Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Nova frapo al la E-elsendoj de Pola Radio

1 view
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
May 14, 2010, 6:26:30 PM5/14/10
to
Nova frapo al la esperantaj elsendoj de Pola Radio. Mi transskribas parte
(forigante nur la detalon pri la ĉiutagaj radioelsendoj) la mesaĝon
dissenditan fare de la Esperanta Redakcio de Pola Radio. Mi klarigas ke la
persono menciita, Gabi Kosiarska, estas la nura dungitino pagata fare de
Pola Radio por prizorgi la elsendojn. Ŝi estas helpata fare de kelkaj
meritplenaj volontuloj kiuj ricevas neniun monan kompenson de Pola Radio.
Kaj nun, oni komisias al Gabi por aliaj laboroj kiuj lasas la programojn sen
ties nura oficiala gvidanto. Bonvolu noti la inviton de la redakcio al
reagoj. Aldone al rektaj reagoj adresotaj al la altranguloj de Pola Radio mi
sugestas novan kampanjon ĉe la ambasadoj de Pollando kiel jam okazis kiam
oni ĉesigis la elsendojn per radiondoj kaj satelito.
Dario Rodriguez

----- Mensaje original -----
De: esperanto espe...@polskieradio.pl
Para: esperanto
Enviado: viernes, 14 de mayo de 2010 22:12
Asunto: drastaj kaj surprizaj limigoj; majaj programeroj en E-Redakcio de
PR;


Karaj Geauxskultantoj, Karaj Radioamikoj,

Laux la decido de la superuloj de PR Gabi Kosiarska ekde la plej proksima
lundo estas delegita kun grupo de kelkaj aliaj radiaj kolegoj al laboroj
ligitaj kun sxangxo de la portalo de Pola Radio. Lige kun tiuj taskoj - por
ne difinita ankoraux precize periodo - la laboro de la E-servo de PR estas
frostigita. En nia pagxaro (ni supozas, ke lunde, merkrede kaj vendrede)
aperados nur ripetaj programeroj. Oni flegas la esperon, ke post kelka
periodo cxiuj nun delegitaj personoj povos reveni al siaj kutimaj okupoj, do
Gabi en la E-sekcio de Pola Radio.
...
Anticipe ni dankas pro cxiuj korespondaj reagoj. Cxiuj gravas en nia laboro
por la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio. Ni dankas do pro
tiuj, kiuj jam venis. Ni anticipe dankas pro lauxvicaj. Niaj adresoj estas
sensxangxaj: espe...@polskieradio.pl kaj/aux barbar...@gmail.com

Se vi volas rilatigi vin al la lastaj dedidoj, direkti demandojn, ricevi
respondojn de PR skribu uzante en via korespondajxo prefere nur vian nacian
lingvon aux la anglan, ev. la polan al la prezidanto de PR: Jarosław
Hasinski, Prezes Zarzadu PR S.A., al. Niepodleglosci 77/85, 00-977
Warszawa, Jaroslaw...@polskieradio.pl aux al Pawel Majcher, Czlonek
Zarzadu – laux la sama koresponda adreso. Temas pri la Prezidanto de la
Estraro de PR kaj pri la membro de la estraro de PR.

Nia adreso por la paperaj leteroj kaj sendajxoj estas: E-Redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

Kalle Kniivilä

unread,
May 15, 2010, 4:04:45 AM5/15/10
to

Dario Rodriguez

unread,
May 15, 2010, 2:08:26 PM5/15/10
to
Post legado de
http://www.liberafolio.org/2010/pola-radio-haltigas-la-esperanto-elsendojn

jen adresoj por eventualaj reagoj:

Adreso de la Prezidanto de Pola Radio:

Jarosław Hasinski
Prezes Zarzadu PR S.A.,
al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando

Retadreso : Jaroslaw...@polskieradio.pl

Listo de ambasadoj de Pollando (mi sendis mildan plendon al la kultura
ataŝeo ĉe la pola ambasado en Madrido)
http://embassy-finder.com/fr/poland_embassies

Lasta normala elsendo de Pola Radio (14 Majo), kiun mi konsilas aŭskulti,
precipe la emociplenan finon.

http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2010051512303461.mp3

Mi timas ke ni troviĝas ĉe la lasta akto de la dramo antaŭ la definitiva
forigo de la E-elsendoj.

Dario

Dario Rodriguez

unread,
May 16, 2010, 5:17:30 AM5/16/10
to
Ŝoke !! Grava esperanta institucio agonias nunmomente (Pola Radio
Esperanto) kaj tio ĝis nun okazigis eĉ ne unu reagon en SCE.
Mi skribis hieraŭ:

Adreso de la Prezidanto de Pola Radio:
Jarosław Hasinski
Prezes Zarzadu PR S.A.,
al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando
Retadreso : Jaroslaw...@polskieradio.pl

Listo de ambasadoj de Pollando (mi sendis mildan plendon al la kultura
ataŝeo ĉe la pola ambasado en Madrido)
http://embassy-finder.com/fr/poland_embassies

Lasta normala elsendo de Pola Radio (14 Majo), kiun mi konsilas aŭskulti,
precipe la emociplenan finon.
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2010051512303461.mp3

[la adiaŭon eblas legi en la antaŭe menciita paĝo de Libera Folio]

Anton Oberndorfer

unread,
May 16, 2010, 6:46:15 AM5/16/10
to

"Dario Rodriguez" skribis:

> Ŝoke !! Grava esperanta institucio agonias nunmomente (Pola Radio
> Esperanto) kaj tio ĝis nun okazigis eĉ ne unu reagon en SCE.

Ne nur PRE agonias sed ankaŭ SCE. Kaj la kutimaj afiŝantoj (aŭ mi diru
afiŝintoj) de SCE verŝajne ne estis aŭskultantoj de Pola Radio. La elsendoj
en Esperanto almenaŭ postvivis la finon de komunismo je 20 jaroj kaj tio
estas grandega sukceso. Ke nun iom post iom alvenas la fino tio estas certe
bedaŭrinda sed ne estas mortiga bato por Esperanto.

Necesas nun mem entrepreni ion kaj ne fidi je la helpo de ŝtataj
institucioj. Mi konscias ke tio estas granda defio, sed ni devas mem vivigi
la lingvon kaj ne atendi iun "deus ex machina" (savanton el la ĉielo)
aplikante la proverbon "Helpu al vi mem, tiam helpos al vi Dio".

Esperante,
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/duoblilo

CS

unread,
May 16, 2010, 4:43:58 PM5/16/10
to

"Dario Rodriguez" skribis:
> Soke !! Grava esperanta institucio agonias nunmomente (Pola Radio
> Esperanto) kaj tio gis nun okazigis ec ne unu reagon en SCE.

Aldone al la posta klarmensa reago de Anton, mi ankaux aldonus: cxu ekzistas
premmovado tioma kioma utilus nunmomente?
Sed cxefe: KIU mondonacis por ke la elsendoj de PR ne havu ekonomiajn
problemojn? Kaj se oni ne povas mondonaci? KIU konstante elsxutis la
MP3-datenarojn, por ke la kalkuliloj - ja ekzistas ili - faru statistikojn
pri interesigxo de auxskultantoj?

Bedauxrinde esperantistoj pretas sinoferi - skribi, lamenti, protesti -
fronte al anoncata katastrofo, sed dum la maro estas trankvila, kie ili
estas?....
Pro tio mi alte estimas la koheran dolorkrion de Dario, cxar li estis kaj
estas konstanta subtenanto de la E-elsendoj de PR, li ne estas laste
vekigxinta heroo, sed heroo de la cxiutageco: multajn da tiaj herooj la
E-movado bezonas.

Nu, jes, povas esti ke la nuna alceligo de la redaktorino al alia tasko
estas pasxeto de la pli granda plano de la estraro de la PR mortigi la
E-elsendojn. Sed mi ne emas atribui al la estroj tiom da forruzo de ruzeco,
por sufoki kelkajn horojn da MP3 en Interreto.

Eble mi eraras, sed dum la informoj ricevitaj estas tiaj, ni ne kulpigu iun
ajn.

Intertempe, dum ni subtenas PR, ni subtenu la aliajn radiajn kaj interretajn
elsendojn.

Carlo


Tonyo

unread,
May 19, 2010, 4:46:47 PM5/19/10
to
> "Dario Rodriguez" skribis:
>
> > Soke !!  Grava esperanta institucio agonias nunmomente (Pola Radio
> > Esperanto) kaj tio gis nun okazigis ec ne unu reagon en SCE.

Kiel diris Anton, eble la problemo estas de SCE, kiu, kiel ĉiuj
similaj forumoj, travivas agonian periodon.

Carlo:


> Sed cxefe: KIU mondonacis por ke la elsendoj de PR ne havu ekonomiajn
> problemojn? Kaj se oni ne povas mondonaci? KIU konstante elsxutis la
> MP3-datenarojn, por ke la kalkuliloj - ja ekzistas ili - faru statistikojn
> pri interesigxo de auxskultantoj?

Mi esperas ke sufiĉe da ni. Se ne, estas evidente ke la ĉefoj de PR ja
faris ĝustan kalkulon.

> Bedauxrinde esperantistoj pretas sinoferi - skribi, lamenti, protesti -
> fronte al anoncata katastrofo, sed dum la maro estas trankvila, kie ili
> estas?....
> Pro tio mi alte estimas la koheran dolorkrion de Dario, cxar li estis kaj
> estas konstanta subtenanto de la E-elsendoj de PR, li ne estas laste
> vekigxinta heroo, sed heroo de la cxiutageco: multajn da tiaj herooj la
> E-movado  bezonas.

Pri tio mi konsentas.

> Eble mi eraras, sed dum la informoj ricevitaj estas tiaj, ni ne kulpigu iun
> ajn.

Tamen, la alvoko de Darío estas ankoraŭ oportuna: ia premo povas
evidentigi ke esperantistoj subtenas tiujn elsendojn, eĉ se foje
kritike.

> Intertempe, dum ni subtenas PR, ni subtenu la aliajn radiajn kaj interretajn
> elsendojn.

Prave denove. Kaj jen malgranda gvidilo al ili:
http://www.ipernity.com/blog/tonyo/32066

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu

0 new messages