Estas temoj pri Bialistoko kaj la ĉirkaŭaĵo, pri Roterdama kongreso, pri
KEFeto. Oni povas diri ke ITVC vere nun estas la unua plenvalora
esperantlingva interreta televida kanalo. Ne plu temas pri amatoraĵo, sed
pri profesieca produktado kaj prezentado de programoj.
Mi gratulas al la skipo en Bialistoko kaj deziras ke eblos daŭrigi tion
ankoraŭ longtempe. Mi esperas ke tio estas ĝermo de nova televida kulturo de
Esperanto, same kiel Bialistoko estas la urbo kiu donis al la mondo la
ĝermon de Esperanto.
Por spekti la laŭdindan programon iru al:
http://www.itvc.pl (Serĉu la verdan flagon por klaki sur ĝin)
Kontente
Anton Oberndorfer
Plej interese estas, ke, se post programo oni restas cxe gxi, aperas
plua programo, poste plua ktp !!!
Manvxelo