Cxu
eblas kohere argumenti ambauxmaniere?

Ken


Jens S. Larsen

unread,
Jan 22, 2008, 8:23:08 AM1/22/08
to
Ken Miner:

Nu, se temas nur pri propagando, ne gravas kohera argumentado,
suficxas agiti la emociojn. Tio validas por Anglismo same kiel por
Esperantismo.

Aliflanke, aktiva lingvokonscio - cxu emocia, cxu racia - favoras
Esperanton, dum pasivema akcepto de cxio ekzistanta favoras la Anglan
kiel internacian lingvon. Alie, kial gxuste al la Angla devas ekzisti
aparte bonaj alireblecoj?

Jens S. Larsen

Anton Oberndorfer

unread,
Jan 22, 2008, 9:12:42 AM1/22/08
to

"Ken Miner" skribis:

> La argumentoj ŝajnas al mi iom nekonsekvencaj. Kiam temas nur pri la
> hegemonio de la angla, oni diras, ke ĝi invadas ĉien, kaj eĉ minacas


> aliajn lingvojn. Sed kiam temas pri klopodoj egaligi aliron al la angla
kaj

> nutri plibonigon de lingvokapablo, oni ŝanĝas la melodion, kaj minimumigas
> la amplekson de la angla -- ne necesas egaligaj kaj plibonigaj rimedoj. Ĉu
> eblas kohere argumenti ambaŭmaniere?

La instruado de la angla estas la plej granda eksportindustrio por Britio.
Por daŭre enspezi tiom kiel ĝis nun aŭ eĉ pli, necesas trovi novajn
klientojn. Se la geografio ne plu permesas plivastigon ĉar oni fakte jam ĉie
estas aktiva, la plivastigo okazas al malpli supraj sociaj tavoloj, nomante
tion egaligon de la aliro al la angla. La plibonigo de lingvokapablo estas
eŭfemismo por substreki ke la koncerna agado valoras la grandan investon.

Fakte tamen la instruado de la angla lingvo plej ofte donas nur tre bazajn
rezultojn. Tio estas eĉ pozitiva por la instruantoj/eksportantoj, ĉar ili
per tio povas plilongigi la instruadon. Se ekzemple mi lernis la anglan ekde
la 10-a vivojaro, oni nun instruetas ĝin jam ekde la 6-a vivojaro aŭ eĉ pli
frue en la infanĝardeno. Tamen la rezultoj ne estas kontentigaj, nur eta
malplimulto bone komprenas la anglan.

Britio vere bezonas tiun kampanjon favore al la angla, ĉar la pozicio de la
lingvo estas minacata.
Post la dua mondmilito la angla en okcidenta Eŭropo estis senkonkurenca, sed
nun en la kunkreskanta Eŭropo kaj la plifortiĝo de Rusio la internacia
komunikado ege kreskis, sed por tio oni ne plu uzas ĉefe la anglan, sed
tutan faskon da eŭropaj lingvoj. Ekzemple en Aŭstrio oni nun instruas la
lingvojn de orienta Eŭropo kaj precipe la rusan, ĉar venas tiom da rusaj
gastoj ekz. nun dum vintro por skiado. La entuziasmo favore al la instruado
de la angla kiu regis ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj estas forblovita. Al tio
aldoniĝas negativaj sentoj kontraŭ Britio kaj Usono pro la milito en Irako.

Ankaŭ lingvo kiel eksportprodukto estas varo kun limigita uzodaŭro. Instrui
la lingvon estas unu afero, la enradikiĝo de lingvo tamen estas alia. Pro
tio ankaŭ esperantistoj kiuj revas esperantigi la tutan mondon per unu
granda tutmonda kampanjo eraras. Necesas kresko de malsupre. Dank'al la
interreto tio hodiaŭ estas farebla kaj precipe nun post la apero de pli kaj
pli da esperantlingvaj filmetoj en la interreto oni povas esperi ke la
evoluo de malsupre jam komenciĝis.

Do ne timu la anglan, sed entuziasmiĝu pri Esperanto!

Kore
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Ken Miner

unread,
Jan 22, 2008, 11:08:25 AM1/22/08
to

"Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at> wrote in message
news:4795fa33$0$2240$91ce...@newsreader01.highway.telekom.at...
[...]

> La instruado de la angla estas la plej granda eksportindustrio por Britio.
[...]

Cxu vere ecx pli ol preskaux £11.000.000.000 da eksportvaloro (en 2000) de
masxinoj kaj mekanikaj ekipajxoj? :) Tiaj asertoj versxajne venas de
informfontoj kiel ekzemple
http://student.independent.co.uk/future/colleges/article111575.ece, sed
notindas, ke mem en tiu raporto estis dirite, ke "There are no official
statistics". (T.e., oni devas uzi la ordinaran prudenton.) Se vi havas
aliajn informfontojn kun efektiva statistiko, nepre diru ilin.

Pri via cetera afisxo (precipe "la pozicio de la lingvo estas minacata") --
ni cxiuj konas la malfacilon kvantigi ion ajn pri lingva demografio. Tamen
jen, krudstreke, la faktoj laux MacNeil-Lehrer-Report, 19an de januaro 2008:
1.000.000.000 homoj uzas la brit- aux la uson-anglan cxiutage. Tutmonde 75%
el la teleksoj, telegramoj, leteroj kaj posxtkartoj; cxiom el la aviadila
trafiko; duono el la cx. 10.000 gazetoj; kaj 80% el la komputilaj datenoj
estas en la angla. La angla estas neuxtrala lingvo (lingua franca) en pluraj
regionoj, aparte Barato kaj Afriko. Gxi estas la indigxena lingvo de 8
landoj, cxiuj progresintaj, kaj havas monde signifan literaturon. Sxajnas al
mi, ke malpli ol "pasivema akcepto" (se uzi la esprimon de Jens Larsen)
suficxus por serioze konsideri projektojn por egaligo de aliro. Fakte por
ordinara homo tiaj projektoj preskaux alprenus, mi supozas, la aspekton de
*devo*.

Mi persone preferus vivi en tempo, kiam la angla restus ene de la landlimoj
de la angleparolaj landoj, kaj evoluus normale. Sed ve...

Ken

Manuel

unread,
Jan 22, 2008, 3:33:26 PM1/22/08
to

Mi konsentas.

> Do ne timu la anglan, sed entuziasmiĝu pri Esperanto!

En mia lando nepras timi la anglan, se aliaj lingvoj travivu.

> Kore
> Anton Oberndorferhttp://aldone.de/video

Manvxelo

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 22, 2008, 4:24:14 PM1/22/08
to
"Ken Miner" <mi...@sunflower.com>:

> 1.000.000.000 homoj uzas la brit- aux la uson-anglan cxiutage.
> Tutmonde 75% el la teleksoj, telegramoj, leteroj kaj posxtkartoj;
> cxiom el la aviadila trafiko; duono el la cx. 10.000 gazetoj; kaj 80%
> el la komputilaj datenoj estas en la angla. La angla estas neuxtrala
> lingvo (lingua franca) en pluraj regionoj, aparte Barato kaj Afriko.

Mi uzas la anglan lingvon ĉiutage laboreje (en Suomujo). Min la angla
lingvo neniel ĝenas kondiĉe, ke la angloj lernu paroli la sudkalifornian
dialekton! Estas bone paroli sian hejman lingvovariaĵon kun siaj
proksimuloj, sed la tutmonda interlingvo nepre estas la sudkalifornia
dialekto, kiun oni parolas en televido kaj kino.

Mi facile komprenas la elparolon de la rumanoj, hindoj kaj meksikanoj,
eĉ de la ĉinoj kaj vjetnamanoj, sed la elparoloj de Anglujo restas
malfacilaj post jardeko kaj duono da loĝado en anglalingva lando, kaj
ĝuste al la angloj estas malfacile kompreni, kion mi diras anglalingve.
Mi bezonas traduktekstojn, kiam mi rigardas anglan televidprogramon, dum
usona televidprogramo simple enfluas sen la tekstoj.

Kiun dialekton Gordon Brown proponas instrui al la mondo?


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Dirk Bindmann

unread,
Jan 22, 2008, 7:20:41 PM1/22/08
to
Ken Miner skribis:

> Pri via cetera afisxo (precipe "la pozicio de la lingvo estas minacata") --

Temis pri la pozicio de la angla en Europo. Miaopinie ghi tie ne estas
minacata, malgrau la alighoj de la orienteuropanoj al Europa Unio. Certe
la kono de la angla en orienta Europo (EU10) estas malpli ofta ol en
okcidenta Europo ("tradicia" EU15). Lau tre fidinda studo "Europanoj kaj
lingvoj" (Eurobarometer 237 el 2005) en EU15 36 % iel komprenas la
anglan kiel fremdan lingvon kaj en EU10 nur 26 %. Tamen tio ne signifas,
ke la pozicio de la angla estas minacata pro la orienteuropanoj. Kune
kun la denaskaj parolantoj komprenas la anglan chirkau duono de chiuj
EU-enloghantoj. Tio estas ne nur pli ol pri iu alia lingvo, tio signifas
ankau kreskon je 2 % rilate al sammetoda studo el la jaro 2001.

Krome fortighis la pozicio de la angla ene de la EU-burokratio. Tradicie
la franca estis la chefa laborlingvo inter la burokratoj, krom la angla
kaj la germana. Sed nun -- precipe pro la alveno de la novaj EU-membroj,
kies burokratoj malpli kapablis pri la franca -- la angla gajnis klare
la chefan pozicion inter la EU-laborlingvoj.

> ni cxiuj konas la malfacilon kvantigi ion ajn pri lingva demografio. Tamen
> jen, krudstreke, la faktoj laux MacNeil-Lehrer-Report, 19an de januaro 2008:
> 1.000.000.000 homoj uzas la brit- aux la uson-anglan cxiutage. Tutmonde 75%
> el la teleksoj, telegramoj, leteroj kaj posxtkartoj; cxiom el la aviadila
> trafiko; duono el la cx. 10.000 gazetoj; kaj 80% el la komputilaj datenoj
> estas en la angla. La angla estas neuxtrala lingvo (lingua franca) en pluraj
> regionoj, aparte Barato kaj Afriko. Gxi estas la indigxena lingvo de 8
> landoj, cxiuj progresintaj, kaj havas monde signifan literaturon.

Mi ne subtaksas la tutmondan gravecon de la angla. Tamen kelkaj el la
supraj asertoj shajnas al mi pridubindaj. La nombro "1 000 000 000"
sonas ja tre bele. Kia hazardo: nau nuloj! Certe ne chiom el la aviadila
trafiko okazas en la angla. Tio ghustas nur pri la internacia aviadila
trafiko. En Barato kaj kelkaj afrikaj landoj la angla estas ja
"oficiala" lingvo, sed multaj baratanoj kaj afrikanoj tute ne komprenas
la anglan.

Kore
Dirk

Ken Miner

unread,
Jan 23, 2008, 5:56:38 AM1/23/08
to
La amerikaj variantoj de kaj la sudbrita angla kaj la portugala reprezentas
malnovajn, fonologie pli simplajn, stadiojn. (Ankaux la skotangla rolas
tiel.) Temas precipe pri la vokalsistemoj.

Kio okazis en Kalifornio, estis sintezo. Cxar setlis tie landanoj de multaj
regionoj.

Ken


Marko Rauhamaa

unread,
Jan 23, 2008, 6:39:44 AM1/23/08
to
"Ken Miner" <mi...@sunflower.com>:

Jes, sed ĉu Gordon Brown konsentos parolis la kalifornian dialekton en
EU-kunvenoj? Aŭ ĉu li preferus la germanan lingvon? Aŭ ĉŭ eble esperanto
estus malpli hontiga al la ĉefministro de Britujo?

Jens S. Larsen

unread,
Jan 23, 2008, 6:46:55 AM1/23/08
to
Ken Miner al Anton Oberndorfer:

> Cxu vere ecx pli ol preskaux £11.000.000.000 da eksportvaloro (en 2000) de
> masxinoj kaj mekanikaj ekipajxoj? :)

La prestigxo valoras ecx pli.

[...]

> Pri via cetera afisxo (precipe "la pozicio de la lingvo estas minacata")
> -- ni cxiuj konas la malfacilon kvantigi ion ajn pri lingva demografio.
> Tamen jen, krudstreke, la faktoj laux MacNeil-Lehrer-Report, 19an de
> januaro 2008:

[...]


> Sxajnas al mi, ke malpli ol "pasivema akcepto" (se uzi la esprimon de
> Jens Larsen) suficxus por serioze konsideri projektojn por egaligo de
> aliro.

Kion pri egaligo de la produktado? Se, ekzemple, mondvaste estus pli-
malpli same facile por cxiuj aboni gazeton, ne duono de la gazetoj
estus presataj en la Angla. Precipe se oni samtempe pliigus la
presliberecon en multaj el la plej grandaj neAnglalingvaj landoj.

> Fakte por ordinara homo tiaj projektoj preskaux alprenus, mi supozas,
> la aspekton de *devo*.

Devo socia? Certe. Estas normale ke la Angla, tia kia la mondo aktuale
aspektas, prenu elstaran lokon kiel unu el la fremdaj lingvoj en la
eduksistemoj de alilingvaj landoj. Sed kiom elstara, nun kaj estonte,
tio estas treege politika demando, kiu ankaux prezentigxas suficxe
diverse en la diversaj landoj de la planedo. En Danio, ekzemple, igxas
pli kaj pli klare ke ne suficxas la Angla. La kvanto de Anglalingva
instruado estas pli-malpli kontentiga (t.e. grandega), sed
evidentigxis ke estas tro malmulte da studantoj de aliaj lingvoj. Oni
komencis ripari tion.

> Mi persone preferus vivi en tempo, kiam la angla restus ene de la landlimoj
> de la angleparolaj landoj, kaj evoluus normale. Sed ve...

Ne estas normale por iu ajn lingvo evolui interne de limoj. La normala
stato estas miksigxado de la kulturaj kutimoj, inkluzive de la
idiomoj.

Jens S. Larsen

Ken Miner

unread,
Jan 23, 2008, 7:03:18 AM1/23/08
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> wrote in message
news:m33asoz...@elektro.pacujo.net...

> "Ken Miner" <mi...@sunflower.com>:
>
>> La amerikaj variantoj de kaj la sudbrita angla kaj la portugala
>> reprezentas malnovajn, fonologie pli simplajn, stadiojn. (Ankaux la
>> skotangla rolas tiel.) Temas precipe pri la vokalsistemoj.
>>
>> Kio okazis en Kalifornio, estis sintezo. Cxar setlis tie landanoj de
>> multaj regionoj.
>
> Jes, sed cu Gordon Brown konsentos paroli la kalifornian dialekton en
> EU-kunvenoj?

Tion mi tre dubas :)

(Li sxajne naskigxis en Skotlando sed mi ne detektas en lia angla spuron de
skoteco; li sxajne parolas la normalan RP ("ricevitan elparolon"), kiu
malgraux ties perdo de statuso en lastaj jardekoj ankoraux restas
prestigxa.)

> Au cu li preferus la germanan lingvon? Au cu eble esperanto
> estus malpli hontiga al la cefministro de Britujo?

Mi ne scias, cxu li parolas germane. Kaj ecx se li auxdis pri nia lingvo li
versxajne scias nenion pri gxi.

skirlet

unread,
Jan 23, 2008, 6:20:55 AM1/23/08
to
<<<Lau tre fidinda studo "Europanoj kaj
lingvoj" (Eurobarometer 237 el 2005) en EU15 36 % iel komprenas la
anglan kiel fremdan lingvon kaj en EU10 nur 26 %.
 
Tio ne estas studo, sed simpla "demandilo" (la faritaj demandoj ecx ne estas sur la euxropa retejo!), kaj tio tute ne estas fidinda, cxar neniu kontrolis la lingvonivelon de respondintoj.
 
<<<La nombro "1 000 000 000"
sonas ja tre bele.
 
Jes ja :-))) Oni enkalkulas homojn, kiuj provis lerni la anglan, sed tio ne signifas, ke ili vere regas gxin.
 
 
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : mercredi 23 janvier 2008 01:20
Objet : Re: senartifika demando

.

__,_._,___

Ken Miner

unread,
Jan 23, 2008, 7:30:40 AM1/23/08
to

"Jens S. Larsen" <jens_s...@yahoo.dk> wrote in message
news:3f0cb714-4852-4bb3...@c4g2000hsg.googlegroups.com...

[...]

> Ne estas normale por iu ajn lingvo evolui interne de limoj. La normala
> stato estas miksigxado de la kulturaj kutimoj, inkluzive de la
> idiomoj.

Bizara aserto ecx por vi. Evoluo ene de limoj estas precize tio, kio kreis
lingvan diversecon.

Ken


Dirk Bindmann

unread,
Jan 23, 2008, 11:23:43 AM1/23/08
to
"skirlet" skribis:

>>Lau tre fidinda studo "Europanoj kaj
>>lingvoj" (Eurobarometer 237 el 2005) en EU15 36 % iel komprenas la
>>anglan kiel fremdan lingvon kaj en EU10 nur 26 %.
>
> Tio ne estas studo, sed simpla "demandilo" (la faritaj demandoj ecx
> ne estas sur la euxropa retejo!), kaj tio tute ne estas fidinda, cxar
> neniu kontrolis la lingvonivelon de respondintoj.

Ne necesis kontroli la lingvonivelojn, char la studo ne asertas pri
efektivaj lingvokapabloj. Estas klare esprimita, ke oni kolektis
memprijughojn. Tiaj memprijughoj estas sufiche fidinda, se temas nur pri
la demando, chu iu "iel" komprenas iun lingvon.

Tiom simpla la enketo(j) ne estis. Oni pridemandis preskau 30 000 da
homoj. Iam la metodo kaj la demandoj estis legeblaj ankau en la
EU-retejo. Eble ankorau nun, sed mi ne emas serchi.

Kore
Dirk

skirlet

unread,
Jan 23, 2008, 12:53:36 PM1/23/08
to
<<<Estas klare esprimita, ke oni kolektis memprijughojn.
 
Do tio ne estas studo, nur plenigo de demandaro.
 
<<<Tiaj memprijughoj estas sufiche fidinda, se temas nur pri la demando, chu iu "iel" komprenas iun lingvon.
"Iel kompreni" ne estas preciza demando. Mi konas kelkajn vortojn kaj frazojn de la germana, do mi povas respondi, ke mi "iel" komprenas la germanan :-))) Tamen mi neniam lernis kaj tute ne regas ĝin. Se oni demandas "kia estas via dua lingvo?", la homoj nomas tiun, kiun ili lernetis en la lernejo. Laŭ Eŭrobarometro, 69% de eŭropaj civitanoj diras bone aŭ tre bone paroli angle... Fidinda?..
 
<<<Iam la metodo kaj la demandoj estis legeblaj ankau en la EU-retejo.
 
Tamen mi serĉis. Neniam mi vidis precizajn demandojn, nur temoj de demandoj.
 
Kore,
Inna
 
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : mercredi 23 janvier 2008 17:23
Objet : Re: senartifika demando

.

__,_._,___

Eugen Fabian

unread,
Jan 23, 2008, 1:13:22 PM1/23/08
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> ha scritto nel messaggio
news:m3ir1ll...@elektro.pacujo.net...

> "Ken Miner" <mi...@sunflower.com>:
>
>> 1.000.000.000 homoj uzas la brit- aux la uson-anglan cxiutage.
>> Tutmonde 75% el la teleksoj, telegramoj, leteroj kaj posxtkartoj;
>> cxiom el la aviadila trafiko; duono el la cx. 10.000 gazetoj; kaj 80%
>> el la komputilaj datenoj estas en la angla. La angla estas neuxtrala
>> lingvo (lingua franca) en pluraj regionoj, aparte Barato kaj Afriko.
>
> Mi uzas la anglan lingvon ĉiutage laboreje (en Suomujo). Min la angla
> lingvo neniel ĝenas kondiĉe, ke la angloj lernu paroli la
> sudkalifornian
> dialekton! Estas bone paroli sian hejman lingvovariaĵon kun siaj
> proksimuloj, sed la tutmonda interlingvo nepre estas la sudkalifornia
> dialekto, kiun oni parolas en televido kaj kino.
>
> Mi facile komprenas la elparolon de la rumanoj, hindoj kaj meksikanoj,
> eĉ de la ĉinoj kaj vjetnamanoj, sed la elparoloj de Anglujo restas
> malfacilaj post jardeko kaj duono da loĝado en anglalingva lando, kaj
> ĝuste al la angloj estas malfacile kompreni, kion mi diras
> anglalingve.
> Mi bezonas traduktekstojn, kiam mi rigardas anglan televidprogramon,
> dum
> usona televidprogramo simple enfluas sen la tekstoj.

Mi ne scias kiu inventis la sekvan spritaĵon kies validecon viaj supraj
lineoj plene konfirmas: Anglujo kaj Usono estas landoj de komuna
kulturo, dividitaj nur de la lingvodiverseco. :o)

> Marko
>
> --
> Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net
> http://pacujo.net/marko/

Eugenio
http://eszperanto.lap.hu

PS: Mia ekzercilo (en du versioj) por la akuzativo troveblas en ĉi tiu
tototoejo sub la nomo "Eszperantò diòhèjban"( diòhèjban=nuksosele).
Ili estas deŝuteblaj senpage kiel ĉiam. :-)


Jens S. Larsen

unread,
Jan 23, 2008, 3:28:05 PM1/23/08
to
Ken Miner:

> Evoluo ene de limoj estas precize tio, kio kreis
> lingvan diversecon.

De kie vi scias ke la diverseco ne estis tie dekomence?

JSL.

Manuel

unread,
Jan 23, 2008, 3:35:01 PM1/23/08
to
On 23 Gen, 06:20, skir...@free.fr ("skirlet") wrote:
> <<<Lau tre fidinda studo "Europanoj kaj
> lingvoj" (Eurobarometer 237 el 2005) en EU15 36 % iel komprenas la
> anglan kiel fremdan lingvon kaj en EU10 nur 26 %.
> Tio ne estas studo, sed simpla "demandilo" (la faritaj demandoj ecx ne estas sur la euxropa retejo!), kaj tio tute ne estas fidinda, cxar neniu kontrolis la lingvonivelon de respondintoj.
> <<<La nombro "1 000 000 000" sonas ja tre bele.
> Jes ja :-))) Oni enkalkulas homojn, kiuj provis lerni la anglan,
> sed tio ne signifas, ke ili vere regas gxin.

Ne nur Esperantismanoj emas troigi. ;-D

Manvxelo

>   ----- Message d'origine -----
>   De : Dirk Bindmann

>   À : esperant...@esperanto.org

>   __,_._,___

Ken Miner

unread,
Jan 23, 2008, 4:01:45 PM1/23/08
to

"Jens S. Larsen" <jens_s...@yahoo.dk> wrote in message
news:fe3071b3-31ee-4b01...@v4g2000hsf.googlegroups.com...

Estis kaj estas unuoriginaj teorioj kaj pluroriginaj teorioj, sed la
nuntempa plimulto de lingvistoj ktp inklinas al unu origino, precipe pro
konvinko (cxu prava cxu neprava), ke la estigxo de la lingvo tro
malprobablas por okazi pli ol unufoje.

Ecx se estis pluraj originoj, ni scias, cxu ne, ke lingvofamilioj evoluis el
pralingvoj, pro cxiama lingva sxangxigxado plus izoligxo de homgrupoj.

Ken

Dirk Bindmann

unread,
Jan 23, 2008, 5:22:24 PM1/23/08
to
"skirlet" skribis:

> <<<Estas klare esprimita, ke oni kolektis memprijughojn.
>
> Do tio ne estas studo, nur plenigo de demandaro.

Iu devas ja plani la demandaron, organizi la enketon, kolekti la
respondojn, tiri konkludojn kaj finfine prezenti la rezulton. Mi nomas
tion studo au studajho. Se vi preferas alian esprimon: mi ne emas
disputi pri vortoj.

> <<<Iam la metodo kaj la demandoj estis legeblaj ankau en la EU-retejo.
>

> Tamen mi sercis. Neniam mi vidis precizajn demandojn, nur temoj de demandoj.

Chu vi volas laborigi min?

http://www.za.uni-koeln.de/data/en/eurobarometer/questionnaires/ZA4411_bq.pdf

Kore
Dirk

AV3

unread,
Jan 23, 2008, 5:44:49 PM1/23/08
to
Eugen Fabian wrote:
>
> "Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> ha scritto nel messaggio
> news:m3ir1ll...@elektro.pacujo.net...
>> "Ken Miner" <mi...@sunflower.com>:
>>
>>> ...

>
> Mi ne scias kiu inventis la sekvan spritaĵon kies validecon viaj supraj
> lineoj plene konfirmas: Anglujo kaj Usono estas landoj de komuna
> kulturo, dividitaj nur de la lingvodiverseco. :o)
>

George Bernard Shaw diris, ke Anglio kaj Usono estas du landoj dividitaj
per komuna lingvo, 'England and America are two countries divided by a
common language.' Iuj atribuas ion similan al Oscar Wilde.


>>
>
>


--
{\rtf1\mac\ansicpg10000\cocoartf824\cocoasubrtf420
{\fonttbl\f0\fmodern\fcharset77 Courier;}
{\colortbl;\red255\green255\blue255;}
\margl1440\margr1440\vieww12620\viewh9000\viewkind0
\pard\tx560\tx1120\tx1680\tx2240\tx2800\tx3360\tx3920\tx4480\tx5040\tx5600\tx6160\tx6720\ql\qnatural

\f0\fs18 \cf0 --- \
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++\
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||\
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||\
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||\
|| Forigu majusklajn literojn el e-po\uc0\u349 ta adreso por \u285
usta adreso || \
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++\
\pard\pardeftab720\sl280\ql\qnatural
\cf0 NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security \
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. \
They may do this without any judicial or legislative oversight. You \
have no recourse or protection.}

Eugen Fabian

unread,
Jan 24, 2008, 10:45:37 AM1/24/08
to

>
> -----Messaggio Originale-----
> Da: "Dirk Bindmann" <wal...@esperanto.de>
> Newsgroup: soc.culture.esperanto
> Data invio: mercoledì 23 gennaio 2008 17.23
> Oggetto: Re: senartifika demando

>
>
>> "skirlet" skribis:
>>
>>>>Lau tre fidinda studo "Europanoj kaj
>>>>lingvoj" (Eurobarometer 237 el 2005) en EU15 36 % iel komprenas la
>>>>anglan kiel fremdan lingvon kaj en EU10 nur 26 %.
>>>
>>> Tio ne estas studo, sed simpla "demandilo" (la faritaj demandoj ecx
>>> ne estas sur la euxropa retejo!), kaj tio tute ne estas fidinda, cxar
>>> neniu kontrolis la lingvonivelon de respondintoj.
>>
>> Ne necesis kontroli la lingvonivelojn, char la studo ne asertas pri
>> efektivaj lingvokapabloj. Estas klare esprimita, ke oni kolektis
>> memprijughojn. Tiaj memprijughoj estas sufiche fidinda, se temas nur
>> pri
>> la demando, chu iu "iel" komprenas iun lingvon.
>>
>> Tiom simpla la enketo(j) ne estis. Oni pridemandis preskau 30 000 da
>> homoj. Iam la metodo kaj la demandoj estis legeblaj ankau en la
>> EU-retejo. Eble ankorau nun, sed mi ne emas serchi.

Nun mi metas min en la vestoj de la pridemandito: Kiam oni demandis min
chu mi parolas bone angle mi respondis jese char fakte ni parolas la
lingvon preskau flue kun mia amiko Francisko. Tamen la afero ne estas
tute klara al mi.... Se mi bone komprenas kaj parolas angle kiel povis
okazi ke lastfoje kiam mi estis en Londono neniu komprenis min. Sed la fakto ke ech mi komprenis neniun ege shokis min. ....Shajnas ke mi parolas
ege malpli bone angle ol mi kredis... Erari estas home. ;o)
>
>
>
>>Kore Dirk
>
>
Eugenio
__,_._,___

Jens S. Larsen

unread,
Jan 24, 2008, 10:57:02 AM1/24/08
to
Ken Miner:

> "Jens S. Larsen":


>> De kie vi scias ke la diverseco ne estis tie dekomence?

> Estis kaj estas unuoriginaj teorioj kaj pluroriginaj teorioj,
> sed la nuntempa plimulto de lingvistoj ktp inklinas al unu
> origino, precipe pro konvinko (cxu prava cxu neprava), ke la
> estigxo de la lingvo tro malprobablas por okazi pli ol unufoje.

Pli ol unufoja ekesto de la lingvo certe estas malprobabla, sed tio ja
ne signifas ke la diverseco ne ekestis samtempe. Krome, se la lingvo
ekestis pro kauxzoj rilataj al la biologia evolucio, tiam la lingvo
mem estas natura kaj sama por cxiuj, dum la konstatebla diverseco de
gxia uzo estas rezulto de kultura evoluo.

> Ecx se estis pluraj originoj, ni scias, cxu ne, ke lingvofamilioj
> evoluis el pralingvoj, pro cxiama lingva sxangxigxado plus
> izoligxo de homgrupoj.

Tio estas tikla temo, cxar se ekzistas malsamaj lingvoj kaj lingvo
estas natura fenomeno, tiam lingvistiko subtenas la ideon ke ekzistas
malsamaj homspecioj difineblaj per lingva parenceco. Tio evidente
estas rasismo. Aliflanke, se ekzistas nur unu lingvo de unu homspecio,
lingvistiko estas versxajne tiu brancxo de biologio kiu plej forte
kondamnas rasismon. Triaflanke, se la lingvo en si mem estas origine
iusence invento, tiam lingvistiko estas neuxtrala inter rasismo kaj
malrasismo.

Jens S. Larsen

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 24, 2008, 4:05:11 PM1/24/08
to
"Jens S. Larsen" <jens_s...@yahoo.dk>:

> Tio estas tikla temo, cxar se ekzistas malsamaj lingvoj kaj lingvo
> estas natura fenomeno, tiam lingvistiko subtenas la ideon ke ekzistas
> malsamaj homspecioj difineblaj per lingva parenceco.

Tio neniel sekvas. Via argumento enhavas du erarojn:

1. Eĉ se ĉiuj lingvoj evoluis el unu pralingvo, tio nenion diras pri
la aktuala situacio, ĝuste kiel la probabla evoluo de la
vivaĵspecioj el unu praspecio ne pruvas, ke aktuale estas nur unu
vivaĵspecio.

2. Lingva parenceco ne aŭtomate indikas ion pri biologiaj specioj.

> Tio evidente estas rasismo.

Tio neniel sekvas. Faktoj neniam estas ideologiaj.

> Aliflanke, se ekzistas nur unu lingvo de unu homspecio, lingvistiko
> estas versxajne tiu brancxo de biologio kiu plej forte kondamnas
> rasismon.

Mi tute ne komprenas vian logikon. Scienco ne estas etiko.

Miroslav Baroš

unread,
Jan 26, 2008, 3:19:31 PM1/26/08
to

>legu la jhusan [anglalingvan] deklaron de brita chefministro
>David Brown afishita hodiau che BBC:
> < http://news.bbc.co.uk/go/em/fr/-/2/hi/uk_news/politics/7193681.stm >

Al la revoj de sinjoro cxefministro Gordon Brown.

En cxiu lingvo ofte aperas jenaj situacioj.

La auskultanto penas rekoni sencon de parolo uzante supozojn, konjektojn,
rezonojn ech hazardajn divenojn por malkovri, kion la parolanto intencas
diri. Rekoni intencatan vortsencon tre faciligas, se spertoj de la
auskultanto (pri parolata afero) estas la samaj kiel speroj de la parolanto.
Sed tiukaze (se fakte la ambau akiris samajn spertojn) la vortoj ofte ne
estas necesaj.

Do homoj bezonas ju pli interkonsenti, des pli ili havas malsamajn
spertojn. Sed jxus tiukaze la samaj vortoj estas ofte komprenataj malsame.

Do la cxefa kauzo de multaj malfacilajxoj estas multsenco de vortoj.

Evidentas, ke niaj homaj lingvoj estas tiukonsidere tre malperfektaj.
Tamen ne sammulte. Ekzistas lingvoj, kies vortoj estas tre multsencaj, aliaj
lingvoj estas tiukonsidere pli perfektaj.

Sxajnas al mi, ke la anglaj vortoj estas escepte multsencaj.


mb


Jens S. Larsen

unread,
Jan 26, 2008, 4:17:34 PM1/26/08
to
Marko Rauhamaa:

> "Jens S. Larsen" <jens_s_lar...@yahoo.dk>:


>> Tio estas tikla temo, cxar se ekzistas malsamaj lingvoj
>> kaj lingvo estas natura fenomeno, tiam lingvistiko subtenas
>> la ideon ke ekzistas malsamaj homspecioj difineblaj per
>> lingva parenceco.

> Tio neniel sekvas. Via argumento enhavas du erarojn:
>
> 1. Eĉ se ĉiuj lingvoj evoluis el unu pralingvo, tio nenion
> diras pri la aktuala situacio, ĝuste kiel la probabla
> evoluo de la vivaĵspecioj el unu praspecio ne pruvas, ke
> aktuale estas nur unu vivaĵspecio.

Tio ne kontrauxas mian aserton pri la konsekvencoj de la hipotezo. Se
oni povas kompari la ekziston de malsamaj lingvoj kun tiu de malsamaj
specioj, tiam la diversaj lingvoj povas havi treege malsamajn ecarojn.
Iuj povas esti pli vivomeritaj ol aliaj.

> 2. Lingva parenceco ne aŭtomate indikas ion pri biologiaj
> specioj.

Dependas de tio cxu oni opinias la lingvon ekstera aux interna al la
unuopa parolanto. Se gxi estas natura kaj interna, kaj se lingvoj
estas esence malsamaj, tiam teorie eblas per la gepatra lingvo rase
klasi la unuopan homon.


>> Tio evidente estas rasismo.

> Tio neniel sekvas. Faktoj neniam estas ideologiaj.

Prave, sed la selekto de fakto-interpretilo ofte estas.


>> Aliflanke, se ekzistas nur unu lingvo de unu homspecio,
>> lingvistiko estas versxajne tiu brancxo de biologio kiu plej
>> forte kondamnas rasismon.

> Mi tute ne komprenas vian logikon. Scienco ne estas etiko.

Ne rekte, kompreneble. Tamen ekz-e iuj interpretoj de biologiaj faktoj
estas pli subtenaj al rasismaj ideoj ol aliaj.

Jens S. Larsen

Mireille Corobu

unread,
Jan 27, 2008, 8:50:44 AM1/27/08
to
> [...]. Do homoj bezonas ju pli interkonsenti, des pli ili havas malsamajn

> spertojn. Sed jxus tiukaze la samaj vortoj estas ofte komprenataj malsame.
>
> Do la cxefa kauzo de multaj malfacilajxoj estas multsenco de vortoj.[...]

> mb

Jen tre amuza bildo kiun estas ekstrakta el tasko proponita al lernanto.
Kompreneble temas pri franca lernanto kiu respondis france al franca
demando en lerneja tasko. Mi aldonis laŭvortan tradukon en Eo por tiuj
kiuj ne povas legi en la franca.

Eĉ en fako kiu kutime famas pro rigoreco oni povas trovi perloj.
Aldoninde parenteze ke la lernanto duonpravas:
Li pravas ĉar la demando devus esti "Calcule x" (Kalkulu x)
Li malpravas ĉar en la kunteksto de la tasko li devis scii ke x ne estas
io serĉenda loke. :-)

Ridu per
www.corobu.com/Trovite.jpg
la bildo pezas nur 16 kelke da kilobitoj do fulmrapide alvenos.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Jan 27, 2008, 9:03:06 AM1/27/08
to
> Jen tre amuza bildo kiun estas ekstrakta el tasko proponita al lernanto.

kiu estas ...
> www.corobu.com/Trovite.jpg
Mireja

Ken Miner

unread,
Jan 27, 2008, 9:41:22 AM1/27/08
to

"Mireille Corobu" <mnco...@hotmail.com> wrote in message
news:603ghmF...@mid.individual.net...
[...]
Jen tre amuza bildo
[...]

Ja amuza! Mi konservis gxin. Tio estas moderna ekzemplo de antikva
"silogismo":

Premiso: Tio, kion mi diras, venas el mia busxo.
Premiso: Mi diras 'elefanto'.
Konkludo: Elefanto venas el mia busxo.

Sed vere mi preferas vian bildon. Kun via permeso mi aperigos gxin en mia
blogo.

Ken

Mireille Corobu

unread,
Jan 27, 2008, 9:57:35 AM1/27/08
to
> Sed vere mi preferas vian bildon. Kun via permeso mi aperigos gxin en mia
> blogo.
>
> Ken

Senhezite faru! :-)
Mireja

Miroslav Baroน

unread,
Jan 28, 2008, 12:01:21 PM1/28/08
to

Lau mia opinio la problemo de la frazo "Trovu x" ne trovigxas en vera
mulsenco de la vorto "trovu". Ecx ne temas pri silogismo. Temas pri elipso.
La tuta frazo estus:"Trovu longon de hipotenuzo markita per x!".

Sed nun, se vi permesos, pri io alia.
Mi tre malfacile tradukas anglalingvajn tekstojn (ekzemple pri diversaj
softwaroj). Vi certe multe pli spertas la anglan ol mi. Do min tre
interesas, cxu mi pravas asertante, ke multaj anglaj vortoj (nefakaj) estas
neelteneble tre multsencaj.

Mi dankas pri via opinio. mb


Mireille Corobu

unread,
Jan 28, 2008, 3:57:11 PM1/28/08
to
>>> Jen tre amuza bildo kiu estas ekstrakta el tasko proponita al lernanto.
>>> www.corobu.com/Trovite.jpg
>>> Mireja

> [...]. Mi tre malfacile tradukas anglalingvajn tekstojn (ekzemple pri diversaj


> softwaroj). Vi certe multe pli spertas la anglan ol mi. Do min tre
> interesas, cxu mi pravas asertante, ke multaj anglaj vortoj (nefakaj) estas
> neelteneble tre multsencaj.
> Mi dankas pri via opinio. mb

Pardonu ke mi ne respondis pri multsenceco de anglaj vortoj sed pri ne
sufiĉe preciza uzo de la franca vorto "trouver". Mia nivelo en la angla
estas tre baza: mi komprenas kiam mi legas, mi ne komprenas kiam mi
aŭdas, legante mi komprenas danke al la kunteksto eĉ kiam vortoj ne
apartenas al miaj vortkonoj. Do legante nur unu sen solida kunteksto
frazon, en kiu estas vortoj nekonataj de mi, mi dubas pri mia ĝusta
kompreno.

Amiko nia sendis al ni la amuzan bildon ĵus antaŭ ol mi legis en ĉi
forumo do mi tuj pensis: "Jen bela ekzemplo de miskompreno kiam oni vole
rifuzas atenti kunteksto".

Pri la vortoj kiuj posedas plurajn sencojn tio ne ĝenas tiuj kiuj
denaske praktikas la koncernan lingvon: ili kutimis kompreni danke al la
kunteksto. Male, por fremdulo, kiu ne kutimis al tia cerba gimnastiko,
tio tre malfacilas la lernadon de fremda lingvo.

Esperanto posedas malmultajn vortojn dusencajn sed aliflanke Eo estas
tia ke ofte mankas al ni trovi la plej ĝustan vorton, des pli kiam oni
hezitas krei novan vorton kunmetitan el la radikoj.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Jan 28, 2008, 4:05:37 PM1/28/08
to
> kunteksto. Male, por fremdulo, kiu ne kutimis al tia cerba gimnastiko,
> tio tre malfacilas la lernadon de fremda lingvo.

Pardonu: malfaciligas la lernadon
Mireja

Ken Miner

unread,
Feb 4, 2008, 10:59:46 AM2/4/08
to

"Miroslav Baroš" <bar...@volny.cz> wrote in message
news:fng4ko$1ocb$1...@news.vol.cz...
[...]

> Sxajnas al mi, ke la anglaj vortoj estas escepte multsencaj.

Tio povas esti. Aliflanke, en la universitato mi studis kelkajn jarojn la
japanan, kaj en tiu lingvo estas multege da vortelementoj, kiuj ofte povas
uzigxi ankaux memstare), kiuj havas multajn sencojn. Ili venis de la cxina,
kaj cxar en la japana mankas tonoj, des pli ili multsencas en la japana.
Ekzemple mi trovis unu fojon pli ol cent sencojn de la morfemo 'hoo' (longa
'o').

Jen anekdoto pri multsenceco en la angla. Mi konis germanon en Nov-Jorko,
kiu estis lernanta la anglan en vesperaj klasoj. Dum kristnaska sezono, lia
klaso auxskultis iun kristnask-oratorion kiu enhavas la biblian verson,
kantatan de sxafistoj, "We like sheep have gone astray" [Ni kiel sxafoj
devojigxis]. En oratorioj la kantistoj ofte ripetas fragmentojn de la
teksto, do li auxdis multajn ripetojn de "We like sheep". Cxar 'like' estas
ne nur 'kiel' sed ankaux la verbo 'sxati', mi neniam povis forigi el lia
menso la ideon, ke la sxafistoj kantas cxiam kaj denove "Ni sxatas sxafojn,
ni sxatas sxafojn."

Sendube li kredas tion gxis hodiaux!

Ken

Kalman Noel

unread,
Feb 4, 2008, 2:27:56 PM2/4/08
to
Ken Miner:

"We like sheep have gone astray"

Time flies like an arrow,
fruit flies like a banana!

Kalman

Anton Oberndorfer

unread,
Feb 4, 2008, 3:20:15 PM2/4/08
to

"Kalman Noel" skribis:>

> Time flies like an arrow,
> fruit flies like a banana!
Ĉu tio estas nova kampanjo angligi nian forumon?

Karnevale
Anton Oberndorfer

Eugen Fabian

unread,
Feb 5, 2008, 6:36:19 AM2/5/08
to

"Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at> ha scritto nel messaggio
news:47a773e0$0$11912$91ce...@newsreader02.highway.telekom.at...

>
> "Kalman Noel" skribis:>
>> Time flies like an arrow,
>> fruit flies like a banana!
> Ĉu tio estas nova kampanjo angligi nian forumon?

Probable ne. Almenau ne intence....Cetere, kial ne lerni kelkajn anglajn
esprimojn? En kursoj oni neniam lernas sufiche. Lau la reguloj de SCE
oni povas paroli pri chiuj temoj kondiche ke oni parolu esperante.
Multsignifeco de la vortoj kaj frazoj ekzistas ankau en Esperanto
precipe se parolata de anglalingvanoj (kaj ne nur de anglalingvanoj)
Ekzemple la vorto koro havas jam multajn signifojn. Krome iu volas
aldoni ankau la signifon de iaspeca mezurunuo kaj koruso.... La lingvo
plej ghusta kaj plej dolcha estas onia gepatra lingvo. ;o)


PS: Mi estas scivola pri la signifo de la frazo "fruit flies like a
banana!"
Chu, "bananoformaj fruktomushoj"?

>
> Karnevale
> Anton Oberndorfer
>
Karnevalajn salutojn
de Eugenio ;o)

Jean Hennebert

unread,
Feb 5, 2008, 7:46:22 AM2/5/08
to
"Eugen Fabian" demandis :

> PS: Mi estas scivola pri la signifo de la frazo "fruit flies like a
> banana!"
> Chu, "bananoformaj fruktomushoj"?

- Mi proponas : "fruktomushoj shatas bananon".
Sed eblas traduki ankau jene :
"frukto flugas kiel banano" ;-)

Agrablan tagon al chiuj !
Jean


Emilio Cid

unread,
Feb 5, 2008, 9:47:54 AM2/5/08
to
Mi jhus komencis subtekstigi la filmeton kun la imperialisma parolado
de la Chef-ministro Gordon Brown.

http://dotsub.com/films/novakampanjo/

Mi bezonas helpon de homoj, kiuj bone regas la anglan. Poste per la
esperanta traduko, eblas traduki al aliaj lingvoj.

Dankon,

Emilio

Anton Oberndorfer

unread,
Feb 5, 2008, 11:53:40 AM2/5/08
to

"Emilio Cid" skribis:

> http://dotsub.com/films/novakampanjo/
>
> Mi bezonas helpon de homoj, kiuj bone regas la anglan. Poste per la
> esperanta traduko, eblas traduki al aliaj lingvoj.

Mi dankas pro la indiko de dotsub.com kie vi volas subtekstigi la filmon en
Esperanto. Mi mem testis la aferon kaj ĝoje konstatis ke eblas entajpi la
esperantajn literojn, do ne necesas uzi surogatan skribon.

Tamen mia intenco ne estas subtekstigi alilingvajn filmojn en Esperanto, sed
esperantlingvajn filmetojn en la germana, ĉar tio servas por diskonigi
Esperanton kaj komprenigi ĝin. Aliflanke ne interesas min aŭdi fremdlingvan
sonon kaj legi esperantan tradukon subtekste.

Mi pensas ke precipe la parolado de Gordon Brown ne indas tiun laboron.
Sufiĉas legi la tekston. Kaj ludi sur la politika - kontraŭimperiisma -
klavaro por antaŭenigi Esperanton, estas sensence. Eblas antaŭenigi
Esperanton nur per pozitiva laboro, tio estas en tiu kazo produktado de
filmetoj en Esperanto.

Anton Oberndorfer

unread,
Feb 5, 2008, 12:36:54 PM2/5/08
to
Mi spektis subtekstigitan filmeton ĉe dotsub.com. Kiam mi kopiis la
flv-dosieron de la filmo kaj poste spektis ĝin, mi vidis la filmeton nur sen
subtekstoj. Ŝajne la subtekstoj estas en aparta swf-dosiero kiu alvenas
paralele kun la filmeto.

Tio signifas ke oni povas spekti la filmetojn subtekstigitajn per dotsub.com
ankaŭ nur ĉe dotsub.com. Mi vidis tamen ke dotsub.com ne estas populara, do
ne estas platformo por prezenti ion al granda publiko. Do bela teknika
solvo, sed por esti sukcesa ĝi devus funkcii ankaŭ ĉe Youtube.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Eugen Fabian

unread,
Feb 5, 2008, 12:52:34 PM2/5/08
to

"Jean Hennebert" <jm....@wanadoo.fr> ha scritto nel messaggio
news:47a85ac3$0$870$ba4a...@news.orange.fr...

> "Eugen Fabian" demandis :
>> PS: Mi estas scivola pri la signifo de la frazo "fruit flies like a
>> banana!"
>> Chu, "bananoformaj fruktomushoj"?
>
> - Mi proponas : "fruktomushoj shatas bananon".

Mi dubas... Chu ili shatas nur unu bananon? ( a banana?)
Shajnas ke al ili ne mankas la apetito. :o)

> Sed eblas traduki ankau jene :
> "frukto flugas kiel banano" ;-)

Jes. Tiel estas eble. Mi ech akceptus tiun signifon en songho au kiam mi
estas ebria. ;o)


>
> Agrablan tagon al chiuj !
> Jean
>

Vivu la karnevalo! ;o)
Eugenio

Emilio Cid

unread,
Feb 5, 2008, 4:22:28 PM2/5/08
to

Jen la filmo kun la deklaro de Gordon Brown kun subtekstoj en pluraj
lingvoj (registrighu kaj aldonu vian lingvon)

http://dotsub.com/films/ukdeclares/

Emilio

Emilio Cid

unread,
Feb 6, 2008, 9:28:13 AM2/6/08
to
Oberndorfer skribis:

> Tio signifas ke oni povas spekti la filmetojn subtekstigitajn per dotsub.com
> ankaŭ nur ĉe dotsub.com. Mi vidis tamen ke dotsub.com ne estas populara, do
> ne estas platformo por prezenti ion al granda publiko.

Prave. Lau mi la plej bona retejo por videoj estas video.google.com,
char ghi ebligas pli grandajn kaj bonkvalitajn filmoj ol Youtube.
Cetere ghi permesas subtekstojn en pluraj lingoj.

Sed dotsub estas pli facila por meti la subtekstojn kaj ebligas
kunlaboron en la tradukoj. Ekzemple vi povos meti germanajn
subtekstojn en tiu filmeto.

Mi kunsentas kun vi ke produkti filmojn en esperanto estas bona
disvastilo kaj mi mem agadas en tiu brancho, sed estas aliaj bonaj
rimedoj ankau.

Ghenerale ne-esperantistoj ne konas la proponon de nia lingvo kaj
kredas ke nia celo estas anstataugi chiujn lingvojn de la mondo per
esperanto. Ni ne havas sufiche da mono kaj forto por klarigi tion al
la tuta mondo, kaj lau mi tiu antaujugho estas la plej grava
malhelpilo al esperanto.

Mi spertis ege bonajn rezultojn kiam mi ligis esperanton al la movado
por defendo de la portugala. Homoj nun ekopinias ke esperanto estas
serioza afero kaj vere kredas je nia propono nun. Mi povis klare
montri ke esperanto ne estas minaco, ke ghi helpos protekti chiujn
lingvojn de la mondo kaj ke indas apogi esperanton.

Mi opiniis ke la filmeto de Gordon Brown estas interesa al homoj de
chiuj lingvoj. Li ech mensongas ke la angla estas parolata de pli ol
miliardo da homoj.

Dum tiu politika agado, mi ne sugestas ke ni perdu tempon batalante
kontrau la giganta forto de la "angla imperio", sed ni devas fokusigi
niajn fortojn je la konservado kaj valorigado de la lingvoj.

Emilio

0 new messages