CS
unread,May 23, 2012, 4:06:04 PM5/23/12You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to
Mi estas kontenta se en cxi tiu malaperanta servo, oni publikigas pli kaj
pli da mesagxoj kun la celo ridigi iun ajn.
Pro tio mi deziras kontribui per bazaj pensoj.
Unue, la diferenco inter malnova kaj nova sxerco kusxas en tio, cxu la
auskultanto jam auskultis la rakontitan spritajxon.
Ekzemple prahistoria spritajxo estas cxe mi cxi tiu:
Du tomatoj transiras straton.
La unua tomato diras al alia: "Atentu!!! Alvenas automobilo!"
La dua tomato: "Sxprrrucccc"
Nu, malnova glaciigxiga spritajxo kiun mi konas de jaroj.
Sed antau 1 semajno kolego proponis al mi varianton: do, tute nova spritajxo
cxu ne?
Du tomatoj transiras straton.
La unua tomato diras al alia: "Atentu!!! Alvenas sxargx-cxamiono!"
"Sxprrrucccc" "Sxprrrucccc"
Mi pretas ege kontribui samteme.
Kaj mi sxatus ke estu ankau esperantistaj spritajxoj, el veraj spertoj.
UK Varsovio 1987. Inter la hoteloj ofertataj al kongresanoj estis Hotel
Wera.
Esperantisto maniulo pri esperantigo de nacilingvaj nomoj diras al alia: "Mi
logxas en vera hotelo"
La alparolato akre kaj kolere rebatis: "Kion Vi opinias: ankau mi pagis por
logxi en vera hotelo, ne en fusxa domo...."
Ktp ktp ktp
Cxu la spirito de Sxvarco helpos nin?
Amike Carlo