Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

0 views
Skip to first unread message

Łukasz Żebrowski - LukiZ

unread,
Jan 29, 2010, 4:26:29 PM1/29/10
to Pola Esperanto Junularo

Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al
membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare
en Kubo.

Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej
malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo
kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la
prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn
- la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn
Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko
estas interkonsentota kun la TEJO-estraro)

Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon . ĝi haveblas ĉe paĝaro de
TEJO http://www.tejo.org/eo/p-ijk

Kunsendu ankaŭ referencan leteron de 1 TEJO-membro.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo (a) tejo.org
<http://tejo.org/> aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la
indiko TEJO - partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 30a
de marto.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri
kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".


----------------------------------------------------------------------
Walentynki 2010.
Wygraj prezenty dla Was >> http://link.interia.pl/f2593

Część załączonej wiadomości
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages