Dave
--
Esprimoj - Expressions Esperantic
Esperantaj Cxemizoj - Esperanto Shirts & Gifts
http://koplushia.tripod.com/Esperanto/esprimoj.html
Eble Esperanto-grupo au organizo povus havi simbolon; sed la lingvo mem?
LM
"NJ Esperantist" <rut...@embarqmail.com> wrote in message
news:958f490b-102e-44bc...@72g2000hsu.googlegroups.com...
La lingvo certe ne bezonas simbolon.
Tamen la simbolo unue celis esti rimedo por atentigi aliajn homojn, ke
la portanto estas uzanto de Esperanto.
Mi bone memoras unu el la lecionoj en mia lernolibro kie la dialogo
enhavis jenan frazon: " Mi vidas ke vi porats la verdan stelon.". Mi
bedaŭrinde neniam vidis stelportanto je miaj vojaĝoj eksterlanden.
Estus ege bone se tiu, kiu uzas Esperanton ankaŭ anoncas tion al la
ekstera mondo. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke oni hodiaŭ ne pretas
publike malkaŝi, ke oni uzas Esperanton.
Unu afero estas tute certa: La lingvo Esperanto ne estis uzebla kiam
mi estis flegata en malsanulejo en Sidnejo en Australio.
Aliflanke mia angla lingvo apenaŭ funkciis pro tio, ke mia vortprovizo
ne estas kongrua kun la vortprovizo kiun oni uzas en
malsanulejoj. :-)
Miaj spertoj montas, ke troviĝas pluraj anglaj lingvoj, egale bonaj el
la vidpunkto de la uzanto, sed iom malfacilaj kompreni miaflanke.
KaGu:-}
Dave RUTAN
Jes, simbolo povas esti identafisxo al la publiko. Tamen, iu diris al
mi ke dum kvardek jaroj nur unu homo prezentis sin al li cxar li
portis verdan stelon. Ho Ve.
Dave RUTAN
Mi ne komprenas kial vi diras "ho ve" . . .
LM
"NJ Esperantist" <rut...@embarqmail.com> wrote in message
news:9df4f613-5d0a-4772...@72g2000hsu.googlegroups.com...
Plej saĝe estus se vi portus ŝildon kun teksto: "Mi parolas
Esperanton". same kiel oni en multaj kazoj informas pri sia kono pri
ekz. la angla, la sveda ktp.
KaGu:-}
> Dave RUTAN
>
> On Feb 21, 8:11 pm, "Lee Miller" <lamil...@centurytel.net> wrote:
>
>
>
> > Kial Esperanto bezonus/bezonas simbolon? Kio estas la simbolo de la sveda,
> > la hispana, la islanda, ktp? Lau mia penso, ordinara lingvo en la mondo ne
> > havas simbolon.
>
> > Eble Esperanto-grupo au organizo povus havi simbolon; sed la lingvo mem?
>
> > LM
>
> > "NJ Esperantist" <rut...@embarqmail.com> wrote in message
>
> >news:958f490b-102e-44bc...@72g2000hsu.googlegroups.com...
>
> > > Cxu la verda stelo ankoraux estas la kutima aux preferata simbolo de
> > > Esperanto, aux cxu la jubilea simbolo superas gxin?
>
Mi ne volas instigi la ideon ke ni bezonas simbolon. Gxi jam ekzistas
cxu ne? Dum longa tempo la simbolo de Esperanto estas sole la verda
stelo sed antauxnelonge la jubilea simbolo estis kreita. cxu ni
bezonas simbolon ne estas la demando. Ni jam havas du.
La cxefa kialo por mia demando estas ke mi ne volas krei multajn
cxemiz-desegnajxojn kun la jubilea simbolo kaj poste eltrovi ke neniu
sxatas gxin . Multaj desegnajxojn ne bezonas ia ajn simbolon, sed iom
aspektas pli bone kun ia simbolo.
Alivorte, cxu la junularo de Esperantujo sxatas cxefe la jubilean
simbolon? Cxu la maljunularo de Esperantujo cxefe sxatas la verdan
stelon? Cxu la afero ecx gravas?
(la 'Ho Ve' estas cxar preskaux neniu (en Usono sxajne) scias pri
verdaj steloj iukaze.)
Dave
Dave,
en Brazilo la verda stelo estas amase uzata, male ol la jubilea
simbolo kiun oni evitas uzi amase.
fakte, la signifo de jubilea simbolo estas iom alkrocxita al epoko de
"Malvarma Milito", sed la stelo estas nefiksita al iu epoko ! (mi
pensas)
krome, oni povas trovi simpatiajn simbolojn kiujn aliaj e-istoj faris
per la stelo, sed la jubilea simbolo ne inspiris niajn artistojn ^_^
gxis la,
Vitor Luiz
www.vitorluiz.6te.net
Por t-ĉemizo mi aĉetus iun kun la jena skribita:
Esperanto estas mia lingvo tra la mondo!
Mireja
> Mi ne volas instigi la ideon ke ni bezonas simbolon. Gxi jam ekzistas
> cxu ne? Dum longa tempo la simbolo de Esperanto estas sole la verda
> stelo sed antauxnelonge la jubilea simbolo estis kreita. cxu ni
> bezonas simbolon ne estas la demando. Ni jam havas du.
Certe ekzistas kaj la verda stelo, kaj la jubilea simbolo.
>Cxu la afero ecx gravas?
Jen la kerno . . . lau mi, tute ne. Tia simbolismo rolis en alia epoko, sed
nuntempe mi vere dubas. (Mi ne parolas pri simboloj kiuj reprezentas
organizojn kiel UEA--por ili bildo au desegnajho povas esti granda pluso.
Mi parolas pri la lingvo Esperanto, char tio shajne estas via demando.)
> (la 'Ho Ve' estas cxar preskaux neniu (en Usono sxajne) scias pri
> verdaj steloj iukaze.)
Se homoj en Usono nenion scias pri "verdaj steloj", bone. Mi ne estas
membro de esperantisma sekto au frataro--mi simple parolas Esperanton kiel
normalan lingvon.
LM
Mi esperas, ke la supraj informoj gxojigos vin.
Manvxelo
> > > Dave-
Sxajne ke ni usonanoj ne scias pri la signifo de la Esperanta verda
stelo cxar nur 3 procento el nia logxantaro ecx scias pri Esperanto.
Dave
Dankon.
Mi kredas ke iam mi vidis la afero vi priskribis. Gxi tute ne
aspektis Esperanta.
Dave
Vitor,
Lu sola problemo mi havas pri la verda stelo estas se gxi tro grandas
sur la vestoj de oni, oni aspektas kiel la 'Sxerifo de la
Arbaro' (kiel mi nomas tiun.)
Dave
> 4. La lastatempe elektita signo de la centjarigxo de Universala
> Esperanto-Asocio (1908-2008) montras sugestatan senkoloran kvinpintan
> stelon cxirkavxitan de kvin parolnubetoj cxiu kun sia koloro. Mi ne
> sukcesis _rete_ trovi gxin (gxi diversigite videblas en la papera
> revuo _esperanto_. Eble nia reta aso Klivo Lendona scipovus trovi
> gxin.
>
> Mi esperas, ke la supraj informoj gxojigos vin.
>
> Manvxelo
Mi jxus trovis gxin sur la jenan pagxon:
http://www.liberafolio.org/2007/nova-jubilea-simbolo-de-uea
guglo estas mia amiko. ;-)
> Por t-ĉemizo mi aĉetus iun kun la jena skribita:
> Esperanto estas mia lingvo tra la mondo!
> Mireja
Jen:
http://www.cafepress.com/esprimoj82
Dave
> Sxajne ke ni usonanoj ne scias pri la signifo de la Esperanta verda
> stelo cxar nur 3 procento el nia logxantaro ecx scias pri Esperanto.
>
> Dave
Se 3 procento de usonanoj scias pri Esperanto, mi felichas. Mi kredas ke
tio estas pli ol ekzemple scias en kiu lando estas Bruselo, au kiun lingvon
oni parolas en Moldavujo.
Sed se usonanoj nenion scias pri verda stelo, tio estas pluso . . . tio
signifas ke neniu prezentas Esperanton kiel religion au sekton.
Lau mia sperto, almenau en mia regiono, la solaj simboloj kiujn oni vidas
foje sur vestoj estas a) religiaj, chefe kristanaj, kaj b) la simbolo de
framasonismo. Esperanto ne estu kiel unu au la alia.
LM
> Se 3 procento de usonanoj scias pri Esperanto, mi felichas. Mi kredas
> ke tio estas pli ol ekzemple scias en kiu lando estas Bruselo, au kiun
> lingvon oni parolas en Moldavujo.
>
> Sed se usonanoj nenion scias pri verda stelo, tio estas pluso . . . tio
> signifas ke neniu prezentas Esperanton kiel religion au sekton.
>
> Lau mia sperto, almenau en mia regiono, la solaj simboloj kiujn oni
> vidas foje sur vestoj estas a) religiaj, chefe kristanaj, kaj b) la
> simbolo de framasonismo. Esperanto ne estu kiel unu au la alia.
>
> LM
Mi konsentas: kvankam mi estas katolika praktikanto kaj firme kredanto
mi klare disigas mian religion de mia esperantismo. Religio estas
privata afero, Esperanto estas lingvo kiu pro ĝia internacieco riĉigas
onin, ĉar oni provas kompreni aliulojn.
Kiam pli ol 50% de la homoj fariĝos esperantistoj, tiam espero estos ke
la tuta homaro estu pli pacema kaj pli komprenema.
Mireja
> Esperanto estas lingvo kiu pro ĝia internacieco riĉigas onin,
> ĉar oni provas kompreni aliulojn.
Jes, Esperanto riĉigas la parolanton, ĉar ĝi kapabligas la homojn pli bone
kaj pli rapide atingi sufiĉe altan esprimnivelon en tiu lingvo. La socia
horizonto de la parolanto enorme plivastiĝas kaj tio kontribuas al pli
feliĉa vivo, se la uzanto de Esperanto disponas pri la necesaj rimedoj
realigi novajn kontaktojn (monon, liberan tempon por vojaĝi, aliron al
interreto).
> Kiam pli ol 50% de la homoj fariĝos esperantistoj,
> tiam espero estos ke la tuta homaro estu pli pacema kaj pli komprenema.
Estas laŭ mi ne tre grave kiom da homoj parolas Esperanton por ke tio havu
efikon je la pacemo kaj komprenemo de la homoj en la tuta mondo. La homoj
ĝenerale estas pacemaj se ili disponas pri la necesaj rimedoj por vivi
sufiĉe bone. La rolo de Esperanto por akceli la pacon povas esti nur tre
malgranda kaj do la argumento lerni Esperanton por akceli la pacon estas tre
malforta. Esperanto prezentas grandegan kulturan valoron kaj ĝi povas levi
la kulturan nivelon de la homoj kiuj aplikas ĝin. Kaj certe pli da kulturo
signifas pli da paco.
En la kunteksto kun Esperanto mi tute ne plu uzas la finaĵojn -isto
kaj -ismo, ĉar tiuj finaĵoj kaŭzas miskomprenon. Esperanto estas lingvo kaj
ne ideologio aŭ eĉ religio. La finaĵo -isto povas signifi kaj ano de
ideologio aŭ religio kaj profesinivela sinokupo pri certa afero. Laŭ tio
esperantisto por mi povas esti nur homo kiu profesinivele sin okupas pri
Esperanto, do ekzemple lingvisto. Por la kutimaj "esperantistoj" pli taŭgas
la esprimo "samideanoj", ĉar tio esprimas ke oni estas ano de komuna ideo,
eĉ se oni ne (jam) parolas la lingvon. Pola Radio salutis la geaŭskultantojn
jene:
"Estimataj samideanoj kaj samlingvanoj..."
Homo kiu simple aplikas Esperanton estas laŭ mi "uzanto", analogie al
komputil-uzanto. Se mi diras ke iu parolas Esperanton, mi ankaŭ celas veran
paroladon aŭ parolkapablon, do la kapablo esprimi sin per parolado en
Esperanto. Pri tiu parolkapablo disponas nur tre malmultaj homoj en la tuta
mondo, se oni ne kontentas pri nur baza parolkapablo. Sed certe estas multe
pli da homoj en la mondo kiuj komprenas Esperanton en tekstoj aŭ homoj kiuj
kapablas skribe esprimi sin en Esperanto.
Mi pensas ke necesas klare distingi la diversajn ecojn pri Esperanto kiel mi
faris tion supre. Alikaze oni mensogas al si mem kaj kreas lamigan iluzion
pri la forteco kaj disvastiĝo de Esperanto en la mondo.
Fine mi opinias ke iu simbolo por la lingvo ja necesas. En interreto oni
kutime uzas la flagon de la koncerna lando. Tio taŭgas ankaŭ por Esperanto.
La nura verda stelo laŭ mi ne sufiĉas.
Tutkore salutas el printempe varma Aŭstrio
Ĝuste pro tio min ĝenas la vorton "samideane" kiu instigas pensi ke oni
apartenas al grupo kiu disdividas la samajn ideojn do aspektas sekte.
En la vorto "esperantiste" estas la vorto "esperanto" kaj oni povas
kompreni ke temas pri defendante de la lingvo esperanto.
> La finaĵo -isto povas signifi kaj ano de
> ideologio aŭ religio kaj profesinivela sinokupo pri certa afero. Laŭ tio
> esperantisto por mi povas esti nur homo kiu profesinivele sin okupas pri
> Esperanto, do ekzemple lingvisto. Por la kutimaj "esperantistoj" pli taŭgas
> la esprimo "samideanoj", ĉar tio esprimas ke oni estas ano de komuna ideo,
> eĉ se oni ne (jam) parolas la lingvon.
Dependas de la kunteksto:
"samideanoj" bone taŭgas kiam iu elparolas al grupo de esperantistoj.
Sed temante pri individuo mi ne akceptas tiom facile la vorton "samideano".
> Pola Radio salutis la geaŭskultantojn
> jene:
> "Estimataj samideanoj kaj samlingvanoj..."
Tute komprenebla kaj akceptebla estas.
> Mi pensas ke necesas klare distingi la diversajn ecojn pri Esperanto kiel mi
> faris tion supre.
Vi forgesis tiujn kiuj en ĉiuj cirkonstancoj defendas la lingvon Esperanto.
Pardonu se mi parolas miakaze.
El miaj familianoj kaj proksimuloj, do el la personoj kiujn mi povas
renkonti (fizike) en mia ĉiutaga vivo, estas neniu persono kiu lernis
Esperanton. Tamen, iuj scias delonge ke mi praktikas la lingvon Eo kaj
defendas ĝin laŭbezone, kaj se mi babilas france kun personoj kiujn mi
hazarde renkontis, mi ne hezitas diri ke mi praktikas ĉiutage la lingvon
Esperanto kaj eĉ diras france "je suis espérantiste, je pratique la
langue espéranto" (Mi estas esperantisto, mi praktikas la lingvon Eo).
Ofte oni diras al mi: "Ha! c'est interessant" (Ah!Interese), kaj povas
sekvi iom da babilado pri la lingvo, sed ne ĉiam.
> Alikaze oni mensogas al si mem kaj kreas lamigan iluzion
> pri la forteco kaj disvastiĝo de Esperanto en la mondo.
Por ke Esperanto disvastiĝu necesas ke esperantistoj kuraĝu "esti
esperantistoj ekter fermitaj rondoj do kun aliaj personoj ol la
samideanoj. Estas komforte esperantumi nur inter samideanoj, sed tiu
sinteno aspektas sektece al la observantoj ne samideanoj.
Esperanto estas malforta loke sed forta monde.
> Fine mi opinias ke iu simbolo por la lingvo ja necesas. En interreto oni
> kutime uzas la flagon de la koncerna lando. Tio taŭgas ankaŭ por Esperanto.
> La nura verda stelo laŭ mi ne sufiĉas.
Mi ne ankoraŭ trovis taŭgan simbolon: la verda stelo tre malplaĉas al
mi, la jubilea simbolo iomete pli bonas sed ne estas tre bela grafike.
Mi akceptus la vizaĝon de Zamenhof...
Hm! mi ĵus provis...vidu :-)
www.corobu.com/simbolo.jpg
> Tutkore salutas el printempe varma Aŭstrio
> Anton
Ŝerceme kaj ĝoje el Bretonio, kie mi trovis hodiaŭ la ursan ajlon, tre
frue elteriĝintan, ĉu ne?
Mireja
> 4. La lastatempe elektita signo de la centjarigxo de Universala
> Esperanto-Asocio (1908-2008) montras sugestatan senkoloran kvinpintan
> stelon cxirkavxitan de kvin parolnubetoj cxiu kun sia koloro. Mi ne
> sukcesis _rete_ trovi gxin (gxi diversigite videblas en la papera
> revuo _esperanto_. Eble nia reta aso Klivo Lendona scipovus trovi
> gxin.
Fakte, gxi ne estas senkolora, kvankam ekzistas senkolora
versio de gxi.
http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/
Pauxlo
--
Nun ludigxas: : ()
Ha! Bona ideo.
www.corobu.com/simbolo.jpg
>> Tutkore salutas el printempe varma Aŭstrio
>> Anton
>Ŝerceme kaj ĝoje el Bretonio, kie mi trovis hodiaŭ la ursan ajlon, tre
>frue elteriĝintan, ĉu ne?
>Mireja
Mi trovis urtikojn, kvankam tre malgrandajn. Post unu semajno, oni povos
kolekti ilin. Urtikoj purigas la sangon. La malbonaj langoj diras ke
urtikon frosto ne difektas. Ili intencas diri ke malbonuloj neniam
difektiĝas sed ili eĉ ne pensas ke la malbonuloj estas ili mem. Fakte
ili sukcesas kalumnii eĉ la povran urtikon kiu purigas nian sangon. :o)
Ĉi tie en Bassano del Grappa hodiaŭ estas belega vetero, kvankam la
humideco iomete nebuligas la montojn kiuj troviĝas je distanco de 20-30
kilometroj.
Eugenio
Tiu nombro estas bazite sur la la plej alta membraro de Esperanto-USA
(cxirkaux 1000 en 1987,) kaj la nuna logxantaro de Usono (cxirkaux
300,000,000. Mi kredas ke tiu nombro almenaux scias ke Esperanto
ekzistas. Sxajne ne la tuto parolas gxin.
Dave
LM
"NJ Esperantist" <rut...@embarqmail.com> wrote in message
news:d85f7055-dd58-4f5e...@q33g2000hsh.googlegroups.com...
Bone. Mia matematikapovo evidente acxas, do lasu min rediri. En 1987
preskaux 1000 membrojn havis ELNA, do almenaux 1000 homoj en Usono
scias pri Esperanto. Mi tute komprenas ke mia antauxa diro estas
erara.
Alimane, mi kelkfoje renkontis usonano kiu ne ecx scias pri Esperanto,
sed kutime oni almenaux scias ke gxi estis formortinta en la 1950-aj
jardekoj. ;-)
Dave
Gratulon, novjxerzia aso !
Manvxelo
La centra stelo estas senkolora kaj nur sugestata. La cxirkavxantaj
kvin parolnubetoj havas cxiu sian koloron -- krom sur la nigrablanka
formo.
> http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/
> Pauxlo
Jen la cxefaj rekkonsignojn en la Esperanto-Komunumo.
1. La kvinpinta verda stelo estas la signo de la internacia lingvo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Verda_stelo
2. La verda kaj blanka standardo kun la kvinpinta verda stelo estas
la
signo de la internacilingva komunumo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-flago
3. La latina kaj cirila literoj "E" rigardantaj sin reciproke kaj
kune
montrantaj figurajxon de la terglobo estas la signo de la centjarigxo
de la internacia lingvo (1887-1987). Amuzaj nomoj : Esperanto-Ovo,
Esperanto-Melono.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jubilea_simbolo
4. La lastatempe elektita signo de la centjarigxo de Universala
Esperanto-Asocio (1908-2008) montras sugestatan senkoloran kvinpintan
stelon cxirkavxitan de kvin parolnubetoj cxiu kun sia koloro.
http://www.liberafolio.org/2007/nova-jubilea-simbolo-de-uea
http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/
Mi dankas al tiuj, kiuj ebligis al mi kompletigi cxi tiun informilon.
Manvxelo
Pardonu, sed viaj movbildoj estas silentaj kaj trivialaj.
La movbildoj de Petro Fisxa (Peter Rybin) estas bonegaj.
Manvxelo
> >http://www.ipernity.com/doc/32070/home/video
> Pardonu, sed viaj movbildoj estas silentaj kaj trivialaj.
Temas pli pri lumbilda prezentado ol filmo.
Pri kelkaj aferoj ne necesas aldoni komentojn.
La silenton vi povas ankau kompreni kiel "minuto(j) da silento".
Chu mi devintus aldoni la himnon kiel sona fono?
Pri la trivialeco: 80% de la e-istoj ne konscias pri tiuj problemoj.
La plejmultaj verdstelistoj kaj flagumistoj ech ne scias, kiu proponis
la stelon kaj kiu proponis la flagon.
Se la bildofilmoj vundis vian "esperantistecon" tiel bonvolu diri tion
kaj ne
fari tiajn strangajn komentojn pri ili. Chiu rajtas mem prijughis la
enhavon.
> La movbildoj de Petro Fisxa (Peter Rybin) estas bonegaj.
Kie eblas vidi ilin? Chu temas pri la sama temo? Bonvolu sendi ligon.
el antaua mesagho:
>Jen la cxefaj rekkonsignojn en la Esperanto-Komunumo.
Tio estas la kerno de la problemo: Tiuj emblemoj estas rekoniloj inter
la esp-istoj,
por tio ili taugas. Por rekonilo por la ghenerala publiko ili ne tro
taugas (krom la du pli novaj).
Se oni uzus emblemeton kun ekzemple la teksto "esperanto internacia
lingvo" tio same bone funkcius
inter esp-istoj kaj taugus ankau por la ghenerala publiko.
Thierry
http://www.ipernity.com/doc/32070/home/video
http://interpopolalingvo.inf.hu
Aldono tavxgan babiladon.
> Pri la trivialeco: 80% de la e-istoj ne konscias pri tiuj problemoj.
> La plejmultaj verdstelistoj kaj flagumistoj ech ne scias, kiu proponis
> la stelon kaj kiu proponis la flagon.
> Se la bildofilmoj vundis vian "esperantistecon" tiel bonvolu diri tion
> kaj ne
> fari tiajn strangajn komentojn pri ili. Chiu rajtas mem prijughis la
> enhavon.
Mi faris kaj uzis mian rajton eldiri mian opinion.
> > La movbildoj de Petro Fisxa (Peter Rybin) estas bonegaj.
> Kie eblas vidi ilin? Chu temas pri la sama temo? Bonvolu sendi ligon.
Jen la adreso de liaj movbildetoj.
Sinprezento
http://www.youtube.com/watch?v=BmCKscMn48U
Poludnica 2008
01 http://de.youtube.com/watch?v=PhU-iqC5om4
02 http://de.youtube.com/watch?v=ED3pvnxOU2w
03 http://de.youtube.com/watch?v=BaCdB-1-W2Y
04 http://de.youtube.com/watch?v=Hj6PxwyKolU
05 http://de.youtube.com/watch?v=hOseFiU3K50
06 http://de.youtube.com/watch?v=_Phh1IdX7Sg
07 http://de.youtube.com/watch?v=HZ9RpqdiVvQ
08 http://de.youtube.com/watch?v=pnm8qzEocRs
09 http://de.youtube.com/watch?v=fXYN2h0Wp3E
10 http://de.youtube.com/watch?v=ivdvcpJSnGY
11 http://de.youtube.com/watch?v=9kF64ZT-pKo
12 http://de.youtube.com/watch?v=os9Thoqj4qs
13 http://de.youtube.com/watch?v=P2NjlZrHxnU
Sciigu min, se vi deziras, ke mi proponu pli da movbildetoj.
> el antaua mesagho:>Jen la cxefaj rekkonsignojn en la Esperanto-Komunumo.
> Tio estas la kerno de la problemo: Tiuj emblemoj estas rekoniloj inter
> la esp-istoj,
> por tio ili taugas. Por rekonilo por la ghenerala publiko ili ne tro
> taugas (krom la du pli novaj).
> Se oni uzus emblemeton kun ekzemple la teksto "esperanto internacia
> lingvo" tio same bone funkcius
> inter esp-istoj kaj taugus ankau por la ghenerala publiko.
Vi estas multe tro malruza. Se oni tion farus, neniu metus
demandojn. Se oni surhavas senvortan verdan steleton, homoj demandas,
pri kio temas.
Pri la standardo, dum dek jaroj mi okupigxis pri la Semajno pri
Internacia Amikeco en Otavo. Cxiun jaron mi recevis de la urbestro
avx urbestrino, ke la E-standardo flirtu cxe la solenajxa masto de la
urbdomo dum SIA. Rezulte, senfino da civitanoj vokis la urbdomon por
demandi, kiu estas tiu flago. Se temus pri blanka littuko kun
skribajxo "esperanto internacia lingvo", neniu vokus. Cetere suficxas
la plej ereta sento pri beleco por kompreni, ke nia verda standardo
milionoble pli belas ol blanka littuko kun skribajxo "esperanto
internacia lingvo". Rigardu la flagon de Nov-Meksikio, kiu estas
taksata kiel la plej bela en la mondo. Gxi ne estas blanka littuko
kun skribajxo "cxi tio estas la flago de Nov-Meksikio, kiu estas la 47-
a sxtato de Usonio". Jen gxi.
http://www.britannica.com/eb/article-9103964/New-Mexico-flag-of
> Thierry
Fartu bone kaj elcerbumu pli ofte.
Manvxelo
Ofte la simbolo de lingvo estas flago de la lando aŭ ĉefa lando en kiu
ĝi estas parolata. Ekzemple la hispana flageto en ttt-ejo indikas ke
temas pri teksto en la hispana lingvo (en kiu ajn el ĝiaj
landvariantoj). En tiu senco, la verda flago estas tre utila simbolo.
La alternativo estas skribi vortan mallongigon: eo aŭ simile. Sed tio
ne estas tiom populara rimedo.
Unuamomente, vidinte la temlinion, mi pensis ke Karles referencus al la
nova simbolo de UEA, menciita en ĉi fadeno. Kial? Ĝuste ĉar ĝi estis
kreita far alia barcelonano, Guillem Sevilla.
La simbolon oni povas vidi en:
http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/
Dario