Karaj Radioamikoj,
1) Vendrede, la 01-an de aŭgusto ni referencas al la 93-a UK en
Roterdamo. Temas pri retrorigardo al la scienca konferenco okazinta
rekte antaŭ la kongreso en la Universitato de Amsterdamo. Niaj
antaŭmikrofonaj gastoj estas profesoroj Wim Jansen el la amsterdama
universitato kaj profesoro Humphrey Tonkin la kunorganizanto kaj la
ĉefmotoro de la konferenco kun kiuj ni interparolis jam post la finiĝo
de la aranĝo.
2) Sabate en la sonmagazino "Esperanto Ekspreso" per niaj sonmaterialoj
ni denove referencas al la kongresaj eventoj de UK-2008. Pri unu el la
plej interesaj prelegoj proksimigantaj Nederlandon kaj nederlandanojn ni
interparolas kun Katalin Kovacs. Kun mikrofono ni vizitis ankaŭ la
funkciantajn dumkongrese giĉetojn.
Antaŭ la sonmagazino ni invitas al la norda Pollando por viziti la
partneran al Roterdamo, unu el la plej belaj kaj atrakciaj urboj de
Pollando, Gdanskon (la norda Pollando).
3) Dimanĉe tradicie en "Leterkesto" ni renkontiĝas kun niaj aŭskultantoj
menciante iliajn korespondaĵojn, opiniojn, sugestojn, konfirmojn. Kun
multaj ni renkontiĝis dum la kongresaj tagoj. Multaj restis hejme por
sekvi niajn raportojn, kaj ĉi-rilate ni aparte dankas al Jorma Ahomaeki,
kiu reagis je niaj raportoj ĉiutage. Multaj jam postrevene konfirmas la
reaŭskultadon de la kongresaj raportoj. Al ĉiuj koran dankon kun la
espero multnombre renkontiĝi persone dum la bjalistoka UK, per-mesaĝe
dum la plej proksimaj monatoj!
Aparte ni salutas ĉiujn, kun kiuj ni renkontiĝis dum la kongresaj tagoj
en Roterdamo, eĉ se ni ne faris apartajn intervjuojn.
Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas la interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Pro
ĉiuj kontribuaj donacoj ni anticipe dankas.
Karaj Radio-geamikoj,
Sen viaj rimarkoj kaj opinioj ni ne povas fajnigi nian laboron, sen viaj
sugestoj kaj proponoj malfacilas riĉigi nian programon. Ne avaru do
ilin, memorante, ke de jaroj niaj elsendoj aperas kiel frukto de nia
reciproka kunlaboro.
Dankante pri la ĝisnunaj opiniesprimoj, ni atendas laŭvicajn, pro ĉiuj
kore dankante. Niaj adresoj: esperanto(ĉe)polskieradio.pl aŭ
barbarinella(ĉe)gmail.com
Atentu, ke ni preparas la originalan E-programon ne sole semajnfne.
Ankaŭ dumsemajne ni klopodas pretigi allogajn programerojn, konsiderante
diversajn interesiĝojn de niaj geaŭskultantoj. Do, lunde ni parolas pri
Pollando en Eŭropo kaj en la mondo - ĉefe laŭ la ekonomia vidpukto,
merkrede ni proksimigas la polajn sociajn problemojn, en la ĵauda
programo speguliĝas aferoj ligitaj kun la pola kultura vivo kaj
kunlaboro. Marde tamen la ĉefan atenton ni donas al la E-Gazetaro.
La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.
Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!
Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio
-----------------------------------
Transskribis Darío