Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Mond-Pokalo

115 views
Skip to first unread message

KriZe

unread,
Jun 5, 2006, 10:21:18 PM6/5/06
to
Ĉu iu vi volas provi antaŭdiri la venkonton?

Mi timas por mia landteamo, la usonanoj, en la "grupo de morto" E. En
la sama grupo situas Ĉeĥujo, Italujo kaj Ganao- ĉiuj fortaj teamoj.

Flanke, ĉu oni samopinias kun mi ke la pilko uzota estas freneze
malbela?

Andreas Kueck

unread,
Jun 6, 2006, 5:31:35 AM6/6/06
to
KriZe skribis:

> Ĉu iu vi volas provi antaŭdiri la venkonton?

La venonta piedpilk-mondchampiono estos Italujo, krom se ghi devos ludi
kontrau Kore-ujo, kiel en 1966 kaj 2002 :-)

> Mi timas por mia landteamo, la usonanoj, en la "grupo de morto" E. En
> la sama grupo situas Ĉeĥujo, Italujo kaj Ganao- ĉiuj fortaj teamoj.
>

Pri la kontrau-uloj:
"La venonta kontrau-ulo chiam estas la plej malfacila."
(Sepp Herberger)

Pri la ludo:
"Post la ludo estas antau la ludo."
(Sepp Herberger)

> Flanke, ĉu oni samopinias kun mi ke la pilko uzota estas freneze
> malbela?

Pri la pilko [1]:
"La pilko estas ronda."
(Sepp Herberger)

Pri la pilko [2]:
"La pilko chiam havas la plej bonan eltenkapablon."
(Sepp Herberger)

La cititaj saghajhoj devenas de Sepp Herberger (
http://de.wikipedia.org/wiki/Sepp_Herberger ) kaj atingis
"(kult-)staton". Li estis la trejnisto de la legenda germana teamo, kiu
venkis la turniron de 1954.

--
Andreas Kueck

"... ausgerechnet Schnellinger!"
( http://de.wikipedia.org/wiki/Jahrhundertspiel )

Sebastian Hartwig

unread,
Jun 6, 2006, 6:55:14 AM6/6/06
to
Andreas Kueck wrote:
> Pri la kontrau-uloj:
> "La venonta kontrau-ulo chiam estas la plej malfacila."
> (Sepp Herberger)

> Pri la pilko [1]:


> "La pilko estas ronda."
> (Sepp Herberger)

Estas eble menciinde, ke la du supraj Herbergerajhoj (se mi ne mismemoras)
estas konataj en Esperantujo per la subtitolita filmo Lola kuras. :)

Sebastiano

/dev/brain

unread,
Jun 6, 2006, 3:57:21 PM6/6/06
to
KriZe ha scritto:

> Ĉu iu vi volas provi antaŭdiri la venkonton?

Itala teamo ne estas trankvila por skandalo pri koruptaj sportaj
jugxistoj. Kelkaj futbalistoj estas prienketitaj fare de itala
jugxistaro kaj Juventus riskas regresigadon cxe dua klaso...

Estus nesurprize, kaze ke Itala teamo estus eliminita je la unua serio.
Cxehxujo kaj Ganao povas trapasi. Mi opinias, ke Brazilo venkos denove
la pokalon...

--
========
http://precarityblog.ilcannocchiale.it
il blog di Giampaolo Squarcina

Osmo Buller

unread,
Jun 6, 2006, 3:17:44 PM6/6/06
to
Andreas Kueck skribis:

>> Ĉu iu vi volas provi antaÅdiri la venkonton?

> La venonta piedpilk-mondchampiono estos Italujo, krom se ghi devos ludi
kontrau Kore-ujo, kiel en 1966 kaj 2002 :-)

Andreas scias, pri kio li parolas. Efektive italoj venkos chi-jare, char UK okazos en Italio. Por simpligi la aferon, nuntempe la mondan championon elektas la Estraro de UEA, kiam ghi decidas pri la loko de UK. La UK-oj en 1998 kaj 2002 okazis respektive en Francio kaj Brazilo, kaj sekve tiuj landoj farighis mondaj championoj. Kiam la baza regulo ne povas esti sekvata, la championeco iras al Nederlando, la sideja lando de UEA. Fakte ne mankas indikoj, ke chi-jare povus realighi tiu rezerva opcio. Se tamen nek Italio nek Nederlando championos, ni havos la necesan escepton por konfirmi la regulon.

Osmo Buller
Feyenoord Rotterdam

Marco

unread,
Jun 7, 2006, 10:36:08 AM6/7/06
to
/dev/brain skribis:

> KriZe ha scritto:
>> Ĉu iu vi volas provi antaŭdiri la venkonton?
>
> Itala teamo ne estas trankvila por skandalo pri koruptaj sportaj
> jugxistoj. Kelkaj futbalistoj estas prienketitaj fare de itala
> jugxistaro kaj Juventus riskas regresigadon cxe dua klaso...
>
> Estus nesurprize, kaze ke Itala teamo estus eliminita je la unua serio.
> Cxehxujo kaj Ganao povas trapasi. Mi opinias, ke Brazilo venkos denove
> la pokalon...
>

Nu, malgraŭ mi bondezirus al mi ke la itala teamo venkus la mondan
ĉampionludon, pli verŝajne pro la malbona etoso ĵus kreiĝinta ĉe la
futbalaj estraro kaj teamoj en mia lando, mi opinias ke Italio
malfaciligis sin per siaj manoj (ĉu piedoj?). Eble iom da malklaraj
sintenoj ĉiam okazas kiam tiom da mono cirkulas, kaj eble en tiu mondo
ĉiuj anoj jam sciis ties regulojn (kontraŭlegajn), sed la malkovro de
tio, kio okazis en ĉi tiu momento certe malhelpos la manieron per kiu la
zelotaro traktos la italan teamon; kompreneble eĉ kun la ne tro kaŝata
celo ĝeni ĝin favore al aliaj teamoj.
Preter ĉio, venku la plej bona teamo!

Marco

mireille corobu

unread,
Jun 7, 2006, 11:22:29 AM6/7/06
to
> Ĉu iu vi volas provi antaŭdiri la venkonton?

Mi demandis mian edzon kiu tre interesigxas pri viraj sportoj kaj li
respondis:
1-Brazilo
2-Italio
Mireja

raskolnikov

unread,
Jun 7, 2006, 3:04:34 PM6/7/06
to
Marco wrote:
> /dev/brain skribis:
>
[...]

> Preter ĉio, venku la plej bona teamo!
>
> Marco

dankon, ke vi bondeziris al la franca teamo ;-)
dominik
+

Manuel Pancorbo Castro

unread,
Jun 8, 2006, 10:45:15 AM6/8/06
to

Andreas Kueck wrote:

>
> Pri la kontrau-uloj:
> "La venonta kontrau-ulo chiam estas la plej malfacila."
> (Sepp Herberger)
>
> Pri la ludo:
> "Post la ludo estas antau la ludo."
> (Sepp Herberger)
>

> > Flanke, cu oni samopinias kun mi ke la pilko uzota estas freneze


> > malbela?
>
> Pri la pilko [1]:
> "La pilko estas ronda."
> (Sepp Herberger)
>
> Pri la pilko [2]:
> "La pilko chiam havas la plej bonan eltenkapablon."
> (Sepp Herberger)
>
> La cititaj saghajhoj devenas de Sepp Herberger (
> http://de.wikipedia.org/wiki/Sepp_Herberger ) kaj atingis
> "(kult-)staton". Li estis la trejnisto de la legenda germana teamo, kiu
> venkis la turniron de 1954.

Tiu serio havas ne malpli cerbumigajn aforismojn gxisnauxze auxdatajn
en la futbala hispana medio:

"Futbalo estas futbalo"
(Alfredo Di Stefano, argentinano ludinta en Real Madrid; la frazo igxis
furore klisxa pro gxia profunda filozofio)

"Futbalo estas tia"
(Versio de la antauxa, de nekonata auxtoro)

"En futbalo ludas 11 kontraux 11"
(same apokrifa)

"Kun 10 homoj oni ludas pli bone"
(Helenio Herrera, trejnisto de Barcelona FC, en la 80aj jaroj)

"En futbalo, la fino alvenas nur kiam la jugxisto fajfsignas la finon"
(apokrifa; sen komentoj)

Manuel Pancorbo en Brazilo, kie la fervoro por la venonta Monda
Futbal-Konkurso estas pli ol religia.

mireille corobu

unread,
Jul 1, 2006, 5:46:39 PM7/1/06
to
>> Preter ĉio, venku la plej bona teamo!
>> Marco

> dankon, ke vi bondeziris al la franca teamo ;-)
> dominik +

Nur okaze de la ĉi jara mondpilkada ĉampioneco mi spektis matĉojn.
Eble vi estas prava Dominik! la franca teamo pli kaj pli impresas min,
ĉu vi spektis sian skipan ludadon ĉi vespere kontraŭ Brazilo?
Vere ili skipe donis la plej bono de si.
Mireja

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 1, 2006, 6:02:29 PM7/1/06
to
mireille corobu wrote:
> Nur okaze de la ĉi jara mondpilkada ĉampioneco mi spektis matĉojn.
> Eble vi estas prava Dominik! la franca teamo pli kaj pli impresas min,
> ĉu vi spektis sian skipan ludadon ĉi vespere kontraŭ Brazilo?
> Vere ili skipe donis la plej bono de si.

Mireljo estas tiel entuziasmigita, ke shi jam forgesas regulojn de
Esperanto. :)

Ha, "skipo"! Mi provis paroli pri la piedpilkado kaj unue en mian kapon
venis la vorto "ekipo", sed ghi evidente havis ja alian signifon.
Kontrolado en PIVo gvidis min al la vorto "trupo".

Sebastiano

mireille corobu

unread,
Jul 2, 2006, 2:11:40 AM7/2/06
to

> Sebastiano

Ne, ne kaj ne!
Mi mem hezitis inter du vortoj: teamo kaj skipo, sed la ludo de la
francoj dum la matĉo kontraŭ la brazilanoj estis laboro kaj ludo de
homoj kiuj mirinde ludis koncerte, tute same kiel bonega orkestro ludas.
Pro tio mi preferis la vorton "skipo".
Trupo sonas milite! kia hororaĵo por la "Bluuloj"...
"Skipo" montras tre pensitan kaj bone organizitan laboron de teamo.

Ja la beleco de io (sed ankaŭ la malbeleco...) ankoraŭ povas reagigi
virinon kiel Mireja :)

Parenteze kiam ni Esperantistoj sukcesos priparoli pri ĉiutagaj aŭ
esceptaj eventoj tiel bone kiel pri politiko tiam mi kredos ke Esperanto
havas ŝancon disvastiĝi ĉie.
Ĝis la...
Esperantiste kaj ĉiam esperante ;-)
Mireja

eugenf...@tiscali.it

unread,
Jul 3, 2006, 9:29:43 AM7/3/06
to

"mireille corobu" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel messaggio
news:4gp61oF...@individual.net...

> >> mireille corobu wrote:
> >> Nur okaze de la ĉi jara mondpilkada ĉampioneco mi spektis
> >> matĉojn.
> >> Eble vi estas prava Dominik! la franca teamo pli kaj pli
> >> impresas min, ĉu vi spektis sian skipan ludadon ĉi vespere
> >> kontraŭ Brazilo?
> >> Vere ili skipe donis la plej bono de si.
>
> > Mireljo estas tiel entuziasmigita, ke shi jam forgesas regulojn
> > de
> > Esperanto. :)
>
> > Ha, "skipo"! Mi provis paroli pri la piedpilkado kaj unue en mian
> > kapon venis la vorto "ekipo", sed ghi evidente havis ja alian
> > signifon.
> > Kontrolado en PIVo gvidis min al la vorto "trupo".
>
> > Sebastiano
>
> Ne, ne kaj ne!
> Mi mem hezitis inter du vortoj: teamo kaj skipo, sed la ludo de la
> francoj dum la matĉo kontraŭ la brazilanoj estis laboro kaj ludo de
> homoj kiuj mirinde ludis koncerte, tute same kiel bonega orkestro ludas.
> Pro tio mi preferis la vorton "skipo".
> Trupo sonas milite! kia hororaĵo por la "Bluuloj"...

En la franca flago ekzistas la blua koloro. Sekve mi konjektas la originon
de chi tiu esprimo. ("Bluuloj")...Analoge la italaj piedpiilkludantoj devus
esti verduloj. Evidente la termino estus iomete maloportuna. Chu defendantoj
de la naturo? Chu esperantistoj? Chu legaistoj? Chu araboj?... Sed kial
"lazuroj"? (azzurri= helbluuloj?) Chu pro la koloro de la itala chielo? Chu
pro la koloro de la itala maro? Mi ne scias.

Eble Giuseppe bonvolus klarigi chi tiun enigmon?
Antaudankon! :o)


> Mireja
>
Eugenio


Sebastian Hartwig

unread,
Jul 3, 2006, 4:20:59 PM7/3/06
to
eugenf...@tiscali.it wrote:
> En la franca flago ekzistas la blua koloro. Sekve mi konjektas la originon
> de chi tiu esprimo. ("Bluuloj")

Ne, pro la koloro de la vestajhoj. Ekz-e la germana trupo ludas kutime per
blankaj chemizoj kaj nigraj pantalonetoj.

Sebastiano

Paul Ebermann

unread,
Jul 4, 2006, 6:05:26 PM7/4/06
to
"Osmo Buller" skribis:

> Efektive italoj venkos chi-jare, char UK okazos en Italio.
> Por simpligi la aferon, nuntempe la mondan championon
> elektas la Estraro de UEA, kiam ghi decidas pri la loko
> de UK. La UK-oj en 1998 kaj 2002 okazis respektive en
> Francio kaj Brazilo, kaj sekve tiuj landoj farighis mondaj
> championoj.

Kiam mi vidis la ludon inter Usono kaj Italujo, mi ne plu
kredis, ke tio realigxos (aux almenaux mi ne deziris al tia
teamo la venkon).

Sed jxus mi auxskultis (per radio) la lastajn du minutojn
de la plilongigo de la ludo kontraux Germanujo, en kiu
ili sukcesis trafi dufoje (por atingi 2:0) - do sxajnas,
ke la decido de la UEA-estraro povos realigxi.

Sed ...

> Kiam la baza regulo ne povas esti sekvata, la championeco
> iras al Nederlando, la sideja lando de UEA. Fakte ne mankas
> indikoj, ke chi-jare povus realighi tiu rezerva opcio.

... Nederlando bedauxrinde ne plu estas opcio.

> Se tamen nek Italio nek Nederlando championos, ni havos la
> necesan escepton por konfirmi la regulon.

Nu, da esceptoj ja antaux 1998 estis suficxe de, cxu ne?
(Mi trovas da antauxaj koincidoj nur 1974 (Germanujo).)

Mi tamen jxus observis alian fakton:
La vic-futbal-mondchampiono de la virinoj estas en
la duono de la kazoj (2003: Svedio, 1991: Norvegio)
la lando, en kiu okazis la UK.


Pauxlo

CS

unread,
Jul 5, 2006, 3:11:41 PM7/5/06
to
> Sed kial
> "lazuroj"? (azzurri= helbluuloj?) Chu pro la koloro de la itala chielo?
> Chu
> pro la koloro de la itala maro? Mi ne scias.

La lazura estis la koloro de la itala regxa dinastio Savojo, kiu regis dum
oni fondis la futbal-teamon.
(simile okazas kun la nederlanda teamo)
Amike,
Carlo Sarandrea


CS

unread,
Jul 5, 2006, 3:13:09 PM7/5/06
to

"Paul Ebermann" <

> do sxajnas,
> ke la decido de la UEA-estraro povos realigxi.

Sed la nombro da francoj aligxintaj al la Uk de Florenco estas pli alta ol
tiu de la italaj.... do....
Carlo Sarandrea


Mireille Corobu

unread,
Jul 5, 2006, 5:34:16 PM7/5/06
to

mireille corobu a écrit :

> > Cu iu vi volas provi antaudiri la venkonton?


>
> Mi demandis mian edzon kiu tre interesigxas pri viraj sportoj kaj li
> respondis:
> 1-Brazilo
> 2-Italio
> Mireja

Sed cxi nokte mi diras
1- Francio
2-Italio
La Bluuloj gajnos kontraux Italio :-)
Gxoj!
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Jul 5, 2006, 5:34:21 PM7/5/06
to

mireille corobu a écrit :

> > Cu iu vi volas provi antaudiri la venkonton?


>
> Mi demandis mian edzon kiu tre interesigxas pri viraj sportoj kaj li
> respondis:
> 1-Brazilo
> 2-Italio
> Mireja

Sed cxi nokte mi diras

Mireille Corobu

unread,
Jul 6, 2006, 4:45:38 AM7/6/06
to
Saluton ;-)
Mi ne komprenis kial mi sendis duoble mian afisxon hieraux post la
matcxo Francio-Portugalo.
Cxi-komputilo estas tute nova al mi :-/
Mireja

eugenf...@tiscali.it

unread,
Jul 6, 2006, 6:11:40 AM7/6/06
to

"Mireille Corobu" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1152135261.6...@m73g2000cwd.googlegroups.com...

mireille corobu a écrit :

Saluton Mireja!

Kvardekjara ino, naskighinta en Svisujo, kiu akompanas mian bopatrinon
posttagmeze, zelotas por la franca teamo. Mi zelotas por la itala sed ne tre
konvinkita. Mi ne amas tiuj italajn zelotulojn kiuj post la itala-germana
matcho ne lasis min dormi pro tro lauta ghojkriado. La ghojkrioj de Mireja
kaj similuloj, almenaux ne povas atingi miajn orelojn. ;o)

Mi timas ke vi ne divenis la venkonton. ;o)

Gxoj!
Mireja

Eugenio


Manuel

unread,
Jul 6, 2006, 2:43:17 PM7/6/06
to

eugenf...@tiscali.it skribis:

Dimancxon estos "Furia francese contro Forza Italia" en Berlino !
/'fu:rja fran'tSe:ze 'kOntro fOrca i'ta:lja/
(Franca Furiozo kontravx Forto Italio)

Sabaton la travivintoj de Germanio kaj Portugalio provos atingi la
trian lokon en Sxtutgarto.

Mi subtenas Italion. W Italia !

Manvxelo

Message has been deleted

Manuel

unread,
Jul 6, 2006, 2:48:51 PM7/6/06
to
Mireille Corobu skribis:

La blanke vestitaj Bluuloj malgajnos kontravx la blue vestitaj
Lazuruloj. :-)

Manvxelo

Rosy

unread,
Jul 6, 2006, 3:28:09 PM7/6/06
to

Manuel ha scritto:


> La blanke vestitaj Bluuloj malgajnos kontravx la blue vestitaj
> Lazuruloj. :-)
>
> Manvxelo

Memkompreneble|
Mi sxatas ankaux la vortludon :)
Rosaria

CS

unread,
Jul 6, 2006, 4:01:47 PM7/6/06
to
=Manvxelo
=Mi subtenas Italion. W Italia !

ankaux cxar - se konfirmigxos la diro pri UEA kiu decidas pri la venkanto -
imagu kiom multegaj aligxoj fare de pasiuloj pri futbalo ricevos la
E-movado! :-)))
Carlo


Mireille Corobu

unread,
Jul 6, 2006, 5:36:55 PM7/6/06
to

> Manuel skribis :

> Mi subtenas Italion. W Italia !

Mi subtenas Francion! (kiun parenteze mi ne subtenis komence de la
cxampioneco, mi subtenis Brazilon).
Ni vidos ;-)
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Jul 6, 2006, 5:36:58 PM7/6/06
to

> Manuel skribis :

> Mi subtenas Italion. W Italia !

Mi subtenas Francion! (kiun parenteze mi ne subtenis komence de la

Mireille Corobu

unread,
Jul 7, 2006, 9:34:48 AM7/7/06
to
Krible kaj krable mi bezonas kompreni kial mi sendas duoble per ĉi
komputilo.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Jul 7, 2006, 4:40:58 PM7/7/06
to

> Manuel a écrit :

> Mi subtenas Italion. W Italia !

Kial?
Mi mem ne subtenas Francion ĉar mi estas francino, mi taksas la
Bluulan teamon bona skipo, ĉu vi spektis la matĉon kiun ĝi ludis
kontraŭ Brazilo? Tre tre bela matĉo, tre bele ludita kaj de la
brazilanoj kaj de la francoj sed la piedpilkadaj rezultoj ne sekvas la
logikecon de la ludo, ofte ili estas ne facile antaŭvideblaj.
Vidu, la germanoj tre bele ludis kontra
> Manuel a écrit :


> Mi subtenas Italion. W Italia !

Kial?
Mi mem ne subtenas Francion ĉar mi estas francino, mi taksas la
Bluulan teamon bona skipo, ĉu vi spektis la matĉon kiun ĝi ludis
kontraŭ Brazilo? Tre tre bela matĉo, tre bele ludita kaj de la
brazilanoj kaj de la francoj sed la piedpilkadaj rezultoj ne sekvas la
logikecon de la ludo, ofte ili estas ne facile antaŭvideblaj.
Vidu, la germanoj tre bele ludis kontraŭ la italoj tamen...
Do mi tute ne scias kiu venkos dimancon sed kompreneble mi elkore
subtenas la francojn kiuj elstaris de tre malgranda posteno por finfine
atingi la finalon. Kiu povis pensi ke tiom aĝa teamo povus tiel grimpi
kaj postlasi la plej favoratojn?
Nu...Brave al la Bluuloj la italoj tamen...
Do mi tute ne scias kiu venkos en Berlino sed kompreneble mi elkore
subtenas la francojn kiuj elstaris de tre malgranda posteno por finfine
atingi la finalon. Kiu povis pensi ke tiom aĝa teamo povus tiel grimpi
kaj postlasi la plej favoratojn?
Nu...Brave al la Bluuloj!
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Jul 7, 2006, 4:55:47 PM7/7/06
to

Pardonu ke mi ankoraux fusxis mian sendon, cxi tiun komputilon mi
provas uzi sed kiel malfacile estas gxin uzi sen la muso :-/

> (Manuelo skribis)


> Mi subtenas Italion. W Italia !

Mi intencis sendi cxi respondon:

> Kial?
> Mi mem ne subtenas Francion ĉar mi estas francino, mi taksas la
> Bluulan teamon bona skipo, ĉu vi spektis la matĉon kiun ĝi ludis
> kontraŭ Brazilo? Tre tre bela matĉo, tre bele ludita kaj de la
> brazilanoj kaj de la francoj sed la piedpilkadaj rezultoj ne sekvas la
> logikecon de la ludo, ofte ili estas ne facile antaŭvideblaj.
> Vidu, la germanoj tre bele ludis kontraŭ la italoj tamen...

pierre.levy

unread,
Jul 8, 2006, 12:43:39 PM7/8/06
to
Mi subtenas la venkitojn kaj la venkotojn kaj gratulas la venkontojn.

Mi supozas, ke tion oni nomas "ne havi sportan spiriton".

Petro.

Dario Rodriguez

unread,
Jul 8, 2006, 1:13:45 PM7/8/06
to
Kara Mireja:

Via mesaĝo pensigas min ke vi uzas nun porteblan komputilon kaj tial vi
trovas malfacile uzi la malkomfortan ilon kiu anstataŭas muson.

Sed tio havas facilegan solvon: aĉetu muson kun USB-konektilo: la plej
simplaj estas la optikaj musoj. Mi ankau uzas porteblan komputilon sed
kun ekstera muso konektita al USB. (La optikaj musoj nur funkcias sur
nereflekta surfaco, do, ne sur kristalo).

Dario


Manuel

unread,
Jul 8, 2006, 3:53:03 PM7/8/06
to

Mireille Corobu skribis:

> Pardonu ke mi ankoraux fusxis mian sendon, cxi tiun komputilon mi
> provas uzi sed kiel malfacile estas gxin uzi sen la muso :-/
> > (Manuelo skribis)
> > Mi subtenas Italion. W Italia !
> Mi intencis sendi cxi respondon:
> > Kial?
> > Mi mem ne subtenas Francion car mi estas francino, mi taksas la
> > Bluulan teamon bona skipo, cu vi spektis la matcon kiun gi ludis
> > kontrau Brazilo? Tre tre bela matco, tre bele ludita kaj de la

> > brazilanoj kaj de la francoj sed la piedpilkadaj rezultoj ne sekvas la
> > logikecon de la ludo, ofte ili estas ne facile antauvideblaj.
> > Vidu, la germanoj tre bele ludis kontrau la italoj tamen...

> > Do mi tute ne scias kiu venkos en Berlino sed kompreneble mi elkore
> > subtenas la francojn kiuj elstaris de tre malgranda posteno por finfine
> > atingi la finalon. Kiu povis pensi ke tiom aga teamo povus tiel grimpi

> > kaj postlasi la plej favoratojn?
> > Nu...Brave al la Bluuloj!

La blanke vestitaj Bluuloj estas ja altranga grupo.

Se Kanadio ne estus venkita ecx antavx ol eniri la mondan cxampionadon,
mi subtenus gxin. Kia honto por Kanadio ! Gxi estis venkita de
Kostarikio, kiu mem estis venkita kiel la unua en la mondado !

Nu ankavx la blue vestitaj Lazuruloj estas altranga grupo.

Mi amas la kulturon (lingvon, beletron, muzikon [de Vivaldio gxis
Modunjo], belartojn, kinarton, mangxarton) de Italio. Voglio bene ad
Italia e alle sue bessissime lingua e cultura.

Tamen iel mi sentas, ke gxi cxi foje pli fortas ol Francio.

Hodiavx, nun estas 0:0 inter Portugalio kaj Germanio. Lavx la detaloj
provizitaj de la Internacia Federacio (avertoj, punoj, provoj ktp)
Germanio sxajnas en pli bona formo.

> > Mireja

Manvxelo

Mireille Corobu

unread,
Jul 8, 2006, 4:58:38 PM7/8/06
to

> Dario Rodriguez a écrit :

Bonan vesperon Dario, el la marbordo kie ni ricevos la nepitojn ekde
morgaŭ ĝis meze de aŭgusto. Pro tio mi havis multe da laboro hodiaŭ
ĉar devis mi pretigi la litojn de xiuj kaj multajn konkretajn aferojn
por ke ili trankvile ripozu dum iliaj someraj feritagoj. Mi kun
bedaŭro eĉ ne povis spekti la matĉon Germanio-Portugalo, mi nur
aŭdas la bruon de la publiko el la televidilo ĉar iuj spektas la
matĉon.
Mi vere venas ripozi ĉi tie, kontraŭ la ekrano de portebla komputilo
kiu ne apartenas al mi. Do vi bone divenis kaj mi dankas al vi pro via
konsilo. Lundon la persono al kiu apartenas la portebla komputilo,
foriros kunportante sian ilon. Sekve,probable mi ne plu povos legi kaj
skribi ĉi tie.
Ĝis la...
Mireja

Nicola Ruggiero

unread,
Jul 9, 2006, 4:51:01 PM7/9/06
to
Osmo Buller ha scritto:
> Andreas Kueck skribis:
>
>>> Ĉu iu vi volas provi antaÅdiri la venkonton?
>
>> La venonta piedpilk-mondchampiono estos Italujo, krom se ghi devos ludi
> kontrau Kore-ujo, kiel en 1966 kaj 2002 :-)
>
> Andreas scias, pri kio li parolas. Efektive italoj venkos chi-jare, char UK okazos en Italio. Por simpligi la aferon, nuntempe la mondan championon elektas la Estraro de UEA, kiam ghi decidas pri la loko de UK.

O_o

Nicola Ruggiero

Kalle Kniivilä

unread,
Jul 9, 2006, 5:02:46 PM7/9/06
to
http://www.liberafolio.org/2006/italiogajnis

Same kiel dum la pasintaj futbalaj mondpokal-ludoj, ankaŭ ĉi-jare la
lando de la Universala Kongreso de Esperanto gajnis en la finalo. Post
la ordinara ludotempo la rezulto en la finala matĉo Italio-Francio
estis 1-1, kaj dum duonhora longigo neniuj goloj estis faritaj. La
finan rezulton de la monda ĉampionado decidis punpilka konkurso, kiun
gajnis Italio.

En 1998 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Monpeliero en
Francio, kaj la samjaran mondpokalon de futbalo gajnis Francio. La
sekva mondpokalan konkurson en 2002 gajnis Brazilo, kie okazis la
samjara Universala Kongreso. Tiun tradicion daŭrigis do ĉi-jare
Italio, kiu decidis soleni la Universalan Kongreson per gajno de
futbala mondĉampioneco.

Jam komence de junio la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la
diskutejo SCE anoncis ke la ĉi-jaran pokalon devos gajni Italio:

- Efektive italoj venkos ĉi-jare, ĉar UK okazos en Italio. Por
simpligi la aferon, nuntempe la mondan ĉampionon elektas la Estraro de
UEA, kiam ĝi decidas pri la loko de UK. La UK-oj en 1998 kaj 2002


okazis respektive en Francio kaj Brazilo, kaj sekve tiuj landoj

fariĝis mondaj ĉampionoj. Kiam la baza regulo ne povas esti sekvata,
la ĉampioneco iras al Nederlando, la sideja lando de UEA. Fakte ne
mankas indikoj, ke ĉi-jare povus realiĝi tiu rezerva opcio. Se tamen
nek Italio nek Nederlando ĉampionos, ni havos la necesan escepton por
konfirmi la regulon.

La unua eksperimento pri futbala mond-ĉampiono, elektita de la estraro
de UEA, okazis jam en 1974, kiam Federacia Respubliko Germanio gajnis
la pokalon, kaj la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Hamburgo.
Tamen, pro la malbonaj spertoj de la tiujara ŝtorma kongreso, portempe
la estraro de UEA ŝajne rezignis okupiĝi pri sportaj bataloj.

Manuel

unread,
Jul 10, 2006, 4:28:32 PM7/10/06
to
Efektive la Lazura Skvadro venkis per Forto Italia !

Ankavx en Kanadio oni multe gxojkriis, kaj multaj memveturiloj same
gxojkriis. Mi ecx lernis, ke (dum en Montrealo, Otavo, Vankuvero estas
_unu_ itala "urbo") en Toronto estas _du_ italaj "urboj".

Mi sincere bedavxras la malfelicxon okazintan al Zicxjo. Li meritis
emeritigxi en pli bona kondicxo. Mi avxdis cxe teleavxde, ke kuzo de
Zicxjo diris al jxurnalisto, ke la italo estus nominta Zicxjon
teruristo kaj lian fratinon publika cxiesulino. Se tio veras, tio
estas makulo al Italio.

Cxiuokaze, Italio meritis sian venkon. W Italia. W la Squadra
Azzurra.

Manvxelo

Kalle Kniivilä skribis:
> http://www.liberafolio.org/2006/italiogajnis
>
> Same kiel dum la pasintaj futbalaj mondpokal-ludoj, ankau ci-jare la


> lando de la Universala Kongreso de Esperanto gajnis en la finalo. Post

> la ordinara ludotempo la rezulto en la finala matco Italio-Francio


> estis 1-1, kaj dum duonhora longigo neniuj goloj estis faritaj. La

> finan rezulton de la monda campionado decidis punpilka konkurso, kiun


> gajnis Italio.
>
> En 1998 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Monpeliero en
> Francio, kaj la samjaran mondpokalon de futbalo gajnis Francio. La
> sekva mondpokalan konkurson en 2002 gajnis Brazilo, kie okazis la

> samjara Universala Kongreso. Tiun tradicion daurigis do ci-jare


> Italio, kiu decidis soleni la Universalan Kongreson per gajno de

> futbala mondcampioneco.
>
> Jam komence de junio la generala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la
> diskutejo SCE anoncis ke la ci-jaran pokalon devos gajni Italio:
>
> - Efektive italoj venkos ci-jare, car UK okazos en Italio. Por
> simpligi la aferon, nuntempe la mondan campionon elektas la Estraro de
> UEA, kiam gi decidas pri la loko de UK. La UK-oj en 1998 kaj 2002


> okazis respektive en Francio kaj Brazilo, kaj sekve tiuj landoj

> farigis mondaj campionoj. Kiam la baza regulo ne povas esti sekvata,
> la campioneco iras al Nederlando, la sideja lando de UEA. Fakte ne
> mankas indikoj, ke ci-jare povus realigi tiu rezerva opcio. Se tamen
> nek Italio nek Nederlando campionos, ni havos la necesan escepton por
> konfirmi la regulon.
>
> La unua eksperimento pri futbala mond-campiono, elektita de la estraro


> de UEA, okazis jam en 1974, kiam Federacia Respubliko Germanio gajnis
> la pokalon, kaj la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Hamburgo.

> Tamen, pro la malbonaj spertoj de la tiujara storma kongreso, portempe
> la estraro de UEA sajne rezignis okupigi pri sportaj bataloj.

0 new messages