Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ni faras tion cxi

0 views
Skip to first unread message

CS

unread,
Dec 23, 2009, 4:26:07 PM12/23/09
to
Karegaj,
eble - ankaux mi - denuncus jenan mesagxon kiel spamon, sed vere gxi ne
volas esti spamo.

Esence: du 2 (jes, du) personoj dedicxas iomete da sia tempo al laboro por
disponigi senpage en la interreto grandan arkivon de cxiuj numeroj de revuo.
www.esperokatolika.org

Cetere, oni komencis forvojagxi en la tempo, kaj oni disponigis numeron de
la jaro 1937:
http://www.esperokatolika.org/ek19361940/ek1937_09.htm

Kial la samon ne faras aliaj esperantistaj asocioj? Jes, tion faras Eventoj
http://www.eventoj.hu/arkivo/
sed la enarkivigado lingcas je kelkaj jaroj gxis la apero de ret-posxta
eldono.

UEA iel komencis, sed tuj cxesis disponigi sian revuon interrete
http://www.uea.org/revuo/index.html

Notinda kaj lauxdinda arkivejo estas:
www.gazetejo.org
kaj mi gratulas al gxia realiganto. Sed mi havas la impreson, ke li ne estas
suficxe subtenata kaj lia laboro ne suficxe diskonigata.

Entute: nun domejnoj kaj interretaj spacoj kostas ege pli malmulte ol
antauxe: versxajne tauxgus ke niaj E-asocioj iom investu en la enretigado
konstanta de siaj eldonaj produktoj. Vi dirus: kiucele? Nu, unue, pro pura
propagando. Oftege se mi sercxas tute ne esperantistan temon, tamen, Guglo
proponas E-lingvajn pagxojn cxar la de mi sercxata nomo aperis en iu
E-gazeto.
Due pro historiaj esploroj, des pli kreskigxantaj nuntempe.

Plie, estu nia devo de tempo al tempo alklaki oficialajn neesperantistajn
pagxarojn kun esperantista enhavo, kiel cxi tiuj:
http://www.polskieradio.pl/eo/
http://esperanto.cri.cn/
http://www.ameriko.org/eo/rhc/feed

Sed ankaux:
http://www.custodia.org/spip.php?article7231 (rigardu la dekstran kolonon
meze de la pagxo)
aux alklaku:
http://www.custodia.org/spip.php?article7383

La interreto pli kaj pli estas E-nesto kaj, por esperantistoj, eminenta
vehiklo por diskonigado (kiel pruvas la mesagxoj pri Gugla honorado al
Zamenhof kaj kunligitaj fadenoj): ni dauxre kaj konstante laboru por
plifirmigi nian cxeeston. Ni fosu dauxre nian sulkon, sed ankaux
elektronike.

Cxion bonan al cxiuj legantoj okaze de la jarfino (laux kristana kalendaro,
kompreneble)
Carlo


0 new messages