Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

tertremo en Nordorienta Italio

14 views
Skip to first unread message

mireille corobu

unread,
May 20, 2012, 8:02:46 AM5/20/12
to
Estimata Eugenio,
Mi rigardis en mapo kie estis la epicentro de la ĵus okazinta italia
tertremo: Ne tre for de Vicenza do penseble ke vi sentis la skuojn antaŭ
la sunleviĝo, se vi ne tro profunde dormis.
Miaj pensoj estas al viaj samregionanoj kaj estas mirakle ke ne estas
pli da viktimoj. Kiel okazintus se la tertremo okazis ne nokte sed tage?
Estas multe da monumentoj kaj fortikaj historiaj kontruaĵoj kiuj suferis...
Mireja

eugen....@gmail.com

unread,
May 20, 2012, 9:34:48 AM5/20/12
to
Bonan tagon Mireja. Mi ĵus sentis malgrandan tremeton, sed mi ne eliris kiel mia edzino.
Mi ankoraŭ ne estas timigita de tertremoj kiel la lokanoj. Ĉiel ajn, ĉi matene mi sentis multe pli forte.
Estis kvazaŭ iu skuus mian liton por veki min. La epicentro estis en Reggio Emilia, almenaŭ 200 kilometrojn pli sude. Mi kredas ke tie estis pli timiga ĉar tie falis ankaŭ muroj. Iu diris per la televidilo ke plej timiga estis ne la tertremo sed la bruo kiun oni aŭdis. Mi aŭdis nenian bruon. Ĉi tie, bonŝance, okazis nenia damaĝo sed ŝajnas ke ĝi ankoraŭ ne finiĝis. Bonan dimanĉon al vi kaj al ĉiuj sceanoj.

F.E
http://www.ilfattoquotidiano.it/emilia-romagna/

mireille corobu

unread,
May 20, 2012, 4:20:56 PM5/20/12
to
Dankon pro via respondo, Eugenio. Mi esperas ke vi kaj viaj familianoj
dormos normale malgraŭ la evento.
Rimarkinde estas ke en lundo la sepa de majo 2012 ankaŭ okazis malforta
tertremo en Bretonio: magnitudo 3,1 kun epicentro situanta je 5 km
nordoriente de Campénéac kaj je 6 km okcidente de Paimpont.
Bretonio ne malofte ricevas tertremojn sed apenaŭ oni sentas ilin.
Pli grave estus sufiĉe forta sismo kies fokuso/centro estus sub la maro
en la Biskaja golfo. Tiam estus forta risko de cunamo.
Mireja

eugen....@gmail.com

unread,
May 20, 2012, 6:03:57 PM5/20/12
to
Il giorno domenica 20 maggio 2012 22:20:56 UTC+2, Mireille Corobu ha scritto:
> Le 20/05/2012 15:34, eugen....@gmail.com a écrit :
> > Il giorno domenica 20 maggio 2012 14:02:46 UTC+2, Mireille Corobu ha scritto:
> >> Estimata Eugenio,
> >> Mi rigardis en mapo kie estis la epicentro de la ĵus okazinta italia
> >> tertremo: Ne tre for de Vicenza do penseble ke vi sentis la skuojn antaŭ
> >> la sunleviĝo, se vi ne tro profunde dormis.
> >> Miaj pensoj estas al viaj samregionanoj kaj estas mirakle ke ne estas
> >> pli da viktimoj. Kiel okazintus se la tertremo okazis ne nokte sed tage?
> >> Estas multe da monumentoj kaj fortikaj historiaj kontruaĵoj kiuj suferis...
> >> Mireja
>
> > Bonan tagon Mireja. Mi ĵus sentis malgrandan tremeton, sed mi ne eliris kiel mia edzino.
> > Mi ankoraŭ ne estas timigita de tertremoj kiel la lokanoj. Ĉiel ajn, ĉi matene mi sentis multe pli forte.
> > Estis kvazaŭ iu skuus mian liton por veki min. La epicentro estis en Reggio Emilia, almenaŭ 200 kilometrojn pli sude. Mi kredas ke tie estis pli timiga ĉar tie falis ankaŭ muroj. Iu diris per la televidilo ke plej timiga estis ne la tertremo sed la bruo kiun oni aŭdis. Mi aŭdis nenian bruon. Ĉi tie, bonŝance, okazis nenia damaĝo sed ŝajnas ke ĝi ankoraŭ ne finiĝis. Bonan dimanĉon al vi kaj al ĉiuj sceanoj.
> >
> > F.E
> > http://www.ilfattoquotidiano.it/emilia-romagna/
>
> Dankon pro via respondo, Eugenio. Mi esperas ke vi kaj viaj familianoj
> dormos normale malgraŭ la evento.

Nu, almenaŭ ni esperas. Ĉimonate mi plenigis la 73-an jaron kaj je tiu aĝo
estas normale ke oni ne dormas tiel bone kiel junulaĝe. Kiam mi ekdormas
profunde mi ronkas kaj foje mi vekas min mem. Nun kun la penso de la
tertremo estos ia plusa motivo por vekiĝi.


> Rimarkinde estas ke en lundo la sepa de majo 2012 ankaŭ okazis malforta
> tertremo en Bretonio: magnitudo 3,1 kun epicentro situanta je 5 km
> nordoriente de Campénéac kaj je 6 km okcidente de Paimpont.
> Bretonio ne malofte ricevas tertremojn sed apenaŭ oni sentas ilin.
> Pli grave estus sufiĉe forta sismo kies fokuso/centro estus sub la maro
> en la Biskaja golfo. Tiam estus forta risko de cunamo.

Tio estus tre malbela afero. Mi vidis videofilmon pri la cunamo de Yukuŝima.
Estis vere terura. Fartu bone Mireja! Bonan nokton!

F.E

http://www.youtube.com/watch?v=KFBKSLH3ZaM&NR=1

> Mireja

mireille corobu

unread,
May 21, 2012, 5:30:24 AM5/21/12
to
> [...]
> Tio estus tre malbela afero. Mi vidis videofilmon pri la cunamo de Yukuŝima.
> Estis vere terura. Fartu bone Mireja! Bonan nokton!
>
> F.E
>
> http://www.youtube.com/watch?v=KFBKSLH3ZaM&NR=1

Ŝajnas al mi ke vi eraris donante la supran adreson kie mi ne vidis
cunamon sed tre tre malbelajn scenetojn.
Mi ne plu malfermos la ligilojn de vi proponitajn ĉar mi bezonas teneron
kaj ne bezonas maltenerajn vidojn.
Mireja

eugen....@gmail.com

unread,
May 21, 2012, 8:55:32 AM5/21/12
to
Jes. Mi eraris. Mi petas pardonon. Tamen tiu video diras la veron. Multaj gepatroj instruas unu aferon kaj ili faras la kontraŭon. Sed la infanoj atentas la faktojn, ne la vortojn. Mi intencis sendi al vi la sekvan hindan videoklipon kiu tre plaĉas al mi. Ĝi parolas pri la graveco de la bona ekzemplo. Sed ĉifoje la bonan ekzemplon donas ne adolto sed infano.

F.E

http://www.youtube.com/watch?v=NlxgpB7qdI0&feature=player_embedded

eugen....@gmail.com

unread,
May 22, 2012, 1:52:12 AM5/22/12
to
PS: Koncerne la tertremon, ĉi tie en Bassano del Grappa, en la lastaj du tagoj ni ne plu estis vekitaj de tertremo. Sed certe estis malsame en Reggio Emilia kie multaj dormas en tendoj. Mi pensis ke ĝis tie estas almenaŭ 200 kilometroj sed mi eraris. En rekta linio la distanco estas apenaŭ 120 kilometroj.

F.E
http://www.ilfattoquotidiano.it/emilia-romagna/
0 new messages