Somera Renkontigxo Junie en Kardifo

2 views
Skip to first unread message

Marteno MINIĤ

unread,
May 10, 2013, 6:51:41 AM5/10/13
to londona-junularo
Karaj,

Nur por havi ĝin ĉi tie:

Somera Renkontiĝo okazos en Kardifo 2013-06-07/09 (ven/dim)

http://esperantocardiff.wordpress.com/somera-renkontigo/

Baldetaŭ estus bone ekplani vojaĝon...

Amike,
Marteno

Mike

unread,
May 11, 2013, 7:14:03 AM5/11/13
to londona-...@googlegroups.com
Mi ne estos en Britio tiam bedaŭrinde. :(
signature.asc

Marteno MINIĤ

unread,
May 13, 2013, 8:12:38 AM5/13/13
to londona-...@googlegroups.com
Karaj,

Jen mi ekplanas. Pri la vojaĝo tien, ŝajnas esti iom komplike ĉar
ekzemple mi ŝatus ekvojaĝi jam iam ĉirkaŭ tagmezo (ven 2013-06-07) kaj
eble ne ĉiu volas tion (mi volas preni liberan tagon por tiu
vendredo), (La organizanto informis ke la unua renkontiĝero komenciĝos
je la 18:30.)

Sed mi pensas ke estos facile kunordigi la vojaĝon reen. Mi pensas
(dimanĉe 2013-07-09) pri du alternativoj -- forveturo 19:50 el Kardifo
kaj alveno je 22:03 al Padingtono; aŭ forveturo je 20:55 el Kardifo
kaj alveno je 23:26 al Padingtono (ŝajnas ke la Bakerlova linio jes
funkcios tiam).

La bileto por la revenvojaĝo nun kostas na £27.50 por 1 persono, sed
se 4 personoj aĉetas samtempe, ĝi kostas nur na £20.25 malpo persono.
Ĉu iu volas formi kun mi kvaropon?

Cetere, pri loĝado. Ŝajnas ke nia antaŭe bone spertita Etap (nun
nomata Ibis Budget) ne ofertas bonajn prezojn. Tial mi serĉis en
hostelworld.com kaj mi trovis iun nome Bunkhouse centre de Kardifo,
kaj mi pensas ke mi loĝos tie.

Amike,
Marteno


2013/5/11 Mike <tavern...@gmail.com>:

Marteno MINIĤ

unread,
May 13, 2013, 5:53:05 PM5/13/13
to londona-...@googlegroups.com
Homoj,

Mi forgesis aldoni la atentigon, ke mi ne atendos tro longe kion iu
ajn alia faros, sed rezervos ĉion por mi morgaŭ!

Amike,
Marteno


2013/5/13 Marteno MINIĤ <mar...@ikso.net>:

Marteno MINIĤ

unread,
May 15, 2013, 2:57:14 AM5/15/13
to londona-...@googlegroups.com
Bonan matenon,

kaj --- CŔŔŔŔŔN ---- veksonoro al ĉiuj kiuj ankoraŭ dormas -- kaj tio
estas verŝajne nun komplete *ĉiuj*.

Mi tamen jam rezervis por mi la vojaĝon (mi revenvojaĝos per la pli
posta trajno je 20:55) kaj loĝadon; mi loĝos en 94 St Mary St, Kardifo
CF10 1DX -- se ankaŭ vi volas provi ĉu hazarde ankoraŭ ĉiam tamen
restas kelkaj liberaj lokoj kaj eventuale rezervi loĝadon ankaŭ por
vi, vi povas aŭ ĉe hostelworld.com aŭ ĉe ilia retpaĝo
bunkhousecardiff.co.uk

Amike,
Marteno


2013/5/13 Marteno MINIĤ <mar...@ikso.net>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages