Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperantisto arestita en Minsko

4 views
Skip to first unread message

Kalle Kniivilä

unread,
Mar 25, 2006, 4:18:43 AM3/25/06
to
La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en
Minsko vendrede frumatene, kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj. La
plurtaga manifestacio sur la centra placo de Minsko estis direktita
kontraŭ la falsita elektorezulto en la elekto de la prezidento de
Belorusio la 19-an de marto. "Treege min interesas, kio estos poste:
aŭ "2001a varianto" - kontraŭstarado kun militistoj, ili aktive
dispelas homamasojn, ni diskuras kaj lunde daŭrigas la saman vivon,
kun diskutoj en reto, amaskomunikiloj kaj observo pri punoj al kaptitoj
kaj aktivistoj, aŭ "ukraina varianto"... Vere en mia animo regas iu
tumulto kaj samtempe ekscito", Źmicier Łapcionak skribis en sia reta
taglibro kelkajn tagojn antaŭ la elektoj.

Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org

mireille corobu

unread,
Mar 25, 2006, 7:24:05 AM3/25/06
to

Dankon por la informo, mi tre atentis la novaĵojn pri la situacio en
Belorusio ĉar mi konas de jaroj Zmitron tra ĉi tiu forumo.
Zmitro tre amas sian landon, se la puno estos pli severa al li pro la
fakto ke li estas Esperantisto, vere tio estus granda maljusteco.
Hieraŭ mi multe pensis al li kaj sentis ke io malbona okazis al
li...espereble ke li estos rapide liberigita.
Kaj ke granda solidareco fare de Esperantistoj povu helpi persone al li.
Mireja atendos pliajn informojn pri Zmitro.

Marko Rauhamaa

unread,
Mar 25, 2006, 10:53:35 AM3/25/06
to
"Kalle Kniivilä" <ka...@esperanto.se>:

> La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en
> Minsko vendrede frumatene, kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj.

Dankon pro la grava informo.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Zmitro Lapcjonak

unread,
Apr 10, 2006, 8:44:48 AM4/10/06
to
Tie cio estas guste skribita. Indas aldoni, ke dum la elektoj kaj la
postelekta semajno estis multegaj arestoj de aktivuloj kaj al homoj
kiuj volis helpi al la protestantoj. Cirkau la rondo de la
protestantoj staris rondo de militistoj kaj ili kontrolis ciujn
homojn, kiuj alproksimigis kun grandaj sakoj au pakajoj. Estis
arestitaj multaj homoj kiuj volis alporti varman teon, kafon au
dormosakon. Entute - pli ol 1200 homoj.

Mi estis kaptita sur la placo nokte de la 23a al 24a kune kun c. 400
aliaj kiuj trovigis en la protesta tendaro. Poste ni dum pluraj horoj
atendis en prizono "Akrescina" - ciu homo estis prisercita, filmita,
oni skribis raporton pri aresto. Adoleskoj estis simple registritaj kaj
liberigitaj. Ceteraj nur post tagmezo estis arangitaj lau provizoraj
celoj. Vespere oni nin transportis al urbo Jodino (c. 50 km de
Minsko). Dum sabato kaj dimanco jugoj ne laboras, do ni devis atendi
lundon. La 27an tage nin jugis en diversaj jugejoj de Minsko (car da
ni estis tre multe). La jugado estis tre formala, jugisto nur
demandis konfirmi nomon, agon, poste deklaris akuzon: "aktiva
partopreno en nepermesita mitingo", "lauta kriado de kontraustataj
sloganoj" (Vivu Belarusujo!, Lukasenko for!), "malobeado al ordonoj
cesi", ktp. Post tio ni povis agnoski sian kulpon au ne, havi
atestantojn au pruvojn, ne gravis. Kaj la jugisto tute lauplace au
lauordone anoncis punon: dauron de malliberigo au monpunon. Monpuno
estis por virinoj kiuj havas infanojn kaj al tre maljunaj homoj, ciuj
ceteraj ricevis malliberon: 5, 7, 10, 15 tagoj. En mia jugejo la
dauroj estis maksimumaj - 10 au 15 tagoj, en aliaj iam okazis pli
mallongaj.

La vivo en la malliberejo estis ne tre aca. Nur unuajn tri tagojn ni
havis malbonan mangon kaj fumuloj suferis pro nikotinomanko. Post la
jugo komencis veni sendajoj kun vestoj, higienajoj, mangajoj,
trinkajoj, legajoj. Kaj de tiam restis nur malagrablajoj pro fermita
spaco, enuo, kaj manko de informoj. Niaj amikoj transdonis salutojn per
radio en kasita formo ("Mi gratulas mian amikon N okaze de lia
naskigtago. Mi deziras al li paciencon. Ja vere restis tre mallonge,
nur tri tagoj. Nun li estas for, en urbo Jodino, sed ni pri li memoras
kaj atendas lin."). Duonhora promeno ciutage, banado unufoje en
semajno. El pano (gi estis tre aca, acida, glueca, preskau ne
mangebla) ni faris figurojn por damludo, domeno, jetkubojn, solvadis
krucvortenigmojn. Mi tre eksatis sudokon.

La partoprenantoj estis generale junuloj de 20-30 jaroj. Oni sercas
nun: "la protestan tendaron arangis gejunuloj, kiuj simple ne sciis,
ke tio maleblas". En mia celo estis anarkisto, katoliko,
hiphop-muzikisto, filo de kgb-ano, uzin-laboristo, sciencisto,
studentoj - tre diversaj homoj. Ni ofte havis malsamajn opiniojn pri
Dio, pri tutmondigo, pri EU, Usono, Rusio, pri nia historio kaj ec pri
nia estonteco. Tamen ni ciuj estis plene unuanimaj pri la nuntempo: la
vivon en Belarusujo indas sangi.

En laboro cefoj traktis miajn areston kaj foreston favore. De mia
firmao estis kvar homoj, kiuj ricevis malliberigon (tamen ceteraj tri
nur 7 au 10 tagojn). Mi ricevis "libertempon", ferion por la du
semajnoj. Ciuj miaj taskoj jam plenumis mia kunlaboranto, do hodiau
mi tutan tagon legas multegegajn leterojn. Kolegoj (precipe koleginoj)
min gratuladas. Ili petas informi kaj inviti ilin, kiam mi sekvafoje
venos "fari revolucion". Vere la afero gis nun ne estas finita. Ni ne
venkis, sed ankau ne malvenkis. Necesas plu batali por libereco,
vereco, justeco.

Dum mi estis en prizono, homoj en Minsko arangadis diversajn
"flesmobojn": en certa tempo kaj loko kolektigas multegaj homoj kaj
faras la saman agon. Au lumigis kandelojn, au paperfoldis gruojn, au
en postoficejo kune prenis formularojn kaj skribis tie ion, ktp.
La 25an de marto estas historia festo (la tago de libero, kiam en 1918
estis proklamita estigo de Belarusa popola respubliko) en centro de
Minsko kolektigis multegaj homoj. Tamen ili estis tre kruele premitaj
kaj batitaj de militistoj. Pluraj homoj aperis en malsanulejoj kun
kapvundoj, rompitaj ostoj.

Post la elektoj Lukasenko malaperis (antaue li estis en televidaj
ekranoj ciutage). Onidiris, ke li havis apopleksion. La 8an de aprilo
estis inauguro de lia tria prezidentigo. Li vere aspektis malsane,
lacigite.
Kio estos plu? Mi ne scias. Estas ideoj kolekti multajn subskribojn kaj
lanci referendumon. Gejunuloj dauras senperfotan proteston: portadas
simbolojn, gluas kaj disdonas flugfoliojn, lancas pacajn atentokaptajn
arangojn.

--
Zmitro Lapcionak

mireille corobu

unread,
Apr 10, 2006, 9:08:16 AM4/10/06
to
Dankon Zmitro!
Mireja gxojas scii vin liberigita kaj bonfarta.

Eugen Fabian

unread,
Apr 10, 2006, 9:34:20 AM4/10/06
to

"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1144673088....@i40g2000cwc.googlegroups.com...
[...]
> Dum mi estis en prizono, homoj en Minsko aranĝadis diversajn
> "flesmobojn": en certa tempo kaj loko kolektiĝas multegaj
homoj kaj
> faras la saman agon. Aŭ lumigis kandelojn, aŭ paperfaldis
gruojn, aŭ
> en poŝtoficejo kune prenis formularojn kaj skribis tie ion,

ktp.
> La 25an de marto estas historia festo (la tago de libero, kiam
en 1918
> estis proklamita estigo de Belarusa popola respubliko) en
centro de
> Minsko kolektiĝis multegaj homoj. Tamen ili estis tre kruele

premitaj
> kaj batitaj de militistoj. Pluraj homoj aperis en malsanulejoj
kun
> kapvundoj, rompitaj ostoj.

Mi estas kontenta ke vi elvenis sane kaj save. Tiujn tagojn vi
certe
rememoros ĝis kiam vi vivos. ;o)
>
> Post la elektoj Lukasenko malaperis (antaŭe li estis en
televidaj
> ekranoj ĉiutage). Onidiris, ke li havis apopleksion. La 8an de
aprilo
> estis inaŭguro de lia tria prezidentiĝo. Li vere aspektis
malsane,
> lacigite.

> Kio estos plu? Mi ne scias. Estas ideoj kolekti multajn
subskribojn kaj

> lanĉi referendumon. Gejunuloj daŭrigas senperfotan proteston:
portadas
> simbolojn, gluas kaj disdonas flugfoliojn, lanĉas pacajn
atentokaptajn
> aranĝojn.

Vi, almenaŭ, certe havos kion rakonti al viaj genepoj. Oni ne
povas scii kiam sed la situacio certe ŝanĝiĝos. La solvo estas
paca rezisto! :o)
>
> --
> Zmitro Lapcionak
>
Amike Eugenio


Marko Rauhamaa

unread,
Apr 10, 2006, 12:34:05 PM4/10/06
to
"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com>:

> Necesas plu batali por libereco, vereco, justeco.

Bonrevenon, Zmitro.

Manuel

unread,
Apr 10, 2006, 3:55:02 PM4/10/06
to
Gratulon kaj saluton al vi, suferatestanto (martiro) de liberecamo !

La tuta pagxo 3 de la montreala tagjxurnalo "La Presse" (dimancxo 2006
04 09) estas dedicxita al la raporto de juna jxurnalisto, kiu estis
malliberigita dum 15 tagoj en via lando pro la sama kialo. Do, se vi
scipovas la francan, legu !

Cxiutage mi senpage "sudokuas" cxe <websudoku.com>.

Fartu bone, kuragxu kaj davxre raportu pri la situacio en via (momente)
kompatinda lando.

Manvxelo

Zmitro Lapcjonak skribis:

Sebastian Hartwig

unread,
Apr 10, 2006, 4:23:15 PM4/10/06
to
Zmitro Lapcjonak wrote:
> Tie cio estas guste skribita. Indas aldoni, ke dum la elektoj kaj la
> postelekta semajno estis multegaj arestoj de aktivuloj kaj al homoj
> kiuj volis helpi al la protestantoj.

Pri tio oni vaste raportis en amaskomunikiloj.

> Dum mi estis en prizono, homoj en Minsko arangadis diversajn
> "flesmobojn"

Pri tio ne estis raportite.

> en centro de
> Minsko kolektigis multegaj homoj.

Ankau pri tio mi ne memoras esti aparte audinta, sed povas esti, ke tiutage
mi ne rigardis televidon au auskultis radion.

> Post la elektoj Lukasenko malaperis (antaue li estis en televidaj
> ekranoj ciutage). Onidiris, ke li havis apopleksion. La 8an de aprilo
> estis inauguro de lia tria prezidentigo. Li vere aspektis malsane,
> lacigite.

Pri la enoficigo estis vaste raportite, sed pri malsano mi ne audis.

Bonvenon ree!

Ne timu. Iam via lando liberigos sin kaj ame jhetos sin en la brakojn de
kapitalismo.

Sebastiano

Arnold Victor

unread,
Apr 10, 2006, 9:12:16 PM4/10/06
to
Zmitro Lapcjonak wrote:
> Tie cio estas guste skribita. Indas aldoni, ke dum la elektoj kaj la
> postelekta semajno estis multegaj arestoj de aktivuloj kaj al homoj
> kiuj volis helpi al la protestantoj. Cirkau la rondo de la
> protestantoj staris rondo de militistoj kaj ili kontrolis ciujn
> homojn, kiuj alproksimigis kun grandaj sakoj au pakajoj. Estis
> arestitaj multaj homoj kiuj volis alporti varman teon, kafon au
> dormosakon. Entute - pli ol 1200 homoj.
>
> Mi estis kaptita sur la placo nokte de la 23a al 24a kune kun c. 400
> aliaj kiuj trovigis en la protesta tendaro. ...
>

Gratulon je via sukcesa reveno. Vi faris veran servon kaj povos dumvive
fieri pri historia kunago. Espereble viaj deziroj por la estonteco de
via lando plenumiĝos sen pli grandaj suferoj.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Bertilo

unread,
Apr 11, 2006, 1:47:42 AM4/11/06
to
Mi tre ĝojas, ke vi denove estas libera, Zmitro.
Via rakonto pri la tempo en la malliberejo estis tre interesa.
Dankon pro ĝi!

Nur pri unu detalo mi ne konsentas:

> la vivon en Belarusujo indas sangi.

Espereble troa sangado ne okazos.
Pri ŝanĝado ni tamen ĉiuj esperu. :)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Zmitro Lapcjonak

unread,
Apr 11, 2006, 1:59:59 AM4/11/06
to
> > la vivon en Belarusujo indas sangi.

> Espereble troa sangado ne okazos.

:)
Mi fuse sendis capelojn. La antauvido estis bona, sed la rezulto
aperis sencapelita.
Cu iu jam metis ie konsileton, kiel afisi kaj respondi en SCE
unikode?

--
Zmitro Lapcionak

Zmitro Lapcjonak

unread,
Apr 11, 2006, 3:01:21 AM4/11/06
to
> > en centro de
> > Minsko kolektigis multegaj homoj.

> Ankau pri tio mi ne memoras esti aparte audinta, sed povas esti, ke tiutage
> mi ne rigardis televidon au auskultis radion.

Mi skribis pri la eventoj de 25a de marto.
Jen tie cxi estas multegaj fotajxoj pri tiu tago.
http://charter97.org/bel/news/2006/03/25/hronika

Homoj kolektigxis en centro de Minsko apud la Oktobra placo.
Sur la placon ili ne sukcesis veni, cxar milicistoj baris la vojon
kaj komencis premi homojn for.

http://charter97.org/g/allpics/20060325_dw/10.jpg
Tie cxi videblas plorantaj junulinoj. Unu el ili estas mia amata
Janka (al kiu mi petis sendi posxtkartojn). Sxi rakontis, ke
junulinoj staris en la unua vico antaux la muro de milicistoj.
Iuj esperis, ke tiuj estas homoj, kaj ne kapablas bati inojn.
Ve. Tiuj estis brutoj. La knabinoj sukcesis trairi la vicon
de milicistoj, sed unu el ili perdigxis. Iu el nigraj nazguloj
tiris sxin je la hararo malantauxen kaj suben, por ke sxi
falu. Jen pro la doloro kaj malapero de amikino sxi ekploris.
Sed kiam ekvidis, ke oni sxin fotas, sxi tuj visxis la larmojn
kaj kuragxe pasis plu.

Post kiam la cxefan homamason la milicistoj forpremis kaj
distrancxis, multaj homoj cxirkauxiris la placon kaj kolektigxis
en parko. Tie elpasxis ekskandidatoj Milinkevicx
http://charter97.org/g/allpics/20060325_dw/24.jpg
http://charter97.org/g/allpics/20060325_dw/26.jpg
kaj Kazulin
http://charter97.org/g/allpics/20060325-shescie07.jpg

Pri vortoj de Milinkevicx mi malmulte scias, sed Kazulin.
alvokis homojn veni al prizono "Akrescino" por postuli
liberigxon de niaj homoj. Tio estis tre dangxera pasxo.
Kaj vere, duonvoje al la prizono la homamaso estis
renkontita de vicoj da milicistoj, kiuj komencis tre
brutale kaj kruele bati cxiujn: ecx maljunulojn kaj virinojn.

La vunditajn homojn milicistoj transportis en malsanulejojn,
sed ne permesis doni iujn informojn. Post rekonsciigxo
aux unua bandagxado ili estis ree forportitaj en prizonon.
Homoj tre longe sercxis kie malaperis iliaj parencoj, amikoj.

--
Zmitro Lapcionak

Dario Rodriguez

unread,
Apr 11, 2006, 5:39:47 AM4/11/06
to
Kara Zmitro: Antau ĉio, gratulon pro via liberigo. Mi varme esperas ke
iam en proksima tempo finfine alvenos demokratio al via kara lando.

Estus interese ke vi informu kiel vi sendas mesaghojn al SCE: chu rekte
per retposhtilo (Mozilla?) au per HTTP-pagho de Google.

Mi uzas retposhtilon Outlook Express 6, kaj la sistemo estas tre simpla:
prefere antaŭ ol tajpi la mesaĝon oni elektu kiel kodon
"Unicode UTF-8". Se oni forgesas kaj la mesaĝo jam estas tajpita, kun
supersignoj, ĉiamaniere antaŭ ol sendi ĝin oni devas ŝanĝi al kodo
"Unicode UTF8". (en Outlook Express farinte tiel aperas en la plej alta
supro de la fenestro la indiko "Unicode UTF-8")

Por sendoj pere de HTTP paĝo de Google mi pensas ke nia kara Mireja
havas la ĝustan solvon. Eble ŝi bonvolos klarigi unu fojon pli.

Dario

Dirk Bindmann

unread,
Apr 11, 2006, 6:15:28 AM4/11/06
to
Zmitro Lapcjonak skribis:

> Tamen ni ciuj estis plene unuanimaj pri la nuntempo: la
> vivon en Belarusujo indas sangi.

Gratulon! Via rakonto rememorigis min al propraj spertoj en Germanio en
la pasinta jarmilo.

Chu en Belorusio jam kreskas ideoj pri la celo de la politika shangho?
Chu la aktivuloj nur kontrauas, au chu ili ankau poras?

Kore
Dirk

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 7:38:17 AM4/11/06
to

"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1144735199.3...@i39g2000cwa.googlegroups.com...

> > > la vivon en Belarusujo indas sangi.
>
> > Espereble troa ŝanĝado ne okazos.
>
> :)
> Mi fuŝe sendis ĉapelojn. La antaŭvido estis bona, sed la
rezulto
> aperis senĉapelita.
> Ĉu iu jam metis ie konsileton, kiel afiŝi kaj respondi en SCE
> unikode?

Bonvolu serchi chi tie: http://www.consinnity.se/bertilow/m.asp?
Eble vi devas aldoni ankau la sekvajn:
d=html/vindozo_unikodo.htm;s=805

Krom tio kion mi aldonis sube eble
povas esti utila ankaŭ la sekva adreso:
http://bertilow/com

>
> --
> Zmitro Lapcionak
>
Eugenio

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
........................................................

TTT-ejo de Bertilo | Esperantaj literoj? | PMEG | Akademio |
Landoj/lingvoj | Muziko
XHTML 1.0 | E-o/TTT | Signokodoj | E-o/Vindozo | Kameleono

----------------------------------------------------------------
----------------

Esperanto en Vindozo
EK = Esperanta Klavaro por Vindozo
Tiu ĉi paĝo estis ĝisdatigita la 23-an de Marto 2001.

Enhavo
a.. Kiuj?
b.. Kio?
c.. Unikodo
d.. Problemoj kaj solvo
e.. Kodpaĝoj kaj lingvoj
f.. Terminologio
g.. Multlingva subteno
h.. Instalo de la EK-paketo
i.. Lingvoj kaj klavaroj
j.. Tajpaj metodoj
k.. Aŭtomata aŭ/eŭ
l.. Videbla antaŭsigna klavo
m.. Ŝalto kaj malŝalto
n.. Testado
o.. Presado
p.. Latino-3-aj tiparoj
q.. Malinstalo
r.. Kelkaj Unikodaj programoj:
Word, Excel, Powerpoint, Outlook, Access, Front Page
Outlook Express, Internet Explorer 4, Internet Explorer 5
Netscape Navigator 4, Mozilo kaj Netscape 6, UniRed

Kiuj?
La EK-paketon faris: Jurij (Jurio) Finkel:
<yu...@mv.ru>, <http://www.esperanto.mv.ru>

Tiun ĉi instrukcion verkis: Bertilo Wennergren:
<bert...@chello.se>, <http://purl.oclc.org/net/bertilo>

Kio?
La EK-paketo ebligas tajpi Esperante laŭ Unikodo kaj Latino 3.

Ĝi funkcias en Vindozo 95/98, Vindozo NT kaj Vindozo 2000 (kaj
eble ankaŭ en Vindozo Me, sed tio ne estas testita - efektive
aperis raportoj, ke pri EK en Vindozo Me estas gravaj
problemoj...). Ĝi ne funkcias en antaŭaj Vindozoj (ekz. 3.1). Mi
verkis tiun ĉi instrukcion precipe por uzantoj de Vindozo 95/98,
kaj por uzantoj de Vindozo 2000, ĉar mi mem uzas tiajn
sistemojn.

Vi povas elŝuti diversajn versiojn de la paketo ĉi tie:

<http://www.esperanto.mv.ru/Download/ek.zip>

Tiu ĉi instrukcio estas verkita laŭ versio 2.03 beta (de la 29-a
de Aŭgusto 2000). Se vi havas pli novan, eble iuj detaloj ne
kongruas plene kun la sekva teksto, sed verŝajne ne temas pri
tro gravaj aferoj. Vidu la dosieron historio.txt (en la
EK-paketo) pri eventualaj ŝanĝoj.

La EK-paketo estas intencita precipe por tiaj Vindozaj
programoj, kiuj komprenas Unikodon (vidu ĉi-poste). Ĝi tamen
funkcias ankaŭ en multaj ne-Unikodaj Vindozaj programoj, se oni
en ili uzas tiparojn laŭ la normo Latino 3 (iso-8859-3).
DOS-programoj tute ne estas koncernataj.

Unikodo
Unikodo estas oficiala signokoda normo, kiu enhavas ĉiujn
skribosignojn de praktike ĉiuj lingvoj de la mondo - inkluzive
la supersignajn literojn de Esperanto.

Unikodo mem ekzistas jam de longe, sed nur en la lastaj jaroj
komencis aperi seriozaj programoj, kiuj vere uzas ĝin. La nuna
evoluo iras rapide en la direkto de plia internacieco de
komputilaj programoj, interalie pro la populareco de la
Interreto. Tial oni povas esti certa, ke pli kaj pli da
komputilaj sistemoj kaj programoj subtenos Unikodon. Tiel la
ĝisnunaj problemoj pri Esperantaj literoj en komputilado iom
post iom forviŝiĝos sen bezono de klopodado flanke de la
Esperantistoj.

Vindozaj programoj, kiuj jam nun uzas Unikodon, estas ekz.
Unired (bonega tekstoredaktilo verkita de Jurio!), Word 97/2000
(tekstoprogramo), Excel 97/2000 (kalkulprogramo), Powerpoint
97/2000 (por fari prezentojn), Access 2000 (datumbazoj), Front
Page 2000 (HTML-paĝoj), Outlook Express (retpoŝto kaj retaj
novaĵgrupoj), Internet Explorer 4/5 kaj Netscape Navigator 4
(ambaŭ lastaj por legi TTT-paĝojn). Pli da detaloj pri tiuj
programoj sekvos ĉi-poste. Unikodo estas ankaŭ la baza signokodo
por HTML, XHTML kaj ĉiuj formoj de XML.

Por entute povi uzi la Unikodajn eblojn de Vindozo oni devas
havi tiparojn kun Unikodaj signoj. Nuntempe tiaj liveriĝas kune
kun Vindozo, sed se vi havas iom malnovan version de Vindozo 95,
vi eble devas aparte havigi al vi tiajn tiparojn. Tio eblas ĉe
la Mikrosofta TTT-ejo. Kiam mi lastfoje kontrolis, la preciza
adreso estis:

<http://www.microsoft.com/OpenType/fontpack/default.htm>

Temas pri tiuj tiparoj, kiuj havas la indikon WGL4. Ili ne
enhavas plenan Unikodon (tio signifus pli-malpli ĉiujn lingvojn
de la mondo!), sed tamen tre taŭgan bazan sortimenton de
Latinliteraj, Cirilaj kaj Grekaj signoj. La tiparoj estas tute
senkostaj. (Necesas kompreneble instali la novajn tiparojn,
antaŭ ol oni povas ilin uzi.)

La plej kompleta Unikoda tiparo, pri kiu mi entute scias, estas
"Arial Unicode MS". Ĝi enhavas ĉiujn signojn de Unikodo 2 (sed
mankas tiuj signoj, kiuj aldoniĝis en Unikodo 3). "Arial Unicode
MS" estas liverata kune kun la programaro "Oficejo 2000" de
Mikrosofto, sed ankaŭ eblas ĝin elŝuti de la sekva adreso:


<http://officeupdate.microsoft.com/2000/downloadDetails/aruniupd
.htm>

Aliaj (grandaj) komputilaj sistemoj ankoraŭ ne tre multe
subtenas Unikodon. Ekz. Makintoŝaj komputiloj ĝenerale ne
komprenas ĝin (nur la nova versio 8.5 de la Makintoŝa sistemo
ekhavis iajn Unikodajn kapablojn, sed mi ne scias detalojn pri
tio). Ĉiuokaze tiu ĉi paketo estas nur por Vindozo.

Problemo kaj solvo
Efektive Vindozo "scias" pri la ekzisto de niaj supersignaj
literoj. Ĝi "scias", ke ili konsistas el ses literoj kun
diversaj supersignoj, kaj ĝi "scias", kiuj kodaj pozicioj de
Unikodo reprezentu ilin. La Esperantaj supersignaj literoj eĉ
ekzistas en novaj Vindozaj tiparoj, kaj ili estas montreblaj sur
la ekrano kaj surpaperigeblaj. Tamen, pro strange rigida
programado de Vindozo, ne eblis aranĝi klavaran fasonon por ilin
tajpi en la normala maniero - nur per elektado per la muso en
specialaj signoelektiloj, per makrooj k.s. eblis ilin atingi.
(Ja eblis aranĝi klavaron por Latino-3-a tajpado, sed ne por
Unikoda.)

La problemo estas, ke neniu el tiuj lingvoj, por kiuj Vindozo
estas preparita, uzas la saman t.n. kodpaĝon kiel Esperanto. Oni
ne povas simple aldoni novan lingvon al Vindozo. Tial la
EK-paketo solvas la problemon jene: Esperanto parte maskas sin
kiel iu el la jam ekzistantaj lingvoj, kaj la kodpaĝo de tiu
lingvo estas anstataŭigita per Latino-3-a kodpaĝo, kiu enhavas
la Esperantajn literojn. Tiam fariĝas eble krei klavaron kun
Esperantaj Unikodaj (kaj Latino-3-aj) literoj. Samtempe tiuj
lingvoj, kiuj bezonas la forigitan kodpaĝon, fariĝas same
netajpeblaj kiel estis antaŭe Esperanto. Ĉiu uzanto do devas
elekti, kiun aŭ kiujn lingvojn li volas foroferi en sia
komputilo.

Kodpaĝoj kaj lingvoj
La EK-paketo donas kvar alternativojn de anstataŭigo. Pripensu
bone, kiujn lingvojn vi ne bezonas sur via klavaro:

a.. La Balta kodpaĝo (1257) estas por la lingvoj Estona, Latva
kaj Litova. Se vi elektas anstataŭigi tiun kodpaĝon, tiuj tri
lingvoj ne plu estos rekte tajpeblaj.
b.. La Centr-Eŭropa kodpaĝo (1250) estas por la lingvoj
Albana, Ĉeĥa, Hungara, Kroata (kaj Latin-litera Serba), Pola,
Rumana, Slovaka kaj Slovena. Se vi elektas anstataŭigi tiun
kodpaĝon, la menciitaj lingvoj ne plu estos rekte tajpeblaj.
c.. La Okcident-Eŭropa kodpaĝo (1252) estas por multaj
diversaj lingvoj, sed anstataŭigo de ĝi per Esperanta kodpaĝo
forpuŝas nur la lingvojn Dana, Islanda kaj Norvega.
d.. La Turka kodpaĝo (1254) estas por la Turka lingvo. Eblas
elekti ĝin, sed tiam oni povas renkonti problemon en la programo
Word (kaj eble ankaŭ en iuj aliaj programoj). Tial ne estas
rekomendinde elekti la Turkan. (Vidu pli ĉi-poste pri Word.)
Rimarku, ke la anstataŭigotaj lingvoj ne plene malaperos.
Malaperos la eblo entajpi per la klavaro iliajn specialajn
literojn, sed almenaŭ en Unikodokapablaj programoj oni ja povas
vidi tiujn literojn, kaj eble eĉ ilin enmeti en tekston
alimaniere (per menuero, per makroo aŭ simile). Iafoje la
apartaj literoj de la anstataŭigitaj lingvoj ne bone videblos en
iuj TTT-legiloj, sed tio tre dependas de la kapabloj de la
legilo, kaj de la maniero, en kiu la aktuala paĝo estas kodita.

Se oni sukcese malinstalas la EK-paketon, la anstataŭigitaj
lingvoj plene reviviĝas.

Terminologio
Menciiĝos ĉi-poste diversaj Vindozaj aferoj. Iliaj nomoj tamen
estas malsamaj en la diverslingvaj versioj de Vindozo. La nomoj
estas foje tre libere tradukitaj en la diversajn Vindozojn de la
mondo, kaj iom da fantazio povas esti utila por trovi la
respondaĵon en la propra Vindozo. Foje la Angla nomo estos
parenteze aldonita kiel helpo. La diversaj nacilingvaj terminoj
estas ja ĉiuj tradukitaj el la origina Anglalingva Vindozo.

Por ne konfuziĝi indas memori, ke "signaro/signokodo" kaj
"tiparo" estas malsamaj aferoj. Signokodo (aŭ signaro) difinas
la identecon de diversaj signoj. Tiparo provizas la efektivajn
aspektojn de tiuj signoj. Ŝanĝo de tiparo povas tute ŝanĝi la
aspekton de signo, sed ĝi restas tamen la sama signo.

Multlingva subteno
En antaŭaj versioj de EK necesis, ke la Multlingva Subteno
(Multilanguage support) de Vindozo estu instalita por ke ĉio
funkciu bone. Ekde versio 1.22 tio ne plu estas necesa. Tamen mi
ne havis okazon testi, ĉu tiel vere estas, kaj tial mi retenas
ĉi tie la klarigojn pri instalo de la multlingva subteno
(internaciemaj homoj ĉiuokaze instalu ĝin!):

Por instali la Vindozan ekstraĵon "Multlingva subteno", iru al
la Regpanelo -> Aldoni/forigi programojn -> Vindoza
instalprogramo (Control Panel -> Add/remove programs -> Windows
setup).

Tie vi povas vidi, ĉu la Multlingva subteno estas instalita aŭ
ne. Kontrolu ankaŭ, kiuj lingvoj estas instalitaj (duoble
alklaku la piktogramon de la multlingva subteno). Gravas tiu
lingvo, kies kodpaĝon vi anstataŭigos, kaj ankaŭ la Turka, ankaŭ
se vi ne elektos la Turkan kiel anstataŭigotan lingvon. Por
simpligi la aferon povas esti bone simple instali ĉiujn lingvojn
de la Multlingva subteno. Se vi ne havas la necesajn aferojn sur
Vindoza k-disko, necesas iel havigi ilin. Antaŭe eblis elŝuti
Multlingvan subtenon senkoste de la Mikrosofta TTT-ejo, sed nun
tiu eblo ŝajne malaperis (la Mikrosofta TTT-ejo estas tamen tia
labirinto, ke mi eble pretervidis ion). Eblas anstataŭe instali
version 5 de Internet Explorer. Multlingva subteno estas
elektebla parto de tiu programo.

Atentu: Se vi post instalo de la EK-paketo denove faros ion pri
la Multlingva subteno, ekz. se vi forprenos aŭ aldonos iun
lingvon, povos okazi, ke parto de tiu ĉi paketo malinstaliĝos.
Tiam necesos denove instali EK-on.

Instalo de la EK-paketo
Por instali lanĉu la programon install.exe (parto de la
EK-paketo).

Elektu en la supra maldekstra kolumno tiun kodpaĝon, kiun vi
volas anstataŭigi per Esperanta kodpaĝo.

Elektu en la supra dekstra kolumno tiun lingvon, kies klavaro
estu anstataŭigita per Esperanta klavaro.

Vi povas "foliumi" en la du kolumnoj, ĝis vi trovas taŭgan
elekton.

Se vi poste trovos, ke vi malbone elektis, vi povos facile
malinstali la tuton, kaj reinstali alian varianton.

Apud la piktogramo EK vi elektu dosierujon, en kiu EK troviĝu.
Vi povas akcepti la proponon, kiu jam troviĝas tie (C:\Program
files\Ek), aŭ vi povas ŝanĝi al alia dosierujo. Vi ankaŭ povas
alklaki la butonon elektu, kaj elekti lokon per la
dosierelektilo de Vindozo. Se vi elektas dosierujon, kiu ankoraŭ
ne ekzistas, la instalilo poste kreos tiun dosierujon por vi.

Vi ankaŭ elektu, ĉu EK estu aŭtomate lanĉata ĉiufoje, kiam
Vindozo startas. Se vi ne volas tion, vi permuse forigu la
hoketon apud la teksto "Startigu la programon dum eniro en la
sistemon". Se vi volas tian aŭtomatan lanĉon, vi lasu la
hoketon.

Fine premu la butonon Instalu. Tiam la instalado plenumiĝos laŭ
viaj elektoj. La instalilo atentigos vin, ke necesas restartigo
de Vindozo por fini la instalon. Alklaku la butonon OK, kaj
Vindozo restartos. (Se vi uzas Vindozon NT aŭ Vindozo 2000,
restarto ne estas bezonata.) Kiam Vindozo estos restartinta, la
instalado estos finita.

Lingvoj kaj klavaroj
En la Regpanelo -> Klavaro (Control Panel -> Keyboard), vi povas
vidi, kiuj lingvoj kaj klavaroj estas instalitaj. Normale tiu
klavara kaj lingva aranĝo, kiu jam estas indikita post la
instalo de EK, bone taŭgos, sed eble vi tamen poste volos
rearanĝi la aferon, por ke la tajpado funkciu plej bone en ĉiuj
viaj programoj.

Vi povas havi plurajn lingvojn/klavarojn en la sistemo. Vi povas
ankaŭ elekti, kiu lingvo/klavaro estu la ĉefa. Vi ankaŭ povas
elekti, ĉu aperu indikilo pri la aktuala lingvo en la taskopleto
(system tray), kaj vi povas elekti, kiu klavopremo estu uzata
por ŝalti inter la diversaj lingvoj/klavaroj.

Vi povas en la Regpanelo ankaŭ ŝanĝi, sub kiu lingvo la
Esperanta klavaro aperu. Eĉ se vi elektis ekz., ke la Latva
klavaro estu Esperanta, vi ne nepre devas havi Latvan lingvon.
Vi povas elekti alian lingvon, kaj uzi Latvan (= Esperantan)
klavaron por ĝi. Por ke la afero funkciu, gravas nur, ke iu el
la instalitaj lingvoj havu Esperantan klavaron.

Tajpaj metodoj
Por uzi EK-on necesas, ke ĝi estu lanĉita. Kiam EK (= ek.exe)
estas lanĉita, vi vidas ĝian piktogramon en la taskopleto. Se vi
tie ne vidas ĝin, necesas lanĉi EK-on por povi ĝin uzi.

Se dum la instalo vi elektis, ke EK estu aŭtomate lanĉata ĉe ĉiu
starto de Vindozo, vi devas jam vidi ĝin en la taskopleto. Se vi
ne elektis aŭtomatan lanĉon (aŭ se ial tiu aŭtomata lanĉo ne
efektiviĝis), vi devas mem lanĉi EK-on. Vi povas ĝin lanĉi de
tiu dosierujo, kiun vi elektis en la instalo, sed pli oportune
estas meti simbolan ligilon (shortcut) al EK sur la Vindozan
skribotablon (desktop), por ke vi povu facile lanĉi ĝin ĉiufoje,
kiam vi bezonas ĝin.

Por ŝanĝi, kiamaniere EK laboru, vi alklaku ĝian piktogramon en
la taskopleto per la dekstra musbutono, kaj elektu "Agordu".
Tiam aperas fenestreto, en kiu vi povas elekti inter diversaj
reĝimoj. EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per
elektitaj klavoj aŭ per antaŭsignoj/postsignoj (nomataj
"prefiksoj" kaj "postfiksoj" de Jurio en EK), signoj tajpendaj
antaŭ aŭ post C, G, H, J, S kaj U por produkti Esperantajn
literojn. Vi povas ankaŭ elekti, ĉu ŭ aperu aŭtomate post a kaj
e, kaj vi povas eĉ redifini tiun Esperantan klavaron, kiu
instaliĝis.

Se vi elektis uzi rektan klavadon de Esperantaj literoj (la
Esperantaj literoj anstataŭas aliajn literojn sur la klavaro),
vi povas atingi la normalajn literojn pere de Ctrl-Alt kaj la
respektiva literklavo.

La literoj Ĥ kaj Ŭ normale estas klaveblaj per Ctrl-Alt-H kaj
Ctrl-Alt-U respektive. (Se vi elektas tajpi Ĥ kaj Ŭ rekte per la
H-klavo kaj la U-klavo, la ordinaraj H kaj U fariĝas atingeblaj
pere de Ctrl-Alt-H kaj Ctrl-Alt-U respektive.)

Anstataŭ Ctrl-Alt (la Ctrl-klavo kaj la Alt-klavo premataj kune)
vi povas ĉiam uzi anstataŭe la klavon AltGr.

Se vi bezonas tajpi multe da ne-Esperanta teksto, estas pli
facile malŝalti EK-on (vidu ĉi-poste).

Aŭtomata aŭ/eŭ
Vi povas elekti, ĉu aŭtomatigo de aŭ/eŭ estu uzata. Se en la
fenestreto de EK vi metas hokon apud tiu elekto, EK aŭtomate
tajpas ŭ anstataŭ u post a kaj e. Kiam vi volas skribi au aŭ eu
kun ordinara u (sen supersigno), vi povas tajpi ekz.: a u
Retropaŝo u aŭ e u Retropaŝo u. La retropaŝo forviŝas la u-on
kun hoketo. Tio necesas por tiaj vortoj kiel "praulo" kaj
"neuzebla". (Ankaŭ eblas aliaj artifikoj - simple necesas ion
alian tajpi inter la a/e kaj la sekva u.) Se vi elektas labori
sen aŭtomatigo, vi devas por ricevi la literon ŭ ĉiam uzi
antaŭsignon/postsignon aŭ AltGr/Alt-Ctrl (laŭ viaj elektoj pri
Esperanto-tajpado).

Videblaj antaŭsignoj
Vi povas elekti, ke ĉiu antaŭsigno (prefiksa signo) estu tuj
videbla. Se vi poste tajpos c, g, h, j, s aŭ u, la antaŭsigno
estos anstataŭigita per la responda Esperanta litero kun
supersigno.

Ŝalto kaj malŝalto
Vi povas ŝalti kaj malŝalti la programon EK per Ctrl + la
spaceta klavo. Vi povas ankaŭ ŝalti kaj malŝalti EK-on per
alklako de ĝia simbolo en la taskopleto - per la maldekstra
musbutono. Se vi uzas la dekstran musbutonon, vi malfermas
menueton, per kiu vi povas elekti aŭ malŝalti EK-on, aŭ agordi
kiamaniere ĝi laboru.

Testado
Kiam vi unue testas la tajpadon, uzu programon, kiu bone
komprenas Unikodon, ekz. Word 97/2000 aŭ Outlook Express. La
tajpado funkcias ankaŭ en iuj ne-Unikodaj tekstoprogramoj, sed
iuj el ili konfuziĝas.

Konstatinte, ke la instalado entute funkcias, vi povas testi,
kiuj aliaj el viaj diversaj programoj akceptas tajpadon de
Esperantaj literoj laŭ la nova sistemo.

Ekz. la tekstoprogramo Wordpad, kiu estas parto de Vindozo, ne
tre bone kunlaboras (ekz. ne funkcias serĉi kaj anstataŭigi
Unikodajn Esperantajn literojn). Wordpad ankaŭ ĝenerale ne estas
bona programo. Ekzistas en la Reto pluraj senkostaj kaj multe
pli bonaj tekstoprogramoj, kiujn oni ĉiuokaze preferu. (La nova
versio de Wordpad en Vindozo 98 estas Unikodokapabla, sed tamen
konfuziĝas!) Konfuziĝas ankaŭ NoteTab (Super Note Tab, Note Tab
Mini, Note Tab Pro...), cetere tre bona tekstoredaktilo. Por ĝi
vi devas uzi alian solvon. La bonega tekstoredaktilo
UltraEdit-32 kunlaboras perfekte (sed bedaŭrinde ne komprenas
Unikodon).

Se EK ĉesos funkcii, la kaŭzo povas esti, ke vi faris ian
grandan ŝanĝon de via Vindoza sistemo. Vi eble instalis aŭ
forprenis la Multlingvan subtenon (vidu ĉi-antaŭe), aŭ vi eble
instalis ian grandan kaj gravan programon. Precipe instalado de
nova versio de Internet Explorer povas influi al EK. Tiam
necesas denove instali EK-on. EK ja ŝanĝas kelkajn aferojn en la
Vindoza sistemo. Se alia programo tuŝas tiujn samajn aferojn, EK
povus ĉesi funkcii. En tia okazo, vi simple ripetu la instalon.
(Ne necesas unue malinstali.)

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 7:40:13 AM4/11/06
to

"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1144735199.3...@i39g2000cwa.googlegroups.com...
> > > la vivon en Belarusujo indas sangi.
>
> > Espereble troa ŝanĝado ne okazos.
>
> :)
> Mi fuŝe sendis ĉapelojn. La antaŭvido estis bona, sed la
rezulto
> aperis senĉapelita.
> Ĉu iu jam metis ie konsileton, kiel afiŝi kaj respondi en SCE
> unikode?

Bonvolu serĉi ĉi tie: http://www.consinnity.se/bertilow/m.asp?
Eble vi devas aldoni ankaŭ la sekvajn:

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 7:40:21 AM4/11/06
to

"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1144735199.3...@i39g2000cwa.googlegroups.com...
> > > la vivon en Belarusujo indas sangi.
>
> > Espereble troa ŝanĝado ne okazos.
>
> :)
> Mi fuŝe sendis ĉapelojn. La antaŭvido estis bona, sed la
rezulto
> aperis senĉapelita.
> Ĉu iu jam metis ie konsileton, kiel afiŝi kaj respondi en SCE
> unikode?

Bonvolu serĉi ĉi tie: http://www.consinnity.se/bertilow/m.asp?

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 7:40:33 AM4/11/06
to

"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1144735199.3...@i39g2000cwa.googlegroups.com...
> > > la vivon en Belarusujo indas sangi.
>
> > Espereble troa ŝanĝado ne okazos.
>
> :)
> Mi fuŝe sendis ĉapelojn. La antaŭvido estis bona, sed la
rezulto
> aperis senĉapelita.
> Ĉu iu jam metis ie konsileton, kiel afiŝi kaj respondi en SCE
> unikode?

Bonvolu serĉi ĉi tie: http://www.consinnity.se/bertilow/m.asp?

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 7:41:01 AM4/11/06
to

"Zmitro Lapcjonak" <ido...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1144735199.3...@i39g2000cwa.googlegroups.com...
> > > la vivon en Belarusujo indas sangi.
>
> > Espereble troa ŝanĝado ne okazos.
>
> :)
> Mi fuŝe sendis ĉapelojn. La antaŭvido estis bona, sed la
rezulto
> aperis senĉapelita.
> Ĉu iu jam metis ie konsileton, kiel afiŝi kaj respondi en SCE
> unikode?

Bonvolu serĉi ĉi tie: http://www.consinnity.se/bertilow/m.asp?

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 8:02:54 AM4/11/06
to
Mi sendis 5 mesaĝojn sed mi volis sendi nur la unuan. Kiel mi
povus forviŝi 4 mesaĝojn kiujn mi sendis nerimarkite? Ĉu estas
iu kiu bonvolus helpi min? Mi estis nur elaboranta la mesaĝon
sed mi ne rimarkis ke mi estis kunligita.

Antaŭdankas Eugenio :o/

Mireille Corobu

unread,
Apr 11, 2006, 10:11:53 AM4/11/06
to

Dario Rodriguez skribis pri "kiel sendi la ĉapelitajn literojn de nia
lingvo Esperanto"

> Por sendoj pere de HTTP paĝo de Google mi pensas ke nia kara Mireja
> havas la ĝustan solvon. Eble ŝi bonvolos klarigi unu fojon pli.
> Dario

Delonge mi ne respondis pere de Google do ne tro scias ĉu mi sukcesos
sendi la ĉapelojn. Jen kiel mi faris:

1-Tuj sube de ĉi respondo mia estas menufenestro por elekti la
lingvon: mi elektis la turkan (Klivo iam indikis ke tiel oni povis
sendi la ĉapelojn).
2- Mi ne premis la butonon "antaŭvido" kaj premis rekte la butonon
"sendi la mesaĝon"
3- Mi kontrolis per la menuoj situantaj plejsupre en mia responda paĝo
ke la kodo estas Unicode UTF-8 (normale ŝajnas al mi ke se oni
respondas al jam unikode kodita afiŝo tiam aŭtomate la responda paĝo
prezentiĝas unikode kodita).

Kaj nun mi sendas ĉi respondon kaj ni vidos ĉu la ĉapeloj perdiĝos.
Helpeme
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Apr 11, 2006, 10:33:05 AM4/11/06
to
> Dirk:

> Chu en Belorusio jam kreskas ideoj pri la celo de la politika
> shangho?
> Chu la aktivuloj nur kontrauas, au chu ili ankau poras?

Bonega demando!
Mi faris al mi la saman demandon sed ne kuraĝis ĝin meti ĉi tie :-/
Mia intima opinio estas ke kie aktivuloj kontraŭas, ofte ili estas
pelitaj de eksteraj influaj ideologiaj fortoj: foje de la komunisma
mondo kaj foje de la kapitalisma. Ĉi tie la kapitalisma agas evidente
kaj la komunisma reagas kompreneble...
Mireja

Manuel Pancorbo Castro

unread,
Apr 11, 2006, 11:07:20 AM4/11/06
to
Gratulon pri via liberigo kaj dankon pro la interesa rakonto, kiun me
deziras ke vi neniam ripetu.

Por capeligi tekstojn pere de Guglo mi iam elektis turkan lingvon kaj
la afero funkciis. Tamen, kiam oni respondas mesagojn la lingvelekto
ne eblas. Do mi fidas ke guglo liveru tiun ci mesagon gustcapele,
car mi uzas la esperantan fasonon.

Koran brakumon, kara.

Manuel Pancorbo Castro

mireille corobu

unread,
Apr 11, 2006, 11:32:44 AM4/11/06
to

> Antaŭdankas Eugenio :o/

Saluton,
Mi ne scias ĉu kion mi proponas helpos.
Ŝajnas al mi ke afiŝon senditan pere de google oni povas facile forviŝi.
Ĉu ankaŭ eblas kiam gi estis sendĝta per Outlook Express? Mi neniam
provis do ne povas respondi.
Tamen vi riskos nenion provante.
Do:
Prenu la dreson
http://groups.google.it/group/soc.culture.esperanto?gvc=2
Vi trovos la koncernan temfadenon en kiu vi deziras forviŝi kelkajn
mesaĝojn viajn.
Vi voju ĝis la forviŝotan afiŝon kaj vi titole legos:
De: Eugen Fabian-
dato: montru la opciojn

Musklaku sur "montru la opciojn" kaj normale vi trovos ligilon
"forviŝi".
Mireja

Paul Ebermann

unread,
Apr 11, 2006, 11:08:59 AM4/11/06
to
"Eugen Fabian" skribis:

> Mi sendis 5 mesaĝojn sed mi volis sendi nur la unuan. Kiel mi
> povus forviŝi 4 mesaĝojn kiujn mi sendis nerimarkite?

En mia versio de OE estas en la "mesagxo"-menuo
menupunkto "haltigi", kiu funkcias nur cxe propraj
mesagxoj kaj sendas "forigmesagxon".

(Sed tio nur utilas, se oni suficxe frue faras tion -
ekzemple mesagxoj kiujn mi jam havas sur mia komputilo
vi tiel ne plu povas forigi ...)


Pauxlo
--
Nun ludiÄ

remuŝ

unread,
Apr 11, 2006, 12:16:11 PM4/11/06
to

Manuel Pancorbo Castro wrote:

> Por capeligi tekstojn pere de Guglo mi iam elektis turkan lingvon kaj
> la afero funkciis. Tamen, kiam oni respondas mesagojn la lingvelekto
> ne eblas. Do mi fidas ke guglo liveru tiun ci mesagon gustcapele,
> car mi uzas la esperantan fasonon.

La proceduro estas jena:
1) se oni uzas Firefox : view>character encoding > UTF-8
2) oni nepre elektu la Araban lingvon (unua elekto - kelkaliaj eblecoj
ankaŭ funkcias kiel turka aŭ ĉina)

Por ŝanĝi la lingvon, oni povas uzi :
Preview >edit > Language: Arabic
aŭ:
show options>reply >Language: Arabic

Remuŝ (Belgio)

Remush

unread,
Apr 11, 2006, 12:27:40 PM4/11/06
to

Kiam oni uzas Tondrobirdon [-Thunderbird-] kiel mesaĝilon, ĝi bone
avertas kiam oni forgesis elekti UTF-8, kaj oni deziras sendi
supersignojn. OE ne avertas kaj forigas la supersignojn.
Krome Tondrobirdo kapablas averti pri tajperaroj dum oni tajpas.

> Remuŝ (Belgio)
>

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 3:42:58 PM4/11/06
to

"Manuel Pancorbo Castro" <mpan...@gmail.com> ha scritto nel
messaggio
news:1144768040.8...@i40g2000cwc.googlegroups.com...

> Gratulon pri via liberigo kaj dankon pro la interesa rakonto,
kiun me
> deziras ke vi neniam ripetu.
>
> Por ĉapeligi tekstojn pere de Guglo mi iam elektis turkan
lingvon kaj
> la afero funkciis. Tamen, kiam oni respondas mesaĝojn la
lingvelekto
> ne eblas. Do mi fidas ke guglo liveru tiun ĉi mesagon
ĝustĉapele,
> ĉar mi uzas la esperantan fasonon.

Googlo ne faris tion. Anstataŭe faris ĝin mi, remetante la
mankantajn ĉapelojn. Veriĝis la poverbo: Fidi estas bone,
ne fidi eĉ pli bone. :o) Mi faris ĉi tiun vojon: formato,
codifica,(ĝi estis okcidenteŭropa ISO) mi elektis "altri"
(aliaj) kaj poste Unicode (UTF-8). Ĉi tiu kodigo vidiĝas
supre sur la blua strio. Ĉu ankaŭ vi vidis ĝin tie sur via
ekrano antaŭ la forsendo?
>
>
> Manuel Pancorbo Castro
>
Eugenio

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 3:43:47 PM4/11/06
to

"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> ha scritto nel messaggio
news:e1gnrc.3...@hamster.epaul.my-fqdn.de...

> "Eugen Fabian" skribis:
>
> > Mi sendis 5 mesaĝojn sed mi volis sendi nur la unuan. Kiel
mi
> > povus forviŝi 4 mesaĝojn kiujn mi sendis nerimarkite?
>
> En mia versio de OE estas en la "mesagxo"-menuo
> menupunkto "haltigi", kiu funkcias nur cxe propraj
> mesagxoj kaj sendas "forigmesagxon".

Mi ne trovis tie la vorton "menuo".
Mi forigis tiujn sur mia komputilo per la butono "modifica"
(modifu) --->elimina(forigu)


>
> (Sed tio nur utilas, se oni suficxe frue faras tion -
> ekzemple mesagxoj kiujn mi jam havas sur mia komputilo
> vi tiel ne plu povas forigi ...)

Mi timas ke vi pravas. Dankon pro via respondo kaj pardonu pro
la miso.
>
>
> Pauxlo

Eugenio
> --
> Nun ludiÄ

Eugen Fabian

unread,
Apr 11, 2006, 3:52:49 PM4/11/06
to

"mireille corobu" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
messaggio news:443bcbb9$0$29194$8fcf...@news.wanadoo.fr...

La supran esprimon ( montru la opciojn) mi ne trovis tie,
Mireja. Mi sukcesis forviŝi 4 mesaĝojn sur mia komputilo sed mi
timas ke desur la komputilo de la sceanoj mi ne plu povos
forviŝi ilin. Ĉikoncerne, ĉu vi vidas miajn superfluajn
mesaĝojn?
Mi forviŝis ilin (almenaŭ ĉe mi) jene: per la butono "modifica"
(modifu) --->elimina(forigu)
>


Antaŭdankon pro via respondo.

> Mireja
>
Eugenio

Damir Malkoč

unread,
Apr 11, 2006, 4:19:54 PM4/11/06
to
En news:443c0729$0$29116$5fc...@news.tiscali.it,
Eugen Fabian <eugen....@tiscali.it> skribis:

> Mi ne trovis tie la vorton "menuo".

Vi povas vidi nur vorton "Mesaĝo". Tio estas nomo de menuo en kiu troviĝas
ordono por forigi mesaĝon.

> Mi forigis tiujn sur mia komputilo per la butono "modifica"
> (modifu) --->elimina(forigu)

Tiel vi forigis mesaĝojn de via komputilo. Post tio vi ne plu povas forigi
mesaĝojn de la servilo. Ne gravas, ĉiuokaze ni jam ricevis ĉiujn kvin
kopiojn. :)

--
Damir Malkoč

Paul Ebermann

unread,
Apr 11, 2006, 4:51:14 PM4/11/06
to
"Eugen Fabian" skribis:
> "Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> ha scritto [...]

> > "Eugen Fabian" skribis:
> >
> > > Mi sendis 5 mesaĝojn sed mi volis sendi nur la unuan.
> > > Kiel mi povus forviŝi 4 mesaĝojn kiujn mi sendis nerimarkite?
> >
> > En mia versio de OE estas en la "mesagxo"-menuo
> > menupunkto "haltigi", kiu funkcias nur cxe propraj
> > mesagxoj kaj sendas "forigmesagxon".
>
> Mi ne trovis tie la vorton "menuo".
> Mi forigis tiujn sur mia komputilo per la butono "modifica"
> (modifu) --->elimina(forigu)

Kiu elklapas post klakado de la butono, estas "menuo".
Kiun vi tie povas elekti, estas pluraj menupunktoj
(aux "menueroj").

(Vi havas iom alian version de OE ol mi, kaj krome
en alia lingvo, do mi ne scias, cxu via elekto havas
la saman efikon kiel tiu menciita de mi. Tiun en la
"redaktu"-menuo ne eblas elekti, gxi estas griza.)

> > (Sed tio nur utilas, se oni suficxe frue faras tion -
> > ekzemple mesagxoj kiujn mi jam havas sur mia komputilo
> > vi tiel ne plu povas forigi ...)
>
> Mi timas ke vi pravas. Dankon pro via respondo kaj
> pardonu pro la miso.

Guglo cxiuokaze ankoraux havas viajn kvin mesagxojn:

http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/87397e587112acb5/dd4094434343172f?lnk=raot#dd4094434343172
f


Pauxlo
--
Nun ludiÄ

Manuel Pancorbo Castro

unread,
Apr 12, 2006, 10:08:07 AM4/12/06
to
Sebastian Hartwig:

>> Ankau pri tio mi ne memoras esti aparte audinta, sed povas esti, ke
>> tiutage mi ne rigardis televidon au auskultis radion.

Zmitro Lapcjonak:

> Mi skribis pri la eventoj de 25a de marto.

En miaj rondoj -inter ili esperanta rondo- kelkaj opinias la informon
de okcidentaj ĵurnaloj(*) pri la balotoj en Belorusujo, misgvida,
manipulema, okcident-inklina kaj dratpupumita de Usono. Iom tro resume,
tiu informo diras ke la baloto estis simpla puĉo favora al Lukaŝenko.

El la raporto de Zmitro kaj ties blogo mi ne sukcesas konkludi
kiomgrade tiu informo veras. Mi ja scias ke Zmitro kaj multaj
malkontentas pro la balota rezulto, ke la polico agis brutale (tamen,
ĉu vere tio estas notinda, pri kiu ajn lando temas?), kaj ke la
juĝistoj tro rigore punis.

Sed la malkontento povas esti simpla reago al ne favora rezulto,
samkiel povus malkontenti multaj italoj okaze de usa balot-venko de
persono kia Berlusconi. Aŭ ĝi povas esti kolera reago al videbla
balot-manipulado.

Sendube la sperto de Zmitro estas multe pli fidinda ol kiu ajn ĵurnala
raporto. Bv. plu informi!


(*) Kia ajn estu la vereco de la informo pri belorusa baloto, mi ja
scias pri la nefidindeco de ĵurnalistoj, pro ne konfirmo de novaĵoj
el ties fontoj kaj pro miskompreno de multaj aferoj. Antaŭ ne multe,
en Hispanio estis arestitaj kelkaj informatikistoj kaj
internet-provizistoj kaj la ĵurnala informo estis: "15 arestitoj pro
uzado de P2P-retoj", sen konfirmi unue ke la uzo de tiaj retoj estas
tute laŭleĝa en mia lando! Kiam oni legas la polican raporton pri la
afero, oni komprenas ke la akuzo estas: riĉiĝo pro reklamoj en paĝoj
kiuj gastigas ligilojn al "emule"- kaj "torrent"-dosieroj kun
aŭtorrajtoj. Kaj tio estas alia afero (tamen ankoraŭ dubinda).

Manuel Pancorbo Castro
http://bitakoro.blogspot.com

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 12, 2006, 11:45:06 AM4/12/06
to
"Manuel Pancorbo Castro" <mpan...@gmail.com>:

> tiu informo diras ke la baloto estis simpla puĉo favora al Lukaŝenko.
>
> El la raporto de Zmitro kaj ties blogo mi ne sukcesas konkludi
> kiomgrade tiu informo veras.

Nenio povas tion scii, ĉar la baloto ne estis justa. La "okcidentaj"
informiloj tamen raportas, ke Lukaŝenko estis la plej populara el la
kandidatoj. Oni eksciis tion per sendependaj opinienketoj.

> Mi ja scias ke Zmitro kaj multaj malkontentas pro la balota rezulto,
> ke la polico agis brutale (tamen, ĉu vere tio estas notinda, pri kiu
> ajn lando temas?), kaj ke la juĝistoj tro rigore punis.

Sed ĝuste tio estas la kerno de la problemo. Eĉ se Lukaŝenko estus la
favorato de la plimulto, li devas agi laŭ kelkaj gravaj principoj:
esprimlibereco, sendependeco de la juĝistoj, justaj elektoj ktp.

> Sed la malkontento povas esti simpla reago al ne favora rezulto,
> samkiel povus malkontenti multaj italoj okaze de usa balot-venko de
> persono kia Berlusconi. Aŭ ĝi povas esti kolera reago al videbla
> balot-manipulado.

Kial oni malliberigas malkontentulojn? Ĉu estis vandalismo?

Ĵus estis grandaj demonstracioj en Francujo kaj Usono. Ambaŭokaze la
politikistoj devis atenteti pri la demonstraciantoj anstataŭ malliberigi
ilin.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

mireille corobu

unread,
Apr 12, 2006, 1:32:40 PM4/12/06
to
> [...].Sendube la sperto de Zmitro estas multe pli fidinda ol kiu ajn

> ĵurnala raporto. Bv. plu informi!
> [...]
> Manuel Pancorbo Castro

Tiuj, kiuj vivas en landoj kie oni povas publike tute libere esprimi
siajn opiniojn kaj neniam vivis en certaj landoj, tiuj apenaŭ povas
imagi kiel
la aliaj povas vivi.
Iuflanke mi ne dubas ke la baloto favore al Lukaŝenko iel ne spegulas la
dezirojn de multaj belorusoj sed aliflanke mi opinias ke amase ili saĝe
kaj pragmate sintenas, ili scias ke neniu homo estas eterna.
Mi ne petas de Zmitro ke li raportu pri sia lando ĉi tie, krom pri
atestoj koncerne la perfortajn manierojn trakti homojn kiuj paceme
manifestacias, tute male mi konsilas al li "Gardu vin bone, Zmitro!
Acida pano ĉiam estos acida, diru al ni kiel oni povas helpi al vi".
Mireja

mireille corobu

unread,
Apr 12, 2006, 4:39:38 PM4/12/06
to
> [...]. Ĵus estis grandaj demonstracioj en Francujo kaj Usono.

Ambaŭokaze
> la politikistoj devis atenteti pri la demonstraciantoj anstataŭ
> malliberigi ilin.
> Marko Rauhamaa

La komparo inter surstrataj demonstracioj de manifestantoj okazintaj
samtempe en Belorusio kaj en Francio ja estas tre interesa...

Politikumi estas arto en demokratio :-) kaj armo en diktatora reĝimo :-/
Mireja

0 new messages