Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La termino "gazetara konferenco" malgxustas

0 views
Skip to first unread message

Denizo (Danujo)

unread,
Mar 16, 2008, 5:38:31 PM3/16/08
to
Mia argumento: Gxi en estas konferenco DE nek jxurnalistoj nek
amaskomunikiloj sed de organizoj, asocioj, sxtatorganizoj, registaroj,
partioj aux unuopuloj.
Tial gxi ne nomigxu tiel. gazetara konferenco = konferenco de gazetaro

Do laux mi gxi nomigxu ekz.: algazetara konferenco, porgazetara
konferenco, konferenco por la gazetaro.

uzo laux guglo:
http://www.google.dk/search?q=%22gazetara+kunveno%22+OR+%22gazetara+konferenco%22&hl=da&rlz=1T4HPNN_da___DK228&start=40&sa=N

/D
PS:
en: press conference
(laux answers.com=An interview held FOR news reporters by a political
figure or famous person. Also called news conference.)
da: pressekonference
de:Pressekonferenz
es:Rueda_de_prensa
nl:persconferentie
ktp.

Ken Miner

unread,
Mar 16, 2008, 7:39:32 PM3/16/08
to

"Denizo (Danujo)" <d.pri...@gmail.com> wrote in message
news:15c3e297-ac4a-4501...@s37g2000prg.googlegroups.com...

Alia (kaj eble pli gxusta, kvankam malpli uzata) angla esprimo estas "press
briefing" aux "news briefing".

Hispane ankaux eblas "conferencia de prensa". Kaj Esperante "gazetara
konferenco" enestas kaj NPIV-2002 kaj la prestigxan vortaregon de Fernando
de Diego (http://www.esperanto-es.net/diccionario/inicio.asp); eble tio
helpas klarigi la multajn guglo-trafojn.

"Gazetaro", "press", "prensa" k.s. mem estas iom eksdataj; sed ofte necesas
cedi al internacia kaj/aux tradicia lingvouzo.

Ken


Marko Rauhamaa

unread,
Mar 17, 2008, 2:14:23 AM3/17/08
to
"Ken Miner" <mi...@sunflower.com>:

> > en: press conference


>
> Alia (kaj eble pli gxusta, kvankam malpli uzata) angla esprimo estas
> "press briefing" aux "news briefing".
>

> [...]


>
> "Gazetaro", "press", "prensa" k.s. mem estas iom eksdataj; sed ofte
> necesas cedi al internacia kaj/aux tradicia lingvouzo.

La suoma lingvo uzas la vorton "tiedotustilaisuus" aŭ
"informokonferenco".


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

kgesp...@gmail.com

unread,
Mar 17, 2008, 8:54:04 AM3/17/08
to

"informkonferenco", ne malbone, sed la parto "konferenco" iom ĝenas
min.

Kutime ne okazas vera "konferenco" je renkontoj kun la ĵurnalistoj,
sed pli-malpli unuflanka informado de informanto(j) al alvokitaj
ĵurnalistoj. La informado kutime estas sekvata de demandoj de la
ĵurnalistoj. Tial mi preferus "informrenkonto por ĵurnalistoj
pri ..." kiu facile povus esti nomata nur "informrenkonto".

Ekz. Je la informrenkonto kun la ĵurnalistoj oni informis pri ... Je
la informrenkonto, la ĵurnalistoj faris akrajn demandojn pri...

Nu, kompreneble nur temas pri mia propra opinio, kiun neniu estas
devigata sekvi.

KaGu:-}


Marko Rauhamaa

unread,
Mar 17, 2008, 10:23:12 AM3/17/08
to
kgesp...@gmail.com:

> "informkonferenco", ne malbone, sed la parto "konferenco" iom ĝenas
> min.

Kaj fakte mi iom mensogis. La suomlingva vorto "tilaisuus" signifas ne:
"konferenco", sed: "invitaĵo". Do la vorto "tiedotustilaisuus" estas
pli-malpli rekta traduko de la svedlingva vorto "informationstillfälle".

Tamen en mian kapon ne tuj venis preciza traduko por la koncepto
"tilaisuus", "tillfälle", "occasion", "מסיבה".

> Kutime ne okazas vera "konferenco" je renkontoj kun la ĵurnalistoj,
> sed pli-malpli unuflanka informado de informanto(j) al alvokitaj
> ĵurnalistoj. La informado kutime estas sekvata de demandoj de la
> ĵurnalistoj. Tial mi preferus "informrenkonto por ĵurnalistoj pri ..."
> kiu facile povus esti nomata nur "informrenkonto".

"Renkonto" ne estas malbona sed ankaŭ ne nepre pli bona ol "konferenco".

marcos...@gmail.com

unread,
Mar 17, 2008, 4:28:27 PM3/17/08
to

> Do laux mi gxi nomigxu ekz.: algazetara konferenco, porgazetara
> konferenco, konferenco por la gazetaro.

Shajne via kritiko bazighas sur miskompreno de la signifo de A-vortoj
(adjektivoj). Mi citas el PMEG:

> Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Ghenerale la signifo de tia A-vorto multe varias lau la kunteksto:
> * regha konduto = "konduto en maniero karakteriza por regho, konduto kun la ecoj de regho"
> * regha persono = "persono kiu estas regho, persono de regha familio" k.s.
> * regha palaco = "palaco kiu apartenas al regho"
> * alia loko = "loko kun alia identeco, loko kun alia eco"
> * alia persono = "persono kun alia identeco, persono kun aliaj ecoj"

Do tute ne ekzistas la regulo ke "X-a Y" samsignifas al "Y de X". Do
"gazetara konferenco" tute ne bezonas samsignifi al "konferenco de
gazetaro"; ghi fakte samsignifas al "konferenco por/al gazetaro", kaj
tio estas tute en ordo.

Marcos

Denizo (Danujo)

unread,
Mar 18, 2008, 8:25:12 AM3/18/08
to
On 17 mar, 00:39, "Ken Miner" <mi...@sunflower.com> wrote:
> "Denizo (Danujo)" <d.prisk...@gmail.com> wrote in message

>
> news:15c3e297-ac4a-4501...@s37g2000prg.googlegroups.com...
>
>
>
> > Mia argumento: Gxi en estas konferenco DE nek jxurnalistoj nek
> > amaskomunikiloj sed de organizoj, asocioj, sxtatorganizoj, registaroj,
> > partioj aux unuopuloj.
> > Tial gxi ne nomigxu tiel. gazetara konferenco = konferenco de gazetaro
>
> > Do laux mi gxi nomigxu ekz.: algazetara konferenco, porgazetara
> > konferenco, konferenco por la gazetaro.
>
> > uzo laux guglo:
> >http://www.google.dk/search?q=%22gazetara+kunveno%22+OR+%22gazetara+k...

>
> > /D
> > PS:
> > en: press conference
> > (laux answers.com=An interview held FOR news reporters by a political
> > figure or famous person. Also called news conference.)
> > da: pressekonference
> > de:Pressekonferenz
> > es:Rueda_de_prensa
> > nl:persconferentie
> > ktp.
>
> Alia (kaj eble pli gxusta, kvankam malpli uzata) angla esprimo estas "press
> briefing" aux "news briefing".
>
> Hispane ankaux eblas "conferencia de prensa". Kaj Esperante "gazetara
> konferenco" enestas kaj NPIV-2002 kaj la prestigxan vortaregon de Fernando
> de Diego (http://www.esperanto-es.net/diccionario/inicio.asp);eble tio
> helpas klarigi la multajn guglo-trafojn.
>
> "Gazetaro", "press", "prensa" k.s. mem estas iom eksdataj; sed ofte necesas
> cedi al internacia kaj/aux tradicia lingvouzo.
Konsentite, sed en Danujo ni jam foriras de la vorto "pressen" al la
vorto "medie" kiu estas kromsignifo al la cxefsignifo
"amaskomunikilo".
Kiel statas pri tio en ekz. la hispanan aux suoman?

Ĉu ekzistas pli moderna vorto priskribante tiun aron da novaĵfirmaoj/
ĵurnalistoj?
Kion pri novaĵkomunikistaro aŭ amaskomunikilaro?

Krome ĉu iu el vi iam vidis terminaron pri informado aŭ komunikado?
/D

Denizo (Danujo)

unread,
Mar 18, 2008, 8:31:14 AM3/18/08
to
On 17 mar, 21:28, "marcos.cra...@gmail.com" <marcos.cra...@gmail.com>
wrote:

> > Do laux mi gxi nomigxu ekz.: algazetara konferenco, porgazetara
> > konferenco, konferenco por la gazetaro.
>
> Shajne via kritiko bazighas sur miskompreno de la signifo de A-vortoj
> (adjektivoj). Mi citas el PMEG:
Intenca miskompreno mi dirus. Mi jam lingvosentis tian komplikan uzon
de adjektivoj kiel gxusta, sed mi konsideras tian uzon kiel gxenerale
gvido al miskomprenoj.

>
> > Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Ghenerale la signifo de tia A-vorto multe varias lau la kunteksto:
> > * regha konduto = "konduto en maniero karakteriza por regho, konduto kun la ecoj de regho"
> > * regha persono = "persono kiu estas regho, persono de regha familio" k.s.
> > * regha palaco = "palaco kiu apartenas al regho"
> > * alia loko = "loko kun alia identeco, loko kun alia eco"
> > * alia persono = "persono kun alia identeco, persono kun aliaj ecoj"
>
> Do tute ne ekzistas la regulo ke "X-a Y" samsignifas al "Y de X". Do
> "gazetara konferenco" tute ne bezonas samsignifi al "konferenco de
> gazetaro"; ghi fakte samsignifas al "konferenco por/al gazetaro", kaj
> tio estas tute en ordo.
Kiel skribite: gxia lauxgramatika gxusteco ne nepre signifas ke gxi
estas bonstila klara uzo de la lingvo.
Cxu vi scias cxu auxtoroj kiel Piron uzas adjektivoj tiamaniere?
/D
0 new messages