Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Ne angla, ne laboro

1 view
Skip to first unread message

Laurent

unread,
May 23, 2006, 10:31:29 PM5/23/06
to
Saluton!

"No english, no job"
Tion mi vidis hieraŭ sur aŭtobusa flanko, en Francio.
Tio estas reklamo por kursoj de la Wall Street Institute nomataj "Wall
Street English". Tuta programo mem: temas nek pri la lingvo de la
britoj, nek eĉ de la usonanoj, sed de la kapitalismo.

Ĉu ĝia sekvonta reklamo estos "Sklavoj! Lernu la lingvo de la mastroj,
se vi volas manĝi!"?

--
Lorenzo

Mireille Corobu

unread,
May 24, 2006, 3:30:26 AM5/24/06
to
> Laurent skribis:

Bonege! Vi reagis kaj mi povas supozi ke certa procento de tiuj
plenkreskuloj kiuj vidis la reklamon ankaŭ reagis. Kiam estos sur
ĉiuj francaj autobusoj tiaj reklamoj, amase francoj reagos kaj bone
estos.
Kiel infanoj reagas? ne scias mi...probable dependas de la bilda
kunteksto de la skribaĵo: la desegnoj, la koloroj kaj tiel plu.
Finfine mi bonvenigas ĉiujn tiajn reklamojn kondiĉe ke ili restu
skribitaj angle, tiel francoj prikonscios de tutmonda aktuala lingva
imperialismo kiu instaliĝas/is?.
Mireja

Andrea Fontana

unread,
May 24, 2006, 5:28:44 PM5/24/06
to
*** Laurent ***

Saluton!

"No english, no job"
Tion mi vidis hieraŭ sur aŭtobusa flanko, en Francio.
Tio estas reklamo por kursoj de la Wall Street Institute nomataj "Wall
Street English". Tuta programo mem: temas nek pri la lingvo de la
britoj, nek eĉ de la usonanoj, sed de la kapitalismo.

Ĉu ĝia sekvonta reklamo estos "Sklavoj! Lernu la lingvo de la mastroj,
se vi volas manĝi!"?

--
Lorenzo


*** Mireille ***

Bonege! Vi reagis kaj mi povas supozi ke certa procento de tiuj
plenkreskuloj kiuj vidis la reklamon ankaŭ reagis. Kiam estos sur

?iuj francaj autobusoj tiaj reklamoj, amase francoj reagos kaj bone


estos.
Kiel infanoj reagas? ne scias mi...probable dependas de la bilda
kunteksto de la skribaĵo: la desegnoj, la koloroj kaj tiel plu.

Finfine mi bonvenigas ?iujn tiajn reklamojn kondi?e ke ili restu


skribitaj angle, tiel francoj prikonscios de tutmonda aktuala lingva
imperialismo kiu instaliĝas/is?.
Mireja

*** Mi ***
Kara Laurent, kara Mireille,

Ili evidente estas nun atingantaj la nivelo de la mafia minaco!
Por ni esperantistoj ĉi tio tute klaras, sed bedaŭrinde mi ne certas ke ĉiuj homoj havas tiajn perceptojn.
Mia timo estas ke, kiam la plejparto de la aŭtobusoj surhavos tiajn reklamojn, oni kutimiĝos al ili...
En Italio la homoj konsiderus tiaspecajn fireklamoj kiel tute normalaj sloganoj kiuj nur diras memkompreneblajxo...

Mi fidas la francan lingvan fiereco.

Anĉjo PacHorano, el Italio

Sebastian Hartwig

unread,
May 25, 2006, 2:54:03 AM5/25/06
to
Andrea Fontana wrote:
> Ili evidente estas nun atingantaj la nivelo de la mafia minaco!

Kiu "ili"? Chu la studinstituto, kiu mendis la reklamon? Kiel tio similas al
"mafia minaco"?

> En Italio
> la homoj konsiderus tiaspecajn fireklamoj[n] kiel tute normalaj[n]
> sloganoj[n] kiuj nur diras memkompreneblajxo[n]...

[Mi aldonis supozitajn n-finajhojn.]

Kial tio lau vi estas "fireklamo"?

Sebastiano

Laurent

unread,
May 25, 2006, 4:08:17 PM5/25/06
to Mireille Corobu
Saluton!

Mireille Corobu skribis:


> Bonege! Vi reagis kaj mi povas supozi ke certa procento de tiuj
> plenkreskuloj kiuj vidis la reklamon ankaŭ reagis.

Mi ne estas certa, ke mi estas tre tipa...
Tamen ni esperu!

--
Lorenzo

mireille corobu

unread,
May 27, 2006, 5:20:59 AM5/27/06
to

> Lorenzo

Al "No english, no job" kiel reklamo sur franca aŭtobuso mi reagus ja
opiniante ke ĉi tio estas plia pruvo de lingva imperialisma kiu celas
tutmondiĝi. Tamen mi ne koleriĝus, jen mia reago:

Stulta reklamo kiu ekspluatas la pasivecon de francoj.

Kial "stulta reklamo" ?
Ĉar kiel multaj sloganoj ĝi defakte nur celas trafi la mensojn kaj
baziĝas sur nur iaj laboroj: evidente manlaboristoj, multaj metiistoj,
sociaj profesiuloj kiel flegistinoj, instruistoj ktp...
ne bezonas regi la anglan por trovi laboron en Francio. La reklamo ne
montras tiujn
francoj kiuj laboras sen la angla kaj ĝi agas kiel se francoj ne kalkulu
ilin. Ja ĉi tio estas grave konsterna. En Francio tro facile oni
forgesas tiuj laboristoj kaj metiistoj sen kiuj la socio ne funkcius.

Kial "pasiveco de francoj"?
Ĉar multaj francoj anstataŭ mem pricerbumi ricevas pasive tiajn
sloganojn. Fakte ili ne kulpas po 100 procente, ili estas bombataj
nuntempe de tiom da reklamaĵoj, ĉu papere ĉu stratŝilde ĉu radie ĉu
televide, ke ili kutimas pasive akcepti ilin, tiel estas: sen reagoj.

Tio kio maltrankviligas min estas la efiko de la reklamoj sur la
infanoj. Ĉu la gepatroj post sia labortago ankoraŭ havas energion por
kontraŭflue interŝanĝi ideojn kun siaj infanoj?

Mi opinias ke en certaj areoj de laboro _nepre_ oni devas regi la
anglan, en aliaj tute ne.
Mi ne lernis Esperanton por kontraŭi la anglan aŭ defendi la bretonan,
mi lernis Esperanton ĉar mi deziris ne vidi la mondon kun okulklapoj
kiuj barus mian menson.
Mireja

0 new messages