Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kiom konsumas komputilo?

4 views
Skip to first unread message

Daniel Clemente

unread,
Oct 8, 2005, 1:50:48 PM10/8/05
to
Saluton,

mi verkis artikolon nomatan: "Kiom konsumas komputilo?", ĉar tiu
informo estis maltrovebla ĉe la Interreto.

Jen la dokumento: http://www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html

Dum la esperantigado, mi trovis kelkajn strangajn vortojn pri
elektrotekniko. Mi kunmetis ilin kun iliajn tradukojn ĉi tie:
http://www.danielclemente.com/consumo/vortoj.html


El tiuj vortoj, estas iuj kies tradukon mi ne konis: ili temas pri la
tri tipoj de potencoj kiuj partoprenas en sistemo de alterna kurento:
angle, "active power" (P), "reactive power" (Q), kaj "apparent power" (S).
Vidu:
http://en.wikipedia.org/wiki/Reactive_power#Real.2C_reactive.2C_and_apparent_power
Mi trovis/elektis tiujn tradukojn; ĉu ili estas bonaj?

- "active power" -> "potenco aktiva"
- "reactive power" -> "potenco reaktanca"
- "apparent power" -> "potenco aspekta"

1. "aktiva" estas tia simpla.
2. Mi uzis "reaktanca" ĉar mi vidis ĝin ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tangento_de_angulo_de_perdado
"reaktiva" ne estas korekta; tiu potenco ne estas "re-aktiva: alia
fojo aktiva", nek temas pri "reakcioj" (tiam ĝi estus "reakcia"). Ĝi
temas pri reaktancoj.
3. Mi volis uzi "potenco ŝajna", sed "aspekta" estas pli bone pro
ankaŭ komenci per "a".

Kaj mi metis nomon "potenco" antaŭe ĉar la esteco de "potenco" estas
pli grava ol ties tipo (ĉefe, por ĉiuj legantoj kiuj ne volas koni la
malsamecojn inter la tipoj).

Mi esperas ke tiuj dokumentoj utilos al vi, kaj ke la esperanta
verkado de teknikaj dokumentoj estos pli facile ol nune.


Danke,

Daniel Clemente Laboreo

Paul Ebermann

unread,
Oct 8, 2005, 4:27:42 PM10/8/05
to
"Daniel Clemente" skribis:

> Dum la esperantigado, mi trovis kelkajn strangajn vortojn pri
> elektrotekniko. Mi kunmetis ilin kun iliajn tradukojn ĉi tie:
> http://www.danielclemente.com/consumo/vortoj.html
>
>
> El tiuj vortoj, estas iuj kies tradukon mi ne konis: ili temas pri la
> tri tipoj de potencoj kiuj partoprenas en sistemo de alterna kurento:
> angle, "active power" (P), "reactive power" (Q), kaj "apparent power" (S).
> Vidu:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Reactive_power#Real.2C_reactive.2C_and_apparent_power
> Mi trovis/elektis tiujn tradukojn; ĉu ili estas bonaj?
>
> - "active power" -> "potenco aktiva"
> - "reactive power" -> "potenco reaktanca"
> - "apparent power" -> "potenco aspekta"

Entute: "potenco" estas ne la tauxga vorto, miaopinie.
(La angla "power" havas plurajn signifojn - kaj tiu
tradukebla per "potenco" ne tauxgas por la elektra
signifo.)
ReVo proponas "povo" aux "povumo" por tiu signifo:

.----[ http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/pov.html#pov.0o ]---
|
| povo
| 1. [...]
| 2. [...]
| 3.
| Fizika grando, egala al la kvociento de laboro per la
| infinitezima intervalo de tempo, en kiu tiu laboro efektiviĝas;
| alidire: skalara produto de forto, aplikita al korpo, per
| la rapido, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: la dimensioj
| de povo estas ML^2T^-3; la povo de motoro estas 500 ĈP
| (ĉevalpovoj). -> ĉevalpovo, vato.
| 4. [...]
|
| povumo
| Sinonimo de povo [3] (termino fizika) kaj povo [4] (termino matematika).
|
'----

(Germane estas "Leistung", kiu eksterfizike signifas
plimalpli "plenumado".)

Pri la adjektivoj:

> 1. "aktiva" estas tia simpla.

La germanan "Wirkleistung" mi tradukus per
"efika povo", cxar gxi estas ja tio, kiu efikas
je la konsumanto.

> 2. Mi uzis "reaktanca" ĉar mi vidis ĝin ĉe
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Tangento_de_angulo_de_perdado
> "reaktiva" ne estas korekta; tiu potenco ne estas "re-aktiva: alia
> fojo aktiva", nek temas pri "reakcioj" (tiam ĝi estus "reakcia"). Ĝi
> temas pri reaktancoj.

[Kio estas reaktanco? Ah, en la germana oni diras
"Blindwiderstand" (blinda rezistanco).]

En la germana oni diras por tiu speco de povo
"Blindleistung", kio do estus "blinda povo".

> 3. Mi volis uzi "potenco ŝajna", sed "aspekta" estas pli bone pro
> ankaŭ komenci per "a".

En la germana estas "Scheinleistung", do ankaux komencigxas
per sxo :-)
Laux mi la sxajna povo (aux sxajnpovo) aspektas tute bona.

> Kaj mi metis nomon "potenco" antaŭe ĉar la esteco de "potenco" estas
> pli grava ol ties tipo (ĉefe, por ĉiuj legantoj kiuj ne volas koni la
> malsamecojn inter la tipoj).

En Esperanto oni ja havas liberan vortordon, do

povo sxajna

havus la saman signifon kiel

sxajna povo
.


Pauxlo, ne elektroteknikisto, sed kun elektroteknikista
baptonklo, kiu suficxe multe instruis al li ...

Gerard van Wilgen

unread,
Oct 8, 2005, 5:29:54 PM10/8/05
to
Daniel Clemente wrote:
> Saluton,
>
> mi verkis artikolon nomatan: "Kiom konsumas komputilo?", ĉar tiu
> informo estis maltrovebla ĉe la Interreto.
>
> Jen la dokumento: http://www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html
>
> Dum la esperantigado, mi trovis kelkajn strangajn vortojn pri
> elektrotekniko. Mi kunmetis ilin kun iliajn tradukojn ĉi tie:
> http://www.danielclemente.com/consumo/vortoj.html
>
>
> El tiuj vortoj, estas iuj kies tradukon mi ne konis: ili temas pri la
> tri tipoj de potencoj kiuj partoprenas en sistemo de alterna kurento:
> angle, "active power" (P), "reactive power" (Q), kaj "apparent power" (S).
> Vidu:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Reactive_power#Real.2C_reactive.2C_and_apparent_power
>
> Mi trovis/elektis tiujn tradukojn; ĉu ili estas bonaj?
>
> - "active power" -> "potenco aktiva"
> - "reactive power" -> "potenco reaktanca"
> - "apparent power" -> "potenco aspekta"

Miaj propraj preferoj estus:

P: potenco reala
Q: potenco imaginara
S: potenco kompleksa


--

Gerard van Wilgen

www.majstro.com - Veeltalig vertaalwoordenboek
www.erotikejo.com - Internationaal sexportaal

Daniel Clemente

unread,
Oct 8, 2005, 6:22:58 PM10/8/05
to

> Entute: "potenco" estas ne la tauxga vorto, miaopinie.
> (La angla "power" havas plurajn signifojn - kaj tiu
> tradukebla per "potenco" ne tauxgas por la elektra
> signifo.)
> ReVo proponas "povo" aux "povumo" por tiu signifo:


Tute prave, mi misserĉis.

Mi ĵus ŝanĝis "potenc" al "pov" je la tuta artikolo, kaj krome, mi
kreis "Povo"n ĉe Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Povo
Ankaŭ mi ŝanĝis aliajn okazojn de "potenco" tie.

Pri la adjektivoj:

Do, oni havos multajn opciojn:

Simile al germana:
efika povo
blinda povo
ŝajna povo

Simile al angla:
aktiva povo
reaktanca povo
aspekta povo

Pli rilate al teorio:
reala povo
imaginara povo
kompleksa povo


Ĉu aliaj? Kiu povos decidi tiun "korektan" (aŭ plej taŭga) ?


> En Esperanto oni ja havas liberan vortordon, do
> povo sxajna
> havus la saman signifon kiel
> sxajna povo
> .
>

Sed oni legas maldekstre al dekstre, do la unuan vorton kiun oni
vidas estas plej utila al ni (eble). Kaj mi ne volas ke iu nekonanto
provos imagi "ian povon kiu estas aktiva"; nur koni ke "aktiva povo"
estas la nomo de tiu tipo. Pro tio mi kredas ke "povo aktiva" pli taŭgas.
Ĉiel, kiel vi diris, oni havas liberan vortordon.

Daniel Clemente

unread,
Oct 8, 2005, 7:48:26 PM10/8/05
to

Fakte, "povumo" estas multe pli uzata, do mi fine uzis "povumo"n por
malkrei konfuzon inter similaj vortoj.
Mi ankaŭ ŝanĝis la artikolon en Vikipedio, kaj plilongigis ĝin:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Povumo

TdB

unread,
Oct 9, 2005, 7:06:29 AM10/9/05
to
Saluton, Daniel:
Mi sendis vian demandon al novajhgrupo per-esperanto-bazascienco:
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-bazascienco/

Ankau ekzistas listo por inghenierado, bedaurinde preskau malaktiva
(http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-teknologio/)

Ah, tre interesa via retpagho, kaj tre informricha por mi, precipe la
hispanlingva parto.

Amike,
Toño
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm

"Daniel Clemente" ...
> Saluton,
>
> mi verkis artikolon nomatan: "Kiom konsumas komputilo?", car tiu informo
> estis maltrovebla ce la Interreto.


>
> Jen la dokumento: http://www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html
>
> Dum la esperantigado, mi trovis kelkajn strangajn vortojn pri

> elektrotekniko. Mi kunmetis ilin kun iliajn tradukojn ci tie:


> http://www.danielclemente.com/consumo/vortoj.html
>
>
> El tiuj vortoj, estas iuj kies tradukon mi ne konis: ili temas pri la
> tri tipoj de potencoj kiuj partoprenas en sistemo de alterna kurento:
> angle, "active power" (P), "reactive power" (Q), kaj "apparent power" (S).
> Vidu:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Reactive_power#Real.2C_reactive.2C_and_apparent_power

> Mi trovis/elektis tiujn tradukojn; cu ili estas bonaj?


>
> - "active power" -> "potenco aktiva"
> - "reactive power" -> "potenco reaktanca"
> - "apparent power" -> "potenco aspekta"
>
> 1. "aktiva" estas tia simpla.

> 2. Mi uzis "reaktanca" car mi vidis gin ce


> http://eo.wikipedia.org/wiki/Tangento_de_angulo_de_perdado
> "reaktiva" ne estas korekta; tiu potenco ne estas "re-aktiva: alia fojo

> aktiva", nek temas pri "reakcioj" (tiam gi estus "reakcia"). Gi temas pri
> reaktancoj.
> 3. Mi volis uzi "potenco sajna", sed "aspekta" estas pli bone pro ankau
> komenci per "a".
>
> Kaj mi metis nomon "potenco" antaue car la esteco de "potenco" estas pli
> grava ol ties tipo (cefe, por ciuj legantoj kiuj ne volas koni la

Manuel Pancorbo Castro

unread,
Oct 9, 2005, 5:59:53 PM10/9/05
to
Daniel Clemente:

> Simile al germana:
> efika povo
> blinda povo
> ŝajna povo
>
> Simile al angla:
> aktiva povo
> reaktanca povo
> aspekta povo
>
> Pli rilate al teorio:
> reala povo
> imaginara povo
> kompleksa povo
>
>
> Ĉu aliaj? Kiu povos decidi tiun "korektan" (aŭ plej taŭga) ?

La plej "ĝustan" estus plu ĝuste ;-)

Mi simple volas aldoni, ke tiu "reaktanca" ne estas tiel stranga al
esperanto. Jam ekzistas similaj uzoj (ekz. "rezistanco", PIV2), kaj ni
devus kalkuli pliajn okazojn (ekz. "reluktanco"). Do, entute, la aro
"rezistanco - impedanco - reaktanco - reluktanco" estus vortigo de diversaj
specoj de "rezistaj" trajtoj de materialoj al elektromagnetaj skalaroj,
tute kongruaj kun ilia internacia fakeca uzo (en pluraj lingvoj ĉi tiuj
trajtoj nomiĝas per parencaj vortoj).

Sen malkonsidero al fakecaj vortoj, eble utilus pli "popularaj" solvoj.
Ekzemple:
ago-povo, neago-povo, kompleksa povo

Mia fako estas elektriko kaj magnetiko. Eble ankaŭ utilus al vi la hispana
elturniĝo kiun ni uzas: "potencia activa, potencia reactiva, potencia
compleja". Do, mi celas diri ke ni uzas la efiko-trajton por la du unuaj,
kaj la matematikan priskribon por la tria. Mi kredas tamen ke kohereco
konserviĝas.


--
Manuel Pancorbo Castro
http://bitakoro.blogspot.com

0 new messages