Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

kia vintro!

8 views
Skip to first unread message

Tiguliano

unread,
Feb 8, 2012, 6:34:38 AM2/8/12
to
en Italio tiu ĉi estas multe pli malvarma ol kutime. Jen raporteto kiun
mi legis en liguria ĵurnalo:

Sassello (Savona provinco, Ligurio). La Glacia Erao al Sassello revenis
antaŭ dekon da tagoj, kun la neĝo. De tiam la termometro de la apoteko
en la centro de la vilaĝo montras (kiam ĉio bonas) -3° C kaj kiam ĉio
malbonas, kiel la antaŭa vespero, ĝi alvenas ĝis artikeca -22°C. Tio
montris ke tiu ĉi vilaĝo de milnaŭcent loĝantoj je la limoj inter
Ligurio kaj Piedmonto sur la montoj en la proksimeco de Albisola estas
la plej malvarma en la regiono nun frapita de nekutima malbontempo.
Rekordo pri kiu la saselanoj estus volonte rezignintaj kaj kiu portis
nekutima intereso por tiu ĉi plaĉa loko konata ĝis nun nur pro la
produktado de la famaj "amaretti" (migdallikvora dolĉaj kuketoj). Sed la
saselanoj, eĉ se multe okupitaj kun akvotuboj glaciitaj, neĝo en la
stratoj , glacio kiu falas el la tegmentoj, ne sentas sin kiel
“eskimoj”. Neniu paniko, neniu polemiko kiel okazas ekzemple en Romo aŭ
aliaj lokoj en tiuj ĉi tagoj.

"Estas frenezaj tiuj ĉi romanoj!" diras iom ŝerce la urbestro, envolvita
en multkolora koltuko kaj kun simpla jako sur la pulovero ankaŭ meze de
la neĝo. Elmontras lipharoj Asteriksstilaj, “belin”, (“belin” estas
liguria ekkrio kiu devenas de la nomo de la dio “belenus”, li
eksplikas), "belin, ja povus instrui ni, al la romanoj, kiel fari kun
la neĝo kaj la glacio: kun tri laboristoj, ni ĉiuj tagoj forŝovelas la
neĝo de multajn kilometrojn da stratoj, sed la lernejo kaj oficoj restas
malfermitaj kaj ni akceptas la neĝo kiel ĝi estas: vera beno, alie en
somero ni lamentos la mankon de la akvo, se ne venus tiom da neĝo".

Certe, la problemetoj en la vivo je -22 ne mankas: hieraŭ matene multaj
trovis la akvotuboj glaciigitaj en la domoj. Kaj al la trinkejo, en la
centra placo, la unua kafo oni povis fari nur je la dekunua kaj oni
devis meti elektra varmigilo sur la akvujo en la necesejo por povi
utiligi ĝin. Kompense, sen kafo la malcedemaj saselaj gaŭloj havas
ĉiukaze sian magian pocion: «Iom da rumpunĉo kaj lardpasteĉo. Pli bone
de la spinaĉoj de FerBrako». Kaj por kuiri? «Plenpoto da neĝo sur la
varmigilo - li diras- ni faris tion jam de jarcentoj kaj venas tute bone
la pastaĵo aŭ la minestrono».

En alia trinkejo ili eĉ ofertas la glaciaĵojn: «Ja ni faras ilin ankaŭ
vintre - konfirmas la trinkejestrino - ankaŭ se iomete malpli ol en
somero. Sed estas pli bone vintre, ili ne fandiĝas».

ekstere estas granda kvanto da neĝo sed la stratoj estas purigitaj. «Mi
komencas labori per ŝovelveturilo je la 3. 20 - diras laboristo - Kaj
finas je 8.30-9. Mi faras tion jam de antaŭ tridekjaroj. Ni estas du,
kun du veturiloj. estas multaj kilometroj. oni devas havi iom da
pacienco, oni ne povas havi kiel iuj volus ĉion purigita je la kvina.
Ĉiukaze ĉiu en la vilaĝo purigas antaŭ sia domo. ili ne atendas ke la
komunumo faras tion».

La homoj antaŭ la domoj laboras ne tro peze vestitaj antaŭ la gazetisto
ridinde tro envolvita kiu malgraŭ tio sentas sin terure malvarma. Sed
okazas ke iu enamiĝas al tiuj ĉi montetoj. kaj loĝiĝas ci tie. «Hieraŭ
finlandano venis en mia oficejo kaj diris ke li volas aĉeti domon tie
ĉi», diras la urbestro. «Li diris ke li sentis sin hejme ĉi tie. kaj ni
havas la maro je 20 minutoj per aŭto. Ni iom estas la umbiliko de la
mondo». Ĝis kiam la ĉielo ne falas sur lia kapo, kio gravas vintro kiel
tiu ĉi, la plej malvarma el la lastaj 30 jaroj.

Tiguliano

unread,
Feb 8, 2012, 6:45:38 AM2/8/12
to
en Italio ĉjarei estas multe pli malvarme ol kutime. Jen, tradukita al
Esperanto, raporteto kiun mi legis en liguria ĵurnalo:

mireille corobu

unread,
Feb 8, 2012, 7:25:33 AM2/8/12
to
Jes kia vintro! Miaj pensoj plurfoje en la tago iras al tiuj kiuj nepre
devas labori ekstere kaj eĉ dum la noktoj!
Nun mi malŝaltas mian komputilon kaj provas eviti konsumi ne necesan
elektron.
Mireja


Marko Rauhamaa

unread,
Feb 8, 2012, 9:01:09 AM2/8/12
to
mireille corobu <mnco...@hotmail.com>:

> Nun mi malŝaltas mian komputilon kaj provas eviti konsumi ne necesan
> elektron.

Mian hejmon varmigas elektro. Ne gravas, kiel oni uzas la elektron. Ju
pli utile on povas ĝin "bruligi", des pli bone. Do dum 8 monatoj en la
jaro la uzo de elektraj aparatoj estas senkosta.

Ankaŭ en Suomujo oni vendas elektroŝparajn lampojn, fridujojn kaj aliajn
aparatojn. Evidentiĝas, ke en Suomujo la ŝparo estas grandparte ŝajna.
Ju pli la lampo ŝparas elektron, des pli la varmigiloj devas ĝin
malŝpari. Temas pri fiziko.

Nu, estas ankaŭ ŝajna ŝparo. Multaj homoj devas pagi por sia elektro sed
ne por la varmo (por kiu pagas la luiganto aŭ la loĝkompanio). Do la
homo povas ŝpari monon por si, kvankam la komunumo nenion ŝparas.

Tute ne ĉiu varmigas la domon per elektro, do la ekvacio ne estas tiel
simpla por ĉiu. Sed energio estas energio, kaj proksimume la rezulto
estas sama.

Por vere ŝpari energion, oni devas bone izoli la domon, havi
plurtavolajn fenestrojn kaj malaltigi la internan temperaturon. Krome
oni memoru, ke unu aviadvizito al Tajujo povas duobligi la jaran
energikonsumon de suomo.


Marko

Harri Laine

unread,
Feb 8, 2012, 10:55:19 AM2/8/12
to
Marko Rauhamaa skribis, 8.2.2012 16:01:

> Ankaŭ en Suomujo oni vendas elektroŝparajn lampojn, fridujojn kaj
> aliajn aparatojn. Evidentiĝas, ke en Suomujo la ŝparo estas
> grandparte ŝajna. Ju pli la lampo ŝparas elektron, des pli la
> varmigiloj devas ĝin malŝpari. Temas pri fiziko.

Precipe la unua generacio de elektroŝparaj lampoj estas simple
trompo. Mi parolas pri la dense kurbigitaj lumtuboj, la "kompaktaj
fluoreskaj", ofte bulboformaj, per kiuj oni povas anstataŭigi
ardlampojn.

La EU-malpermesas ardlampojn kaj devigas homojn aĉeti multekostajn
"energiŝparajn" lampojn, kun dubinda kvalito, problemajn por la
medio. La politikistojn mistifikis la industrio kaj timigis naivaj
verduloj. Tro frua enkonduko de nematura tekniko.

Lumdiodoj tamen donas esperon pri estonta kontentiga, vere
energiŝpara anstataŭaĵo por ardlampoj. Sed ja eĉ tiuj malmulte
utilas en malvarma klimato, se oni hejtas elektre, kaj ili estas
ankoraŭ multe pli kostaj ol la klasikaj ardlampoj.

La nuna "energiŝpara" tekniko nur donis monon al la produktantoj
kaj problemojn al la uzantoj: lampojn kiuj eklumas nur post kiam
vi jam foriris el la loko kie vi bezonas lumon, lampojn kiuj mizere
funkcias en frosto, lampojn kiuj paneas longe antaŭ la fino de la
promesita vivodaŭro, lampojn multekostajn, lampojn kun hidrargo
kiujn tamen preskaŭ neniu zorgas porti al kolektejoj de tia speciala
rubo, kaj lampojn kiuj (en Finnlando, eble alie en pli varmaj
landoj) nur malmulte ŝparas energion.

Harri

mireille corobu

unread,
Feb 8, 2012, 4:22:18 PM2/8/12
to
> Le 08/02/2012 15:01, Marko Rauhamaa a écrit :

> [...]. Por vere ŝpari energion, oni devas bone izoli la domon, havi
> plurtavolajn fenestrojn kaj malaltigi la internan temperaturon. Krome
> oni memoru, ke unu aviadvizito al Tajujo povas duobligi la jaran
> energikonsumon de suomo.

Prave kaj ni scias tion. En 1976 ni ekloĝis urban domon kiu estis
konstruita en 1930 per ŝtonaj muroj argile muntitaj kaj kies diko estas
60 cm. La vitraj fenestroj estis unutavolaj kaj la domhejtilo kiu
funkciis en la kelo per brulaĵo estis malnova.
La solaj plibonigoj kiujn ni faris estis, tuj post la unua vintro, ŝanĝi
la domhejtilon kaj aldoni duan vitran tavolon al ĉiu fenestro krom la
plej granda kiu ne povus toleri la pezon de dua vitra tavolo.

La domo jam estis subtegmente izolita.
Por la granda fenestro mi mem instalis plastan filmon kiun mi povis
malinstali aŭ reinstali laŭvole. Ĝi estas malmultekosta kaj ege efika
(eĉ pli efika ol dua vitro) sed prefere kato ne sidu malantaŭ tia
fenestro :-)...
De januaro 2012 ĝis hodiaŭ ni konsumis tage inter 7 kaj 9 litrojn da
brulaĵo por interna temperaturo 17/18° C. Nia konsumado jare estas
ĉirkaŭ 1500 litroj de brulaĵo.

Ĉe ni en Bretonio la provizo de elektro povas esti reala problemo en
kelkaj horoj dum tagoj kiam tuta Francio frostas do mi preferas atenti
por ne konsumi ne necesan elektron. Neniu elektra paneo okazis dum la
aktuala periodo de frostiĝo sed ne estos mirinde se iu tia okazos.
Mireja






mireille corobu

unread,
Feb 8, 2012, 4:31:20 PM2/8/12
to
Tio estas ofta temo de konversacio en Francio. Multas tiuj kiuj grumblas
kontraŭ la novaj lampoj.
Kaj kompreneble ni estas inter la grumbluloj.
Mireja

mireille corobu

unread,
Feb 8, 2012, 5:11:30 PM2/8/12
to
> Por la granda fenestro mi mem instalis plastan filmon

Pli precize "celofanan filmon"
Mireja

AV3

unread,
Feb 8, 2012, 5:44:27 PM2/8/12
to
On Feb/8/2012 10:5519 AM, Harri Laine wrote:
> Marko Rauhamaa skribis, 8.2.2012 16:01:
>
>> Ankaŭ en Suomujo oni vendas elektroŝparajn lampojn, fridujojn kaj
>> aliajn aparatojn. Evidentiĝas, ke en Suomujo la ŝparo estas
>> grandparte ŝajna. Ju pli la lampo ŝparas elektron, des pli la
>> varmigiloj devas ĝin malŝpari. Temas pri fiziko.
>
> Precipe la unua generacio de elektroŝparaj lampoj estas simple
> trompo. Mi parolas pri la dense kurbigitaj lumtuboj, la "kompaktaj
> fluoreskaj", ofte bulboformaj, per kiuj oni povas anstataŭigi
> ardlampojn.
> ...

> La nuna "energiŝpara" tekniko nur donis monon al la produktantoj
> kaj problemojn al la uzantoj: lampojn kiuj eklumas nur post kiam
> vi jam foriris el la loko kie vi bezonas lumon, lampojn kiuj mizere
> funkcias en frosto, lampojn kiuj paneas longe antaŭ la fino de la
> promesita vivodaŭro, lampojn multekostajn, lampojn kun hidrargo
> kiujn tamen preskaŭ neniu zorgas porti al kolektejoj de tia speciala
> rubo, kaj lampojn kiuj (en Finnlando, eble alie en pli varmaj
> landoj) nur malmulte ŝparas energion.
>


Lampo entenanta hidrargon kiu frakasas lasas restaĵon sur plankon aŭ
tapison tre malfacile purigeblan kaj tre danĝeran por geknaboj kaj
dorlotbestoj.


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
0 new messages