Do, karaj, mi demandas al vi chiuj: chu vi povas helpi al mi pri
trovado de chi tiu grava teksto?
Mi ne sentas ke ghustas ke mi povas trovi Volpukan version plifacile
ol esperantan!!
Multajn dankojn,
Aaron.
Saluton!
Compuserve -paĝaroj malaperis konstante je la sesa de julio. Restas nur
ĉi tiu teksto kun pardonpetoj:
We're sorry to inform you that on July 6, 2009, CompuServe OurWorld was
shut down permanently. We sincerely apologize for any inconvenience this
may cause.
El la kaŝmemoro la traduko de Simono PEJNO:
http://74.125.77.132/search?q=cache:GNbQCLcvfFwJ:ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_revo.htm+%22revon+havas+mi%22&cd=1&hl=eo&ct=clnk
Estus bone se iu trovus lokon kien kopii la tekston.
Ĉu estas tro longa por Vikipedio? Vikilibroj? Vikicitaĵoj?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mi_Havas_Revon
La komenco de la traduko:
Revon havas mi
Jen la kompleta teksto de la parolado sur la ŝtuparo de la Linkolna
Memorejo (Vaŝingtono D.C) en la jaro 1963-a.
Antaŭ dek jardekoj subskribis granda Usonano, en kies simbola ombro ni
nun staras, la Proklamaĵon pri Emancipiĝo. Tiu signifoplena dekreto
venis kiel larĝa lumfasko da espero al milionoj da Negraj sklavoj,
brulskurĝitoj de la flamaro de velkanta maljusteco. Ĝi ekvenis kiel ĝoja
tagiĝo por ĉesigi la nokton de mallibero longe daŭran.
Amike
Teuvo
Mi savis provizore tiun kopion kun la traduko de la parolado de Martin
Luther King "Revon havas mi" laŭ traduko de Pejno Simono en jena adreso
(konvertita al pdf):
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/revon-havas-mi.pdf
Mi sugestas ke oni kopiu tiun pdf dokumenton kaj oni nepre enretigu ĝin en
aliaj retejoj.
Compuserve malaperis. Pejno Simono havis en tiu servilo valorajn tekstojn,
sed, ve, ili verŝajne malaperis por ĉiam, ĉar Pejno kabeis kaj estas neeble
scii ĉu li konservis kopion.
Mi, de tempo al tempo, insistas ke valoraj esperantaj dokumentoj indus esti
savataj en sekuraj retejoj. Eble UEA aŭ alia grava esperanta institucio
devus serioze esplori tiun eblecon.
Dario
Mi trovis chi tiun ligilon, kiu ankau enhavas plurlingvajn tradukojn
de la tuta teksto (bedaurinde ne la esperantan).
http://www.mlkonline.net/speeches.html
rB