Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Altkvalita itala kafo cxe via hejmo kaj kafejo

2 views
Skip to first unread message

Szilv�si L�szl�

unread,
Nov 19, 2009, 10:09:44 AM11/19/09
to
"... Altkvalitan italan kafon (la grajnojn) vi povas akiri senpere cxe la
produktanto..."


Rekta aplikado de Esperanto en cxiutaga faka medio estas malnova deziro de
esperantistoj. Bona - kaj sekvinda - ekzemplo estas la kafo-komercejo de
Giacomo Lorenzelli, kiu en sia 7-lingva retpagxo uzas ankaux Esperanton.


Se inter viaj konatoj estas gvidantoj aux komercistoj de la gasteja/kafeja
industrio, eble indas turni ilian atenton al la retpagxo:
http://www.coffee.byethost12.com/


Eble tiu retejo instigas aliajn Esperanton parolantajn entreprenistojn ekuzi
publike en sia fako ankaux Esperanton apud la aliaj lingvoj...


Szilv�si L�szl�


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


========================================================================
Novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO - http://www.eventoj.hu
========================================================================


La Ondo de Esperanto

unread,
Nov 25, 2009, 9:07:05 AM11/25/09
to
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la vicajn chiujarajn
internaciajn somerajn 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-46).

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de la Esperanto-movado, elstarigi
nuntempajn chefajn taskojn de la Esperanto-agado, intershanghi sperton pri
esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon.
BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 46
estas dedichata al la 35-jarigho de la litova urbo VISAGINAS.

LOKO: BET-46 okazos en la orientlitovia urbo VISAGINAS , kiu situas 150
kilometrojn for de la litovia chefurbo Vilnius proksime de la landlimo kun
Belorusio. En la urbo estas 30000 loghantoj de pli ol 40 naciecoj, do, ghi
estas multnacia urbo. Ghi okupas 896 hektarojn de areo, el kiuj preskau
duono estas belega pinarbaro. La urbo, fondita en 1975, estas la plej juna
urbo de Litovio. La urbo situas sur bordo de la lago VISAGINAS nur 6
kilometrojn for de la fama Ignalina nuklea elektrocentralo, kiu chesos
funkcii fine de 2009. La urbon de chiuj flankoj chirkauas belegaj regionaj
kaj naciaj naturparkoj de Litovio. En la teritorio de la urbo Visaginas kaj
proksime estas 13 lagoj kaj lagetoj kaj chirkaue je 10 kilometroj de la urbo
estas 110 lagoj kaj lagetoj de diversa grandeco. Tiu-chi regiono pro arbaroj
kaj montetoj estas nomata Litovia Svislando kaj pro abundaj lagoj Litovia
Finnlando. La blazono de la urbo VISAGINAS estas arghenta gruo sur blua
fono. Tra VISAGINAS iras unu el la plej gravaj internaciaj fervojlinioj de
Litovio (Sankt-Peterburgo - Daugavpils - Vilnius - Varsovio - Berlino).
BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Profesia studcentro pri
teknologioj kaj entreprenado de VISAGINAS (str. Festivalio 7) , kie estas
luksaj kondichoj por laboro. Partoprenantoj de BET-46 libere povos uzi
chiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro (salonoj, auditorioj, la plej
modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro,
videoekipajhoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.). VISAGINAS estas
facile atingebla trajne, buse kaj automobile. BET-46 ghuos chiuspecan helpon
kaj kunlaboron de urba gvidantaro.

TEMPO: BET-46 funkcios la 26-an de junio - la 4-an de julio 2010. Veni al la
arangho eblas jam la 25-an de Junio.

PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi
esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj aliaj
najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas
limigita.

ANTAU KAJ POST BET-46 estas ebleco lau moderaj prezoj aktive ripozi en
proksime de VISAGINAS funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj kaj
ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn che
Organiza komitato.

ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.12.2009:
A) 30 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.
B) 40 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
C) 50 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.
D) 60 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.

De 01.01.2010 ghis la 31.03.2010 la alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas
je 15 lidoj (do, 45, 55, 65, 75 lidoj). Ekde 01.04.2010 la alighkotizo por
chiuj kategorioj kreskas plus je 15 lidoj (do, 60, 70, 80, 90 lidoj).

Infanoj, lernantoj kaj studentoj la alighkotizon ne pagas. Pageblas en ajna
konvertebla valuto. Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta
kaj ne shanghighas.

ALIGHO: por alighi necesas plenigi la alighilon kaj sendi ghin al Litova
Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse
+370-37-228616 au rete al lito...@mail.lt. Samtempe pagu la alighkotizon.
La alighiloj riceveblas che LEA.

PAGEBLECOJ:

1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-46 respondeca sekretariino de
Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE - SEB Vilniaus bankas, Konto Nr.
LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) - CBVILT2X.

2) ghiri al konto de Litova Esperanto-Asocio litv-s che UEA en Roterdamo,
Nederlando.

3) pagi per kontanta mono en la Oficejo de LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5
au en ties filio en Vilnius.

4) interkonsenti kun la Organiza komitato pri alia pagmaniero.

5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne
eblas anticipa pago.

La alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas
(krom speciale interkonsentitaj kazoj).

LOGHADO:

1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en apuda komunloghejo de la
Studcentro (sur unu etagho estas kvar dulitaj kaj kvar trilitaj chambroj,
komunaj dushejoj, necesejoj kaj kuirejo por chiuj chambroj). Unu lito por
unu tagnokto kostas 20 lidojn.

2) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj. Prezoj estas proksimume 10-oble
pli grandaj ol en komunloghejo. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon.
Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte.

3) laudezire por junularo eblos aranghi amasloghejon. Prezo anoncota.

Prezoj en komunloghejo ne inkluzivas matenmanghon. Pagu same kiel la
alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau
surloke veninte dum registrado.

MANGHADO: Estos organizita komuna tuttaga manghado (matenmangho, tagmangho
kaj vespermangho) en la manghejo de la Studcentro. Bonkvalita trifoja
manghado kostas 25 lidojn tage. Eblos organizi vegetaran manghadon. En la
sama konstruajho funkcios bufedo, kie eblos acheti manghetajhojn kaj
trinkajhojn.

Pagu same kiel la alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi
ankau surloke veninte dum la registrado.

GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho
au/kaj signife helpos organize, pro la loghado ( krom hoteloj ) kaj la
manghado ne pagos.

PROGRAMO: tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj
kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri
situacio kaj problemoj de la Esperanto-movado en la Baltiaj landoj,
tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj
aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de
kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj,
ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj,
libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun la litovaj lingvo
kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj
ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a..

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo,
ankau sinproponojn.

VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de la Europa
Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj
kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al
Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAJHOJ: Fine de majo 2010 chiu alighinto ricevos Informilon Nr.2
kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET. Ni antauvidas eldonon de
chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho. Aktualajn informojn pri
BET-46 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt,
informojn pri la urbo VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.visaginas.lt
(bedaurinde nur en la litova, rusa kaj angla lingvoj), informojn pri la
Studcentro de VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.vpm.lt (nur en la
litova lingvo ).

ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova
Esperanto-Asocio. La stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT -44287
Kaunas, Litovio. Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj
+370-686-69875. Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas :
lito...@mail.lt ; pjego...@takas.lt kaj ire...@takas.lt .

BONVENON AL LITOVIO!

Organiza komitato
21.11.2009


Anton Oberndorfer

unread,
Nov 25, 2009, 12:06:37 PM11/25/09
to

"La Ondo de Esperanto" skribis:
> Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la vicajn ĉiujarajn

> internaciajn somerajn 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-46).

Jen mi citas nur la unuajn du liniojn de la longega kaj apenaŭ legebla
invito al BET-46.

Mi rigardis en la retpaĝaro de LEA por iom pli facile legi la koncernan
tekston sed ankaŭ tie la tekstaranĝo estas tre konfuza. Kaj ekzemple ankaŭ
en la aliĝilo kiel ĉi tie en SCE oni uzas h-surogatan skribon. La kodigo de
la retpaĝaro estas korea!!

Por helpi al la litovaj esperantistoj skribi kun esperantaj literoj en
Vindozo, mi verkis litovan-esperantan klavarilon kaj pakis ĝin en
zip-dosieron kiu entenas la modifitan litovan klavarilon "kbdltes.dll kune
kun msi-dosiero kiu servas kiel instalilo.

La nova litova-esperanta klavarilo estas elŝutebla de
http://aldone.de/kbdltes.html

La esperantaj literoj produktiĝas per klavokombinoj AltGr+c resp. g, h, j,
s, u kaj
AltGr+ŝift+C resp. G, H, J, S, U

Krome mi vidis en la aliĝilo la demandon: "jaro de esperantistiĝo". Tion mi
vidas la unuan fojon. Mi ne scius kiam mi "esperantistiĝis" ĉar mi ne scias
kion tio signifas. Ĉu ĝi signifas la jaron de eklerno, de perfektiĝo (?), de
membriĝo en nacia E-asocio aŭ kio ajn?

Nu, tio ne tro ĝenas min, sed tamen ŝajnas al mi korektinda.

Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de

0 new messages