Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

plenluno de februaro

8 views
Skip to first unread message

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 12:49:53 PM2/7/12
to
Se iu interesiĝas pri bela vido de la plenluno (7-a de februaro je la
horo 21h55m utc), grimpanta en bretonia ĉielo observu la jenan:
http://webcam.centrenautiquelesconil.com/public/webcam/blank.php
<http://webcam.centrenautiquelesconil.com/public/webcam/blank.php>
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 1:14:13 PM2/7/12
to
Tamen ne kredu ke mi ŝatas la plenlunon, tute male mi malŝatas ĝin :-/.
Sed la vido kaj la lumo super la maro ja estas vere bela.
Mi nun observas klare du lumaj punktoj kaj iras serĉi ĉu ĉu ili estas
planedoj aŭ steloj, kaj kiuj?.
Steloj plaĉas al mi sed ne la planedoj.
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 1:46:11 PM2/7/12
to
Ili estas steloj: Siriuso (α Canis Majoris) kaj Proĉiono? Prokiono?
Prociono? (α Canis Minoris / α CMi). Nun ili ne plu estas videblaj ĉar
ili situas tro sude kaj la retkamerao fotas nur orienten.

Sed ekde la loka horo 21h la planedo grimpos ankaŭ el oriento al la sudo
do eblas ke oni vidu ĝin per la retkamerao.
Mireja

eugen....@gmail.com

unread,
Feb 7, 2012, 3:25:56 PM2/7/12
to
Mi ne estas astronomo. Mi facile konfuzas planedojn kun steloj. Kiel vi sukcesas distingi ilin?

E.F

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 3:59:30 PM2/7/12
to
>> Le 07/02/2012 18:49, mireille corobu a écrit :
>>> Se iu interesiĝas pri bela vido de la plenluno (7-a de februaro je la
>>> horo 21h55m utc), grimpanta en bretonia ĉielo observu la jenan:
>>> http://webcam.centrenautiquelesconil.com/public/webcam/blank.php
>>> <http://webcam.centrenautiquelesconil.com/public/webcam/blank.php>
>>> Mireja

> Sed ekde la loka horo 21h la planedo grimpos ankaŭ el oriento al la sudo
> do eblas ke oni vidu ĝin per la retkamerao.
> Mireja

Temas pri la planedo Marso. Nun videblas lumon grimpantan al la sudo ĉu
Marso? Mi ne scias ĉar mi ne povas observi eksterdome la aktualan ĉielon.
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 4:17:39 PM2/7/12
to
Le 07/02/2012 21:25, eugen....@gmail.com a écrit :
> Mi ne estas astronomo. Mi facile konfuzas planedojn kun steloj. Kiel vi sukcesas distingi ilin?
>
> E.F

Ankaŭ mi ne estas fakulo pri astronomio sed iu, ĉi tie, donis interesan
nomon, tiu estas "stellarium". Mi elŝutis la programon al mia komputilo
kaj danke al tiu ege interesa programo mi povas scii kion mi observas en
la ĉielo. La lumo de la planedoj observata per la okuloj ne aspektas
samkiel tiu de la steloj (almenaŭ por la rekte perokulaj videblaj ĉielaj
noktaj lumoj).
Mireja


mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 4:30:17 PM2/7/12
to
Mi korektas eraron:
> Temas pri la planedo Marso. Nun videblas LUMO GRIMPANTA al la sudo ĉu

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 7, 2012, 4:49:59 PM2/7/12
to
eugen....@gmail.com:

> Mi ne estas astronomo. Mi facile konfuzas planedojn kun steloj. Kiel
> vi sukcesas distingi ilin?

Se estas brilanta "stelo" tie, kie oni scias, ke ne estas stelo, tio
estas aŭ planedo aŭ aviadilo. La suno, la luno kaj la planedoj estas sur
cirklo, kiu pasas tra la horoskopaj stelaroj (la zodiako).

Se la planedo estas tre brilanta kaj proksima al la suno, temas pri
Venuso. Aliokaze temas pri Jupitero aŭ Marso. Se la planedo estas ruĝa,
ĝi estas Marso.

Mi kredas, ke nun temas pri Venuso, Jupitero kaj la luno.

Merkuro estas proksimega al la suno. Mi nur dufoje vidis ĝin.
Pasintvintre mi legis en gazeto la precizan lokon, kie ĝi estis
trovebla. La ĉielo estis klara, do mi intence volis serĉi ĝin. Kvankam
mi rigardegis al la ĝusta loko, mi ne rimarkis ĝin, ĝis mia filino
montris ĝin al mi.

Per simpla (bonkvalita) binoklo oni povas observi la kraterojn sur la
luno kaj la kvar ĉefajn lunojn de Jupitero.


Marko

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 11:25:15 PM2/7/12
to
Le 07/02/2012 22:49, Marko Rauhamaa a écrit :

> Mi kredas, ke nun temas pri Venuso, Jupitero kaj la luno.

> Marko

En la horo kiam vi skribis, Jupitero estis videbla okcidente en malalta
pozicio super la horizonto (preta por kuŝiĝi sub via horizonto
okcidenta) kaj Venuso jam ne plu videblis (samkiel la suno).
Mi povas per la programo "stellarium" observi la ĉielon en ajna loko
ekde la tero kaj ŝanĝi la tempo (tago kaj horo).

Se la lumo videbla sur la bildo "marso" ne estas tiu de stelo, de
kontrolo per "stellarium" mi povas diri ke ĝi estas la lumo de Marso.

http://www.corobu.com/marso.jpg
<http://www.corobu.com/marso.jpg>

Kaj tiuj kiuj situas dekstre rilate la plenlunon sur la bildo
"plenlunofebruar2" plej verŝajne estas la lumoj de Siriuso kaj de Prociono.

http://www.corobu.com/plenlunofebruar2.jpg
<http://www.corobu.com/plenlunofebruar2.jpg>

Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 7, 2012, 11:34:41 PM2/7/12
to
Nu, mi vekiĝis por kontroli la akvan temperaturon de la kela domhejtilo
kaj nun iras por plua dormo.
Steloj kaj planedoj povas ade rondiri super mia kapo mi forestos en miaj
teranaj revoj...
Mireja :-)
Mireja

eugen....@gmail.com

unread,
Feb 8, 2012, 2:04:07 AM2/8/12
to
Venuso estas tiel brila ke ĝi konfuzeblas kun stelo. Ankaŭ mi havas tiun tre interesan programon kiun vi menciis. Se per ĝi mi alproksimigas brilpunkton de la nokta ĉielo, en ĉi tiu kazo mi kapablas distingi planedojn disde steloj. Krome "stellarium" donas tre interesajn datenojn.

E.F

mireille corobu

unread,
Feb 8, 2012, 5:42:28 AM2/8/12
to
> Nu, mi vekiĝis por kontroli la akvan temperaturon de la kela domhejtilo
> kaj nun iras por plua dormo.
> Steloj kaj planedoj povas ade rondiri super mia kapo mi forestos en miaj
> teranaj revoj...

kaj sonĝoj
Mireja


0 new messages