Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Aplikajho, kiu povus antauenpushi la utiligon de Esperanto

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Aug 9, 2008, 2:23:48 AM8/9/08
to
En la lastaj tagoj mi achetis kelkajn varojn per hungara aukci-retejo.
Ghi estas hungarlingva, kaj tia estis ankau la plej multa
korespondajho de la vendantoj. Mi ne posedas la hungaran. Vortaroj
helpis min nur iomete en la kompreno de la tekstoj kaj preskau neniom
en la verkado de miaj tekstoj en la hungara.

Tio chi venigis al mi jenan ideon: Granda helpo estus retejo kun jena
funkcio: Se oni endonas tekston en (la fontolingvo) Esperanto, la
retejo eldonas akcepteblan tradukon en la cellingvon. Do: Tiu, kiu
scipovas utiligi Esperanton kaj havas aliron al tia retejo, povas
facile esprimi sin en fremda lingvo. Char Esperanto ja estas multe pli
regula ol (almenau tre multaj) ne-planlingvoj, la celo de akceptebla
traduko (kiu estas la ne-malhaveblajho en la tuta afero) devus esti
atingebla pli facile per Esperanto (kiel fontolingvo) ol per ne-
planlingvo, chu ne?

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

KaGu:-}

unread,
Aug 9, 2008, 5:48:45 AM8/9/08
to

Bona ideo. La programo Esperantilo eble estas io, kion vi serĉas. Iru
al adreso: http://www.ipernity.com/blog/32084/74311. Ĉi tie vi trovos
artikolon pri miaj spertoj de Esperantilo.

KaGu:-}

Valenciana

unread,
Aug 9, 2008, 6:21:14 PM8/9/08
to
> Andreas Kueck

Kara Andreas

Mi ankaú ricevas tekstojn en hungara lingvo, sed mi komprenas nenion
S-ino hungara, kiun mi akumpanis tra la urbo Rio-de-Jhanejro, post
sxia reveno al Hungario, kelkaj sekivantaj tagoj, mi komencis ricevi
hungarajn tekstojn. Mi respondas, cxiame, ke mi ne scias la hungaran
lingvon, nur Esperanto-n
Do, mi konsentas kun via ideo...
Elma

hajo

unread,
Aug 10, 2008, 2:11:31 AM8/10/08
to
Andreas Kueck schrieb:

> funkcio: Se oni endonas tekston en (la fontolingvo) Esperanto, la
> retejo eldonas akcepteblan tradukon en la cellingvon.

Provu la senpagan programon *Esperantilo* (16 MB)

http://www.xdobry.de/esperantoedit/index_de.html

Andreas Kueck

unread,
Aug 10, 2008, 3:06:40 AM8/10/08
to
On 10 Aug., 08:11, hajo <nos...@please.de> wrote:
> Andreas Kueck schrieb:
>
> > funkcio: Se oni endonas tekston en (la fontolingvo) Esperanto, la
> > retejo eldonas akcepteblan tradukon en la cellingvon.
>
> Provu la senpagan programon *Esperantilo* (16 MB)

Dankon, ankau al KaGu:-}, por la konsileto. Pri la hungara mi provis
la programon Esperantilo: Mi endonis kiel tradukendan tekston:
"Bonvole sciigu min pri via adreso." Post la atentigo: "Atentu, ke
Esperantilo povas nun traduki sur shtupo de sintaksa analizo nur al
pola kaj germana lingvoj. Aliaj lingvoj estas tradukataj primitive je
unu vorto lau vortaro. Tiu liveras tre malaltan kvaliton de rezulta
teksto", la programo eldonis: "Szívesen közöl én -ról {via} {adreso}."

Chu tio chi lau vi estas akceptebla, tiel ke indas lerni Esperanton
por hungarlingve esprimi sin per helpo de tiu chi programo?

--
Andreas Kueck

KaGu:-}

unread,
Aug 10, 2008, 5:49:25 AM8/10/08
to

Vi devas unue peti ion krei hungarlingvan version. Min helpis la
auxtoro /Artur/ krei svedlingvan version. :-) Ne flugas frititaj
birdoj en la buŝo :-)
KaGu;.)

Eugen Fabian

unread,
Aug 11, 2008, 6:14:00 AM8/11/08
to
Andreas Kueck ha scritto:

Bedaurinde, ne. Ghi estas nedivenebla. Nun mi provas traduki:
Legyen szives közölje, velem a címét.
Universala tradukilo kies pivotlingvo estas Esperanto kaj
povos traduki en chiujn lingvojn, bedaurinde, ne estas
"Esperantilo". Mi pensas ke ghi pezos iomete pli ol 16 MBoj.
Tiu miraklo eble jam ekzistas sed ankorau ne havas kuraghon
prezentighi antau publiko.

Eugenio :o)

0 new messages