ĉe la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo estas aŭdeblaj kaj elŝuteblaj la
plej novaj E-elsendoj, kiujn dum la semajno 09-13.11.2009 pretigis por vi
la E-sekcio de Pola Radio. Krome ni ĉi-foje prezentas la programenhavon de
la semajno: 16-20.11.2009.
Se vi estas komencanta aŭskultanto kaj vi trovas malfacilon
aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple troviĝas ĉe
Windows Media Pleyer. Unue alklaku la titolon: nun aŭdigataj, sekve faru la
samon kun la aperanta vorto – plibonigoj. La tria paŝo estas alklaki la
informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas laŭplaĉe
malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de la programo.
09.11.09 – En nia lunda programo ni prezentas i.a. la 2-an
parton de interparolo kun Maciek Jaskot, kiu dividas impresojn pri sia unua
vizito al Rusujo, cetere komparante kelkajn siajn impresojn elportitajn
post la vizitoj en Ukrainujo.
10.11.09 – En la “Trarigardo de la E-Gazetaro” nunsemajne ni donas la
atenton al la novembraj numeroj de “Esperanto” kaj “La Ondo de Esperanto”.
Krome ni foliumas la bultenon “Norda Gazeto” de la Nordfrancia E-Federacio,
ni enrigardas la “Jarkolekton 2009” de TAKE kaj ĵetas la rigardon al la
novembra informilo de la E-klubo en la finna Turku. Post unu semajno, la
17-an ni memorigas sonraporton pri la lanĉo de la strato Grabowski en la
pola ĉefurbo.
11.11.09 - Rendevuante kun la klasika E-literaturo ni proponas
merkrede la 58-an fragmenton de “La Faraono” de Boleslaw Prus en la
E-traduko de Kazimierz Bein. Komence tamen Gabi kaj Maciek, lige kun la
pasanta tiutage pola nacia festo, memorigas el niaj malnovformulaj
E-elsendoj la opiniinterŝanĝon pri la temo, kio estas patriotismo.
La 18-an de novembro ni komune laŭtlegas la 59-an fragmenton de la
E-klasikaĵo, kiu estas “La Faraono” de Boleslaw Prus en la E-traduko de
Kazimierz Bein. En nia programo krome aŭdigas aktualaĵoj.
12.11.09 – tiutage daŭre en nia programo speguliĝas la ĵus pasinta
jubileo, la 100-naskiĝdatreveno de Ivo Lapenna, la 5-an de novembro. Ni
memorigas pri la Malferma Tago de la CO de UEA okazonta la lastan sabaton
de novembro, dum kiu i.a. la ĉefpreleganto estos prof. Carlo Minnaja. Sed
unue nia radioamiko Jorma Ahomaeki parolas pri la apartaj porkazaj solenaĵoj
en Kopenhago okazintaj la 6-an de novembro. Ni komune alirigardas krome
kelkajn anekdotojn ligitajn kun tiu ĉi fama E-figuro. La 19-an ni
retrorigardas lastraporte al la jubilea UK en Bjalistoko, memorigante la
deĵoradon ĉe la giĉeto de UK-2010 kaj krome renkontiĝante kun nia
radioamiko, samtempe universitata lekcianto pri E-o en la brazila Kuritibo,
Ivan Eidt Colling.
13.11.09 – En la leterkesta rendevuo speguliĝas la skribaj reagoj de
niaj geaŭskultantoj je la plej interesaj programoj el la lasta periodo, la
problemo de la radia parolrapideco, ne mankas programproponoj, eĉ se iuj
nunetape estas nerealigeblaj. La radia rendevuo daŭras en Leterkesto la
20-an de novembro. La levitajn demandojn, sed ne nur ilin ni traktos, sekve
ni daŭrigos dum nia lasta rendevuo novembra, la 27-an de ĉi tiu monato.
16.11.09 – En la programo de tiu nia E-elsendo ni koncentriĝas pri la
polaj temoj. Ĝis nun ni ĝenerale parolis pri la krizo en Pollando, ĉi-foje
ni iom pli proksime alrigardas, kiel ĝi plagas mezajn polojn. La alia temo
rilatas al la nova turisma itinero en la regiono de la suda Pollando kaj la
urbo Nysa. La itinero realigata kune kun ĉeĥoj kondukas tra lokoj
fifamiĝintaj pro la onidire aktivantaj tie sorĉistinoj.
Karaj Geamikoj, ni senŝange memorigas, ke grandparte de la reagoj
kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la
E-elsendoj de Pola Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venas. Ni atendas
laŭvicajn. Anticipan dankon! Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com
Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.
Ni tutkore dankas pro ĉiuj, senprokrastaj reagoj. Bedaŭrinde – se eĉ
nur portempe - la rimedoj por la programprodukto en la lastaj monatoj estis
grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis eĉ ĉesigitaj la honorarioj por
niaj kunlaborantoj. Tio havas bedaŭrindajn sekvojn. Nome sen subtenaj
financaj donacoj, ni devos konsideri la limigon de la programenhavo ĝis la
informbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro kaj la ceteran
programdaŭron plenigos ripetoj.
Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/. Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de
la Esperantlingva Radiofonio !
Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio