Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Geografiaj eraroj de Bush

4 views
Skip to first unread message

Tonyo del Barrio

unread,
Oct 30, 2004, 5:26:48 PM10/30/04
to
Kaj nun (nur duon)sherce:
Alia ebla kialo pri la aventuro de Bush en Irako estas lia malkono de
geografiaj faktoj.

Laudire, oni diris al li: Ekzistas lando kies sekretaj servoj kunkreis
Al-Kajdon, en kies lernejoj instruighis la talibanoj, regata de puchista
generalo, kiu havas amasdetruajn armilojn kaj helpis disvastigi nuklean
teknologion al aliaj landoj. Ghi trovighas apud Irano kaj Afganio.
Kaj Bush konfuzis orienton kun okcidento.

Lau aliaj versioj, la informo estis: Ekzistas lando kiu havas
amasdetruajn armilojn, kiu malobeas chiujn decidojn de la Unuighintaj
Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj
kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Ghi situas apud
Jordanio.
Kaj Bush konfuzis okcidenton kun oriento.

Oni ofte diras ke la geografiaj konoj de la usonaj popolo kaj regantaro
ne estas speciale altaj (averaghe). Do, eble la informo ne estas
malvershajna.

Amike
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm

Jorge Luis Gutiérrez

unread,
Oct 30, 2004, 7:08:42 PM10/30/04
to

Tonyo del Barrio wrote:
> Kaj nun (nur duon)sherce:
> Alia ebla kialo pri la aventuro de Bush en Irako estas lia malkono de
> geografiaj faktoj.
>
> Laudire, oni diris al li: Ekzistas lando kies sekretaj servoj kunkreis
> Al-Kajdon, en kies lernejoj instruighis la talibanoj, regata de puchista
> generalo, kiu havas amasdetruajn armilojn kaj helpis disvastigi nuklean
> teknologion al aliaj landoj. Ghi trovighas apud Irano kaj Afganio.
> Kaj Bush konfuzis orienton kun okcidento.
>
> Lau aliaj versioj, la informo estis: Ekzistas lando kiu havas
> amasdetruajn armilojn, kiu malobeas chiujn decidojn de la Unuighintaj
> Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj
> kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Ghi situas apud
> Jordanio.
> Kaj Bush konfuzis okcidenton kun oriento.


Se mi bone komprenis, la unua lando estas Pakistano; la dua, Izraelo. Ĉu
tiel?

Jorge Luis

Dirk Bindmann

unread,
Oct 30, 2004, 6:29:16 PM10/30/04
to
Tonyo del Barrio skribis:

> Alia ebla kialo pri la aventuro de Bush en Irako estas lia malkono de
> geografiaj faktoj.

> Oni ofte diras ke la geografiaj konoj de la usonaj popolo kaj regantaro


> ne estas speciale altaj (averaghe). Do, eble la informo ne estas
> malvershajna.

Estas tre malvershajne, ke usona prezidento ne scias, kie situas lando
kun multe da nafto.

Kore
Dirk

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 31, 2004, 5:24:37 AM10/31/04
to
Jorge Luis Gutiérrez:

>> Lau aliaj versioj, la informo estis: Ekzistas lando kiu havas
>> amasdetruajn armilojn, kiu malobeas chiujn decidojn de la Unuighintaj
>> Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj
>> kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Ghi situas apud
>> Jordanio.
>> Kaj Bush konfuzis okcidenton kun oriento.

> Se mi bone komprenis, la unua lando estas Pakistano; la dua, Izraelo. Ĉu
> tiel?

Verŝajne, sed antaŭ ol mi legis tion pri Jordanio, mi pensis, ke la dua
lando estas Usono...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Sl@o

unread,
Oct 31, 2004, 6:53:34 AM10/31/04
to
Użytkownik Bertilo Wennergren napisał:

Bush estas nuntempa plej bona kaj plej granda monda politiko kj tial
malmultaj stultuloj malamas lin.

Manuel Pancorbo Castro

unread,
Nov 1, 2004, 1:15:14 PM11/1/04
to
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Sl@o:

> Bush estas nuntempa plej bona kaj plej granda monda politiko kj tial
> malmultaj stultuloj malamas lin.

Diable! Trolon! Jen plia plonkinda idioto. Tuj rubujen!


- --
 Manuel Pancorbo Castro
 http://bitakoro.blogspot.com
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.2.4 (GNU/Linux)

iD8DBQFBhn1LWmnkWA8sPKsRApMAAKCU/2zUuJwetgtpqTwmCWNHPeE57gCg/UrQ
hv74vrNuBLhAdq+mflNVRuM=
=I/3t
-----END PGP SIGNATURE-----

Zmicier Lapcionak

unread,
Nov 2, 2004, 9:16:52 AM11/2/04
to
Saluton, Manuel!

MPC> Sl@o:

>> Bush estas nuntempa plej bona kaj plej granda monda politiko kj tial malmultaj stultuloj
>> malamas lin.

kaj multaj stultuloj lin amas, ĉu? :)))

--
Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>

Zmicier Lapcionak

unread,
Nov 2, 2004, 9:20:27 AM11/2/04
to
Saluton, Tonyo!


TdB> Oni ofte diras ke la geografiaj konoj de la usonaj popolo kaj regantaro ne estas speciale
TdB> altaj (averaghe). Do, eble la informo ne estas malvershajna.

Iu (enmigrinto en Usonon el eksSU) ŝercis:
"Usonanoj subtenas Proksiman Orienton en la milito kontraŭ Malproksima Oriento.
Kiel Proksima Oriento oni konsideras Izraelon,
kiel Malproksima - Palestinon."

0 new messages