TEJO-Seminario: Instigi Kreemon

0 views
Skip to first unread message

Łukasz Żebrowski - LukiZ

unread,
Mar 16, 2010, 10:40:23 AM3/16/10
to Pola Esperanto Junularo
Ĉu Vi foje ne havas impreson, ke en Esperanto-movado aperas (preskaŭ)
ĉiam samaj aŭ tre similaj projektoj kaj ideoj? Evidente necesas ŝanĝi
tion kaj trovi tute freŝan pensmanieron.

Tial do TEJO kune kun organizantoj de Somera Esperanto-Studado preparas
aktivulan trejnadon por instigi nian kreemon. La renkontiĝo celos krei
novajn ideojn kaj projektojn, kaj ankaŭ lerni, kiel ĉiun ĉi kreemon
pludoni al aliaj.

En la seminario ĉefan rolon ludos diversspecaj praktikaj aktivaĵoj, kiuj
intencos veki nian kreemon kaj doni videblajn efikojn. Tamen oni ankaŭ
povas atendi ĉion neatenditan, ĉar la seminario dependos de la
partoprenantoj kaj celos forlasi konatajn skemojn.

Al la seminario ni invitas aktivulojn de junularaj organizoj, kiuj volas
doni ion novan al Esperanto. Le evento okazos kune kun Somera
Esperanto-Studado, do inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2010 en
Piešťany, Slovakio. Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro de SES:
http://www.lernu.net/ses

-------------------------------------------------------
Kupujesz samochód? Szukaj w największej bazie ogłoszeń!
http://link.interia.pl/f260a

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages