Ni jam komencis traduki ghian kurson al esperanto, sed ni bezonas vian
simplan klakon por fini la laboron.
Chiu frazo tradukita au vochparolita necesas ricevi minimume 5
pozitivajn poentojn por esti akceptita en la sistemo.
Do ni, la tradukantoj de livemocha petegas ke vi registrighu che
http://www.livemocha.com/
En via profilo, indiku bonan regon (Advanced, Fluent, Native..) de
Esperanto, kaj sendu mesaghon al
mt @ livemocha.com (sen spacoj) kun
my name:......
my email:.......
I am fluent in Esperanto and want to help translate into it (mi estas
fluanta en esperanto kaj volas traduki al ghi)
Poste vi ricevos rajton taksi tradukojn kaj taksi prononcojn
Ni petas ke vi vizitu la retejon chiusemajne por kontroli chu estas
novaj taksendaj frazoj.
Dankon,
Emilio
Se vi havas dubojn, kontaktu
Robert Bogenschneider (brilanto)
http://www.livemocha.com/profiles/view/1953507
DM kaj D de UEA
Ĝi evidente ne estas esperantista entrepreno, sed privata entrepreno en
Seattle, Usono.
Esperantistoj do senpage kunlaboru en kurso kiu estas la sama en ĉiuj 30
lingvoj. Estas nura traduko de frazoj. Esperantistoj ankaŭ voĉlegu la
frazojn por registri ilin en la retejo. Kio povas funkcii en la lingvoj kun
sufiĉe granda parolkomunumo en ĉi tiu kazo plej verŝajne ne funkcios, ĉar
mankas kapablaj parolantoj.
Mi taksas tian kurson stultaĵo rilate al Esperanto. Laŭ mi ĝi nur estas
laŭvica talpeca iniciato kiu kaŭzos fine nur elreviĝon.
Kial do subteni tiun kurson? Ĉu ĝi estos laŭ enhavo aŭ prezento pli bona ol
aliaj? Aŭ ĉu ĝi nur estas pli bona loko por prezenti Esperanton? Laŭ mi la
respondo je ambaŭ demandoj estas: ne.
En Youtube troviĝas jam bonega kurso: Esperanto - pasporto al la tuta mondo.
En ĝi oni povas spekti homojn paroli bonegan vivan Esperanton. Tiu kurso
superas ĉiujn aliajn E-kursojn en la interreto multoble.
Do mi nur povas konsili al vi: Forgesu pri la supre menciita kurso. Se vi
emas helpi al iu lerni Esperanton per la interreto, ofertu la "Pasportan"
kurson de ELNA.
Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
> Esperantistoj do senpage kunlaboru en kurso kiu estas la sama en ĉiuj 30
> lingvoj. Estas nura traduko de frazoj. Esperantistoj ankaŭ voĉlegu la
> frazojn por registri ilin en la retejo.
Vi pravas ke la kurso ne estas bona, simpla traduko. Che lernu estas
multaj aliaj kursoj pli taugaj, kreitaj ekskluzive por esperanto.
> Kio povas funkcii en la lingvoj kun
> sufiĉe granda parolkomunumo en ĉi tiu kazo plej verŝajne ne funkcios, ĉar
> mankas kapablaj parolantoj.
Se vi provos viziti la tradukon, vi vidos ke estas pluraj bonaj
prononcoj en esperanto, sufiche varia. Mankas tie via bona prononco.
> Kial do subteni tiun kurson? Ĉu ĝi estos laŭ enhavo aŭ prezento pli bona ol
> aliaj?
Ne, ghi ne estas bona.
> Aŭ ĉu ĝi nur estas pli bona loko por prezenti Esperanton?
Jes, la loko estas bonega por prezenti esperanton. Estas komunumo kun
4 milionoj da homoj, kiuj emas lerni lingvojn. Granda parto el ili
lernas pli ol unu lingvo tie.
Estas tre bone ke temas pri privata entrepreno, char ili volas kaj
bezonas kreski por gajni monon.
Chu esperantistoj senpage traduku ech por firmaoj, Livemocha havas
grandan aliron al la lingvolerna merkato: 4 milionoj da membroj en
>200 landoj, kaj multaj vere scivolemaj kaj lernemaj pri aliaj lingvoj
ne estas preteratendenda fakto.
Kaj je la 12a de novembro la firmao ech akceptis la premion en
Buckingham-palaco en Londono (transdonita de princo Philip), kiel
distingo pro elstara lernprogramo por la angla. Temas pri pagenda
produkto "Active English", dum la chefa parto de la retejo bazighas
sur la senpaga, komunume lernata retejo.
Lernantoj ne nur povas eklerni senpage intertempe 30 lingvojn, sed
ankau tradukas pliajn.
Chiukaze Livemocha havas bonan prestighon [ankau ricevis premion kiel
elstara juna entrepreno], kaj endas pruvi al ghi, ke la miloj, kiuj
pledis enkonduki esperanto-kurson al Livemocha - ne mensogis pri la
internacia disvastigho de Esperanto.
Ni ebligu pruvi, ke Esperanto estas vere parolata, kaj ke ech minimuma
bezono de 5 vochoj po vorto estas plenumebla de esperantaj
tradukantoj!
> En Youtube troviĝas jam bonega kurso: Esperanto - pasporto al la tuta mondo.
> En ĝi oni povas spekti homojn paroli bonegan vivan Esperanton. Tiu kurso
> superas ĉiujn aliajn E-kursojn en la interreto multoble.
Certe Pasporta estas bonega kurso, mi jhus sendis 15 kopiojn al
Burundo, aranghis manieron por ke brazilanoj achetu ghin, kaj
kunlaboras por meti ghin en interreto kun subtekstoj.
Sed en livemocha ni havos oportunon konatighi kun multaj lernantoj, al
kiuj ni povos indiki aliajn kursojn kiel tiuj de lernu.net au
pasporto.
Emilio
> Ĝi evidente ne estas esperantista entrepreno, sed privata entrepreno en
> Seattle, Usono.
> Esperantistoj do senpage kunlaboru en kurso kiu estas la sama en ĉiuj 30
> lingvoj.
kaj do?
Nek Youtube/Google/Yahoo estas esperantistaj entreprenoj - kaj laŭ la
moralo de iuj kritikantoj miliarde [aŭ "bilione"] pli fiaj -
kaj mi ne memoras pri simila ĝenerala kaj aplomba antaŭkondamno
kontraŭ ili..
> Estas nura traduko de frazoj. Esperantistoj ankaŭ voĉlegu la frazojn por registri ilin en la retejo.
Tio estas ekzakte la sama maniero kiel aldoni subtekstojn al videoj,
aŭ ĉu mi pretervidas ion?
En Livemocha ne estas simple traduko, sed akompane foto kaj koncerna
sono - eĉ en Esperanto KAj la elektita lernlingvo.
Ĉiuj ekzercoj estas en konteksto de kurso, kaj ne sole prezentas
sonojn senrilatajn al io ajn.
Elstare al aliaj metodoj ili uzas pli da diversaj manieroj ripeti:
legi, mem registri, "magnetaj" ekzercoj, mesaĝoj kaj babilo al realaj
personoj.
> Mi taksas tian kurson stultaĵo rilate al Esperanto. Laŭ mi ĝi nur estas
> laŭvica talpeca iniciato kiu kaŭzos fine nur elreviĝon.
> Kial do subteni tiun kurson? Ĉu ĝi estos laŭ enhavo aŭ prezento pli bona ol
> aliaj?
Ajna esperantokurso rezultos en elreviĝo, se oni ne taŭge akompanas la
lernantojn [Plej multe ploras ĝuste hungaroj, kiuj vidas nur ridindan
procentaĵon de la laŭdire miloj da Esperanto-ekzamenitoj ĉiujare aperi
en la movadaj strukturoj].
[Kompreneble: se iu havas aliajn pruvojn, mi volonte scivolemos]
Krome la kursoj ĝis nun ekzistas nur en niveloj 101..202 - unua celo
do estas unua konatiĝo kaj plifortigo de memkonfido skribi kaj paroli
en la nova lingvo, sen timi la erarojn.
Kaj ĝuste tio estas la granda elstariga diferenco de Livemocha: ĝi
funkcias - same kiel lernu.net! - kiel granda reta komunumo. Ekzercoj
estas korektataj de laŭeble denaskuloj (aŭ bone parolantoj - aŭ
almenaŭ iom pli spertaj ol la koresponda lernanto).
Krome eblas babili voĉe kun la lernanto.
Tio donas eblecojn konatiĝi kun veraj parolantoj de Esperanto, kaj en
interŝanĝoj konatigi la movadon.
Pro la granda nombro da uzantoj (Ĉu ajna esperanta lingvokurso havas 4
milionojn da lingvolernemaj lernantoj? Kaj notu: ĉi tie temas pri NE-
esperanta retejo, do la homoj venas memstare, kaj ne ĉar ili jam estis
informitaj kaj instigitaj de alia esperanteca loko..)
[Kompreneble tiu sumo enhavas ĉiujn lingvojn kaj nivelojn - sed same
tio validas por aliaj e-kursoj, krom la limigi al unu lingvo]
> Kial do subteni tiun kurson? Ĉu ĝi estos laŭ enhavo aŭ prezento pli bona ol
> aliaj?
Almenaŭ la pli altrangaj, pagendaj kursoj ricevis ĝuste je la 12a de
novembro la premion pro plej elstara lernsoftvaro de la angla. Kaj ili
ja konkurencas kun konataj programoj kiel RosettaStone [pri kiu mi
legis, ke same Esperanto-versio survojas. Ĉu vi ankaŭ kontraŭbatalas
tion? Aŭ ĉu pagendaj programoj ajnakaze estas pli bonaj kaj
laŭdendaj?].
(http://communityblog.livemocha.com/)
Por mi tio sonas sufiĉe instige subteni Livemocha per iom da mia tempo
kaj scio.
Aldone mi nenie aŭ neniel malinstigas rezigni pri aliaj kursoj. Mi
simple proponas kaj petas kunhelpi laŭeble, same kiel poste daŭre
subteni ĝian pluevoluon.
> Aŭ ĉu ĝi nur estas pli bona loko por prezenti Esperanton? Laŭ mi la
> respondo je ambaŭ demandoj estas: ne.
Kompreneble: estas "ĉielvasta" diferenco, ĉu Esperantokurso videblas
al 50000 esperantistoj [mi dubas sincere, ĉu ĉiuj membroj vere aktivas
kaj paralele iras al aranĝoj, aĉetos librojn aŭ vizitos grupojn..] aŭ
konatoj de ili, aŭ tute senaltrude al 4000000 parolantoj de la angla,
brazil-portugala, ĉina, araba...
Ili akceptos Esperanton tute nature kiel unu plian al la 30 aliaj
"naturaj" lingvoj.
[Kaj daŭre aldoniĝadas pliaj lingvoj: litova, vjetnama..]
Neniu plendas, ke la islanda, estona aŭ urdua lerneblas en reto - sed
iuj Esperantistoj tuj vidas la mondon perei kaj eĉ ne testas la
eblecojn kaj potencialon ekz. aldoni al ĉiu privata mesaĝo informon
pri Jutubo aŭ Pasporta Servo...
Krome: ĉar ĝuste ĉiuj lingvoj sekvas la saman modelon, oni povas rekte
kompari la versiojn kaj des pli bone kompreni, pri kio temas.
Per la poenta sistemo iuj sentas sin instigataj lerni pli, kaj montri
al aliaj, kiom diligentaj aŭ kleraj ili estas.
> En Youtube troviĝas jam bonega kurso: Esperanto - pasporto al la tuta mondo.
> En ĝi oni povas spekti homojn paroli bonegan vivan Esperanton. Tiu kurso
> superas ĉiujn aliajn E-kursojn en la interreto multoble.
[Supozeble vi ne povas indiki ian kvantan komparon al ekz.
cursodeesperanto.com.br, lernu.net kaj aliaj, ĉu?
Mi arde scivolemus..]
> Do mi nur povas konsili al vi: Forgesu pri la supre menciita kurso. Se vi
> emas helpi al iu lerni Esperanton per la interreto, ofertu la "Pasportan"
> kurson de ELNA.
> Sincere
Mi ne volas kritiki la ELNA-kurson nek vian agadon de videoj kun
subtitoloj: tio estas bonegaj iniciatoj.
Sed bonvole same respektu aliajn iniciatojn. Aŭ almenaŭ informiĝu
antaŭ eltrumpeti tiajn frazojn..
Vi ja ne estas la fifame miloble konata fakulo, kiu asertas, ke
Esperanto mortas kaj ne havas kulturon - des pli sen ajna rigardo de
faktoj - aŭ ĉu tamen?!
Bele, ke ia diskuteto ekas - ĉiu rajtas komenti kaj "pruvi", ke
Livemocha.com estas fuŝa.
Esperanto nur venos, sed haveblas jam 30 "normalaj" lingvoj por testi
- esperanta versio ja funkcios ekzakte same.
Almenaŭ post la oficiala disponeblo, ĉar momente la kurso ankoraŭ ne
estas finita kaj enretigita, sed ja promesita.
Ĉiu lernanto havas propran lernmanieron: unu lernas gramatike, alia
devas aŭskulti, alia devas danci, alia koruse ripeti, sekva kanti aŭ
bezonas silenton.
Mi deziras al viaj videoj plejan sukceson - same al lernu, edukado,
kaj ajna alia kurso de Esperanto - en ajna formo: ĉu papere aŭ
elektronike koresponde, ĉu dissendoliste, tvitere, aŭ kiu scias kiaj
manieroj ankoraŭ ekzistas.
Ĉu bone tiel?
"Vivi kaj lasi vivi" estu la moto - kaj poste videndos, kiel evoluas
la afero - ĉu ĝi fiaskos [kaj kun ĝi la kompleta movado - tiukaze
almenaŭ oni scias, ĉu indas "finvenkisto", "raŭmisto" aŭ
"anacionisto"..] aŭ ĉu aperis ia nova espero.
Kiu jam scias?
Simple ni provu.
Korajn salutojn al ĉiuj (mi malofte skribas ĉiforume, sed tiaj frazoj
ja meritas komenton..),
Robert.
Mi tute samopinias. Mi ĉi tie donis konsilon. Eble la afero tamen sukcesos.
Se jes, mi ne estos malfeliĉa pri tio. Eble mi pretervidis iun gravan
sukcesigan faktoron. Kaj estas bone ke vi tiel arde defendis vian aferon.
Eble tio instigos sufiĉe da homoj kunlabori en la projekto. Ĉu la
prizorgantoj de lernu.net bonvenigas tiun konkurencan iniciaton?
SCE estas diskutejo. Mi ĝojas pri la diskuto.
Koran dankon, Anton!
Unu sukcesiga faktoro estus pli vasta kaj kvalita kunlaboro: la
farantoj kaj uzantoj ja vidu, ke tiu milo da subtenaj voĉoj ne estis
rezulto de simpla kampanjo, sed ke la lingvo vere estas uzata
internacie, kiel estas asertata foje.
> Kaj estas bone ke vi tiel arde defendis vian aferon.
> Eble tio instigos sufiĉe da homoj kunlabori en la projekto.
Jes, ni vidos. ["Jes, ni povas" estus iom triviala intertempe - kaj eĉ
ne aprezata ĉe ĉiuj, ĉu ne?]
> Ĉu la prizorgantoj de lernu.net bonvenigas tiun konkurencan iniciaton?
Tion mi ne scias. Eble iuj aktivuloj ja legas en tiu forumo kaj eble
komentas aŭ opinias.
Estas spaco por ĉiaj iniciatoj, same kiel ekzistas tiom diversaj
homoj, kaj neniu devigata al io.
Se estus la samaj "celgrupoj", tiam ili ricevas plian alternativon -
kaj ja eblas reklami al aliaj kursoj, tio plene dependas de la dediĉo
de la tutoroj kaj akceptemo de la lernontoj.
Cetere, eblas komerce reklami en Livemocha. Se lernu havas la monon
por tio, ne estus la plej malruza afero reklami tie - antaŭ ol aliaj
faras tiel. Estas kelkaj lingvolernejoj, eldonejoj de softvaro,
vojaĝoj ktp. - kial ne esperantaj entreprenoj utiligu tiun ŝancon?
> SCE estas diskutejo. Mi ĝojas pri la diskuto.
Videndos, ĉu la foje aŭgurata "tomba silento" daŭros, aŭ kiel evoluas
ĉio.
Ĉiuj estas invitataj rigardi, ĉu livemocha.com taŭgas por la propraj
bezonoj, aŭ ĉu ĝi indas esti subtenata.
Amike,
Robert.
La lernantoj de lernu.net venas el la esperanta medio. La lernontoj de
esperanto de Livemocha venos el Livemocha mem, kaj Lernu ne havas
aliron al ili nun, sed post la lancho de la esperanto versio jes.
Mi klarigas pli bone; la kvalito de lernu.net kaj pasporto... estas
pli alta ol tiu de Livemocha, char ili ne estas tradukoj de angla
kurso, sed kursoj originale verkitaj por esperanto. Sed en Livemocha
estas 4 milionoj da lernantoj, kaj se esperanto aperos apud la aliaj
lingvoj, en portalo por lingvemuloj, certe kelkaj el ili scivolos pri
esperanto.
Ili povas vidi esperanton kiel kuriozajho, kaj kelkaj provos ghin. Se
nur 1% el la lernantoj provus la kurson, estus jam 40 mil novaj
lernantoj, kiuj havos kontaktojn kun spertaj esperantistoj, kiuj
serchos esperantajn grupojn, asociojn, kaj certe konatighos kun
lernu.net, pasporto.. kaj kursodeesperanto.com.br.
Mi vidas ke Livemocha ne estos konkurenca, sed apoganta de la nunaj
kursoj de esperanto. Livemocha povas porti novajn lernanojn al ili.
Mi forte subtenas la kurson de esperanto che livemocha, kaj invitas
lertajn esperantistojn hepi traduki kaj vochregistri partojn de la
kurso.
Mi tre ghojus se la modela prononco de Anton estus parto de la nova
kurso.
amike,
Emilio
.
Se temas pri privata profitocela entrepreno, ili plej verŝajne ne senpage
donas aliron al la datumaro. Se ekzemple por varbi partoprenantojn por
internacia renkontiĝo iu organiza teamo petas kontaktojn kun la
kursfinintoj, la entrepreno postulos reklampagon.
> Mi tre ĝojus se la modela prononco de Anton estus parto de la nova kurso.
Mi bedaŭras, sed mi ne senpage kunlaboros en afero pri kiu nek mi nek iu
komunutila esperanta organizaĵo havas iajn rajtojn.
La kurso estas senpaga por chiuj 30 lingvoj. En kelkaj lingvoj estas
ankau pagataj versioj, kie ili oferas personajn kontaktojn kun
instruistoj.
Kompreneble ili ne donos la datumaron, same kiel Youtube. Orkut,
Ipernity, ktp. Kiam mi bezonis datumaron de Lernu por kontakti
tradukantojn por la Monda Socia Forumo, ili ne donis al mi, mi serchis
ilin, kaj sendis individuajn mesaghojn. Sed kaj en lernu kaj en
livemocha vi povas serchi en la datumoj por homoj, kiuj parolas
esperanton kaj kontakti ilin.
Mi ne komprenas kial vi akceptas Youtube kaj ne Livemocha. Se vi ne
volas partopreni, tute bone, sed kial batali kontrau iniciaton, kie
multaj esperantistoj partoprenas. Kial insulti tiujn kunlaborantojn,
char tiu, kiu faras stultajhon, stulta estas. Mi ne kredas ke mi, nek
tiuj kunlaborantoj estas stultaj. Kiel vi povas antauvidi la
estontecon kun tiom da certeco kaj diri ke la kurso estos malbona,
malhelpa ?
Emilio
> La kurso estas senpaga por ĉiuj 30 lingvoj. En kelkaj lingvoj estas
> ankaŭ pagataj versioj, kie ili oferas personajn kontaktojn kun
> instruistoj.
Ke la kurso estas senpaga por la lernantoj, pri tio mi ne dubis. Sed tiu kiu
investas sian laborforton ne havas rajton pri la datumaro de la lernantoj
resp. devas pagi por la uzado.
> Kompreneble ili ne donos la datumaron, same kiel Youtube.
Youtube ne estas komparebla kun kursofertanto. Ne estas bezono de datumaro
en Youtube.
> Kial insulti tiujn kunlaborantojn, ĉar tiu, kiu faras stultaĵon, stulta
estas.
> Mi ne kredas ke mi, nek tiuj kunlaborantoj estas stultaj.
> Kiel vi povas antaŭvidi la estontecon kun tiom da certeco
> kaj diri ke la kurso estos malbona, malhelpa ?
Mi pardonpetas pro la malbona vorto "stulta" kaj nun diras ke la iniciato ne
estas celkonduka.
Do mi opinias ke la laboro estas grandaparte vana kaj ne kondukas al la
dezirata celo. La kurso en si mem certe ne estas malbona aŭ malhelpa, sed ĝi
ne plenumos viajn esperojn.
Mi diras tion ĉar mi estas poresperanta aganto de pli ol 40 jaroj kaj mi jam
de pli ol 10 jaroj agas ankaŭ en la interreto. Mi analizis la mekanismojn de
funkciado resp. nefunkciado de kampanjoj kaj la kampanjo pri la nova kurso
portas kelkajn karakterizajn elementojn kiuj indikas al mi ke la afero plej
verŝajne malsukcesos. La revado pri grandaj kvantoj da novaj lernantoj estas
netaŭga iluzio.
Mi opinias ke estas multe pli bone subteni la produktadon de filmetoj. Ĵus
hodiaŭ aperis filmeto de brazilano kiu prezentis sin en bona Esperanto.
Bedaŭrinde la bildo estas tute malhela kaj la sono malforta. Jen la ligilo
al la filmeto de ProfSeba: http://de.youtube.com/watch?v=yxLPOURO3yk
Mi konscias ke mia sinteno ne estas facile komprenebla, sed mi ne ĉesos
diskonigi ĝin, ĉar mi pensas ke mi pravas. Mi volonte akceptas
kontraŭargumentojn ĉar per ili mi povas pluevoluigi miajn tezojn.