Saluton,
Eble rezignu pri tiu biblioteko, cxar la postuloj de la biliotekistino
estas ekstravagancaj. Se en via urbo estas universitato, provu en la
universitata biblioteko.
Riŝo
> Cxu vi konas bibliotekojn kun E-aj libroj?
En mia regiono (kaj verŝajne en tuta eks-GDR) ĉiu biblioteko ekde urba
nivelo havas almenaŭ vortaron kaj lernolibron. Problemetas nur la
kategoriigo: la Esperanto-libroj ne troveblas inter la libroj pri aliaj
lingvoj, sed en kategorio "lingvistiko".
En Germanio vi eble ne havos sukceson per librodonacoj, ĉar problemo de
bibliotekoj estas ne nur manko de mono, sed ankaŭ manko de spaco.
Kore
Dirk
Mi invitas al mia malgrandeta e-biblioteko:
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/index.php
Amike
Geo