Michel a écrit :
Finfine... jen la recepto ;-)
http://legare.wordpress.com/2010/02/01/metainteligenteco/
Mi trovis artikolon tre gravan kaj tre kritikeman (en la angla) por
komprenigi la nunan sciencisman diskurson de iuj scienculoj pri la DNA
kiel simpla softvaro: "Cybernetics Is An Antihumanism: Advanced
Technologies and the Rebellion Against the Human
Condition"(http://tinyurl.com/y93j8qj). La nunaj asertoj de la
sciencistoj NE estas ke robotoj iĝos homoj, sed ke homoj estas NUR
robotoj. Plie, laŭ tiuj sciencistoj, la barilo inter tio kion oni
kutime nomis "vivo" kaj "morto" baldaŭ ne plu ekzistos. Jean-Pierre
Dupuy, la kritikema aŭtoro de la artikolo, cinike konkludas: baldaŭ,
ne plu estos diferencon inter vivanta kato kaj mortinta kato...
Alivorte, miaj karaj amikoj, baldaŭ, ni ne plu estos homoj.
Bonvolu legi "ne plu estos diferenco inter vivanta kato kaj mortinta
kato". Ekde nun, mi provos herezie forlasi la n-komplemento. Se pro
tio, iu ne komprenos la senco de "la kato manghas la muso", nur li
kontaktu mi, mi klarigos.
Eugenio
PS:Al kiu plaĉas liberstila skiado, jen la adreso:
http://www.youtube.com/watch?v=oRDoN_h_fwo&feature=related
Vi rajtas ne paroli la franca "perfekte"... char ne eblas paroli ghi
perfekte. En la franca Ameriko, ni komprenas chiai francstiloi. Ech la
pariza ;-)
Pri mia esperanto-uzo, kompreneble, mi shercas. Sed, apenau. Mi estas
el tiuj kiuj opinias ke la homaro meritas lingvo pli profesie farita ol
la esperanto mumiigita demokratie (!) en 1908.
Pri la n-komplemento: mi ne kredas ke tia koketajho estas la plej
signifohava signo de la universaleco de la zamenhofa. Mi tamen rimarkas
ke vi tre bone komprenas mia lingvo sen n-komplemento. Kial kompliki la
ekzisto de la homaro, kiam oni povas simpligi ghi? (chu, cetere, tio ne
estis, iele, ankau la argumento de Z.?)
Michel
> Vi rajtas ne paroli la franca "perfekte"... char ne eblas paroli ghi
> perfekte. En la franca Ameriko, ni komprenas chiai francstiloi. Ech la
> pariza ;-)
>
> Pri mia esperanto-uzo, kompreneble, mi shercas. Sed, apenau. Mi estas el
> tiuj kiuj opinias ke la homaro meritas lingvo pli profesie farita ol la
> esperanto mumiigita demokratie (!) en 1908.
Ĉiuj opinioj estas respektindaj. Tamen ekzistas ankaŭ opinioj malsamaj.
Se mi pensas pri transportiloj uzataj antaŭ 200 jaroj, mi povas imagi kiaj
ili estos post 200 jaroj. Sed anstataŭ sonĝi mi preferas uzi la
transportilojn kiujn
ofertas la nuntempo... Ĉu al vi malplaĉas demokratio? Ĉu vi preferus esperanton
mumiigitan monarkie? :-)
>
> Pri la n-komplemento: mi ne kredas ke tia koketajho estas la plej
> signifohava signo de la universaleco de la zamenhofa. Mi tamen rimarkas
> ke vi tre bone komprenas mia lingvo sen n-komplemento. Kial kompliki la
> ekzisto de la homaro, kiam oni povas simpligi ghi? (chu, cetere, tio ne
> estis, iele, ankau la argumento de Z.?)
Simpligi por iuj por malsimpligi por aliaj?
Jes, oni provas diveni. Eble vi pov diven ank se mi skrib sen dezinenc. Sed
tia lingv kun la enkonduk de la fiks vortord est mult pli malfacil. Do mi
preferas
la genian sistemon de Zamenhof kie la sufiksoj kaj dezinencoj klarigas ĉion, sen
esti daŭre devigitaj solvi rebusojn.
>
> Michel
>
Eugenio
Ĉu al vi plaĉas skiado?
http://www.youtube.com/watch?v=zDlkfO9CUmU&NR=1
Mi intencis rekomendi al Michel viajn paĝojn por la lernado de la uzo de
akuzativo. Sed tiuj paĝoj malaperis !!!
En via nova paĝaro ili ne troveblas !!!
Verŝajne nia estimata Michel, antaŭ la absoluta neebleco lerni kiel oni uzas
ĝuste la akuzativon, transiros al la "mirinda" senakuzativa lingvo IDO , kaj
nia forumo restos ankoraŭ pli silenta, kiel plaĉas (aŭ malplaĉas?) al kara
Marko.
Dario
Mi ankoraŭ ne trovis la manieron kiel enmeti ĝin, sed mi esperas ke fine mi
sukcesos.
>
> Verŝajne nia estimata Michel, antaŭ la absoluta neebleco lerni kiel oni uzas
> ĝuste la akuzativon, transiros al la "mirinda" senakuzativa lingvo IDO , kaj
> nia forumo restos ankoraŭ pli silenta, kiel plaĉas (aŭ malplaĉas?) al kara
> Marko.
Min tute ne ĝenas aŭdi opiniojn kontraŭajn al la mia kaj mi pensas ke estas same
ankaŭ por Marko. Kiam li diris " oni bonvolu lasi al ni ĝui la silenton" laŭ
mia opinio
li nur ŝercis.
>
> Dario
>
Eugenio
Ĉi tie ni havas unu monarkion... kaj tio sufiĉas. Tamen, mi opinias ke
demokratio ne povas juĝi pri ĉio ajn. En sia "Homarano: La vivo, verkoj
kaj ideoj de d-ro Zamenhof", A. Korĵenkov skribas:
"Laŭ Lev Ĵirkov, Esperanton savis el la krizo la inerta amaso de
averaĝaj esperantistoj--etburĝoj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj
poŝtkartoj--kiuj 'bezonis nur tian artefaritan lingvon, kiu ebligus
ilin, sen troa laboro por ellernado de malsimpla gramatiko, buŝe kaj
per leteroj komprenigi al alilanduloj kaj alilingvuloj la plej simplajn
objektojn de aferoj, de ĉiutaga privata aŭ socia karaktero' ". (p.226)
Jen via demokracio.
>> Pri la n-komplemento: mi ne kredas ke tia koketajho estas la plej
>> signifohava signo de la universaleco de la zamenhofa. Mi tamen rimarkas
>> ke vi tre bone komprenas mia lingvo sen n-komplemento. Kial kompliki la
>> ekzisto de la homaro, kiam oni povas simpligi ghi? (chu, cetere, tio ne
>> estis, iele, ankau la argumento de Z.?)
>
> Simpligi por iuj por malsimpligi por aliaj?
Koketaĵo kies neeston neniu rimarkas estas utila al neniu.
Ĉu la n-komplemento vere simpligus la aferon al 1,3 miliardo da ĉinoj?
Kaj ĉu vi jam demandis al la zuluoj kion ili opinias pri la
n-komplemento?
> Jes, oni provas diveni. Eble vi pov diven ank se mi skrib sen dezinenc. Sed
> tia lingv kun la enkonduk de la fiks vortord est mult pli malfacil. Do
> mi preferas
> la genian sistemon de Zamenhof kie la sufiksoj kaj dezinencoj klarigas
> ĉion, sen
> esti daŭre devigitaj solvi rebusojn.
Ĉu vi ne estus iom esperantocentristo, hazarde?
Por la occidental-uzantoj, la Occidental ne estas rebuso pli ol
esperanto estas rebuso por esperanto-uzantoj. Verdire, estas iaj
esperantistoj kiuj multe ŝatas perverse rebusumi per esperanto. Mi
perfekte kaj senhezite povas legi kaj kompreni la tekstojn de Zamenhof.
Sed mi devas analizi dum almenaŭ kvin minutoj por ekkompreni la "puran"
esperanton de la snobaj minimistoj, kiuj traktas la originan radikaron
kiel la kabalistoj traktas la hebrean alfabeton.
>> Michel
>>
> Eugenio
>
> Ĉu al vi plaĉas skiado?
Ne. Plaĉas al mi nur vinado.
Michel
>
> Koketaĵo kies neeston neniu rimarkas estas utila al neniu.
Sekve planlingvoj estas utilaj al neniu. Laŭ mia opinio, se la homaro
ankoraŭ ne komprenis utilecon de planlingvoj tiu fakto ne estas kulpo de
la planlingvoj.
>
> Ĉu la n-komplemento vere simpligus la aferon al 1,3 miliardo da ĉinoj?
> Kaj ĉu vi jam demandis al la zuluoj kion ili opinias pri la n-komplemento?
Se ni forigus la dezinencon por la objekto de la ago ni devus nepre
enkonduki la devigan fiksan vortordon. Do oni ankaŭ devus demandi la
popolojn kion ili pensas pri la fiksa vortordo.
>
>> Jes, oni provas diveni. Eble vi pov diven ank se mi skrib sen
>> dezinenc. Sed
>> tia lingv kun la enkonduk de la fiks vortord est mult pli malfacil. Do
>> mi preferas
>> la genian sistemon de Zamenhof kie la sufiksoj kaj dezinencoj klarigas
>> ĉion, sen
>> esti daŭre devigitaj solvi rebusojn.
>
> Ĉu vi ne estus iom esperantocentristo, hazarde?
Kion tio signifas? Mi konscias ke el neesperantista vidpunkto Esperanto
fiaskis ĉar ne sukcesis konkeri pli da adeptoj ol la angla lingvo. Ĉu
ankaŭ vi pensas same? Aŭ eble vi pensas ke Esperanto ne havis
sukceson ĉar ne enkondukis la necesajn reformojn. En tiu kazo la
planlingvo kiu enkondukis pli da reformoj devus havi pli da sukceso.
Ĉu ne? Aŭ eble vi kredas kion diris Lev Ĵirkov ke Esperanton savis la
la kolektemuloj? Mi ne.
>
> Por la occidental-uzantoj, la Occidental ne estas rebuso pli ol
> esperanto estas rebuso por esperanto-uzantoj. Verdire, estas iaj
> esperantistoj kiuj multe ŝatas perverse rebusumi per esperanto. Mi
> perfekte kaj senhezite povas legi kaj kompreni la tekstojn de Zamenhof.
> Sed mi devas analizi dum almenaŭ kvin minutoj por ekkompreni la "puran"
> esperanton de la snobaj minimistoj, kiuj traktas la originan radikaron
> kiel la kabalistoj traktas la hebrean alfabeton.
Nu,je ĉi tiu punkto mi ne diras ke vi malpravas. :-)
Mi diris mian opinion kaj ankaŭ vi diris la vian.
Foje mi devas konsenti kun vi.
>
>>> Michel
>>>
>> Eugenio
>>
>> Ĉu al vi plaĉas skiado?
>
> Ne. Plaĉas al mi nur vinado.
Ankaŭ al mi sed je la aĝo de
71 jaroj la moderemo estas necesa.
Se mia filino invitas min skiadi mi
ne diros ke mi ne iros.
>
> Michel
>
Amike,Eugenio
> Il 22/02/2010 5.49, Michel ha scritto:
>
>> Koketaĵo kies neeston neniu rimarkas estas utila al neniu.
> Sekve planlingvoj estas utilaj al neniu. Laŭ mia opinio, se la homaro
> ankoraŭ ne komprenis utilecon de planlingvoj tiu fakto ne estas kulpo de
> la planlingvoj.
Vi vere kredas ke neniu rimarkis la simbolon de la verda tribo ĉe
Google la 15an de decembro ?
>> Ĉu la n-komplemento vere simpligus la aferon al 1,3 miliardo da ĉinoj?
>> Kaj ĉu vi jam demandis al la zuluoj kion ili opinias pri la n-komplemento?
>
> Se ni forigus la dezinencon por la objekto de la ago ni devus nepre
> enkonduki la devigan fiksan vortordon. Do oni ankaŭ devus demandi la
> popolojn kion ili pensas pri la fiksa vortordo.
Jes. Tio certe ne devus esti pli dolora al la lernantoj ol postuli ke
ĉiu marŝas paŝon post paŝo antaŭen. Kaj plie, ankaŭ la fiksitan formon
de pluraj kunmetitaj vortoj oni devus enkonduki. Ne veras ke ekzistas
eĉ unu lingvo sur la planedo kiu permesas tiom da liberon de ĉiu kiel
esperanto. Por sin interkompreni, oni devas uzi esprimojn kiujn ĉiu
povos rekoni rapide, kutimajn, aŭtomatajn, repetajn formojn. Ni lasu la
vortgimnaston al la poetoj kaj al la snobuloj.
>>> Jes, oni provas diveni. Eble vi pov diven ank se mi skrib sen
>>> dezinenc. Sed
>>> tia lingv kun la enkonduk de la fiks vortord est mult pli malfacil. Do
>>> mi preferas
>>> la genian sistemon de Zamenhof kie la sufiksoj kaj dezinencoj klarigas
>>> ĉion, sen
>>> esti daŭre devigitaj solvi rebusojn.
>>
>> Ĉu vi ne estus iom esperantocentristo, hazarde?
>
> Kion tio signifas? Mi konscias ke el neesperantista vidpunkto Esperanto
> fiaskis ĉar ne sukcesis konkeri pli da adeptoj ol la angla lingvo. Ĉu
> ankaŭ vi pensas same? Aŭ eble vi pensas ke Esperanto ne havis
> sukceson ĉar ne enkondukis la necesajn reformojn.
Ne veras ke esperanto ne "sukcesis" (relative). Sed ĝi sukcesis ne
danke al siaj internaj virtoj, sed danke al la kolektemuloj. Nun ĝi
disvastiĝas ĉefe danke al tiuj kiuj adoptis ĝin kiel religion, aŭ
kvazaŭreligion.
> En tiu kazo la planlingvo kiu enkondukis pli da reformoj devus havi pli
> da sukceso.
> Ĉu ne?
Ne.
> Aŭ eble vi kredas kion diris Lev Ĵirkov ke Esperanton savis la
> la kolektemuloj? Mi ne.
Mi jes.
>> Por la occidental-uzantoj, la Occidental ne estas rebuso pli ol
>> esperanto estas rebuso por esperanto-uzantoj. Verdire, estas iaj
>> esperantistoj kiuj multe ŝatas perverse rebusumi per esperanto. Mi
>> perfekte kaj senhezite povas legi kaj kompreni la tekstojn de Zamenhof.
>> Sed mi devas analizi dum almenaŭ kvin minutoj por ekkompreni la "puran"
>> esperanton de la snobaj minimistoj, kiuj traktas la originan radikaron
>> kiel la kabalistoj traktas la hebrean alfabeton.
>
> Nu,je ĉi tiu punkto mi ne diras ke vi malpravas. :-)
> Mi diris mian opinion kaj ankaŭ vi diris la vian.
> Foje mi devas konsenti kun vi.
Vi "devas"? Ĉu tio doloras ?
>>>> Michel
>>>>
>>> Eugenio
>>>
>>> Ĉu al vi plaĉas skiado?
>>
>> Ne. Plaĉas al mi nur vinado.
>
> Ankaŭ al mi sed je la aĝo de
> 71 jaroj la moderemo estas necesa.
> Se mia filino invitas min skiadi mi
> ne diros ke mi ne iros.
Mi ne ŝatas la ekstremajn sentojn. Ekstremaj sentoj estas en la vivo
kiel tro da salo en la supo.
>> Michel
>>
> Amike,Eugenio
Michel (mi uzas la radikon "amik" tre malofte... mi havis kelkajn
"amikojn", esperantistojn eĉ, kaj ili ĉiuj bugris min. Nun, mi
prudentas) ;-)
> Nu,je ĉi tiu punkto mi ne diras ke vi malpravas. :-)
> Mi diris mian opinion kaj ankaŭ vi diris la vian.
> Foje mi devas konsenti kun vi.
Kaj kion vi pensas pri la ĉefa temo (Pri la arto submeti la robotojn) ?
Eugenio
Eh ! Eugenio ! Mi jhus vizitis vian YouTube paghon ! Mirinde ! Mi ech
alighis (Hubris2008) !
PS:Provu vidi chi tion:
http://www.yalp.alice.it/video/fun/candidcamera/aa/dv-50132448.html
Mi ja vidis... sed mi ne vere komprenis la rilaton al mia aligho.
Michel
Vi pravas. Mi ĵus vidis tiun videon pri vojaĝo de Italio al Meksiko kiu
plaĉis al mi
kaj mi proponis ĝin ankaŭ al vi. Pardonu min sed mi estas en kriza momento.
Mi ne scias kion portos la venonto. Afero kiu al mi plaĉas hodiaŭ ne plu
plaĉos morgaŭ.
Ĉu temas pri la alveno de la printempo? Ĉu, anstataŭe, alvenis la maljuneco?
Mi ne scias.
>
> Michel
>
Eugenio
>>>> Eh ! Eugenio ! Mi jhus vizitis vian YouTube paghon ! Mirinde ! Mi ech
>>>> alighis (Hubris2008) !
>>>>
>>> Tre bone Michel. En la unuigho estas la forto.
>>> Eugenio
>>>
>>> PS:Provu vidi chi tion:
>>>
>>> http://www.yalp.alice.it/video/fun/candidcamera/aa/dv-50132448.html
>>
>> Mi ja vidis... sed mi ne vere komprenis la rilaton al mia aligho.
>
> Vi pravas. Mi ĵus vidis tiun videon pri vojaĝo de Italio al Meksiko kiu
> plaĉis al mi
> kaj mi proponis ĝin ankaŭ al vi. Pardonu min sed mi estas en kriza momento.
> Mi ne scias kion portos la venonto. Afero kiu al mi plaĉas hodiaŭ ne
> plu plaĉos morgaŭ.
> Ĉu temas pri la alveno de la printempo? Ĉu, anstataŭe, alvenis la
> maljuneco? Mi ne scias.
>>
>> Michel
>>
> Eugenio
Ne tro demandu la vivon. Ghi neniam respondos.
ML