Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Thank you in advance

8 views
Skip to first unread message

Ying

unread,
Oct 15, 2007, 9:13:10 PM10/15/07
to
I thank you all in advance and apologize that
this posting is not in Esperanto.

I am currently researching Esperanto as a
classroom project for my German course.
My fellow students are expressing a great
deal of interest in the topic of Esperanto,
however, I keep running into the same
obstacle/question:

"It's been over 100 years, why hasn't something
so simple and so useful been more universally
adopted?"

You cannot begin to imagine how interesting
I would find your responses to this question.

Again, thank you in advance,
Paolo


Stefano MAC:GREGOR

unread,
Oct 15, 2007, 10:30:19 PM10/15/07
to
On Oct 15, 6:13 pm, "Ying" <ying...@cox.net> wrote:

> "It's been over 100 years, why hasn't something
> so simple and so useful been more universally
> adopted?"

The metric system has been around even longer, and still the USA
hasn't, for the most part, begun to use it. Twenty-four clocks,
though easier to read and more logical, haven't caught on here,
either.

--
Stefano
http://www.steve-and-pattie.com/esperantujo

ind...@yahoo.com

unread,
Oct 16, 2007, 12:11:44 AM10/16/07
to
On 10 16 , 10:13, "Ying" <ying...@cox.net> wrote:
> I thank you all in advance and apologize that
> this posting is not in Esperanto.
>
> I am currently researching Esperanto as a
> classroom project for my German course.
> My fellow students are expressing a great
> deal of interest in the topic of Esperanto,
> however, I keep running into the same
> obstacle/question:
>
> "It's been over 100 years, why hasn't something
> so simple and so useful been more universally
> adopted?"

There is no financial incentive to learn Esperanto.

Also, Esperanto is relatively simple, when compared
with national languages, but it's still a language which
takes effort to learn. It's not 'so simple'.

> You cannot begin to imagine how interesting
> I would find your responses to this question.
>
> Again, thank you in advance,
> Paolo

Klivo

Raymond GERARD

unread,
Oct 16, 2007, 9:10:09 AM10/16/07
to
Ying wrote:
> "It's been over 100 years, why hasn't something
> so simple and so useful been more universally
> adopted?"
>
There are many reasons.
Political: http://docs.google.com/View?docid=dgh4mq6j_11ddrv6g#167
Wrong expectations : http://docs.google.com/View?docid=dgh4mq6j_11ddrv6g#116

... and a lot more that can be summarized as:
I am against Esperanto because I don't want to learn it - and I don't
care to find a better reason - but I am sure I can find 100.

--
Raymond GERARD
ЄЭ Remuŝ (Belgio)- perSkajpe: RemushBE

Jens S. Larsen

unread,
Oct 16, 2007, 1:39:14 PM10/16/07
to
Then there's also the fact that few are really serious about
linguistics. It's an evil circle: the Esperanto-speakers are the only
people who really need scientific linguistics, so there are few
resources allocated, and because the field is underfunded and
unfocused, the results rarely are of any use for Esperanto. This again
undermines the prestige of linguistic science within Esperanto
circles, and therefore we tend to overlook those linguistic findings
that actually could be used for promoting the cause!

raskolnikov

unread,
Oct 16, 2007, 2:16:53 PM10/16/07
to
Ying wrote:
[...]

>
> "It's been over 100 years, why hasn't something
> so simple and so useful been more universally
> adopted?"
>
[...]

> Again, thank you in advance,
> Paolo
>
"Esperanto, elspezanto"
dominik
+

Tonyo

unread,
Oct 16, 2007, 5:14:02 PM10/16/07
to
Paolo:

> "It's been over 100 years, why hasn't something
> so simple and so useful been more universally
> adopted?"

(eo) Estas kiel partopreni feston en Hispanio. Neniu volas iri ghis
kiam jam estas sufiche da homoj tie, kaj la etoso jam varmighis. Tial
festoj komencighas tiel malfrue (sed poste dauras ech pli).
Nunaj esperantistoj estas kiel la fruaj festantoj. Almenau ili manghas
la plej bonajn pecojn.

(es) Es como participar en una fiesta en España. Nadie quiere llegar
el primero, y la gente va cuando hay ya ambiente. Por eso las fiestas
empiezan tan tarde (y luego duran más)
Los esperantistas actuales son como los primeros asistentes. Al menos,
nos comemos los aperitivos más sabrosos.

(en) Uf!

Toño
http://www.telefonica.net/web/tdb/

Martin Brüggemeier

unread,
Oct 16, 2007, 6:07:14 PM10/16/07
to
Tonyo schrieb:

(en) It's like going to parties in Spain. No one wants to be the first
to arrive, so people go there when there's already something going on.
That's why the parties start so late (and then last so long).
Today's Esperantists are like the first people at the parties. At least,
they can pick the best food.

Martin Brüggemeier

unread,
Oct 16, 2007, 6:10:42 PM10/16/07
to
Martin Brüggemeier schrieb:

> Tonyo schrieb:
>> Paolo:
>>
>>> "It's been over 100 years, why hasn't something
>>> so simple and so useful been more universally
>>> adopted?"
>>
>> (eo) Estas kiel partopreni feston en Hispanio. Neniu volas iri ghis
>> kiam jam estas sufiche da homoj tie, kaj la etoso jam varmighis. Tial
>> festoj komencighas tiel malfrue (sed poste dauras ech pli).

Cetere, ŝajnas ke la germanoj transprenis tiun hispanan kutimon.

> (en) It's like going to parties in Spain. No one wants to be the first
> to arrive, so people go there when there's already something going on.
> That's why the parties start so late (and then last so long).
> Today's Esperantists are like the first people at the parties. At least,
> they can pick the best food.

BTW, it seems that the Germans have taken over that Spanish custom.


Martin

Tonyo

unread,
Oct 16, 2007, 6:22:20 PM10/16/07
to
Martin Brüggemeier :
> Tonyo schrieb:

Dankon ;-)
Toño

Sergio

unread,
Oct 17, 2007, 1:05:37 AM10/17/07
to
On Oct 17, 12:39 am, "Jens S. Larsen" <jens_s_lar...@yahoo.dk> wrote:

> Then there's also the fact that few are really serious about
> linguistics. It's an evil circle: the Esperanto-speakers are the
> only people who really need scientific linguistics, so there are few
> resources allocated, and because the field is underfunded and
> unfocused, the results rarely are of any use for Esperanto.

Mi forte malkonsentas. La "sciencaj lingvistoj" plej ofte estas kiel
eble plej malutilaj por Esperanto, cxar ilia pensmaniero estas
principe malkohera kun ties principoj.

La lingvoscienco estas priskriba fako, kiun interesas precipe la
malregulajxoj kaj diferencoj. En mia junagxo mi multe interesigxis
pri lingvosciencaj aferoj, kaj sekve por mi estis absolute klare, ke
lingvoprojekto kiel Esperanto ne povas funkcii. Cxar mi tiom bone
vidis, kiom da subtilaj diferencoj ekzistas inter la lingvoj rusa,
angla, franca --- apenaux oni povas lerni tiujn bone priskribitajn
lingvojn kiel lingvojn fremdajn, kaj por cxiam restos dangxero de
miskompreno.

Sed mi provis praktiki Esperanton, kaj mi vidis, ke la lingvo ja povas
funkcii. Ne cxio en la avertoj de la lingvoscienco estis malvera ---
efektive restas dangxero de miskompreno (ekz-e la jxusa fadeno pri
"varma" ilustras tion); tamen la konkludoj de la lingvistoj estis ege
troigitaj, la lingvo ja funkcias, kaj el la praktika vidpunkto, pli
bone ol la naciaj lingvo lernitaj kiel fremdlingvoj.

Plej grave, Esperanto postulas menson kreeman, racian, ingxenieran,
malfermitan al novaj solvoj. La lingvistoj malofte estas inventemaj,
ili ne estas kreemaj, ili timas uzi formon kiu ne estas "natura".

En la epoko kiam en la Akademio regis lingvistoj gxi akceptis siajn
principojn pri landonomoj:
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/rekomendoj.html

Inter ili la kvara estas speciale kontrauxkrea kaj kontrauxracia:
,----
| 4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia
| "sufikso" aux sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...),
se
| la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
`----
T.e. oni rajtas formi "Algxero -> Algxerio", cxar tia paro ekzistas en
la angla (kvankam kaj arabe, kaj ruse la urbo kaj la regno estas
samnomaj); sed oni ne rajtas formi "Cxado -> Cxadio" aux "Meksiko ->
Meksikio".

Kiel tio malkoheras kun la malfermita ingxeniera spirito de Z kaj lia
Lingva Respondo:
,----
| por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas
| fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj,
| t.e. nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel
| Algxero-Algxerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.).
`----

--
Sergio


Jens S. Larsen

unread,
Oct 17, 2007, 10:07:29 AM10/17/07
to
Sergio:

> La "sciencaj lingvistoj" plej ofte estas kiel
> eble plej malutilaj por Esperanto, cxar ilia pensmaniero estas
> principe malkohera kun ties principoj.
>
> La lingvoscienco estas priskriba fako, kiun interesas precipe la
> malregulajxoj kaj diferencoj. En mia junagxo mi multe
> interesigxis pri lingvosciencaj aferoj,

Do vi evidente ne plu estas tute juna. Hodia la universala oj estas
en fokuso de lingvistika atento. La postulo ke lingvistiko ne estu nur
observa kaj priskriba sed anka eksplika sonis unuafoje jam en la 1960-
aj jaroj. Tiu postulo ankora renkontas reziston interne de la fako,
do se vi ne sekvas la lingvosciencan evoluon depost unu-du jardekoj a
pli, estas nature se vi ne a dis pri i.

> kaj sekve por mi estis absolute klare, ke
> lingvoprojekto kiel Esperanto ne povas funkcii.

Nu, kiam la lingvistoj siatempe tiom interesi is pri la malregula oj,
tio ne estis ar ili kredis ke tiuj gravas por la funkcio de la
lingvo, sed ar diakronia esploro de la lingvohistorio povas riveli la
originon de la malregula oj. Komence oni esperetis malkovri la
originan pralingvon de la homaro tiamaniere, sed tio estis rezignita
jam longe anta e via naski o.

> Cxar mi tiom bone vidis, kiom da subtilaj diferencoj ekzistas
> inter la lingvoj rusa, angla, franca --- apenaux oni povas lerni
> tiujn bone priskribitajn lingvojn kiel lingvojn fremdajn, kaj
> por cxiam restos dangxero de miskompreno.

La lingvistiko malpli interesi as pri la lernado de fremdaj lingvoj ol
pri la akirado de la propra(j). Finfine la dua estas kondi o por la
unua.

> Sed mi provis praktiki Esperanton, kaj mi vidis, ke la lingvo
> ja povas funkcii. Ne cxio en la avertoj de la lingvoscienco
> estis malvera --- efektive restas dangxero de miskompreno
> (ekz-e la jxusa fadeno pri "varma" ilustras tion);

En iuj prilingvaj Uzretaj grupoj tiaj demandoj aperas de tempo al
tempo. Evidente Esperanto estas malperfekta en perfekte la sama
maniero kiel aliaj lingvoj.

> tamen la konkludoj de la lingvistoj estis ege troigitaj, la
> lingvo ja funkcias, kaj el la praktika vidpunkto, pli
> bone ol la naciaj lingvo lernitaj kiel fremdlingvoj.

Se ekzistas malsamaj lingvoj, kaj ili estas pli-malpli libere
elfantaziitaj, estas tre mistere kial estas tiel.

> Plej grave, Esperanto postulas menson kreeman, racian,
> ingxenieran, malfermitan al novaj solvoj. La lingvistoj malofte
> estas inventemaj, ili ne estas kreemaj, ili timas uzi formon

> kiu ne estas "natura". ...

Anta io ili timas ke iu rimarkos ke ili estas nudaj. Ili ne uzas la
vorton "natura" en la senco de "natura", sed en la senco de
"socia" (vidu ekzemple la piednoton pri Sanders en "Lingvistikaj
aspektoj de Esperanto" de John Wells). Sed ne iuj lingvistoj estas
tiaj friponoj kaj poltronoj. Ekzistas tiuj kiuj uzas "natura" en la
senco de natura.

Amike,
Jens S. Larsen

Jens S. Larsen

unread,
Oct 17, 2007, 10:12:21 AM10/17/07
to
Tonyo:

> Estas kiel partopreni feston en Hispanio. Neniu volas iri ghis
> kiam jam estas sufiche da homoj tie, kaj la etoso jam varmighis.
> Tial festoj komencighas tiel malfrue (sed poste dauras ech pli).
> Nunaj esperantistoj estas kiel la fruaj festantoj. Almenau ili
> manghas la plej bonajn pecojn.

Na, la festo estas tio kion oni Dane nomas "sammenskudsgilde". iu
festonto kontribuas kuirante kaj kunportante unu el la pladoj...

JSL.

Alexander Shlafer

unread,
Oct 17, 2007, 4:30:09 PM10/17/07
to
Jens S. Larsen:

> Na, la festo estas tio kion oni Dane nomas "sammenskudsgilde". iu
> festonto kontribuas kuirante kaj kunportante unu el la pladoj...

Kio estas "Na"? El kiu(j) lingvo(j) vi cxerpis gxin?
Se gxi estas interjekcio, kiun sencon vi atribuas al gxi?
Se ne, kiu parolelemento gxi estas kaj kion signiffas?

Amike,
-Alex


Stefano MAC:GREGOR

unread,
Oct 17, 2007, 4:50:30 PM10/17/07
to
On Oct 17, 1:30 pm, "Alexander Shlafer" <lolozido...@yahoo.com> wrote:

> Kio estas "Na"?

Mistajpado de "nu", me suspektus.

--
Stefano
http://www.steve-and-pattie.com/esperantujo

Paul Ebermann

unread,
Oct 17, 2007, 6:42:55 PM10/17/07
to
"Stefano MAC:GREGOR" skribis:

> On Oct 15, 6:13 pm, "Ying" <ying...@cox.net> wrote:
>
> > "It's been over 100 years, why hasn't something
> > so simple and so useful been more universally
> > adopted?"
>
> The metric system has been around even longer, and still the USA
> hasn't, for the most part, begun to use it. Twenty-four clocks,
> though easier to read and more logical, haven't caught on here,
> either.

Fakte, kial ni dauxre uzas tiun stultan nedekuman
tempan sistemon kun faktoroj
60 - 60 - 24 - 7 - 28/29/30/31 - 12 - 365/366?


Pauxlo
--
Nun ludigxas: : ()

Sergio

unread,
Oct 17, 2007, 11:24:06 PM10/17/07
to
On Oct 17, 9:07 pm, "Jens S. Larsen" <jens_s_lar...@yahoo.dk> wrote:
> Sergio:

>> La "sciencaj lingvistoj" plej ofte estas kiel eble plej malutilaj
>> por Esperanto, cxar ilia pensmaniero estas principe malkohera kun
>> ties principoj.

>> La lingvoscienco estas priskriba fako, kiun interesas precipe la
>> malregulajxoj kaj diferencoj. En mia junagxo mi multe interesigxis
>> pri lingvosciencaj aferoj,

> Do vi evidente ne plu estas tute juna.

Ho ve.

> Hodiaux la universalajxoj estas en fokuso de lingvistika atento. La
> postulo ke lingvistiko ne estu nur observa kaj priskriba sed ankaux


> eksplika sonis unuafoje jam en la 1960-aj jaroj.

Tio estas alia kontrastigo. "Eksplika" ne nepre signifas
"ingxeniera".

> Tiu postulo ankora renkontas reziston interne de la fako, do se vi

> ne sekvas la lingvosciencan evoluon depost unu-du jardekoj aux pli,
> estas nature se vi ne auxdis pri gxi.

Mi suficxe ofte diskutas kun altpostenaj lingvistoj Esperantujaj (kaj
ili ne estas junaj); gxuste tiaj lingvistoj estas influhavaj.

>> kaj sekve por mi estis absolute klare, ke
>> lingvoprojekto kiel Esperanto ne povas funkcii.

> Nu, kiam la lingvistoj siatempe tiom interesigxis pri la
> malregulajxoj, tio ne estis cxar ili kredis ke tiuj gravas por la
> funkcio de la lingvo, sed cxar diakronia esploro de la
> lingvohistorio povas riveli la originon de la malregulajxoj.

Min precipe interesis la komparaj studoj, kies motivo povis esti
instruado de fremdlingvoj. Ekz-e la verkoj de Jespersen.

[...]

>> Cxar mi tiom bone vidis, kiom da subtilaj diferencoj ekzistas
>> inter la lingvoj rusa, angla, franca --- apenaux oni povas lerni
>> tiujn bone priskribitajn lingvojn kiel lingvojn fremdajn, kaj
>> por cxiam restos dangxero de miskompreno.

> La lingvistiko malpli interesigxas pri la lernado de fremdaj lingvoj
> ol pri la akirado de la propra(j). Finfine la dua estas kondicxo por
> la unua.

Tiel okazas, ke min pli interesas tio, kio lingvistojn interesas
malpli :(

>> Sed mi provis praktiki Esperanton, kaj mi vidis, ke la lingvo
>> ja povas funkcii. Ne cxio en la avertoj de la lingvoscienco
>> estis malvera --- efektive restas dangxero de miskompreno
>> (ekz-e la jxusa fadeno pri "varma" ilustras tion);

> En cxiuj prilingvaj Uzretaj grupoj tiaj demandoj aperas de tempo al


> tempo. Evidente Esperanto estas malperfekta en perfekte la sama
> maniero kiel aliaj lingvoj.

Ne tute sama pro du kialoj:

1. Cxe la komparebla fortostrecxo oni avancas pri Esperanto multe pli
ol pri la naciaj lingvoj. Mi suficxe bone posedis la anglan kaj la
francan, al kies lernado mi dedicxis pli da tempo ol al Esperanto;
kaj tamen pri multaj tiklaj punktoj mi konsciigxis nur per
Esperanto
(nu, alia povas esti situacio de enmigrinto kiu vivas en alia
lingvomedio kaj sekve dedicxas al la fremda lingvo centoble pli da
tempo ol mi en mia patrujo; tamen mi ja vidas multe da enmigrintoj
kiuj neniam sukcesas pri la lingvo de sia nova lando).

2. La fonto de la lingva auxtoritato estas pli speciala en Esperanto.
Renkontinte malregulajxon en fremda lingvo, oni humile subigxas al
la reguloj de la fremda domo; dum en Esperanto eblas debato.

>> tamen la konkludoj de la lingvistoj estis ege troigitaj, la lingvo
>> ja funkcias, kaj el la praktika vidpunkto, pli bone ol la naciaj
>> lingvo lernitaj kiel fremdlingvoj.

> Se ekzistas malsamaj lingvoj, kaj ili estas pli-malpli libere
> elfantaziitaj, estas tre mistere kial estas tiel.

Mi simple konstatas fakton.

>> Plej grave, Esperanto postulas menson kreeman, racian,
>> ingxenieran, malfermitan al novaj solvoj. La lingvistoj malofte
>> estas inventemaj, ili ne estas kreemaj, ili timas uzi formon
>> kiu ne estas "natura". ...

> Antaux cxio ili timas ke iu rimarkos ke ili estas nudaj.

Nu, tio ne estas apartajxo rezervita al la lingvistoj. La
medicinistoj ankoraux pli cxarlatanece sxatas terminojn misterajn. En
mia infanagxo la kuracisto pri okulaj malsanoj estis "glaznik"
(derivajxo de "glaz", rusa vorto por okulo). Poste la koncerna fakulo
igxis "okulisto" -- samforma latinajxo. Kiam ankaux tiu vorto igxis
gxenerale komprenata, oni transiris al "oftalmologo". La progreso de
medicino estas okulfrapa.

--
Sergio

Jens S. Larsen

unread,
Oct 18, 2007, 3:46:47 AM10/18/07
to
Alexander Shlafer:

Ĝi estas interjekcio kiun mi uzas kiam "hmja, hmnu, hmdo, hmbof, hmne"
ŝajnas tro longa. Mi ne scias de kie mi ĉerpis ĝin; ĝi postsekvis min
sur la strato, kaj kiam mi venis hejmen, mi malvolis forpeli ĝin.

JSL.

Jens S. Larsen

unread,
Oct 18, 2007, 4:35:05 AM10/18/07
to
Sergio:

> Jens S. Larsen:


>> Hodiaux la universalajxoj estas en fokuso de lingvistika
>> atento. La postulo ke lingvistiko ne estu nur observa kaj
>> priskriba sed ankaux eksplika sonis unuafoje jam en la
>> 1960-aj jaroj.

> Tio estas alia kontrastigo. "Eksplika" ne nepre signifas
> "ingxeniera".

Prave, sed scienco kiu ne ambicias eksplikon ne estas scienco.


>> Tiu postulo ankora renkontas reziston interne de la fako,
>> do se vi ne sekvas la lingvosciencan evoluon depost unu-du
>> jardekoj aux pli, estas nature se vi ne auxdis pri gxi.

> Mi suficxe ofte diskutas kun altpostenaj lingvistoj
> Esperantujaj (kaj ili ne estas junaj); gxuste tiaj lingvistoj
> estas influhavaj.

Apenaux ekster Esperantio, kaj certe ne post cent jaroj.


>> Nu, kiam la lingvistoj siatempe tiom interesigxis pri la
>> malregulajxoj, tio ne estis cxar ili kredis ke tiuj gravas
>> por la funkcio de la lingvo, sed cxar diakronia esploro de
>> la lingvohistorio povas riveli la originon de la malregulajxoj.

> Min precipe interesis la komparaj studoj, kies motivo povis esti
> instruado de fremdlingvoj. Ekz-e la verkoj de Jespersen.

Gxuste Jespersen estas bona ekzemplo ke ingxenierado kaj eksplikado
procedas sur du malsamaj trakoj. Li estis tre ambicia koncerne ambaux,
sed sukcesa preskaux nur sur la ingxeniera trako. La lasta internacie
elstara Dana lingvisto, Louis Hjelmslev, havis precipe teoriajn
interesojn, kaj preskaux ignoris lin. Hjelmslev ne multe interesigxis
pri planlingvoj, sed bonvole rilatis al Esperanto; ekzemple li faris
por taggazeto mallongan recenzon de lernolibro de Paul Neergaard, laux
peto de tiu. Mi supozas ke li aprezis ke la interesitoj povis efektive
unuigxi cxirkaux unu sama sistemo, dum la fiaskintaj ingxenieraj
ambicioj de Jespersen tiukampe ja estas konataj.


>> La lingvistiko malpli interesigxas pri la lernado de fremdaj
>> lingvoj ol pri la akirado de la propra(j). Finfine la dua estas
>> kondicxo por la unua.

> Tiel okazas, ke min pli interesas tio, kio lingvistojn interesas
> malpli :(

Lingvoinstruado estas plena de trukoj kiuj bone funkcias kvankam oni
ne scias kial aux kiel. Gxi ofte sukcesas, sed preskaux cxiam sur
teorie tre dubinda bazo.


>>> Sed mi provis praktiki Esperanton, kaj mi vidis, ke la lingvo
>>> ja povas funkcii. Ne cxio en la avertoj de la lingvoscienco
>>> estis malvera --- efektive restas dangxero de miskompreno
>>> (ekz-e la jxusa fadeno pri "varma" ilustras tion);
>> En cxiuj prilingvaj Uzretaj grupoj tiaj demandoj aperas de tempo
>> al tempo. Evidente Esperanto estas malperfekta en perfekte la
>> sama maniero kiel aliaj lingvoj.

> Ne tute sama pro du kialoj:
>
> 1. Cxe la komparebla fortostrecxo oni avancas pri Esperanto multe
> pli ol pri la naciaj lingvoj. Mi suficxe bone posedis la
> anglan kaj la francan, al kies lernado mi dedicxis pli da
> tempo ol al Esperanto; kaj tamen pri multaj tiklaj punktoj mi

> konsciigxis nur per Esperanto [...]


> 2. La fonto de la lingva auxtoritato estas pli speciala en
> Esperanto. Renkontinte malregulajxon en fremda lingvo, oni
> humile subigxas al la reguloj de la fremda domo; dum en
> Esperanto eblas debato.

Mi kredas ke tiuj du estas unu sama afero.


>>> tamen la konkludoj de la lingvistoj estis ege troigitaj,
>>> la lingvo ja funkcias, kaj el la praktika vidpunkto, pli
>>> bone ol la naciaj lingvo lernitaj kiel fremdlingvoj.
>> Se ekzistas malsamaj lingvoj, kaj ili estas pli-malpli libere
>> elfantaziitaj, estas tre mistere kial estas tiel.

> Mi simple konstatas fakton.

Jes, sed vi ne iras malantaux gxin.


>>> La lingvistoj malofte estas inventemaj, ili ne estas kreemaj,
>>> ili timas uzi formon kiu ne estas "natura". ...
>> Antaux cxio ili timas ke iu rimarkos ke ili estas nudaj.

> Nu, tio ne estas apartajxo rezervita al la lingvistoj. La
> medicinistoj ankoraux pli cxarlatanece sxatas terminojn

> misterajn. ...

Nu, tio ja ankaux estas speco de inventemo.

Amike,
Jens S. Larsen

Hans Jaeger

unread,
Oct 18, 2007, 1:58:15 PM10/18/07
to
Paul Ebermann:

> Fakte, kial ni dauxre uzas tiun stultan nedekuman
> tempan sistemon kun faktoroj
> 60 - 60 - 24 - 7 - 28/29/30/31 - 12 - 365/366?

Pri sekundoj, minutoj kaj tagoj mi konsentas, tamen koncerne la jaron ni
unue zorgu ke la tero bezonu nur 100 tagojn por rondiri la sunon ;-)

Propono:
100 sekundoj = 1 minuto
100 minutoj = 1 horo
10 horoj = 1 tago = 100.000 sekundoj
anstatau 60*60*24 = 86400 sekundoj = 1 tago

Tre granda avantagho estus ke la taga labortempo reduktighus al 3,3
horoj. Samtempe la hora-salajro altighus enorme ;-)

amike
Hans

Kalman Noel

unread,
Oct 19, 2007, 4:48:51 AM10/19/07
to
Hans Jaeger:

> 10 horoj = 1 tago = 100.000 sekundoj
> anstatau 60*60*24 = 86400 sekundoj = 1 tago

Do, la malgranda montrilo de la horloĝo moviĝus po 36° en unu horo.
(Aŭ 72°, se ĝi rondiras ene de 5 horoj.) Tre facile.

Kalman

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 19, 2007, 5:30:51 AM10/19/07
to
Kalman Noel <inv...@gmx.net>:

Mi ne scias, ĉu 36° ĉu 30° estas pli facila en la praktiko. Tamen
dekumulo tute ne uzus gradojn. La novaj hormontriloj turniĝus po
0.6283185307179586 radianoj (= radioj) hore.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Paul Ebermann

unread,
Oct 28, 2007, 2:56:12 PM10/28/07
to
"Marko Rauhamaa" skribis:

> Kalman Noel <inv...@gmx.net>:
>
> > Hans Jaeger:
> > > 10 horoj = 1 tago = 100.000 sekundoj
> > > anstatau 60*60*24 = 86400 sekundoj = 1 tago
> >
> > Do, la malgranda montrilo de la horloĝo moviĝus po 36° en unu horo.
> > (Aŭ 72°, se ĝi rondiras ene de 5 horoj.) Tre facile.
>
> Mi ne scias, ĉu 36° ĉu 30° estas pli facila en la praktiko. Tamen
> dekumulo tute ne uzus gradojn. La novaj hormontriloj turniĝus po
> 0.6283185307179586 radianoj (= radioj) hore.

Versxajne por tiaj celoj pli simplas uzi iun centoncirklan
mezuron por anguloj - tiam estus 10 centoncirkumferoj.

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Nov 13, 2007, 4:41:41 PM11/13/07
to
Se mi ne eraras, la Granda Franca Burĝa Revolucio ne nur anstatauis la
tradician kalendaron per la tiel nomata Respublika, kun la konataj poeziaj
monat-nomoj vendémiaire, brumaire, frimaire ktp., sed ankau dividis la tagon
en 10 horojn, 1000 minutojn kaj 100000 sekundojn decimalajn, kaj la ortan
angulon en 100 gradojn (france "grades" anstataŭ "degrés"), 10000 minutojn
kaj 100000 sekundojn decimalajn, paralele al la enkonduko de decimalaj pez-
kaj mezur-unuoj. Fakte la kilometro estis simple la longeco de unu decimala
minuto de Tera meridiano...
Pri la Respublika kalendaro oni rezignis en 1806, kaj la decimalajn horojn
ktp. ŝajnas al mi ke oni neniam vere ekuzis. Mi aŭdis, ke decimalajn gradojn
oni ankorau uzas en la franca armeo - sed eble ne plu, de post kiam Francio
reeniris la armean branĉon de NATO. Ĉiaokaze, en mia junaĝo oni ankoraŭ
renkontis ilin en tabeloj de logaritmoj tradukitaj el francaj originaloj.
(Ĉu oni ankoraŭ eldonas k uzas tabelojn de logaritmoj?)
La vera kialo de la malsukceso de tiuj - tamen oportunaj - novaĵoj ŝajnas
(al mi) kuŝi en tio, ke la tradiciaj temp- kaj angul-unuoj jam estis
universalaj, kaj ne sentiĝis bezono pri novaj. Male, en la antaŭrevolucia
epoko, ĉiu regno, provinco aŭ komerce grava urbo havis siajn proprajn
futojn, colojn, funtojn, uncojn, lodojn, stofojn... (ĉiuj tiuj vortoj estas
Fundamentaj, ĉar en la medio de Zamenhof la koncernaj unuoj estis ankoraŭ
uzataj), kaj la metroj, gramoj kaj litroj dekrete altruditaj de la
Revolucio/Imperio respondis al vera ekonomia bezono de unuecigo.
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo

Paul Ebermann

unread,
Nov 14, 2007, 8:50:05 PM11/14/07
to
"Angelos TSIRIMOKOS" skribis:

> Se mi ne eraras, la Granda Franca Burĝa Revolucio [...] ankau dividis la tagon


> en 10 horojn, 1000 minutojn kaj 100000 sekundojn decimalajn, kaj la ortan
> angulon en 100 gradojn (france "grades" anstataŭ "degrés"), 10000 minutojn
> kaj 100000 sekundojn decimalajn, paralele al la enkonduko de decimalaj pez-

> kaj mezur-unuoj. [...]


> Mi aŭdis, ke decimalajn gradojn
> oni ankorau uzas en la franca armeo - sed eble ne plu, de post kiam Francio
> reeniris la armean branĉon de NATO. Ĉiaokaze, en mia junaĝo oni ankoraŭ
> renkontis ilin en tabeloj de logaritmoj tradukitaj el francaj originaloj.
> (Ĉu oni ankoraŭ eldonas k uzas tabelojn de logaritmoj?)

Nu, mia posxkalkulilo havas eblecon kalkuli la trigonometriajn funkciojn
kaj iliajn inversojn laux tiuj decimalaj gradoj ("GRAD", circlo = 400°),
apud "DEG" (360°) kaj "RAD" (2 pi).

Versxajne plejmulto de la uzantoj de tiaj kalkuliloj nur scias, ke
oni neniam uzu tiun agordon, sed nur DEG aux RAD (en lernejo DEG, en
universitato RAD, almenaux cxe mi).

0 new messages