Fotokonkurso de PEJ - limdato 15-a de junio

0 views
Skip to first unread message

Łukasz Żebrowski - LukiZ

unread,
Jun 2, 2010, 2:35:31 PM6/2/10
to Pola Esperanto Junularo, Polaj Esperantistoj
Saluton!

Mi memorigas, ke restis ankoraŭ 2 semajnoj por sendi kontribuojn al
fotokonkurso de PEJ. Pli detalajn informojn mi sendas ĉi-sube.

Amike,
LukiZ

--------------------

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn
esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara
Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste
ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.

Nun ni lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la
esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj
situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj
momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj.
Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.

La proponojn ni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj
per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso
troveblas ĉe http://foto.pej.pl.

----------------------------------------------------------------------
Dlugi weekend - bedzie padalo?
http://linkint.pl/f271b

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages