Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Sep paŝoj al la feliĉo

23 views
Skip to first unread message

eugen....@gmail.com

unread,
May 25, 2012, 10:34:55 AM5/25/12
to
Tradukis el la angla KaGu.

1. Ne nur pensu, sed montru viajn sentojn.
2. Ne sulkigu la frunton, sed ridetu.
3. Ne ĉiam parolu, sed pli ofte aŭskultu.
4. Ne ĉiam kritiku, sed prefere laŭdu.
5. Ne nur spektu, sed ankaŭ estu aganto.
6. Ne ĉiam plendu, sed je okazo aprobu.
7. Ne ĉiam timu, sed amu aŭdace.

Mi pensas ke la supraj konsiloj estas belaj.
Tamen, ili ne ĉiam estas facile realigeblaj precipe
se ni ne havas taŭgan karakteron.

F.E

Eugenio Fabian

unread,
Aug 3, 2012, 4:42:33 AM8/3/12
to
P.S:

La feliĉo ne estas havi kion oni deziras, sed deziri kion oni havas.

Oscar Wilde

Eugenio Fabian

unread,
Aug 3, 2012, 5:09:07 AM8/3/12
to
P.P.S:

Kompreneble ankaŭ ĉi tiu proverbo estas diskutebla. Kion devas fari tiuj kiuj deziras demokration sed aktuale havas diktaturon? La homaro ne havas facilan, neŭtralan internacian lingvon. Ĉu ĝi devas eĉ ne deziri ĝin? Aktuale Eŭropo havas ekonomian kaj financan krizon. Ĉu ĝi devas deziri kion ĝi havas? :-)

mireille corobu

unread,
Aug 3, 2012, 5:17:35 PM8/3/12
to
> La feliĉo ne estas havi kion oni deziras, sed deziri kion oni havas.
>
> Oscar Wilde

La feliĉo estas ne deziri kion oni ne havas, kaj utiligi siajn proprajn
potencojn, ĝisoste, kaj por si mem kaj por la aliaj.
Mireja

Eugenio Fabian

unread,
Aug 5, 2012, 8:14:46 AM8/5/12
to
Jes. Al mi ŝajnas ke via difino estas pli preciza ol tiu de Oscar Wilde. Tiu "deziri kion oni havas" estas iomete devojiga. Fakte ne ĉio kion oni havas estas dezirinda. Cetere ankaŭ la sekva sinteno estas malĝusta: Iuj malaprezas tion kion ili havas kaj volas havi kion havas la aliaj nur pro envio.

Oto Tekihaki

Oto Tekihaki

unread,
Sep 19, 2012, 12:06:28 AM9/19/12
to
P:S

Kiom pli da deziroj ni havas tiom malpli ili povos realiĝi...Sed la vera demando estas: Ĉu valoras la penon realigi dezirojn kiuj, iom post iom, detruas nian planedon? Ĉu estas *homo inteligenta* kiu tranĉas arbobranĉon sur kiu li estas staranta?

O.T

http://www.youtube.com/watch?v=Ep9MFiWXR8M&feature=relmfu
0 new messages