Karaj amikoj:
Hodiaŭ vespere mi prenis la paperan eldonon de La Karavelo
el la tipografio. La bindo estas mola kaj kolora, la bindado estas fortika,
la formato estas proksima de A4, la papero bonkvalita,
kaj la bildoj bele aspektas en grizaj tonoj.
Proksiman semajnon mi ekspedos ilin.
Tiuj kiuj deziras ĝin aboni, sciu ke ĉio estas klarigata
en la dosiero
Abonilo por La Karavelo
<http://www.esperantopt.com/index_files/LK_abonilo.doc>, en esperanto,
kaj en la dosiero
Abonilo por La Karavelo - en la portugala lingvo
<http://www.esperantopt.com/index_files/LK_abonilo_pt.doc>
en nia retejo
http://www.esperantopt.com/
En la tipografio, dum la bindado, la laboristoj provis
kompreni la enhavon, foje sukcese foje ne.
Tion ili diris al mi. La oficistino petis de mi,
ke mi legu en esperanto, por ke ŝi aŭskultu
kiel la lingvo sonas, kaj post mia laŭtlegado,
ŝi diris: "Ahh, ĝi similas la italan!"
Mi promesis komuniki al ili, kiam
mi komencos la espo-kursojn.
Bonvole, propagandu la revuon La Karavelon
en via esperanto-klubo kaj inter viaj amikoj,
por ke ankaŭ ilia vendo estu sukcesa.
Brakumon al ĉiuj,
Johano
--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos
Redaktisto de La Karavelo
(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000
joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com
http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------