Se mi ne komplete miskomprenis informon hodiaux donitan, la francaj
entreprenoj ne fartas tiel malbone, kiel iliaj postuloj lasas pensi.
La entreprenoj de t.n. "CAC40" estas la finance plej potencaj francaj
entreprenoj. Oni publikigis iliajn rezultojn - dankon, ili estas
brilaj, sen ebla komparo kun la meza evoluo de francaj enspezoj.
La salajroj de iliaj gvidantoj kalkuligxas je milionoj da euroj jare.
Ilia kresko superas 30 % jare en 2011. Tiuj salajroj nur estas parto
de la enspezoj de tiuj grandaj burgxoj, sed ne la plej granda. La
dividendoj kaj cxiaj aldonoj kompletigas la fluon da mono, en kiu
tiuj eminentuloj banigxas kaj nagxas. Tamen lauxdire, iliaj
enspezoj estas preskaux modestaj kompare kun tiuj de iliaj euxropaj
homologoj. Tiuj personoj estas tiuj, kiuj konstante postulas redukton
de la "kosto de la labor(fort)o, plialtigon de labortempo (taga,
semajna kaj jara) por cxiam pli malstabilaj postenoj, redukton de la
medicinaj elspezoj, redukton de la emeritaj pensioj ktp.
Se tio ne estas vera, tio estas abomena mensogo, kiu meritas punon,
sed neniu protestas, pretendante, ke tiuj ciferoj estas mensogaj.
Sed se tio estas vera, tio efektive estas absolute ekstermezura
troigo. Envio neniam estas tre bela sento, sed envio de tro avidaj
ricxuloj al malricxuloj estas vera (legxe plenumita) krimo, precipe
kiam gxi konkretigxas per trouzo de potenco.
Mi neniam dubis pri la bonkoreco kaj sincereco de Mireja, kaj
mi ne metas cxiujn burgxojn (tiu vorto ne estas insulto) en la
saman sakon aux vazon). Oni trovas noblajn kaj kanajlajn korojn
en cxiuj tavoloj de la socio.
Petro.