La ĉeftribunalo de Usono hodiaŭ fine decidis la aferon: la konstitucio
koncernas la individuojn. Nek la aŭtoritatuloj nek la parlamentoj de
Usono rajtas malpermesi batalilojn. Tuja sekvo estas, ke malvalidiĝis la
leĝo de Washington D.C., laŭ kiu oni tute ne rajtas posedi manpafilojn.
Tamen tiu ĝenerala, kvalita decido ne klarigas ĉion. Ekzemple oni ne
scias, ĉu oni rajtas iel *limigi* la individuan rajton. La oficistoj de
Washington D.C. kredas tion, kaj ĝis plua tribunala decido la urbo
permesas nur po unu manpafilo por homo kaj nur ene de la hejmo. Krome ĝi
daŭre malpermesos manpafilojn de krimintoj kaj mensmalsanuloj.
Do restas multaj temeroj por ardaj debatoj. La poruloj de la bataliloj
ja tradicie insistas, ke la fina celo de la koncerna paragrafo estas ne
tiom protektado kontraŭ krimistoj kiel protektado kontraŭ la ŝtato.
Alivorte usonanoj ĝenerale kredas, ke la konstitucio garantias la rajton
al spontanea sanga ribelo. (Ĉu eble ĝi estas la sola tia konstitucio en
la historio de la homaro?)
Por ke tiu populara kaj vaste instruata interpreto validiĝu, la
ĉeftribunalo devos decidi, ke la individuoj povu armiĝi almenaŭ egale
bone kiel la ŝtato. Do la individuoj rajtu armiĝi per pafilegoj, tankoj,
bombaviadiloj, atombomboj kaj similo. Alie la rajto al ribelo estus nur
sensignifa ŝerco.
Marko
Eble interesus vin la pragmatika vidpunkto (eblas legi enkondukon al la
pragmatiko ce
http://www.sunflower.com/~miner/ENKONDUKO_package/enkonduko.html); mallonge,
la pragmatiko estas la studo pri lingvaj signifoj en kuntekstoj (dum la
semantiko pritraktas lingvajn signifojn sendepende de kuntekstoj).
Grava koncepto en la pragmatiko estas _presupozo_ (en mia artikolo mi
klarigas, kial mi neologismas kaj ne simple uzas "antauxsupozo"). Unu tre
simpla speco de presupozo estas _ekzist-presupozo_: la principo estas, ke
kiam oni lingve indikas X en la eksterlingva mondo, oni normale presupozas,
ke X ekzistas. Ekzemple se mi diras (1), mi presupozas, ke angxeloj
ekzistas:
(1) Angxeloj flugas rapide.
Se mi diras (2), mi presupozas, ke la filo de Johano ekzistas (t.e., ke
Johano havas filon):
(2) Kiel fartas la filo de Johano?
ktp. Nun konsideru la sxlosilan frazon en la Dua Aldono (mi tradukas
kompreneble):
(3) "...la rajto de la popolo teni kaj porti armilojn ne estu malobeata."
Sxajnas klare, ke la pragmatiko mem de la frazo presupozas, ke "la rajto..."
ekzistas. T.e., la aldono agnoskas jam ekzistantan rajton.
Laux mia kompreno tamen, tia pure tekstobazita argumento validas nur por
tiuj juristaj skoloj, kiuj kredas je strikta interpretado. Aliaj skoloj pli
atentas la antauxan lokucion, kiu mencias la bezonon de nacia milicio.
Ken