bestonomoj el bestoscienca perspektivo (zoologio)

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2015, 7:33:09 AM12/1/15
to ~ listo lbl
Listanoj fakaj pri bestoscienco, bonvolu kontakti la listanon Johano Karlo Rinaldo,  <esperanto...@gmail.com>, por studo pri la sistemo uzita en PIV kaj pri alternativa sistemo.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 1, 2015, 8:48:14 AM12/1/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti iom tro simpligante skribis:
Listanoj fakaj pri bestoscienco, bonvolu kontakti la listanon Johano Karlo Rinaldo, <esperanto...@gmail.com>, por studo pri la sistemo uzita en PIV kaj pri alternativa si

La ideo venis al mi
- el jena informo donita de Leo de Couman
Flandra zoologo, Wim De Smet, lanĉis jenan sciencan sistemon NBN
https://eo.wikipedia.org/wiki/Nova_Biologia_Nomenklaturo
Tiu sistemo estas bazita sur familioj anstataŭ genroj, 
- kaj el la fakto ke en PIV estas eble miloj da novaj vortoj koncernantaj vivantajn naturestaĵojn.

Tial necesus antaŭe doni nomojn al la bestofamilioj, kaj al la subaj ordoj.
Kaj poste oni povas facile dedukti la SSV por ĉiu unuopa besto.

Tiucele utilus ekscii ĉu en la diskutlisto estas fakuloj pri naturaj sciencoj.
Ili - pli bone ol mi - povus kunordigi tiun bazan pristudon, pri ku certe mi ne mankigos helpon.
JoKo Rinaldo


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 3, 2015, 2:41:52 PM12/3/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
Leo De Cooman ja donis interesan informon
Flandra zoologo, Wim De Smet, lanĉis jenan sciencan sistemon NBN
https://eo.wikipedia.org/wiki/Nova_Biologia_Nomenklaturo
Tiu sistemo estas bazita sur familioj anstataŭ genroj,
JoKo Rinaldo:...necesus antaŭe doni nomojn al la bestofamilioj, kaj al la subaj ordoj. Kaj poste oni povas facile dedukti la SSV por ĉiu unuopa besto.
La Nova Biologia Nomenklaturo esence

1e - baziĝas sur esperanto,

2e - estas jenaj ses divizioj, komencante de la kapo ĝis la baza nivelo:
* Regno (ja aniamala, vegetala kaj minerala)
* Filumo
* Klaso
* Ordo
* Familio
* Specio, la baza nivelo kiu entenas la bestojn, kiel konatajn de komunaj teranoj.

2e - Ĉiuj nomoj de la unuaj 5 divizioj estas kunmetaĵo, kies lasta ĉefelemento ĉiam estas
* .....-regnano
* .....-filumano
* ....-ordano
* ....-familiano

4e - la nomo de lasta divizio (specio) konsistas el du vortoj:
- la unua, ĉiam estas substantivo komencanta per per grandlitero, kiu rilatas la superan divizion "familio";
- la dua, indikanta la specifan "specio", estas ĉiam adjektivo komencanta per malgrandlitero;
- povas esti aldonita tria adjektivo kun regiona indiko, kiam la specio vivas nur en iu specifa regiono.

5e - Ĉiu divizio havas sian ĉefan tipan vivaĵon, kies nomo ĉiam finas per ....-tipa.

6e - en Monato 2013/05 paĝ. 22a aperis la artikolo "Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?"

7e - sume NBN ne tro distanciĝas de la universale konata Linneo-nomenklaturo, kie ekzistas kroma antaŭlasta divisio "genro" kaj kiu fontas el duvorta latina scienca specimeno.

8e - Fakte la proponita NBN-sistemo ne havos estonton: ĝia kreanto Wim De Smet mortis en 2012, kaj eĉ fermiĝis la "Asocio pon NBN". La citita artikolo de Monate tion komprenigas malkaŝe.
NBN estus sume tre utila - ĝuste kiel esperanto - sed la biologistoj restas ligitaj al la nomenklaturo de Karolo Linneo publikigita en 1735, kaj baziĝanta sur la internacia lingvo latina.

9e - Por ĝin relanĉi oni devus pristudi lian verkon dulingve skribatan (esperante/angle) kaj publikigita en  2005: An analysis of New Biological Nomenclature-Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo, SAIS, Nitra, 264 p. ISBN 80-967425-7-4

Konkude mi havas nek la kapablon, nel la tempon por aranĝi tiun ampleksan laboron.

Tiucele utilus ekscii ĉu en la diskutlisto estas fakuloj pri naturaj sciencoj.
Ili - pli bone ol mi - povus kunordigi tiun bazan pristudon, pri ku certe mi ne mankigos helpon.
Tamen mi garantios helpon al fakuloj, se estas da ili.
JoKo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages