Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

bonvolu forvisxi...

3 views
Skip to first unread message

CS

unread,
Jul 21, 2006, 8:38:36 AM7/21/06
to
..forstreki, nuligi, forgesi, neniigi, eviti, neatenti ktp ktp
la antauxan URL-on de la 91a UK (la nomon mi ne republikigas).

Gxi estis asignita al homoj, kiuj uzas gxin por acxaj komercaj pagxoj.

Bonvolu ami, konservi, flegi, memorigi, varti, flegi, kuragxigi, konsili,
aplauxdi, uzi, eluzi, elsucxi, sproni (pardonu min, Renato) ALKLAKI la
VERAN, AUXTENTIKAN, PURAN, HONESTAN

www.uk2006.info
www.uk2006.info
www.uk2006.info
www.uk2006.info
www.uk2006.info
www.uk2006.info
www.uk2006.info

(kaj se Vi havas ion por la kongresa kuriero:
konktatu - lilion @ yahoo . com

Ni ne nutru piratojn.

Carlo Sarandrea


Paul Ebermann

unread,
Jul 21, 2006, 9:14:07 AM7/21/06
to
"CS" skribis:

> ..forstreki, nuligi, forgesi, neniigi, eviti, neatenti ktp ktp
> la antauxan URL-on de la 91a UK (la nomon mi ne republikigas).
>
> Gxi estis asignita al homoj, kiuj uzas gxin por acxaj komercaj pagxoj.

Kiun vi faris por perdi la antauxan adreson?

Cxu vi forgesis pagi la kotizon?


Pauxlo

CS

unread,
Jul 21, 2006, 2:01:10 PM7/21/06
to
> Kiun vi faris por perdi la antauxan adreson?
>
> Cxu vi forgesis pagi la kotizon?

La afero estas pli komplika ol simpla ne-pago de kotizo (bagatela sumo).
Cxiel ajn, ni strebas forgesi la aferon por ne utili al la nova posedanto.
Memoru kaj memorigu:
www.uk2006.info

Por skribi al la kongresa kuriero:
kontaktu - lilion @ yahoo . com
forigante la spacojn.

Amike, Carlo Sarandrea


Yves Bellefeuille

unread,
Jul 21, 2006, 5:59:58 PM7/21/06
to
CS skribis:

> La afero estas pli komplika ol simpla ne-pago de kotizo (bagatela sumo).
> Cxiel ajn, ni strebas forgesi la aferon por ne utili al la nova posedanto.

Estus tamen interese scii kiel okazis, ke oni devis shanghi ret-regionon
tuj antau la kongreso.

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
Google users: To reply to posts, click "show options" next to the
poster's name, and then click "Reply" in the line that says:
"Reply | Reply to Author | Forward | Print | Individual Message"

Kalle Kniivilä

unread,
Jul 22, 2006, 6:09:51 AM7/22/06
to
Yves Bellefeuille skribis:

> Estus tamen interese scii kiel okazis, ke oni devis shanghi ret-regionon
> tuj antau la kongreso.

Jes, kaj estus eĉ pli interese ekscii, kiom la piratoj postulis por
redoni ĝin...

Nun aperis artikolo pri la temo en Libera Folio. Pliaj informoj aŭ
atentigoj pri eventualaj eraroj aŭ miskomprenoj estus bonvenaj.

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco
La sekretema kaj malbonfama itala entrepreno SeoCom kaptis la malnovan
ret-adreson de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto,
www.ukflorenco.it, kaj starigis en ĝia loko falsan serĉ-motoron. La
celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan Komitaton
por ricevi monon, sed la LKK elektis ne pagi. La sama dubinda
entrepreno posedas ankaŭ aliajn "ombrajn" retadresojn, ekzemple kun
misliterumita nomo de la konata itala gazeto La Repubblica. Alia granda
itala entrepreno sukcesis post plurmonata leĝa batalo rericevi sian
adreson, kaperitan de SeoCom. La esperantistoj havis nek tempon nek
monon por juraj ekzercoj, anstataŭe la LKK decidis starigi la retejon
sub tute nova adreso.
Legu pli:
http://www.liberafolio.org/2006/uk0722/

---

Ĉiutagaj raportoj el Florenco: La pordoj de la kongresejo en Florenco
estos malfermitaj sabate, la 29-an de julio. Libera Folio strebos dum
la kongreso ĉiutage prilumi la okazaĵojn en Florenco. Por tio ni
bezonas la helpon de la kongresanoj. Sendu al ni informojn kaj
impresojn pri tio kion vi spertas en la Universala Kongreso. Eĉ nur
kelkvortaj tekstmesaĝoj povas esti utilaj. Ankaŭ fotoj estas tre
bonvenaj. Telefonmesaĝojn (SMS aŭ MMS) sendu al +46-70-3780890,
retpoŝton al reda...@liberafolio.org.

Kalle Kniivilä

unread,
Jul 22, 2006, 6:15:51 AM7/22/06
to
Cetere, mi volus atentigi la respondeculojn, ke la ligo "sendi
konsilojn al la TTT-estro" en la kongresa retejo daŭre iras al
"ttt-...@ukflorenco2006.it". Eble erare?

CS

unread,
Jul 22, 2006, 6:50:32 AM7/22/06
to
Kara Kalle,
Via emo al sensacio, kondukis cxi-foje al artikolo, kiun mi ne publikigus.

Mi absolute ne komprenas kial estas tiom da scivolo, pri afero kiu okazis
pro administraj miskomprenoj, burokratiaj balastoj, sed cxefe pro la fakto
ke kiel cxiam, la E-movado ne konsistas el plentempe engagxitaj, salajrataj
homoj.

> Nun aperis artikolo pri la temo en Libera Folio. Pliaj informoj au
> atentigoj pri eventualaj eraroj au miskomprenoj estus bonvenaj.

Mi ne korektos la plurajn erarojn (kelkaj randas kalumniadon), cxar mi ne
intencas provizi sensaciemon, por temo kiu ne meritas atenton. Speciale post
40-minuta interparolo kiun mi havis hieraux kun la estro de tiu firmao.

Sed mi invitas alklaki:
www.info2006.info
kaj dankon al Kalle pro la rimarko ke en gxi oni preteratentis eraran
indikon.

Amike, Carlo Sarandrea

Kalle Kniivilä

unread,
Jul 22, 2006, 7:09:44 AM7/22/06
to
CS skribis:

> Mi ne korektos la plurajn erarojn (kelkaj randas kalumniadon)

Hm? Kalumnio kontrau la firmao kiu kaperis vian adreson? Aŭ kontraŭ
vi? Ambaŭkaze, mi volonte korektus eventualajn erarojn, se iu montrus
ilin al mi. La nun aperanta artikolo eliras el publike haveblaj
informoj, kaj la supozoj en ĝi estas tute raciaj. La teksto ankaŭ
nenie asertas ion, kion ne eblas scii, sed nur montras tendencojn en la
agado de la koncerna firmao, kaj similaj firmaoj ĝenerale.

> intencas provizi sensaciemon, por temo kiu ne meritas atenton.

Vi provokas enorman scivolon per tio, ke vi ne rakontas, kio okazis.
Kiu temo meritas aŭ ne meritas atenton, decidas legantoj.

Mi supozas, ke tiaj firmaaĉoj aŭtomate kaperas liberiĝanttajn
ret-adresojn, se ili vidas, ke tie estas iom da trafiko. Oni sufiĉe
multe skribis lastatempe pri tia "komerco" en Svedio. Poste estas du
uzoj por tiaj adresoj:

- Preferinde: ricevi multe da mono de la antaŭa posedanto, por redoni
la adreson.
- Duavice: uzi la restantan trafikon por krei falsan impreson pri la
populareco de iuj ligoj.

Oni povas gajni multe pli da mono multe pli rapide per la unua rimedo,
do estas kredeble ke oni ĉiam demandas, ĉu la antaŭa posedanto ne
hazerde volas reaĉeti la adreson. Vi havis 40-minutan interparolon kun
la estro de la firmao - ĉu li do ne proponis revendi al vi la adreson?
Ĉu tio estas la erara supozo, randanta kalumniadon?

CS

unread,
Jul 22, 2006, 8:26:24 AM7/22/06
to
> Mi supozas, ke tiaj firmaacoj automate kaperas liberiganttajn

ret-adresojn, se ili vidas, ke tie estas iom da trafiko.

La trafiko de E-pagxoj estas bagatela. Jes, bagatela en la nuna merkato.
Kiam mi informis la nunan posedanton pri la alklakoj al antauxa adreso, li
silentis.

> Preferinde: ricevi multe da mono de la antaua posedanto, por redoni la
> adreson.

Li ecx pretis redoni al MI la adreson, _senpage_, se mi pruvus la rajtojn.
Mi diris al li: mi povas _pruvegi_ la rajtojn, cxar vi mem ne scias kion
signifas Florenco, en lingvo kies ekziston vi ecx ne konis. Sed cxar
kongreso alproksimigxas, kaj ne utilos rehavi la adreson post la kongreso,
mi diris: la tempo estos tro longa. Kaj la esperantistoj jam scias kie trovi
la gxustan TTT-pagxaraon (www.uk2006.info)

> Duavice: uzi la restantan trafikon por krei falsan impreson pri la
> populareco de iuj ligoj.

Validas mia invito. Forvisxu, forgesu, malligu.

> Oni povas gajni multe pli da mono multe pli rapide per la unua rimedo,

do estas kredeble ke oni ciam demandas, cu la antaua posedanto ne
hazerde volas reaceti la adreson. Vi havis 40-minutan interparolon kun
la estro de la firmao - cu li do ne proponis revendi al vi la adreson?

_Absolute ne_. Li parolis tute laux juraj principoj. La nomo estis libera.
Li petis registradon de libera nomo.
Ne gravas cxu apenaux 24 horojn post falo de la lasta datlimo. Jure li
pravas. Sed, dirite inter ni, KOMERCE, kiel varo, Esperanto valoras nenion.
Kaj tio felicxe, mi aldonas....

_Cu tio estas la erara supozo, randanta kalumniadon?
Kalumniado estus diri, ke li petas monon, ke li sxtelis, ke li intencis
studi la trafikon de nia antauxa nomo. Absolute tiel ne estas. Mi ne
demandis kostojn (li cetere neniam menciis tion) cxar mi preferis diri al
li: konservu tiun strangan ne-alklakitan adreson kaj fartu bone.

Sed mi ege silentigis lin, dirante: per tia komerca stilo (sidi, atende ke
io liberigxu), Vi kontribuos al malapero de la interreto. Gxi estas libera,
sed fronte al protestoj (pravaj/malpravaj), oni ja starigos regulojn. Kaj ne
cxiam tiuj reguloj (kiuj jam ekzistas en kelkaj landoj) korespondas al
demokratio, libereco, plurismo (almenaux, kiel ni ilin konceptas en
"okcidento").

Entute: la silento estos nia gajno.

Gratulon, Kalle, cxar Vi sukcesis formovi min el mia silentemo. Vi estis
tiom lerta, ke mi malkasxas unu eraron en Via artikolo. La antauxa
TTT-pagxaro de la UK en Florenco NE estas tiu, kiun Vi mencias. Sed,
bonvolu!, ne publikigu la precizan antauxan adreson. Publikigu
www.uk2006.info
Intertempe mi klopodas ekposedi la eraran adreson kiun Vi menciis.
Amike, Carlo Sarandrea

P.S. Kaj tamen Via cxeesto en Florenco utilus...

CS

unread,
Jul 22, 2006, 8:49:19 AM7/22/06
to
> mi malkasxas unu eraron en Via artikolo.

Mi celis: en via antauxa afisxo, kie Vi skribis:
www.ukflorenco.it


Damir Malkoč

unread,
Jul 22, 2006, 8:47:49 AM7/22/06
to
En news:44c21974$0$1007$5fc...@news.tiscali.it,
CS <negr...@miaadreso.com> skribis:

> Li ecx pretis redoni al MI la adreson, _senpage_, se mi pruvus la
> rajtojn.

Do li estas frenezulo, kiu senkiale kaperadas adresojn, por ke li poste
senpage redonu ilin. Interesa hobio. :)

--
Damir Malkoč

Damir Malkoč

unread,
Jul 22, 2006, 9:07:27 AM7/22/06
to
En news:44c21974$0$1007$5fc...@news.tiscali.it,
CS <negr...@miaadreso.com> skribis:

> Li ecx pretis redoni al MI la adreson, _senpage_, se mi pruvus la
> rajtojn.

Jen kiel oni komprenu tion: "Se vi havas tempon por pruvi la rajton, mi
redonos al vi la adreson. Se ne, vi povas pagi por ĝi". Ja ankaŭ
neesperantistoj komprenas kion signifas "29.7.-5.8.2006"

--
Damir Malkoč

Kalle Kniivilä

unread,
Jul 22, 2006, 12:36:15 PM7/22/06
to
CS skribis:

> Kalumniado estus diri, ke li petas monon, ke li sxtelis, ke li intencis
> studi la trafikon de nia antauxa nomo. Absolute tiel ne estas.

Kaj absolute nenio el tio estas dirita en la artikolo. Nenio estas
dirita pri ŝtelado, nenio estas dirita pri studado de trafiko. Estas
dirite nur:

"La celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan

Komitaton por ricevi monon, sed la LKK evidente elektis ne pagi."

Mi daŭre kredas ke tiu estis la celo. Alian celon mi apenaŭ povas
vidi. Evidente li poste konstatis, ke li ne ricevos monon, kaj do eĉ
ne postulis rekte..

Ĉar vi ne volis respondi pri la eraroj, mi demandis al Renato
Corsetti. Li respondis:
"Mi ne scias ion plian, sed mi kredas, ke via baza rekonstruo estas en
ordo. Povas esti detaloj malg'ustaj. La demando pri reac'eto de la nomo
ec' ne levig'is, c'ar restas tiom malmultaj tagoj kaj ni havas
alternativan adreson. Eventuale la demando estas kiom kulpas la
ac'etinta firmao kaj kiom kulpas la servilo (c'ar ni ja pagis, sed lau'
la servilo la sendita fakso neniam atingis ilin), sed nun ni ec' ne
havas la tempon por okupig'i pri tio."

La esencan parton de lia komento mi aldonis fine de la artikolo.

> P.S. Kaj tamen Via cxeesto en Florenco utilus...

Mi ĉeestos en Florenco.

Jens S. Larsen

unread,
Jul 23, 2006, 5:40:54 AM7/23/06
to
Carlo Sarandrea:

> Sed, dirite inter ni, KOMERCE, kiel varo, Esperanto valoras nenion.
> Kaj tio felicxe, mi aldonas....

Kial estus io felicxa pri tio? Cxu ne honesta komerca utiligo de
Esperanto estas same aprobinda kiel literatura, scienca, turisma,
politika, k.a. k.c. ktp. ... ???

Amike,
Jens S. Larsen

CS

unread,
Jul 23, 2006, 6:52:37 AM7/23/06
to
>> Sed, dirite inter ni, KOMERCE, kiel varo, Esperanto valoras nenion.
>> Kaj tio felicxe, mi aldonas....
>
> Kial estus io felicxa pri tio? Cxu ne honesta komerca utiligo de
> Esperanto estas same aprobinda kiel literatura, scienca, turisma,
> politika, k.a. k.c. ktp. ... ???

Mi celis: en grandaj sektoroj de la ne-esperantista merkato. Kaj la felicxo
aludis la konkretan okazintajxon (se iu imagis ke la alklakoj al la malnova
TTT-pagxaro de la UK kvante similis al tiuj de - ekzemple - internacia
medicinista kongreso sub auxspicioj de OMS, tiu devus draste revekigxi).

Pri komerca "pezo" de E-o en la merkatoj, povas, tutcerte pli fake ol mi,
respondi tiuj samideanoj kiuj interesigxas pri la komerca uzo de E-o.

Amike, Carlo Sarandrea


Sebastian Hartwig

unread,
Jul 23, 2006, 3:42:09 PM7/23/06
to
CS wrote:
> Mi absolute ne komprenas kial estas tiom da scivolo, pri afero kiu okazis
> pro administraj miskomprenoj, burokratiaj balastoj,

Char vi panike provadas mortigi la temon. Tio estas miriga sinteno, se vere
temas pri bagatelo.

Se oni vin demandas: "Nu, kiel okazis tiu paneeto," kaj vi respondas: "Mi ne
diras al vi, kaj cetere ne plu okupighu pri tio!" Nu, oni ja demandas sin:
"Pro kio li ne povas respondi al tiel simpla demando?"

Kaj tio ja spronas la fantazion.

Sebastiano

0 new messages