Detalojn trovu ĉe: http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj
La Verda Filmejo aperis antaŭ 7 monatoj danke al REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) por kolekti filmojn kun subtesktoj,
dublitaj aŭ originale kreitaj en Esperanto.
Dum tiu ĉi tempo ĝi iĝis tre populara inter esperantistoj en la tuta mondo, dum 7 monatoj ĝin vizitis 7917 individuaj vizitantoj el
84 landoj, kiuj rigardis 29346 paĝojn.
Ĝis tiu ĉi momento estis afiŝitaj 46 filmoj en 22 ĝenroj, originale parolataj en 16 lingvoj. Ankoraŭ 40 filmoj jam atendas sian
aperon sur la paĝoj de la Verda Filmejo.
Du rajtoposedantaj kompanioj (unu en Usono kaj unu en Francio) permesis laŭleĝan tradukon de siaj filmoj kaj promesis publikigi
poste la tradukojn en siaj paĝaroj, tio danke al agado de helpantoj kaj administrantoj de la Verda Filmejo.
Nederlanda Esperanto-Junularo kaj aliaj organizitaj grupoj de esperantistoj en Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj ekde la komenco
kunlaboras kun la Verda Filmejo por aktualigi ĝin per novaj filmoj.
La kreata Subtesktejo, t.n. Manlibro pri kreado kaj tradukado de subtekstoj, unu el la partoj de la Verda Filmejo, liveras utilajn
informojn por ĉiu esperantisto, kiu volas traduki sian ŝatatan filmon kaj donaci ĝin al la internacia komunumo.
Bonvenon ĉe: http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj
Aleksander Osincev,
alex.o...@gmail.com
kunordiganto de la Verda Filmejo
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
========================================================================
Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj - Detala listo ĉe: http://www.eventoj.hu
========================================================================
.
Plej multajn enretigitajn filmojn oni trovas en YouTube inkluzive
tiujn de Esperanto
http://www.youtube.com/results?search_query=esperanto&search_type=&aq=f
La problemo estas ke neniu kompilis la liston de interrete atigeblaj
filmoj/videoklipoj.
(mi iom post iom dissendis ligojn pri diversaj videoklipoj sub la
temoj "Pri niaj aferoj"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/e74e9706337ca2d0
kaj "Pri niaj aferoj 2"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/c0d47385f2bd51eb#
en la Google-grupo "Estonio" sed tio estis ne sistematigita listo...)
Pli ol 300 kanalojn de esperantistoj cxe Youtube vi trovas en mia
abonlisto videbla en
http://www.youtube.com/PeeterAitai
Ekzistas diskutgrupo pri subtekstigitaj filmoj cxe yahoo (sed
neaktiva)
http://groups.yahoo.com/group/subtitoloj/
Nun necesus kompili la liston (kun la retligoj).
On 26 Dec, 12:55, "Eo-Centro Eventoj, Budapest" <ret-i...@eventoj.hu>
wrote:
> La Verda Filmejo (http://filmoj.net), la plej granda kolekto de longdaŭraj filmoj en Esperanto, serĉas aŭtorojn kaj
> help-administrantojn.
>
> Detalojn trovu ĉe:http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj
>
> La Verda Filmejo aperis antaŭ 7 monatoj danke al REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) por kolekti filmojn kun subtesktoj,
> dublitaj aŭ originale kreitaj en Esperanto.
>
> Dum tiu ĉi tempo ĝi iĝis tre populara inter esperantistoj en la tuta mondo, dum 7 monatoj ĝin vizitis 7917 individuaj vizitantoj el
> 84 landoj, kiuj rigardis 29346 paĝojn.
>
> Ĝis tiu ĉi momento estis afiŝitaj 46 filmoj en 22 ĝenroj, originale parolataj en 16 lingvoj. Ankoraŭ 40 filmoj jam atendas sian
> aperon sur la paĝoj de la Verda Filmejo.
>
> Du rajtoposedantaj kompanioj (unu en Usono kaj unu en Francio) permesis laŭleĝan tradukon de siaj filmoj kaj promesis publikigi
> poste la tradukojn en siaj paĝaroj, tio danke al agado de helpantoj kaj administrantoj de la Verda Filmejo.
>
> Nederlanda Esperanto-Junularo kaj aliaj organizitaj grupoj de esperantistoj en Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj ekde la komenco
> kunlaboras kun la Verda Filmejo por aktualigi ĝin per novaj filmoj.
>
> La kreata Subtesktejo, t.n. Manlibro pri kreado kaj tradukado de subtekstoj, unu el la partoj de la Verda Filmejo, liveras utilajn
> informojn por ĉiu esperantisto, kiu volas traduki sian ŝatatan filmon kaj donaci ĝin al la internacia komunumo.
>
> Bonvenon ĉe:http://filmoj.net/serĉatas-aŭtoroj
>
> Aleksander Osincev,
> kunordiganto de la Verda Filmejo
>
> -----
> fonto: Ret-Infohttp://www.eventoj.hu