la latina estas sufiĉe altestimata lingvo ĉar multe da mono estas
elspezata
por la lernado , eltrovado kaj konservado de ĉi tiu lingvo. ekzameno
pri la
latinada estas bezonata por komenci kelkajn studfakon , do ekz. por
studi
la leĝoj, medicino (kuracado) , teologion ktp.
la latina ĝis nun estis kaj estas uzata en plurlingvaj landoj por
skriboj sur
monetoj (en svisio) kaj en skriboj sur konstruaĵoj ktp.
en naciaj lingvaj diskutoj citaĵoj en la latina ĝis nun estas uzata
kaj montrus
ke la parolanto estas edukata. la latina estas rigardata kiel kultura
lingvo.
do ni nun rigardu nian lingvon. se oni mencias ĝin oni tre ofte aŭdas
ke ĝi
estis iu freneza projekto , jam mortis , estas historio , ne vere bone
funkciis
ktp. kaj praktike neniam oni trovas homon kiu scias iom pri la
strukturo
de ĝi , konas iajn esperantajn vortojn aŭ eĉ esperantan citaĵon aŭ
almenaŭ
scias kiel paroli la supersignitajn literojn. verŝajne ĝi dolorigas
vin se vi ĝin
aŭdas, sed esperanto ĉefe estas rigardata kiel frenezaĵo.
se iam aperas EU-a konstitucio mi volas ke tie estas skribita ke la EU
rekonas
esperanton kiel eŭropa kultura lingvo same kiel la latina, la
malnovgreka kaj
aliaj.
Ankaŭ mi volas se homo volas fini aŭ komenci lingvan studon sur la
universitato,
ke ŝi aŭ li almenaŭ devas scii sur kiuj ideoj nia lingvo bazas kaj
iomete scias
kiel ĝi funkcias. Estas ja honto ke la plej multaj de la pasintaj kaj
venontaj
lingvistoj ne scias ion pri la strukturo de ĝi kaj eĉ ne povas rekoni
ĝin inter
aliaj latinidaj lingvoj.
Mi imagas etan teston kun eble dek kvin kaj dudek demandoj kie la
studanto
povas elekti inter kelkaj respondoj. Kutime oni nomas ĉi tion "a
multiple choice test".