Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato

0 views
Skip to first unread message

Emilio Cid

unread,
Sep 16, 2009, 7:13:57 AM9/16/09
to
Poresperanta projekto aprobita en komisiono de la brazila Senato
de : "James Rezende Piton" sudas...@gmail.com

Estimataj,

En hodiaua kunsido, la komisiono pri Edukado de la brazila Senato
aprobis la leghoprojekton kiu permesos/instigos la instruadon de
Esperanto en mezlernejoj, * lau la ekzisto de deziranta lerneja
komunumo *.

Tio signifas, ke ghi povas iri rekte al la Deputita Chambro
(malalta chambro de la Parlamento) por pridiskutado kaj
vochdonado au eventuale unue aprobighi en la pleno de la
Senato. Mi ne scias chu estas limdato por unu au alia
vojo.

La informon oni trovas en la jhus lanchita noto

15/09/2009 - 14h16 - COMISSÕES / Educação
Esperanto poderá ser disciplina facultativa no ensino médio
(Esperanto povos farighi lauelekta mezgrada lernobjekto)

de la senata novajhagentejo:

http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&codAplicativo=2

En tiu noto, oni reliefigas la favoran vochdonon de la raportinta
senatano, lau kiu Esperanto "povas signifi instigon al paco inter
la landoj".

La noto ankau indikas, ke kontrau ghi vochdonis senatanoj Gerson
Camata (el
federaciero Espirito Santo, kies guberniestro li iam estis) kaj
Roberto Cavalcanti
(el federaciero Paraiba, entreprenisto). Lau Camata, temas pri
"senutila projekto",
char tiu, kiu lernos Esperanton ne havos aliajn parolantojn por
kunpraktiki la
novan lingvon.

Se oni volas saluti la decidon de la komisiono, la prezidanto plu
estas
senatano Flavio Arns, flavi...@senador.gov.br . La adreso de la
oficisto
Julio Linhares, kiu sekretarias la laborojn de la komisiono, estas
juli...@senado.gov.br
Fine, la autoro de la projekto estas senatano Cristovam Buarque,
cris...@senador.gov.br

Amike,
=james=

James Rezende Piton
UEA-Chefdelegito por Brazilo kaj Komitatano A

PS. Ne malutilos se oni alvokos reagojn kaj montros al tiu
misinformito, ke
ne mankas esperanto-parolantoj tra la mondo. Se vi bonvolos tion fari,
skribu al

geca...@senador.gov.br

kaj

robertoc...@senador.gov.br

kaj eble ankau kopie al la novajhagentejo:

age...@senado.gov.br


Back to top Mi pardonpetas de tiuj, kiuj ne ricevis la unuajn
informojn pri la projekto,
antau monatoj. Lu Wunsch-Rolshoven oportune koncize kunmetis informojn
pri
la afero che

http://www.esperantoland.org/eo/novajhoj.php?lingvo=eo&ekde=0#nov1001

Male ol mi supozis, la decido de la komisiono ja estas fina en la
Senato,
escepte se ene de kvin tagoj almenau nau senatanoj subskribos
peton, ke la afero estu vochdonata de la pleno. Post tio ghi sekvos al
la deputita chambro, kie ghi bezonos aprobon, kaj en tiu okazo ghi
dependos de la sankcio de la respublika prezidento.

Sed la aprobo en la diverspartia komisiono kaj la autoreco de la fama
fakulo pri edukado jam estas aparta venko.

Grava brazila semajna magazino jam aperigis artikolon en sia
elektronika
versio fine de la tago:

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,EMI93275-15223,00.html

La reagoj de tri esperantistoj tuj poste jam aperis.

Por tiuj, kiuj ne ricevis kompletajn retadresojn:

>> Se oni volas saluti la decidon de la komisiono, la prezidanto plu estas
>> senatano Flavio Arns, flavioarns CHE senador.gov.br . La adreso de la oficisto
>> Julio Linhares, kiu sekretarias la laborojn de la komisiono, estas
>> julioric CHE senado.gov.br
>> Fine, la autoro de la projekto estas senatano Cristovam Buarque,
>> cristovam CHE senador.gov.br
>> PS. Ne malutilos se oni alvokos reagojn kaj montros al tiu misinformito, ke
>> ne mankas esperanto-parolantoj tra la mondo. Se vi bonvolos tion fari,
>> skribu al
>> gecamata CHE senador.gov.br
>>
>> kaj
>>
>> robertoc...@senador.gov.br
>>
>> kaj eble ankau kopie al la novajhagentejo:
>>
>> age...@senado.gov.br

Pablo

unread,
Sep 17, 2009, 4:34:32 AM9/17/09
to
Tio sonas bone, sed mi sxatus demandi cxu ekzistas suficxa kvanto da
homoj kiuj povas (legxe kaj lingve) kaj volas instrue serioze en
lernejoj.

Aliflanke, gxi estos nur vaporo, kaj longe, povas esti ecx kontraux la
oficialigo.

Amike,

Pablo Busto

Raymond Brisebois

unread,
Sep 17, 2009, 9:57:54 AM9/17/09
to

Mi imagas ke ekzistas pliege ol suficha kvanto da instruistoj kiuj
povus kaj "leghe" (shtat-kompetentigita) kaj "lingve" instrui la
Esperantan lingvon al siaj lernanatoj en Brazilo. Kaj, se adoptita de
la registaro, tiu fina legho garantius la "seriozon" de la instruado,
char ili ja sekvus kurson kreitan de la shato.

Vi asertas ke la tuta afero de la leghopropono estus kontrau
oficialigo? Oficialigo de kio? Kiel? Kial?

rB

Raymond Brisebois

unread,
Sep 17, 2009, 10:06:37 AM9/17/09
to

Devus esti: "kreitan de la shtaton", supre.

rB

Pablo

unread,
Sep 18, 2009, 5:37:43 AM9/18/09
to

La "estonta" oficialigo de esperanto en iu lando, aux la uzado kiel
laborlingvo.

Persone, kvankam labori supre (inter la estraro, prem-grupoj, ktp)
estas grava, sed mi pli kredas pri instrui al homoj kaj atingi la
"krita maso" por ke oni adoptu gxin nature, anstataux legxe. Kaj tio
cxi povas esti (miaopninie) alia malsukceso* por aldone.

* komprenu malsukceson kiel ne atingno kaj ne helpon por la "fina
venko", ne kiel helpon por la morto de la lingvo, nek aliajn
katastrofojn.

Emilio Cid

unread,
Sep 18, 2009, 6:18:27 AM9/18/09
to
Ho vi pravas. Ni ne pensis pri tio. Do ni petos al la brazila
prezidanto malpermesi esperanton, tiel ni ne riskos.

malserioze via amiko,

Emilio

Raymond Brisebois

unread,
Sep 18, 2009, 8:23:14 AM9/18/09
to
> katastrofojn.- Hide quoted text -
>
> - Show quoted text -

Mi tute ne faras argumenton favore al la finvenka mito, kiam mi
enketas pri la intenco de via tutunua afisho chi-fadena, Pablo. Foje
oni ja devas festi rekonon potenciala fare de registaro pri la
kapabloj edukaj kaj sociaj de nia lingvo. "Desuprismaj" sukcesoj,
kiam ili okazas foje, ne estu eksluzive evitendaj aferoj. Kaj oni ne
forgesu ke tiaj sukecesoj ja devenas de "desubisma" agado. La
"natura kontrau legha" punkto do, kvankam alie prefere, tamen ne ghuu
eksluzivecon en la internidea kampanjo.

Amike,

rB

0 new messages